Выбрать главу

La feldkurato Martinec imagis al si, ke servante per konsolo de la animo al vunditoj kaj mortantoj sur batalejo, li elaĉetos ankaŭ pekojn de sia malmoraliĝinta parokestro, kiu, revenante nokte hejmen, sennombrefoje lin vekis kaj rakontis al li:

“Johanĉjo, Johanĉjo! Korpulenta ĉiesulino — tio estas mia tuta vivo.”

Liaj esperoj ne plenumiĝis. Oni pelis lin de garnizono al garnizono, kie li havis absolute nenian alian laboron ol unufoje dum dek kvar tagoj prediki al soldatoj de la garnizono antaŭ la meso en la garnizona templo kaj rezisti al tento, eliranta el oficira kazino, kie oni kondukis tiajn parolojn, ke korpulentaj ĉiesulinoj de lia parokestro kompare kun ili estis senkulpa preĝo al la anĝelo-gardanto.

Nun en la tempo de grandaj operacioj sur batalejo oni vokis lin kutime al la generalo Fink, kiam oni glorigis ian venkon de la aŭstra armeo; tiam la generalo Fink aranĝis glorajn militajn mesojn kun la sama plaĉo kiel senprokrastajn juĝprocesojn.

La kanajlo Fink estis tia aŭstra patrioto, ke li ne preĝis por la venko de germanaj aŭ turkaj armiloj. Kiam germanoj venkis ie francojn aŭ anglojn, li malatentis tion per absoluta silentemo ĉe la altaro.

Sensignifa venka interbatiĝo de aŭstra esplorrigardanta patrolo kun rusa antaŭgardo, kiun la stabo pufigis al grandega sapveziko pri malvenko de la tuta armea korpuso, donis al la generalo Fink impulson al solenaj diservoj, tiel ke la kompatinda feldkurato Martinec havis impreson, ke la generalo Fink estas samtempe ankaŭ la plej supera kapo de la katolika eklezio en Przemyšl.

La generalo Fink decidis ankaŭ pri tio, kian ordon havos la meso ĉe tia okazo, kaj plej prefere li dezirus ĉiam ion laŭ la maniero de Kristokorpo kun oktavo[304].

Li havis ankaŭ kutimon, kiam ĉe la meso finiĝis jam hostilevado, ĉevale algalopi sur ekzerecejon al la altaro kaj trifoje ekvoki: “Hura -hura — hura!”

La feldkurato Martinec, animo pia kaj justa, unu el tiuj malmultaj, kiuj ankoraŭ kredis je sinjoro dio, tre nevolonte iradis al la generalo Fink.

Post ĉiuj instrukcioj, kiujn donis al li la komandanto de la garnizono, la generalo Fink ĉiam ordonis plenigi glasetojn per io akra kaj poste rakontis al li la plej novajn anekdotojn el la plej freŝaj broŝuretoj, kiuj estis eldonataj por la soldataro en “Gajigaj folioj”.

La havis la tutan bibliotekon da tiaj broŝuretoj kun stultaj titoloj kieclass="underline" “Humuro en tornistro por okuloj kaj oreloj”, “Anekdotoj de Hindenburg[305]”, “Hindenburg en spegulo de humuro”, “Dua tornistro plena da humuro, ŝtopita de Felikso Schlempr”, “El nia gulaŝa kanono”, “Sukoplenaj grenaderoj el tranĉeoj” aŭ tiuj ĉi idiotaĵoj: “Sub la duobla aglo”, “Viena eskalopo el i.r. militkuirejo. Varmigis Arturo Lokesch”. Iam li ankaŭ kantis al li el kolekto de gajigaj soldataj kantoj “Ni devas venki!”, ĉe kio li senĉese verŝis ion akran kaj devigis la feldkuraton Martinec, ke tiu trinku kaj kriegu kun li. Poste li kondukis malĉastajn parolojn, ĉe kiuj la kurato Martinec kun malĝojo en la koro rememoris sian parokestron, kiu, koncerne la maldecajn vortojn, en nenio estis pli malbona ol la generalo Fink.

La kurato Martinec kun teruro rimarkis, ke ju pli li vizitas la generalon Fink, des pli li malmoraliĝas.

Al la kompatindulo komencis bongusti likvoroj, kiujn li trinkis tie ĉe la generalo, kaj paroloj de la generalo iom post iom komencis al li plaĉi, havis malmoralajn imagojn kaj kulpe de pola brando, sorpa likvoro kaj araneaĵoj sur boteloj da malnova vino, kiujn prezentis al li la generalo Fink, li forgesadis sinjoron dion kaj inter linioj de la breviero dancis antaŭ li ulinoj el la rakontado de la generalo. La naŭzo kontraŭ la vizitoj ĉe la generalo malrapide mildiĝis.

La generalo ekŝatis la kuraton Martinec, kiu komence prezentis sin al li kiel ia sankta Ignaco de Lojola kaj malrapide akomodiĝis al la ĉirkaŭuloj de la generalo.

Foje la generalo invitis al si du fratulinojn el feldhospitalo, kiuj tie propre eĉ ne servis, ili estis tie registritaj nur cele de salajro kaj la enspezojn ili altigadis al si per prostituado kun pli noblaj homoj, kiel tio estis kutima en tiuj malfacilaj tempoj. Li igis alvoki la feldkuraton Martinec, kiu falis en insidojn de la diablo jam tiagrade, ke post duonhora amuzo li interŝanĝis ambaŭ virinojn, ĉe kio li pasie blekis tiel, ke li salivmakulis la tutan kapkusenon sur la sofo. Poste longan tempon li riproĉis al si tiun ĉi malmoralan konduton, kvankam li ne povis reĝustigi tion eĉ per tio, kiam tiunokte, revenante hejmen, li erare genuis en parko antaŭ statuo de konstruisto kaj urbestro, mecenato sinjoro Grabowski, kiu akiris grandajn meritojn pri Przemyšl en la okdekaj jaroj.

Al liaj ardaj vortoj miksiĝis nur piedfrapado de soldata patrolo:

“Ne eniru en juĝon kun servisto via, ĉar neniu homo estos senkulpigita antaŭ vi, se vi ne pardonos al li ĉiujn liajn pekojn, via decido do, mi petas vin, ne estu por li peza. Mi petas vian helpon kaj al viaj manoj, sinjoro, mi fordonas spiriton mian.”

De tiu tempo li faris kelkfoje provon, kiam ajn oni vokis lin al la generalo, rezigni ĉiujn surterajn voluptojn kaj ekskuzis sin ĉe tio je malboniĝinta stomako, konsiderante tiun ĉi mensogon kiel necesan, por ke lia animo ne spertu inferajn suferojn, ĉar li samtempe opiniis, ke soldata disciplino postulas, se generalo diras al feldkurato: “Drinku, kamarado,” ke tiu drinku jam pro estimo al la superulo.

Iam kompreneble li ne sukcesis, precipe kiam la generalo post gloraj militaj diservoj aranĝis ankoraŭ pli glorajn manĝorgiojn je la konto de la garnizona kaso kaj kiam poste en la kontoficejo oni ĉiumaniere tion kunflikis, por ke ankaŭ tie oni ion el tio akiru; tiam li ĉiam al si imagis, ke li estas morale entombigita antaŭ la vizaĝo de Disinjoro kaj farita el li tremanta viro.

Tiam li paŝis kiel narkotita, kaj ne perdante en tiu ĥaoso kredon je dio, li komencis ege serioze mediti pri tio, ĉu eble regule ĉiutage sin ne skurĝi.

En simila humoro li venis ankaŭ nun laŭ la invito de la generalo.

La generalo Fink iris al li renkonten tute brilanta kaj ĝojigita.

“Ĉu vi jam aŭdis,” li vokis al li ĝoje renkonten, “pri mia senprokrasta juĝproceso? Ni pendumos unu vian samlandanon.”

Ĉe la vorto “samlandanon” la feldkurato Martinec turmentite ekrigardis la generalon. Jam kelkfoje li rifuzis opinion, ke li estas ĉeĥo, kaj jam sennombrefoje li klarigis, ke al ilia moravia parokejo apartenas du komunumoj, ĉeĥa kaj germana, ke li ofte devas prediki unu semajnon por ĉeĥoj kaj la alian por germanoj, kaj ĉar en la ĉeĥa komunumo ne estas ĉeĥa lernejo, nur germana, ke tial li devas instrui en ambaŭ komunumoj germane, kaj tial li ne estas ĉeĥo. Tiu ĉi logika konkludo donis foje al certa majoro ĉe tablo motivon al rimarko, ke tiu feldkurato el Moravio estas propre komercejo per ĉiuspecaj varoj.

“Pardonu,” diris la generalo, “mi forgesis, ke tio ne estas via samlandano. Li estas ĉeĥo, transkurinto, perfidulo de ni, li servis al la rusoj, li pendos. Sed intertempe, pro formo, ni esploras lian identecon, tio ne gravas, li pendos tuj, kiam venos telegrafa respondo.”

Sidigante la feldkuraton apud si sur la sofon, la generalo gaje daŭrigis: “Ĉe mi, kiam estas senprokrasta juĝproceso, ĉio devas ankaŭ vere respondi al subiteco de tiu ĉi proceso, tio estas mia principo. Kiam komence de la milito mi estis ankoraŭ malantaŭ Lvovo, mi akiris tion, ke ni pendumis ulon tri minutojn post la verdikto. Tio estis kompreneble judo, sed Rutenon ni pendumis kvin minutojn post nia konsiliĝo.”

La generalo bonanime ekridis: “Ili ambaŭ hazarde ne bezonis konsolon de la animo. La judo estis rabeno kaj la Ruteno estis popo. Tiu ĉi kazo estas kompreneble alia, ĉi tie temas pri tio, ke ni pendumos katolikon. Mi ricevis eminentan ideon, por ke tio poste ne prokrastiĝu, ke vi donos al li konsolon de la animo antaŭe, kiel mi diras, ke tio ne prokrastiĝu.”

вернуться

304

la festo de Kristokorpo estis en Aŭstri-Hungario solene celebrata. Post ok tagoj, t.e. kun oktavo, oni tiun ĉi feston ĉe la meso denove almemorigadis.

вернуться

305

Paŭlo von Hindenburg (1847 — 1934), germana generalo, marŝalo kaj pli poste duobla prezidento de Germana respubliko. En la jaro 1933 li transdonis ĉian regnestran potencon al Adolfo Hitler.