Švejk ĉirkaŭrigardis la regionon.
“Mi opinias,” li diris, “ke ni iras malbonan direkton. Sinjoro ĉefleŭtenanto klarigis al ni tion ja bone. Ni devas iri supren, suben, poste maldekstren kaj dekstren, poste denove dekstren, poste maldekstren — kaj ni iras ĉiam rekten. Aŭ ni eble jam trapasis ĉion tion senatente dum la parolo? Mi vidas ĉi tie antaŭ mi nepre du vojojn al tiu Felsztyn. Mi proponas, ke ni nun iru tiun vojon maldekstre.”
La ĉefserĝento-kontisto Vaněk, kiel tio jam kutime estas, se du troviĝas sur vojkruciĝo, komencis aserti, ke oni devas iri dekstren.
“Tiu mia vojo,” diris Švejk, “estas pli komforta ol tiu via. Mi iros laŭlonge de rivereto, kie kreskas miozotoj, kaj vi vagaĉos ie tra sekejo. Mi tenas min je tio, kion diris al ni sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ni absolute ne povas erarvojiĝi, kaj se ni ne povas erarvojiĝi, kial mi grimpus ien sur monteton; mi iros bele tra herbejaro, ornamos mian kepon per eta floro kaj ŝirkolektos la tutan florbukedon por sinjoro ĉefleŭtenanto. Cetere ni povas konvinkiĝi, kiu el ni du pravas, kaj mi esperas, ke ni ĉi tie disiros kiel bonaj kamaradoj. Ĉi tie estas tia regiono, ke al tiu Felsztyn devas konduki ĉiuj vojoj.”
“Ne faru stultaĵojn, Švejk,” diris Vaněk, “laŭ la mapo ni devas ĉi tie iri, kiel mi diras, ĝuste dekstren.”
“Mapo povas ankaŭ erari,” respondis Švejk, descendante en valon de rivereto. “Foje nokte fumaĵisto Křenek el Vinohrady iris hejmen laŭ urbplano de Prago el ‘Ĉe Montág’ en Malá Strana al Vinohrady kaj antaŭmatene li venis ĝis Rozdělov ĉe Kladno, kie oni trovis lin matene tute frostorigidiĝintan en sekala kampo, kien li falis pro laciĝo. Se vi do ne lasas vin konvinki, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, kaj havas obstinan kapon, ni devas do disiri kaj ni renkontiĝos nur surloke en Felsztyn. Rigardu nur la poŝhorloĝon, por ke ni sciu, kiu estos tie pli frue. Kaj se eble minacus al vi ia danĝero, ekpafu en aeron, por ke mi sciu, kie vi estas.”
Posttagmeze Švejk ĝisiris al malgranda lageto, kie li renkontiĝis kun forkurinta rusa militkaptito, kiu ĉi tie sin banis kaj ĉe ekvido de Švejk komencis fuĝi nuda, kiel li eliris el akvo.
Švejk scivolis, kiel eble konvenus al li rusa uniformo, kiu kuŝaĉis ĉi tie sub saliketoj, demetis tiun sian kaj vestis sin en rusan uniformon de kompatinda nuda militkaptito, kiu fuĝis de transporto, loĝigita en vilaĝo malantaŭ arbaro. Švejk deziris vidi sin detale speguliĝi en akvo, tial li paŝis sur bordo de la lago tiel longe, ĝis trovis lin tie patrolo de soldata ĝendarmaro, kiu serĉis la rusan dizertinton. Estis tio hungaroj kaj tiuj fortrenis Švejkon malgraŭ liaj protestoj al etapo en Chyrov, kie ili alvicigis lin al transporto de rusaj militkaptitoj, destinitaj al laboro ĉe riparo de fervoja trako direkte al Przemyšl.
Ĉio tio okazis tiel rapide, ke Švejk ekkonsciis la situacion nur la sekvantan tagon kaj per peceto da ligna brulstumpo skribis sur blankan muron de lerneja ĉambro, kie oni loĝigis parton de la militkaptitoj: Ĉi tie dormis Jozefo Švejk el Prago, kompania kuriero de la dekunua marŝko de la naŭdekunua regimento, kiu kiel enloĝiganto pro eraro falis en aŭstran kaptitecon ĉe Felsztyn.
Parto 4: Daŭrigo de la glora batregalo
1. Švejk en transporto de rusaj militkaptitoj
Kiam do Švejk, en rusa mantelo kaj plata larĝa kaskedo erare konsiderata kiel rusa militkaptito fuĝinta el vilaĝo antaŭ Felsztyn, skribis siajn senesperajn ekkriojn per lignostumpo sur vandojn, neniu tion atentis, kaj kiam li volis en etapo de Chyrov ĉion detale klarigi al oficiro, kiu ĝuste laŭiris, kiam oni disdonis al ili pecetojn da malmola maiza pano, unu el hungaraj soldatoj gardantaj la transporton de militkaptitoj ekbatis lin per kolbo sur la ŝultron kun rimarko: “Baszom az élet[295], rampu en la vicon, rusa porkino!”
Tio ĉio estis en la kadro de tio, kiel hungaroj traktis rusajn militkaptitojn, kies lingvon ili ne komprenis.
Švejk do revenis en la vicon kaj turnis sin al la plej proksima militkaptito:
“Tiu homo plenumas sian devon, sed li mem submetas sin al danĝero. Se hazarde li havus ŝargite kaj la kulasriglilon deblokita, kion poste? Kiel li bategas homon sur la ŝultron kaj la pafiltubon havas turnita kontraŭ si, povus al li facile okazi, ke la fusilo ekpafus, la kartoĉo enflugus al li en la faŭkon kaj li mortus ĉe plenumo de sia devo. En certa ŝtonminejo en Šumava[296] laboristoj ŝtelis dinamitajn alumetojn, por ke ili havu provizon por vintre eksplodkrevigi trunkstumpojn. Gardisto en la ŝtonminejo ricevis ordonon al ĉiu laboristo traserĉi la poŝojn, kiam tiuj iras el la laborejo, kaj li faris tion kun tia amo, ke li kaptis tuj la unuan ŝtonministon kaj komencis plaŭdbati sur liajn poŝojn tiel fervore, ĝis dinamitaj alumetoj en poŝo de tiu ŝtonministo eksplodis kaj ambaŭ kun la gardisto elflugis en aeron, tiel ke tio aspektis, kvazaŭ ankoraŭ en la lasta momento ili tenus sin reciproke ĉirkaŭ la kolo.”
La rusa militkaptito, al kiu Švejk tion rakontis, rigardis lin kun plena komprenemo, ke el la tuta parolo li komprenas eĉ ne unu vorton.
“Ne kompreni, mi krimea Tataro, granda Alaho.” La Tataro sidiĝis, krucmetinte la piedojn sur la tero kaj la manojn sur la brusto, komencis preĝi: “Granda Alaho - granda Alaho - mizerikorda - kompatu - kompatu - simpla soldateto.”
“Vi estas do Tataro,” diris Švejk kunsente, “vi estas ja sukcese kreita. Kiel vi povus kompreni min kaj mi vin, se vi estas Tataro. Hm — ĉu vi konas Jaroslavon el Šternberk? Ĉu vi ne konas tiun nomon, bubo tatara? Tiu al la viaj senpolvigis la pugon ĉe Hostýn[297]. Tiam vi rapidegis de ni el Moravio, buboj tataraj, per longa paŝo. En viaj lernolibroj oni tion al vi ŝajne ne instruas, kiel oni lernigis tion al ni. Ĉu vi konas Marian la Virgulino de Hostýn? Kompreneble, ke vi ne konas — tiu tion ankaŭ ĉeestis, ĉi tie en la kaptiteco oni vin, bubojn tatarajn, ja baptos.”
Švejk turnis sin al alia militkaptito:
“Ĉu ankaŭ vi estas Tataro?”
La alparolito ekkomprenis la vorton Tataro, ekskuis la kapon: “Tataro ne, Ĉerkeso, denaska Ĉerkeso, mi fortranĉas kapojn.”
Švejk havis ĉiuflanke ‘feliĉon’, ke li troviĝis en kompanio kun anoj de orientaj nacioj. En transporto estis tie Tataroj, Gruzoj, Osjatoj, Ĉerkesoj, Mordovoj kaj Kalmukoj.
Tiel Švejk havis malfeliĉon, ke li povis kun neniu interkompreniĝi, kaj oni trenis lin kun la ceteraj al Dobromil’, de kie necesis ripari la fervojan trakon tra Przemyšl al Nižankoviči.
En kancelario de etapo en Dobromil’ oni enskribadis ilin unu post la alia, kio iris tre malfacile, ĉar el ĉiuj tricent militkaptitoj, kiujn oni alpelis al Dobromil’, neniu komprenis la rusan lingvon de la ĉefserĝento, kiu sidis tie malantaŭ tablo kaj kiu iam sin anoncis, ke li scipovas ruse, kaj nun funkciis en orienta Galicio kiel interpretisto. Jam antaŭ tri semajnoj li mendis al si germanan-rusan vortaron kaj lernolibron de parollingvo, sed ĝis nun tio al li ne venis, tiel ke anstataŭ ruse li parolis per kripligita slovaka lingvo, kiun li mizere ellernis, kiam kiel reprezentanto de viena firmao li vendadis en Slovakio bildon de sankta Stefano, aspergujojn kaj rozariojn.
Super tiu strangaj staturoj, kun kiuj li absolute ne kapablis interkompreniĝi, li estis tute konfuzita. Li eliris do eksteren kaj ekkriegis al grupo de militkaptitoj: “Kiu scias paroli germane?”
El la grupo eliris Švejk, kun ĝoja vizaĝo rapidanta al la ĉefserĝento, kiu al li diris, ke Švejk tuj iru malantaŭ li en la kancelarion.
296
montaro ĉe okcidentsuda limo de Ĉeĥa respubliko kun Federacia respubliko Germanio (germane: Böhmerwald).
297
ĉirkaŭ la jaro 1240 ĉeĥa soldataro batalis sub monteto Hostýn (ĉe Bystřice en Moravio) kontraŭ Tataroj. Laŭ malnova legendo al la komandanto de la ĉeĥa soldataro Jaroslav el Šternberk montriĝis Maria la Virgulino, kiu mirakle influis la batalon kaj Tataroj estis plene venkitaj. Sur Hostýn oni poste konstruis preĝ. ejon kun klostro, kiu ĝis nun servas kiel pilgrimloko.