Выбрать главу

“Mi ĝojas, ke ni akordiĝis,” diris la polica komisaro gaje, “ĉu ne estas pli bone interkonsenti? Ĉu mi pravas, Švejk?”

“Ankaŭ mi tre volonte kun ĉiu konsiliĝas,” respondis Švejk, “kredu al mi, sinjoro komisaro, mi neniam forgesos vian bonkorecon.”

Ĝentile riverencinte, li foriris kun policisto suben en la gardistejon kaj jam post kvaronhoro oni vidis Švejkon sur angulo de Ječná-strato kaj Karolo-placo en akompano de alia policisto, kiu havis subbrake ampleksan libron kun germana surskribo: “La libro pri arestitoj”.

Sur angulo de Spálená-strato Švejk kun sia akompananto renkontis aron da homoj, kiuj premis sin antaŭ pendigita afiŝo.

“Tio estas manifesto de sinjoro imperiestro pri militdeklaro,” diris la policisto al Švejk.

“Mi tion antaŭdiris,” respondis Švejk, “sed en la frenezulejo oni scias pri tio ankoraŭ nenion, kvankam tie oni povus havi la informon rekte el la fonto.”

“Kion vi aludas?” demandis la policisto Švejkon.

“Ke tie estas izolitaj multaj sinjoroj oficiroj,” klarigis Švejk, kaj kiam ili venis al alia grupo, premanta sin antaŭ la manifesto, li ekkriis:

“Vivu la imperiestro Francisko Jozefo! En tiu ĉi milito ni venkos!”

Iu el la ‘entuziasma’ popolamaso surpremis al li la ĉapelon sur la orelojn kaj tiel ĉe homamasiĝo la brava soldato Švejk denove enpaŝis la pordegon de la polica direkcio.

“En tiu ĉi milito ni venkos tute certe, mi ripetas tion ankoraŭfoje, sinjoroj,” per tiuj ĉi vortoj Švejk adiaŭis la homamason, kiu lin akompanis.

Kaj ie en foraj malproksimoj de historio ŝvebis al Eŭropo la fakto, ke la morgaŭo detruos ankaŭ planojn de la nuntempo.

6. Švejk denove hejme, trarompinte la magian rondon

Tra konstruaĵo de la polica direkcio blovis la spirito de fremda aŭtoritato, sondanta, kiom da entuziasmo havas la loĝantaro por la milito. Krom kelke da esceptoj, homoj, kiuj ne forgesis, ke ili estas filoj de la nacio verŝonta sian sangon pro interesoj por ĝi fremdaj, la polica direkcio prezentis la plej belan grupon da burokrataj preduloj, kiuj havis komprenon nur por malliberejo kaj pendumilo, por defendi la ekziston de torditaj paragrafoj.

Ĉe tio ili traktis siajn viktimojn kun sarkasma afablo, antaŭe pripensante ĉiun vorton.

“Mi tre bedaŭras, ke vi denove falis en niajn manojn,” diris unu el tiuj nigreflave striitaj preduloj[39], kiam oni alkondukis al li Švejkon. “Ni opiniis, ke vi bonmoriĝos, sed ni seniluziiĝis.”

Švejk senvorte kapjesis kaj mienis tiel senkulpe, ke la nigreflava predulo demande lin ekrigardis kaj emfazis:

“Ne mienu tiel idiote.”

Sed li tuj transiris al afabla tono kaj daŭrigis:

“Por ni estas certe tre neagrable teni vin en arestejo kaj mi povas vin certigi, ke laŭ mia opinio via kulpo ne estas tro granda, ĉar ĉe via febla inteligenteco ne ekzistas dubo, ke iu vin persvadis. Diru al mi, sinjoro Švejk, kiu propre persvadas vin fari tiajn stultaĵojn?”

Švejk ektusis kaj proklamis:

“Mi, bonvolu pardoni, scias pri neniuj stultaĵoj.”

“Kaj ĉu tio ne estas stultaĵo, sinjoro Švejk,” diris false patreca tono, “kiam laŭ la raporto de policisto, kiu vin ĉi tien alkondukis, vi kaŭzis svarmon de homoj antaŭ la milita manifesto afiŝita sur stratangulo, kaj kiam vi incitis la popolon per ekkrioj: ‘Vivu la imperiestro Francisko Jozefo! En tiu ĉi milito ni venkos!’?”

“Mi ne povis maldiligenti,” proklamis Švejk, fiksante siajn bonulajn okulojn sur la rigardo de la inkvizitoro, “mi ekscitiĝis, vidante, ke ĉiuj legas tiun manifeston pri la milito kaj montras nenian ĝojon. Nenia vivuado, nenia hura, tute nenio, sinjoro konsilisto. Kvazaŭ tio ilin tute ne tuŝus. Kaj tiam mi, hardita soldato de la naŭdekunua regimento, ne povis tion rigardi, tiel mi ekkriis tiujn frazojn kaj mi opinias, ke vi, se vi estus sur mia loko, farus tion same kiel mi. Se eksplodis la milito, oni devas en ĝi venki kaj devas vivui al sinjoro imperiestro, tion neniu elpelos el mia kapo.”

Superita kaj humiligita, la nigreflava predulo ne eltenis la rigardon de senpeka ŝafido Švejk, klinis la okulojn al oficaj aktoj kaj diris:

“Mi plene aprobus vian entuziasmon, sed se ĝi evidentiĝus ĉe aliaj cirkonstancoj. Sed vi mem bone scias, ke kondukis vin policisto, tiel ke tia patriota manifestiĝo povis kaj devis efiki sur la publikon pli ironie ol serioze.”

“Se iun kondukas policisto,” respondis Švejk, “estas tio malfacila momento en la homa vivo. Sed se la homo eĉ en tia malfacila momento ne forgesas, kion necesas fari, se estas milito, mi opinias, ke tia homo ne estas tre malbona.”

La nigreflava predulo ekgrumblis kaj ankoraŭfoje ekrigardis en la okulojn de Švejk.

Švejk respondis per senkulpa, mola, modesta kaj karesa varmo de siaj okuloj.

Momenton tiuj du fikse rigardis unu la alian.

“Diablo vin prenu, Švejk,” diris fine la ofica buŝo, “se oni venigos vin ĉi tien ankoraŭfoje, mi demandos vin pri nenio kaj vi marŝos rekte antaŭ la militan tribunalon en Hradĉany[40]. Ĉu vi komprenis?”

Kaj antaŭ ol li tion ekkonsciis, Švejk alpaŝis al li, kisis lian manon kaj diris:

“Dio rekompencu vin por ĉio, se vi iam bezonus pursangan hundeton, bonvolu vin turni al mi. Mi havas komercejon per hundoj.”

Kaj tiel Švejk denove estis libera kaj survoje hejmen.

Lia meditado, ĉu unue ankoraŭ halti en ‘Ĉe la kaliko’, finiĝis per tio, ke li malfermis la pordon, tra kiu li antaŭ tempo eliris en akompano de la detektivo Bretschneider.

En la bierejo regis tomba silento. Sidis tie kelke da gastoj, inter ili sakristiano de la preĝejo Ĉe sankta Apolinaro. Ili nubmienis. Malantaŭ la bierstablo sidis la gastejestrino Palivec kaj apatie rigardis la kranojn.

“Do, mi jam revenis,” diris Švejk gaje, “donu al mi glason da biero. Kie ni havas sinjoron Palivec, ĉu ankaŭ li estas jam hejme?”

Anstataŭ respondo sinjirino Palivec komencis plori, kaj koncentrante sian malfeliĉon en stranga akcento sur ĉiu vorto, ŝi eklamentis:

“Oni - donis - al - li - dek - jarojn - antaŭ - semajno.”

“Nu vidu,” diris Švejk, “sep tagojn do li havas jam for.”

“Li estis tiel singarda,” ploris sinjorino Palivec, “ankaŭ li mem ĉiam tion pri si asertis.”

La gastoj en la bierejo obstine silentis, kvazaŭ vagus ĉi tie la spirito de Palivec kaj admonus ilin al ankoraŭ pli granda singardemo.

“El singardemo fontas la saĝeco,” diris Švejk, eksidante ĉe tablo al glaso da biero, en kies ŝaŭmo estis etaj aperturoj, kiel sur ĝin gutis larmoj de sinjorino Palivec, kiam ŝi portis la bieron al Švejk sur la tablon, “la nuna tempo estas tia, ke ĝi devigas la homon al singardemo.”

“Hieraŭ ni havis du entombigojn,” kondukis la parolon al alia kampo la sakristiano de Ĉe sankta Apolinaro.

“Ŝajne iu mortis,” diris alia gasto, al kio la tria aldonis:

“Ĉu tiuj entombigoj estis kun katafalko?”

“Mi ŝatus scii,” diris Švejk, “kiaj estos nun en la milito tiuj soldataj entombigoj.”

La gastoj leviĝis, pagis kaj senvorte foriris. Švejk kaj sinjorino Palivec restis solaj.

“Tion mi ne ekpensis,” li diris, “ke senkulpan homon oni kondamnos al dek jaroj. Ke senkulpulon oni kondamnis al kvin jaroj, tion mi jam aŭdis, sed al dek, tio estas tro multe.”

“Sed li, tiu mia, konfesis,” ploris sinjorino Palivec, “kiel li diris ĉi tie tion pri muŝoj kaj tiu bildo, tiel li ripetis tion kaj en la polica direkcio kaj antaŭ la tribunalo. Mi ĉeestis la proceson kiel atestantino, sed pri kio mi povis atesti, se oni al mi diris, ke mi estas al mia edzo en parenca rilato kaj ke mi povas rifuzi la depozicion. Mi tiel ektimis tiun parencan rilaton, por ke post tio eble ankoraŭ io ne sekvu, ke mi rifuzis la depozicion kaj li, la maljuna kompatindulo, ekrigardis min tiel, ke ĝismorte mi ne forgesos tiujn liajn okulojn. Kaj kiam poste oni kondukis lin post la verdikto, li, tute el tio konfuzita, ekkriis tie en la koridoro: ‘Vivu la Libera penso!’[41]

вернуться

39

nigra kaj flava estis oficialaj ŝtataj koloroj de Aŭstri-Hungario.

вернуться

40

praga kvartalo.

вернуться

41

lateista societo en Prago.