En la tuta ĉirkaŭaĵo estis nur sablo kaj ŝtonoj. La aŭtomobiloj estis nenie videblaj!
Li estas sola en senfina dezerto. Li aĉe pereos ĉi tie! Pro la varmego, malvarmo, malsato kaj soifo…
Li kuŝiĝis sur la varman sablon. Kiel agrabla tio estis post frosta nokto! Sed post unu momento li devis ekstari. La sablo komencis trovarmigi.
Per laciĝintaj okuloj li rigardis antaŭ sin en la ekvarmiĝantan dezerton. Li jam tute perdis la esperon, ke li povos savi sin.
Sed subite ekkaptis lin granda ĝojo. Ĉu lin ne trompas vidsento? Ĉu ĝi estas fantomo de la elĉerpitaj nervoj? Ne, li vidas ja tion tute klare, kaj ĝi estas tiel proksime! Li vidas oazon, altajn palmojn, domojn kaj homojn! Li vidas — kion li vidas? La vivon, la saviĝon, la sanon! Li vidas akvon, agrablan ombron!
Kaj Antonio ekkuris ĝojigita pro sia saviĝo. Sed — kion tio signifas? Li kuras, li kuras ja sufiĉe rapide — kio estas kun tiu oazo? Kial ĝi cedas antaŭ li? Sed kiel tio estus ebla? Aŭ ĉu li jam tute freneziĝis? Ŝajnas, ke tiuj suferoj senraciigis lin…
Kaj kiam li ekrigardis ankoraŭ unufoje, la oazo estis for. En tiu momento li ekrememoris, kion li lernis iam en la lernejo … ke sur la dezertoj la rompiĝo de lumradioj kaŭzas fantomon — fatamorganon — kaj tiu ĉi fantomo nun ankaŭ al li alportis por unu momento la bildon de la terparadizo…
Li klopodis iri plu, sed post kelkaj paŭoj li eksidis sur la varmegan teron. Lia kapo kliniĝis en la manplatojn.
En liaj okuloj ekbrilis bedaŭraj larmoj.
Li pereos ĉi tie sola, neniu ekscios pri lia terura suferado… Almenaŭ se estus al li ebligita lastfoje adiaŭi kun la gepatroj kaj fratinoj … kaj danki al sinjoro Meyer pro lia afableco…
Sed ĉu vere estas ĉio perdita? Ĉu li devas ĉi tie perei?
Li suprenlevis la kapon.
Al li proksimiĝis nova aperaĵo. Nun tio ne estis la trompa fatamorgano, sed araba virino.
Li ekkuris al ŝi.
"Donu al mi akvon!" li petis per ĉiuj lingvoj, kiujn li konis.
Ŝi ne komprenis. Ŝi montris antaŭ sin kaj komprenigis lin, ke li sekvu ŝin.
Li iris ĉe ŝia flanko. Kiam li falis teren, ŝi levis lin, ekprenis lian manon kaj preskaŭ portis lin.
Post kelkaj momentoj, kiuj estis por Antonio la tuta eterneco, en la valeto antaŭ ili aperis la oazo. Apenaŭ ili eniris ĝin, Antonio ekprenis akvujon kaj komencis avide trinki. Poste li svenis. Kiam li rekonsciiĝis, la virino alportis al li daktilojn.
Manĝinte li tuj profunde ekdormis.
Vespere oni vekis lin.
La virino, kiu venigis lin en la oazon, preparis por li kuŝejon sur la tero en sia kabano. Apenaŭ li iom manĝis, li daŭrigis la dolĉan dormon.
Kiam li vekiĝis, estis hela tago.
Post matenmanĝo li eliris por trarigardi la oazon. Li ja ne povos resti ĉi tie. Li devos havigi al si informojn, kion oni povas fari en tiu ĉi situacio.
Ĵus kiam li forlasis la kabanon, alveturis en la oazon longa procesio de armitaj viroj. Virinoj, infanoj kaj maljunuloj ĝojkriante kuris renkonte al ili. Sed kiam la armeestro diris al ili kelkajn vortojn, iliaj ĝojekkrioj ŝanĝiĝis en kortuŝan ploradon.
Viroj saltis de sur siaj kameloj kaj eksidis kun la ceteraj oazanoj. Unusola estro restis staranta. Antonio tuj ekkomprenis, ke ili estas la rajdantoj, ĵus revenintaj el rabekspedicio. La malhelaj vizaĝoj de la viroj kaj malĝojigaj ekkrioj de la virinoj, de la maljunuloj kaj infanoj estis la evidenta pruvo, ke la ekspedicio malsukcesis.
La estro parolis versimile pri la procedo de la ekspedicio. Li akompanis sian parolon per vigla gestado kaj tiel Antonio, malgraŭ tio, ke li ne komprenis, povis imagi en la fantazio la tutan ekspedicion.
Kaj ju plu parolis la estro, des pli certe ekkomprenis Antonio, ke li falis en leonkavon. Ke li troviĝas en la oazo de tiuj rabistoj, kiuj intencis ataki ilian ekspedicion — kion malebligis al ili nur li. La estro ĵus parolis pri la sorto de Othman. Kiu scias, kiamaniere li eksciis tion, sed estas vere, ke li priskribis lian arestiĝon tre fidele. Post tiu ĉi sciigo ĉiuj ĉeestantoj komencis eldiri la nomon de Othman kaj laŭte plori.
Antonio jam pripensis, kiamaniere li povus forkuri. Li timis, ke ili ekscios, ke li estas tiu perfidulo, kiu kaŭzis ilian tutan malfeliĉon.
La estro ankoraŭ ne finis sian parolon, kiam maljunulo subite ekstaris kaj, montrante per la mano al la suda enirejo en la oazon, ĝoje li ekkriis: "Othman!"
Ĉiuj malkonfide ekrigardis tien.
Vere! Proksimiĝis Othman!
Dum la terura samumo, kiam ĉiu havis sufiĉe da laboro kun si mem, Othman disŝiris la rimenojn, per kiuj li estis katenita, kaj forkuris.
Antonio vidis, ke fulmotondro proksimiĝas.
Dum la atento de la tuta vilaĝo estis fiksita al la revenanta Othman, Antonio surgrimpis kamelon kaj galope li ekrajdis en la vastan dezerton. Antaŭ ol ili ekrimarkis lin, li estis en distanco de unu kilometro.
Unuamomente ili ne komprenis, kion tio signifas. Sed Othman, kiu havis tre akran vidsenton, ekkonis lin.
"Ni persekutu lin!" li ekkriis rabie. "Ni ekkaptu lin, eĉ se la kameloj devus perei! Li estas tiu, kiu perfidis min!"
Komencis furioza persekuto…
Antonio ja estis sufiĉe malproksime, sed li rajdis sur la kamelo unuafoje, dum liaj persekutantoj estis eminentaj rajdantoj. Antonion pelis la timo antaŭ la aĉa morto, liajn malamikojn la venĝosopiro.
Kiu venkos?
Laŭŝajne la Araboj. Ili flugas sur siaj kameloj ventrapide. Ili faras grandegan cirklon, kies mezpunkto estas Antonio. La duoncirklo mallarĝiĝas. Tio ne povos daŭri longe, kiam Antonio estos kaptita.
Sed — kio aperis ĉe la horizonto?
Kia stranga procesio? Kameloj, aŭtomobiloj-
Antonio ekĝojegis!
Sinjoro Meyer fine atingis la ekspedicion de la onklo kaj nun ili kune tendaras! Kaj jam ili ekvidis lin kaj rapidas renkonte al li! Ĉu ili alveturos ĝustatempe? Antonion forlasas la fortoj, kaj liaj malamikoj estas jam tute proksime. Ili jam ekkomencis pafi!
Ho, la onklo kaj sinjoro Meyer kun siaj viroj venos tro malfrue! Ankoraŭ du — tri minutojn — kaj li estus savita!
Antaŭ li aperis granda abismo. Tiom larĝa, ke li ne povus transsalti ĝin. Tiom profunda, ke li trovus sur ĝia fundo la morton.
Kio restis? Aŭ morti en la manoj de la Araboj, aŭ ĵeti sin en la abismon kaj tie perei…
Li ne povis longe pripensi.
Antonio instigis la kamelon, kiu per granda arko suprensaltis kaj poste rapide malleviĝis al la fundo…
La abismo malice grimacis…
Sed ĝisfunde li tamen ne falis.
El la kontraŭa rokmuro de la profunda abismo elstaris granda rokaĵo. Antonio ekkaptiĝis sur ĝi, sed per la forta ekpuŝego li senkonsciiĝis…
Kiam li malfermis la okulojn, kliniĝis super li du viroj: sinjoro Meyer kaj la onklo.
"Dank' al Dio!" ili ekflustris samtempe. "Savita!"
Antonio iom post iom rememoris pri ĉio.
"Kaj kie estas la persekutantoj?" li demandis per malforta voĉo.
"Kiam ili ekvidis, ke vi falas en la abismon, ili forkuris," respondis sinjoro Meyer.
Kaj nur nun Antonio vere ekĝojis pro tio, ke li revidis sian onklon. Li rapide refortiĝis. Tiam ĝisnokte ili rakontis al si reciproke pri siaj travivaĵoj. La onklo estis fiera je Antonio, ĉar tio, kion rakontis pri li sinjoro Meyer, esperigis, ke li fariĝos perfekta viro.