Выбрать главу

“Ĉefe klare paroli,” proklamis Švejk. “Kiam estis misiistoj ĉe sankta Ignaco en Prago en la jaro 1912, estis tie predikisto kaj tiu diris el la predikejo, ke en la ĉielo li renkontiĝos ŝajne kun neniu. Tiun vesperan religian ekzercon partoprenis lutisto Kulíšek, kiu post la diservo diris en gastejo, ke tiu misiisto ŝajne kulpiĝis pri multe da aferoj, se li anoncis en preĝejo kiel ĉe publika pekokonfeso, ke li renkontiĝos kun neniu en la ĉielo; kial oni sendas tiajn homojn sur la predikejon. Oni devas ĉiam paroli klare kaj kompreneble kaj ne en iaj tiaj ĉirkaŭfrazoj. Ĉe Brejška estis antaŭ jaroj ĉefkelnero kaj tiu havis kutimon, kiam li trinke kuraĝiĝis kaj iris post la laboro hejmen, halti ĉe tio en certa nokta kafejo kaj tosti kun nekonataj gastoj, kaj ĉiam ĉe tosto li diris: ‘Ni pri vi, vi pri ni…’ Foje li ricevis pro tio de ia bonkonduta sinjoro el Jihlava tian baton sur la faŭkon, ke la kafejmastro matene, kiam oni elbalais tiujn dentojn, alvokis sian filineton, kiu frekventis kvinan klason de elementa lernejo kaj demandis ŝin, kiom da dentoj havas maturaĝa homo en la faŭko. Ĉar ŝi tion ne sciis, li elbatis al ŝi du dentojn kaj la trian tagon li ricevis skribon de tiu ĉefkelnero, en kiu tiu ekskuzis sin pro ĉiuj al li kaŭzitaj malagrablaĵoj, ke li ne volis diri ion malĉastan, sed ke la publiko lin ne komprenas, ĉar tio estas fakte tieclass="underline" ‘Ni pri vi, vi pri ni koleras, ĉu?’ Kiu diras iajn dusencajn parolojn, tiu devas ilin unue pripensi. Sincera homo, kiu parolas laŭ sia beko, malofte ricevas sur la faŭkon. Kaj se tio okazis al li jam kelkfoje, tiu precipe donas al si atenton kaj en la kompanio prefere tenas la faŭkon fermita. Estas vero, ke pri tia homo ĉiu opinias, ke li estas malica kaj dio scias kia, kaj ke ofte ankaŭ lin oni draŝas, sed tion portas kun si jam lia prudento, lia sinregado, ĉar li devas pripensi, ke li estas sola kaj kontraŭ li ke estas multe da homoj, kiuj sentas sin ofenditaj, kaj se li komencus kun ili interbatiĝi, ke li ricevus duoble pli. Tia homo devas esti modesta kaj pacienca. En Nusle vivas certa sinjoro Hauber, tiun oni foje dimanĉe en Kundratice[314] erarpikis sur ŝoseo per tranĉilo, kiam li iris el ekskurso de Bartóněk-muelejo. Kun tiu tranĉilo en la dorso li ĝisiris hejmen, kaj kiam la edzino demetis al li la jakon, ŝi eltiris al li la tranĉilon el la dorso kaj jam antaŭtagmeze tranĉis per ĝi viandon por gulaŝo, ĉar ĝi estis el Solingena ŝtalo[315] kaj bele akrigita kaj ili havis hejme ĉiujn tranĉilojn dentohavaj kaj malakraj. Poste ŝi volis havi por la hejmo la tutan kompleton da tiaj tranĉiloj kaj sendis lin ĉiam dimanĉe al ekskurso en Kundratice, sed li estis tiel modesta, ke li iris nenien ol al Banzet en Nusle, kie li sciis, ke se li sidas en la kuirejo, ke Banzet elĵetos lin pli frue antaŭ ol iu povus lin ekpalpi.”

“Vi neniel ŝanĝiĝis,” diris al li la unujara volontulo.

“Mi ne ŝanĝiĝis,” respondis Švejk, “por tio mi ne havis tempon. Oni volis min eĉ mortpafi, sed tio ne estis ankoraŭ tio la plej malbona, ekde la dekdua ĉimonate mi ankoraŭ nenie ricevis la soldon.”

“Ĉe ni vi ĝin nun ne ricevos, ĉar ni marŝas al Sokal’ kaj la soldon oni elpagos nur post la batalo, ni devas ŝpari. Se mi kalkulas, ke tio tie ekos post dek kvar tagoj, oni ŝparos pro ĉiu falinta soldato eĉ kun alpagoj dudek kvar kronojn sepdek du helerojn.”

“Kaj alie, kio estas ĉe vi nova?”

“Unue perdiĝis nia ariergardo, krom tio la oficiraro havas porkofestenon en la parokejo kaj la viraro disiĝis tra la vilaĝo kaj faras la plej diversajn malĉastaĵojn kun la loka ina loĝantaro. Antaŭtagmeze oni alligis soldaton de via kompanio pro tio, ke li suprengrimpis en subtegmenton malantaŭ sepdekjara maljunulinaĉo. Tiu homo estas senkulpa, ĉar en la tagordono estis nenio pri tio, ĝis kiom da jaroj estas tio permesita.”

“Tion mi ankaŭ opinias,” diris Švejk, “ke tiu homo estas senkulpa, ĉar se tia maljunulinaĉo grimpas supren tra eskalo, la homo ne vidas ŝian vizaĝon. Ĝuste tia okazo estis dum manovroj ĉe Tábor. Unu nia plotono estis lokita en gastejo, ia ulino en antaŭĉambro frotlavis plankon kaj certa Chramosta proksimiĝis al ŝi kaj plaŭdbatetis ŝin — kiel mi tion al vi diru — sur la jupo. Ŝi havis tre evoluintan jupon, kaj kiam li plaŭdbatetis ŝin sur ĝi, ŝi nenion, li plaŭdbatetas ŝin la duan fojon, la trian fojon, ŝi denove nenion, kvazaŭ tio ŝin ne tuŝus, li do decidiĝis por la faro kaj ŝi trankvile plu frotis la ĉirkaŭan plankon, poste ŝi turnas sin al li per la vizaĝo kaj diras: ‘Bele mi vin superruzis, soldateto.’ Tiu maljunulinaĉo aĝis pli ol sepdek jarojn kaj poste ŝi rakontis tion al la tuta vilaĝo. — Kaj nun mi permesus al mi demandi vin, ĉu dum mia foresto vi ne estis ankaŭ malliberigita.”

“Ne estis okazo por tio,” ekskuzis sin Marek, “sed aliflanke, koncerne vin, mi devas al vi sciigi, ke la bataliono eldonis kontraŭ vi arestordonon.”

“Tio ne gravas,” rimarkis Švejk, “tion oni faris tute ĝuste, la bataliono devis tion fari kaj eldoni kontraŭ mi arestordonon, tio estis ilia devo, ĉar oni ne sciis pri mi dum longa tempo. De la bataliono estis tio nenia trofervoriĝo. — Vi diris do, ke ĉiuj oficiroj estas en la parokejo ĉe porkofesteno? Mi devas tien iri kaj prezenti min, ke mi estas denove ĉi tie, sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš eĉ tiel havis pri mi grandan zorgon.”

Švejk ekiris al la parokejo per firma soldatpaŝo, ĉe kio li al si kantis:

Jen, rigardu, mia koro, min rigardu, amatin’, kiel oni faris min vere nobla grandsinjoro…

Poste Švejk eniris la parokejon tra la ŝtuparo supren, de kie eĥis voĉoj de oficiroj. Oni parolis pri ĉio ebla kaj ĝuste babilis pri la brigado, kiaj malordoj regas tie ĉe la stabo, kaj ankaŭ adjutanto de la brigado enverŝis oleon en la fajron, rimarkante: “Ni ja telegrafis en la afero de tiu Švejk, Švejk…” “Ĉi tie!” ekvokis malantaŭ la duonmalfermita pordo Švejk kaj enirante internen, ripetis: “Ĉi tie! Obee mi raportas, infanteriano Švejk, kuriero de la dekunua marŝkompanio!” Vidante embarasitajn vizaĝojn de la kapitano Ságner kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš, sur kiuj vidiĝis ia senvorta malespero, li ne atendis la demandon kaj ekvokis:

“Obee mi raportas, ke oni volis min mortpafi, ke mi perfidis sinjoron imperiestron.”

“Pro Jesuo Kristo, kion vi tion diras, Švejk?” senespere ekkriis pala ĉefleŭtenanto Lukáš.

“Obee mi raportas, tio estis tiel ĉi, sinjoro ĉefleŭtenanto…”

Kaj Švejk komencis detale priskribi, kiel tio pri li propre okazis.

Ili rigardis lin kun konsterne malfermegitaj okuloj, li rakontis kun ĉiuj eblaj detaloj kaj ne forgesis eĉ rimarki, ke sur bordo de tiu lago, kie okazis al li tiu malfeliĉo, kreskis miozotoj. Kiam poste li parolis pri tataraj nomoj, kun kiuj li koniĝis dum sia migrado, kiel Hallimulabalibej, al kiuj li aldonis tutan vicon da nomoj kreitaj de li mem, kiel Valivolavalivej, Malimulamalimej, la ĉefleŭtenanto Lukáš jam ne retenis rimarkon: “Mi vin piedbatos, bruto. Daŭrigu mallonge, sed kontinue!”

вернуться

314

”ĝuste “Kunratice”

вернуться

315

la urbo Solingen en okcidenta parto de Germanio famiĝis per produktado de tre altkvalitaj specoj de ŝtalo.