"Hodiaŭ nokte mi gardos 'benzinaŭton'. Ĉirkaŭ la deka horo vi irus kelkajn paŭojn de via aŭtomobilo kaj vi ekpafus en la mallumon. Ĉiuj saltos el la aŭtomobiloj kaj rapidos al vi. Neniu pensos pri la aŭtomobiloj. Vi rakontus al ili fabelon pri homsilueto, kiu subite al vi aperis kaj poste mistere malaperis. Kaj tiun ĉi momenton mi eluzos. Mi alproksimigos brulantan alumeton al la brulŝnuro kaj fulmrapide mi perdiĝos en la noktmallumo. La benzino ekbrulos kaj eksplodos. La provizoj, kiuj estas en rezervujoj, ne sufiĉos eĉ por unu duontago. La fajro estos videbla tre malproksime. Dume mi alkuros al niaj kaj mi sciigos ilin, kiam ili devos ataki la malfortan tendaron. En niaj manoj troviĝos riĉa rabaĵo kaj imagu, preskaŭ senpene!"
"Hm, tute senpene tio ne estos," kontraŭdiris Eriko.
"Eh, vi estas malnova sentaŭgulo. Al vi ĉiam io ne plaĉas. Do, mi volas aŭdi la lastan vorton: ĉu vi konsentas?"
Eriko hezitis.
"Rapide, la tempo ne atendas!"
"Do, mi konsentas! Sed tion mi diras al vi, Othman: kiam la rabaĵo estos disdividata, mi volas ricevi mian parton-"
"Ne cerbumu! Kaj nun ni iru, por ke ne estu okulfrapante, ke ni estis ĉi tie tiel longe!"
La friponoj leviĝis.
Antonio timeme alkaŭriĝis al la varmega roko. Ho, kio okazus, se ili hazarde renkontus lin! Li fermis la okulojn. Se ili trovos lin, ŝajnigos, ke li dormas.
Kiel li ekĝojis, kiam li ekaŭdis malproksimiĝantajn paŭojn!
Ho, tiuj friponoj! Tiamaniere ili volas rekompenci al sinjoro Meyer, ke li traktas ilin kiel siajn kolegojn, ke li ne vidas en ili siajn servistojn, sed siajn amikojn! Al ili ne sufiĉas iliaj salajroj, kiuj kompare al salajroj ĉe aliaj labordonantoj estas preskaŭ reĝaj!
Kaj per kia diabla maniero ili intencas neniigi la ekspedicion! Ili volas eksplodigi la "benzinaŭton", la aŭtomobilon, en kiu estas konservata tio plej valora, sen kio ili estus perditaj en la sovaĝa dezerto — la benzinprovizoj! Kaj poste ili kunvokos rabajn indiĝenojn, atakos la ekspedicion kaj — mortigos ĉiujn ties partoprenantojn!
Sed ne, nenio simila okazos! La sorto mem aranĝis la aferon tiel, ke Antonio aŭdis tutan interparolon de perfiduloj. Li jam scias, kion fari.
Li singarde leviĝis kaj klinita iris ĉirkaŭ la rokaro. Li eliris en kontraŭa flanko.
Post kelkaj minutoj li alproksimiĝis al la aŭtomobiloj. Karlo jam serĉis lin.
"Kie vi estis? Mi serĉis vin jam antaŭ unu horo, sed vi estis nenie trovebla."
Antonio ekridetis.
"Mi ekdormis en tiuj rokoj. Kie estas sinjoro Meyer?"
"Li kuŝas en aŭtomobilo. Mi pensas, ke li dormas."
"Ni iru al li! Mi volas diri al li ion tre gravan."
"Ĉu vi trovis en la dezerto iun leonon?"
"Ion multe pli gravan."
Karlo ekrigardis Antonion, ĉu li ne ŝercas. Sed kiam li vidis, ke tiu aspektas tute serioze, li eksilentis.
Sinjoro Meyer estis sola en la aŭtomobilo.
Ili vekis lin.
"Patro, Antonio volas diri ion al vi. Kaj li diras, ke tio estas tre grava."
"Mi estas vere scivola. Do, rakontu, Antonio, vi almenaŭ forpelos mian dormemon!" diris ŝerce sinjoro Meyer.
Sed la milda rido, kiu estis nedisigebla kunulo de sinjoro Meyer, malaperis for de lia vizaĝo tuj ĉe la unuaj vortoj de Antonio, Kaj ju pli parolis Antonio, des pli severe rigardis sinjoro Meyer.
Kiam Antonio finis, sinjoro Meyer ekprenis lian dekstran manon kaj amike ekpremis ĝin.
"Tio estas jam duafoje, ke vi faras por mi netakseblajn servojn," li diris mallaŭte kun videbla kortuŝo. "Mi neniam forgesos tion. Kaj nun ni faros preparojn por tiuj friponoj. Venigu ĉi tien Knopp, Keller, ambaŭ meĥanikistojn kaj nian kondukanton! Sed faru tion nerimarkate! Sendu ilin ĉi tien unu post la alia."
La knaboj foriris.
Post nelonga tempo estis ĉiuj ĉe sinjoro Meyer.
Li koncize sciigis ilin pri tio, kion rakontis al li Antonio. Kaj fine li diris:
"Antonio kaj Karlo, iru eksteren kaj tie amuziĝu. Se iu irus preter nian aŭtomobilon, enrigardu internen. Mi devas komuniki al ĉi tiuj sinjoroj ion tre gravan kaj mi ne ŝatus, ke iu el niaj malamikoj aŭdu nin."
Kaj per mallaŭta voĉo, preskaŭ flustre, li donis al ĉiu unuopulo instrukciojn, kio estos lia tasko hodiaŭ vespere…
Kaj poste la motoroj ekmuĝis kaj la karavano daŭrigis sian vojon.
Post la vespermanĝo sinjoro Meyer inspektis, kiel kutime, la dislokon de la gardistoj. Tiun ĉi laboron faris kondukanto. Kiam li estis preta, sinjoro Meyer turnis sin al Othman:
"Othman, vi ĉe la benzinaŭto estu eksterordinare singarda. Ni estas en danĝera regiono, kie jam ofte karavanoj estis atakataj, iliaj varoj rabataj, partoprenantoj kelkfoje eĉ mortigitaj. Se ili sukcesus neniigi nian benzinaŭton, ni estus perditaj."
"Mi certigas vin pri mia singardemo, sinjoro Meyer," ĝentile respondis Othman. Iomete li ekmaltrankviliĝis. Kion tio signifas? Sed kiam li vidis, ke sinjoro Meyer donas la saman instrukcion ankaŭ al aliaj gardistoj, li denove ektrankviliĝis.
La gardistoj disiris al siaj postenoj, la ceteraj ekkuŝis por dormi.
Ne pasis eĉ dek minutoj, kiam sinjoro Meyer ordonis, ke ĉiuj viroj kolektiĝu apud lia aŭtomobilo. Ankaŭ gardistoj venu.
Dum ĉiuj scivolplenaj rapidis al la destinita loko, ambaŭ meĥanikistoj kun kondukanto foriris nerimarkeble al benzinaŭto kaj kaŭiĝis sub ĝi tiel, ke ili ne estis videblaj. Malhela nokto faciligis tion al ili.
"Ĉu vi aŭdis nenion?" demandis sinjoro Meyer la kolektiĝintajn virojn.
"Ne!" respondis ĉiuj kaj mirigitaj rigardis unu la alian. Kion li-?
"Al mi ŝajnis, ke mi ekaŭdis strangan fajfadon. Kvazaŭ iuj homoj en la dezerto interkompreniĝus. Ĉu vi vere aŭdis nenion similan?"
"Ne vere!"
Ĉe la taglumo sinjoro Meyer ekvidus sur multaj vangoj strangan ekrideton.
"Do, tio estis nur fantomo. Tio ne gravas. Gardistoj, estu tre singardaj! Bonan nokton!" Li sciis, ke dum ĉi tiuj momentoj liaj kunhelpantoj estas jam kaŭitaj.
"Bonan nokton!" respondis la kolektaro kaj multaj disiris kun strangaj sentoj. Kiuj ne sciis, pri kio temas, opiniis, ke kun sinjoro Meyer ne ĉio estas en ordo.
Othman rapide revenis al la benzinaŭto. Li preparis la brulŝnuron kaj atendis panikon, kiun kaŭzos Eriko. La viroj sub la aŭtomobilo preskaŭ ne spiris.
Eriko komencis efektivigi sian planon. Li ekprenis pafilon kaj forlasis sian aŭtomobilon. Sed tiun ĉi perfidulon gardis Knopp kaj Keller.
Apenaŭ li faris dek paŭojn, Knopp ekkriis laŭte:
"Kien tiel malfrue, Eriko?"
Eriko ekembarasiĝis.
"Eh — nur ĉi tien — "
"Kaj kion vi volas fari per la pafilo?" insistis Keller.
"Mi iras — promeni — " konfuzite respondis Eriko.
"Eriko ne povas dormi! Nokte li irados promenadi!" malice kriis Knopp kaj li kun Keller sekvis Erikon.
"Tio estas mia afero!" kolere diris Eriko. "Kaj lasu min trankvila! Se tio vin ĝenas, iru en la liton!"
"Ni iros, amiko, ni iros tuj," Knopp kaj Keller jam staris apud li, "sed vi iros kun ni!"
Kaj pli frue, ol Eriko povis defendi sin, ili ĵetis sin sur lin, elmanigis al li pafilon kaj rapide katenis lin.