Выбрать главу

Preskaŭ en tiu sama momento okazis sovaĝa lukto apud la benzinaŭto.

Othman aŭdis la rimarkojn de Knopp kaj Keller kaj ankaŭ la kolerajn respondojn de Eriko. Li ekkomprenis, ke ilia plano komencas detruiĝi.

Kaj tamen — nun jam ne estas eble forĵeti ĝin! La benzino devos eksplodi, estu kiel estu! Li ekbruligos kaj malaperos en malhela nokto…

Li elpoŝigis alumetojn kaj intencis ekbruligi. Sed en tiu momento, kiam la alumeto ekflamiĝis, okazis io neatendita.

Antaŭ li, preskaŭ ĉe liaj piedoj, rektiĝis ia malhela korpo kaj en sekvanta sekundo li eksentis sur la dekstra mano, en kiu li tenis la brulantan alumeton, fortan frapon. Oni frapis lin unu sekundon pli frue ol povis esti efektivigita la krima plano.

Othman vidis, ke oni perfidis ilin. Li plenforte frapegis nekonatan atakanton en la bruston kaj volis forkuri. Sed tion malebligis al li du novaj staturoj, kaj kvar manoj ekprenis lin kiel per prenilo.

Oni alkondukis ambaŭ friponojn al la aŭtomobilo de sinjoro Meyer. Tie jam estis kolektiĝintaj ĉiuj viroj, ekscititaj per la eksterordinaraj okazintaĵoj de tiu vespero. Sinjoro Meyer klarigis ĉion al ili:

"Tiuj du sentaŭguloj estos transportataj en Timbuktu — n kiel kaptitoj en katenoj. Tie oni starigos ilin antaŭ la oficialan juĝistaron kaj ili estos laŭmerite punitaj. La reston de la vojaĝo unu viro ĉiam gardos ilin."

Kaj fine li diris, kies merito tio estas. Al Antonio flugis dankaj rigardoj de la tuta ekspedicio.

Ĉiuj komprenis, el kia danĝero li savis ilin.

Ankaŭ Eriko kaj Othman rigardis Antonion. Sed se ili povus elĵeti tiom da sagoj, kiom ili elsendis da malamikaj rigardoj, sur lia korpo ne restus eĉ unu nevundita loketo.

Tiun nokton neniu plu dormis. Tenante pafilon en la manoj, ĉiuj atendis, ĉu alvenos malamikoj. Sed dum la tuta nokto nenio okazis.

Frumatene ili forlasis tiun lokon, kiu povis esti la komenco de ilia pereo.

LA SAMUMO.

La tago estis eksterordinare varmega. El la dezerto spiris infera varmego.

Posttagmeze la tuta tendaro subite ekvigliĝis. Ĉiuj rigardis en la sama direkto. Ankaŭ Antonio ekrigardis tien kaj ekkriis pro entuziasmo. Sur la dezerto kuris granda struto. Ĉu ĝi kuris aŭ flugis? Antonio ne povus diri. Li vidis nur, ke kruroj de la birdo moviĝas fulmrapide. Li vidis rapidecon, kiu miregigis lin. La struto malaperis malantaŭ proksima monteto.

Antonio rekonsciiĝis el sia mirego. Ho, kiel bela estus tio, se li povus alporti en ilian lernejon la strutplumojn kaj doni ilin al sinjoro instruisto, dirante: "Sinjoro instruisto, kiam mi vojaĝis tra Saharo, mi pafmortigis la struton. Mi alportis al vi ĝiajn plumojn."

Kaj pli frue, ol iu povis malhelpi lin, li ekprenis pafilon, saltis el la aŭtomobilo kaj ekkuris al la monteto, malantaŭ kiu malaperis la rapida birdo.

Sinjoro Meyer ekvokis: "Antonio, revenu! Ne kuru malproksimen!"

Sed Antonio ne aŭdis.

Jam li estis sur la monteto. La viroj de sur la aŭtomobiloj observis lin. Li ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis la struton sufiĉe proksime. ĝœi staris kun rektigita kapo, kvazaŭ ĝi pripensus, en kiun direkton ĝi ekkuru.

Antonio denove ekkuris al ĝi. Sed post unu momento la struto ekdaŭrigis sian kuradon. Pli frue estis la rapideco de la birdo tre granda. Sed nun ĝi estis fabela. La birdo fariĝis pli kaj pli malgranda, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en la eta punkto sur horizonto. Ankaŭ tiu fine malaperis.

Antonio decidis reiri.

La afero iomete malkontentigis lin. Li ĝojis, ke li alveturigos iun memoraĵon de sia vojaĝo tra Saharo — kaj tio tiel trompis lin. Cetere, ankoraŭ ne estas finitaj ĉiuj tagoj.

Subite li ekrimarkis tre videblan ŝanĝiĝon en la naturo. La aero fariĝis nespirebla, ĝi estis trosatigita de malpeza sablo. La videbleco malpligrandiĝis. Miliardoj da sableroj ekleviĝis kaj komencis kaŭzi neimiteblan sonon, altan kaj senĉese sonantan tonon.

Li ekiris pli rapide.

En tiu momento nigra nubo kovris la sunon kaj terure rapide ruliĝis al li. Ekestis mallumo.

Antonio ekpaliĝis.

Sinjoro Meyer bone klarigis al li, kion signifas tiaj ŝanĝiĝoj en la naturo.

Proksimiĝas la samumo!

Terura sabloventego, kiun timegas ĉiuj karavanoj en Saharo!

Li volis ekkuregi. Sed ankoraŭ li ne atingis la monteton, kiam la samumo atingis lin! Li rapide demetis sian malpezan surtuteton, volvis per ĝi sian tutan kapon kaj ĵetis sin teren. Estis ja ankaŭ jam tempo! Se li ne farus tion, la forta ektuŝego de la uragano faligus lin teren.

Kaj la momentoj, kiuj sekvis, estis la plej teruraj el lia tuta vivo. La ventego siblis, la varmega sablo penetris tra la surtuto en la okulojn, en la nazon, inter forte fermitaj lipoj en la buŝon kaj senspirigis lin. Antonio sentis, kiel la sablo sur lia korpo amasiĝas! Li rememoris tiujn malfeliĉulojn, kiuj estis de samumo entombigitaj kaj pereis per sufokiĝo. Rapidmove li senigis sian korpon de la ĉiam kreskanta tavolo de sablo kaj denove li alpremiĝis teren, por ŝirmi sin kontraŭ la ventego.

De momento al momento la forto de la ventego ŝajne ĉesis. Sed tuj alflugis nova ondo, pli terura ol tiuj jam malaperintaj, kaj per sovaĝaj ekfrapoj ĝi vipis la teron.

Fine — post kelkaj horoj — la uragano ĉesis.

Antonio ne faris eĉ unu movon. Li timis ekmoviĝi. Li timis konvinki sin, ĉu li estas superŝutita aŭ ne.

Fine li ekkuraĝiĝis kaj levis sin. Li liberigis sin de la sufiĉe granda sablotavolo kaj malfermis la okulojn. Sed en tiu momento ekkaptis lin terura ektimo.

Dum furiozis la ventego, ekestis la nokto! La tuta ĉirkaŭaĵo kuŝis en profunda mallumo.

Antonio volis ekkrii, sed lia gorĝo estis tro seka. Li volis ekkuri, sed liaj rigidiĝintaj kruroj estis kvazaŭ el plumbo.

Post kelkaj momentoj li tamen ekiris. Fine li eĉ ekkuris. Ho, kiel bone, ke li almenaŭ memoras la direkton al la loko, kie staras la aŭtomobiloj!

Tiel li kuris kelkajn momentojn. Poste li ekvokis: "Sinjoro Meyer!"

Silento.

Ĉu li devojiĝis? Ho, certe, li devos deflankiĝi iomete dekstren! Do li ekkuris dekstren kaj post ĉiu paŭo li senespere vokis sinjoron Meyer.

Sed la dezerto estis muta kiel tombo.

Antonio ŝanĝis la direkton de sia kurado en ĉiu momento. Tuj ŝajnis al li, ke li devos iri maldekstren, tuj dekstren, tuj li revenis — kaj tiel li rapide kuris ĝuste en mala direkto ol staris aŭtomobiloj…

Lia voĉo plimalfortiĝis, liaj kruroj malleviĝis pro laciĝo.

Kaj la senkompata dezerto avide englutis liajn kavajn, kordisŝirajn ekkriojn, kiuj fine ŝanĝiĝis en kortuŝantan ĝemadon:

"Sinjoro Meyer! Sinjoro Meyer!"

FATAMORGANO.

Fine li elĉerpita falis teren.

Kaj nur nun li eksentis, kia malvarmo estas. La maldika vesto tute ne ŝirmis lin. Li komencis tiom tremi pro la malvarmo, ke li denove ekstaris kaj kun la lastaj rezervoj de la fortoj li ekiris plu.

Kien? Li ne sciis.

Sed li iris, li klopodis varmigi sin. Sensukcese.

Poste li falis teren ankoraŭ unufoje kaj ne plu leviĝis. Li sentis, kiel la frosto penetras lian korpon, sed li ne plu havis forton fari eĉ la plej malgrandan movon. Li fariĝis indiferenta al ĉio…

Li dankis al Dio, kiam li ekvidis la unuajn sunradiojn. La aero tuj ekvarmiĝis.