En tiu sama letero Baha'u'llah prezentas plej kortuŝan priskribon de Siaj propraj suferoj kaj sopiroj:
Ho Reĝo, mi vidis sur la vojo de Dio tion kion nenies okulo vidis kaj nenies orelo aŭdis. Amikoj malkonfesis min; malfaciliĝis miaj kondiĉoj; la lageto de sekureco sekiĝis; la ebenaĵo de facileco brulflaviĝis. Kiom multaj malfeliĉoj venis, kaj kiom multaj venos ankoraŭ! Mi paŝas antaŭen al la Potenca, al la Favora, dum malantaŭ mi rampas serpento. Miaj okuloj pluvigas larmojn ĝis mia lito malsekiĝas, sed ne pro mi mem estas mia malĝojo. Je Dio, mia kapo sopiras lancojn pro la amo al sia Sinjoro, kaj neniam mi pasas preter arbo sen tio ke la koro vokas al ĝi, "Ho ke vi estu forhakita en mia nomo kaj mia korpo krucumita sur vi en la vojo de mia Eternulo!" Ja, ĉar mi vidas la homojn devojiĝantajn en sia ebrieco, kaj ili ne scias tion: ili glorigis siajn voluptodezirojn, kaj flankenigis sian Dion, kvazaŭ konsiderante la Ordonon de Dio mokindaĵo, amuzobjekto, kaj ludilo; kaj ili pensas ke ili agas bone, kaj ke ili estas rifuĝintaj en citadelon de sendanĝereco. La afero ne tiel staras kiel ili supozas; morgaŭ ili ekvidos tion kion ili neas (hodiaŭ).
Ni estas translokotaj el tiu ĉi plej malproksima ekzilejo, Adrianopolo, en la malliberejon de Akreo. Kaj, laŭ tio kion oni diras, ĝi estas certe la plej dezerta el la urboj de la mondo, la plej malbela en sia aspekto, la plej malaminda pro sia klimato, kaj la plej malpura pri akvo; ĝi estas kvazaŭ ĉefurbo de strigoj; nenio estas tie aŭdebla krom la sonoj de ilia kriado. Kaj en tiu loko oni intencas malliberigi la servanton, fermi antaŭ niaj vizaĝoj la pordojn de indulgo kaj forpreni de ni la bonaĵojn de la enmonda vivo por la resto de niaj tagoj. Je Dio, kvankam laciĝo senfortigus min, kaj malsato pereigus min, kvankam mia kuŝejo estus farita el malmola roko kaj bestoj el dezerto estus miaj kunuloj, mi ne ektremos, sed paciencos, kiel paciencas firmuloj kaj konstantuloj, en la potenco de Dio, la Reĝo de Praekzisto, la Kreinto de la nacioj; kaj en ĉiaj kondiĉoj mi diras dankon al Dio. Kaj ni esperas pro Lia Favoreco (glorata estas Li) ... ke Li ŝanĝos la vizaĝojn de (ĉiuj homoj) sinceraj al Si Mem, la Potenca, la Malavara. Vere Li respondas al tiu kiu preĝas al Li, kaj estas proksima al tiuj kiuj vokas al Li. Kaj ni petas Lin ke tiun ĉi senluman malbonsorton Li faru ŝildo por la korpoj de Siaj sanktuloj, kaj defendu ilin tiamaniere de akraj glavoj kaj penetraj klingoj. Tra suferoj lumas Lia lumo kaj senĉese brilas Lia gloro; tio ĉi estis Lia metodo en la estintaj jarcentoj kaj pasintaj tempoj. - A Traveller's Narrative (Episode of the Bab), pp. 145-147 (Rakonto de Vojaĝanto-Epizodo pri Bab)
En la Malliberejo en Akreo
En tiu tempo Akreo estis mallibereja urbo en kiun oni sendadis plej malbonajn krimulojn el ĉiuj partoj de la turka imperio. Alveninte tie, post malfeliĉega marvojaĝo, Baha'u'llah kaj Liaj sekvantoj, okdek ĝis okdek kvar personoj, viroj, virinoj kaj infanoj, estis malliberigitaj en la soldataj kazernoj. La ejo estis malpura kaj ekstreme malgaja. Estis tie nek litoj nek ia ajn komforto. La provizata nutraĵo estis tiom mizera kaj malsufiĉa, ke post iom da tempo la malliberuloj petis permeson mem aĉeti nutraĵon. Dum la unuaj kelkaj tagoj la infanoj ploris senĉese, kaj estis preskaŭ neeble dormi. Baldaŭ aperis malario, disenterio kaj aliaj malsanoj, kaj ĉiu el la anaro iĝis malsana, krom du. Tri el ili mortis sekve de la malsano, kaj la suferoj de la postvivantoj estis nepriskribeblaj.[17]
Tiu ĉi rigora mallibereco daŭris du jarojn, dum kiuj neniun bahaanon oni ellasis ekster la mallibereja pordo, krom kvar homoj, zorge gardataj, kiuj eliris ĉiutage por aĉeti nutraĵon.
En la daŭro de la enkazerna mallibereco, vizitoj estis severe malpermesitaj. Kelkaj bahaanoj piedvenis el Persujo por vidi sian amegatan gvidanton, sed oni malpermesis al ili eniri inter la urbajn muregojn. Ili iradis al loko sur la ebenaĵo ekster la tria ĉirkaŭfosaĵo, de kie ili povis vidi la fenestrojn de la loĝejo de Baha'u'llah. Li staris en unu el la fenestroj por ke ili povu vidi Lin kaj rigardinte Lin de malproksime, ili ploris kaj revenis hejmen, flamigitaj per nova fervoro al sinoferado kaj servado.
Malseverigo de la Rigoro
Fine la mallibereco estis moderigata. Okazis mobilizo de la turkaj rotoj kaj oni ekpostulis la kazernojn por la soldatoj. Baha'u'llah kaj Lia familio estis transkondukitaj en apartan domon kaj la ceteraj de la anaro estis lokitaj en karavanejo en la urbo. Baha'u'llah estis fermita en tiu ĉi domo dum sep jaroj pli. En malgranda ĉambro apud tiu en kiu Li Mem estis enkarcerigita, dektri personoj el Lia domanaro, inkluzive ambaŭ seksojn, devis kune loĝi kiel eble plej bone! En la komenco de sia restado en tiu ĉi domo li multege suferis pro la malkomforto, malsufiĉa nutraĵo kaj manko de la ordinaraj oportunaĵoj de la vivo. Post iom da tempo, tamen, oni disponigis al ili kelkajn pluajn ĉambrojn kaj ili povis vivi en relativa komforto. De la tempo kiam Baha'u'llah kaj Liaj kunuloj forlasis la kazernojn, oni permesadis al vizitantoj viziti kun ili, kaj iom post iom la severa limigo starigita per la Imperiestraj ordonoj estis neplenumita, kvankam restarigita de tempo al tempo.
Malfermo de la Mallibereja Pordo
Eĉ en la tempo de la plej malbona enkarceriĝo, la bahaanoj ne senkuraĝiĝis, kaj ilia serena fido neniam ŝanceliĝis. Restante en la kazernoj de Akreo, Baha'u'llah skribis al kelkaj amikoj: "Ne timu. Tiu ĉi pordo malfermiĝos. Mia tendo estos starigita sur la monto Karmelo, kaj venos tempo de grandega ĝojo." Tiu ĉi deklaro estis granda fonto de konsolo por Liaj sekvantoj, kaj en la ĝusta tempo ĝi laŭlitere plenumiĝis. Kiel malfermiĝis la mallibereja pordo estas rakontite pli bone per la vortoj de 'Abdu'l- Baha, jene tradukitaj de Lia nepo, Shoghi Effendi:
Baha'u'llah amis la belecon kaj verdaĵon de kamparo. Unu tagon Li rimarkis: "Mi ne rigardas verdaĵon de naŭ jaroj. Kamparo estas la mondo de animoj, urbo estas la mondo de korpoj." Kiam mi ekaŭdis nedirekte pri tiu ĉi diro mi ekkomprenis ke Li sopiras je kamparo, kaj mi estis certa ke kion ajn mi farus por plenumi Lian deziron estus sukcesa. En tiu tempo vivis en Akreo homo nomata Muhammad Paŝao Safwat, kiu estis nia granda malamiko. Li havis palacon nomatan Mazralh, ĉirkaŭ kvar mejlojn norde de la urbo. Tio estis ĉarma loko, ĉirkaŭita per ĝardeno kaj kun torento de fluanta akvo. Mi iris kaj vizitis la paŝaon en lia domo. Mi diris: "Paŝao, vi lasis la palacon malplena, kaj loĝas en Akreo". Li respondis: "Mi estas malsanulo kaj ne povas forlasi la urbon. Se mi iras tien estas malproksime kaj mi estas apartigita disde miaj amikoj". Mi diris: "Ĉar vi ne loĝas tie kaj la palaco estas malplena, ludonu ĝin al mi". Li estis mirigita per la propono, sed fine li konsentis. Mi luis la domon por tre malalta prezo, ĉirkaŭ kvin pundoj jare, pagis al li por kvin jaroj kaj faris kontrakton. Mi sendis laboristojn por ripari la domon kaj ordigi la ĝardenon kaj konstrui banejon. Mi ankaŭ pretigis veturilon por la Benita Belo. 1 Unu tagon mi decidis iri kaj vidi mem la lokon. Malgraŭ la ripetitaj instrukcioj donitaj en kelkaj sinsekvaj ordonoj ke ni neniel trapasu la limojn de la urbaj muregoj, mi eliris tra la Urba Pordego. ĉendarmoj gardestaris, sed ili ne protestis, do mi ekiris rekte al la palaco. La sekvintan tagon mi denove eliris, kun kelkaj amikoj kaj oficistoj, sen ĝeno kaj kontraŭstaro, kvankam gardistoj kaj soldatoj staris ĉe ambaŭ flankoj de la urba pordego. En alia tago mi aranĝis festeneton, starigis tablon sub la pinoj de Bahji, kaj kunvenigis ĉirkaŭ ĝi la eminentulojn kaj oficistojn de la urbo. Vespere ni ĉiuj kune revenis en la urbon.