Выбрать главу

Unu tagon mi ekstaris en la Sankta Ĉeesto de la Benita Belo kaj diris: "La palaco en Mazralh estas preta por Vi, ankaŭ veturilo por veturigi Vin tien". (En tiu tempo estis neniaj veturiloj en Akreo aŭ Hajfa.) Li rifuzis iri, dirante: "Mi estas malliberulo". Poste mi ree petis Lin, sed mi ricevis la saman respondon. Mi fine decidis ke mi petu al Li la trian fojon, sed Li ankoraŭ respondis "Ne!" kaj mi ne kuraĝis plu insisti. En Akreo vivis, tamen, unu islama ŝejko, persono fama kaj havanta konsiderindan influon, kiu amis Baha'u'llah'n kaj estis tre favorata de Li. Mi vizitis tiun ĉi ŝejkon kaj klarigis al li la situacion. Mi diris: "Vi estas kuraĝa. iru ĉi-nokte en Lian Sanktan Ĉeeston, falu sur la genuojn antaŭ Li, ekkaptu Liajn manojn kaj ne cedu ĝis Li promesos forlasi la urbon!" Li estis arabo. ... Li iris rekte al Baha'u'llah kaj sidiĝis apud Liaj piedoj. Li prenis la manojn de la Benita Belo, kisis ilin kaj demandis: "Kial vi ne forlasas la urbon?" Li diris: "Mi estas malliberulo". La ŝejko respondis: "Dio gardu! Kiu havas la povon fari vin malliberulo? Vi mem tenas vin en la malliberejo. Estis via propra volo esti malliberigita, kaj nun mi petegas vin eliri kaj iri en la palacon. Ĝi estas bela kaj verdoriĉa. La arboj estas ĉarmaj; kaj la oranĝoj kiel fajrogloboj!" Ĉiufoje kiam la Benita Belo diris: "Mi estas malliberulo, ne estas eble", la ŝejko prenis Liajn manojn kaj kisis ilin. Dum tuta horo li petadis. Fine Baha'u'llah diris, "Ĥejli Ĥub" (tre bone), kaj la pacienco kaj persisto de la ŝejko estis rekomprencitaj. Li venis al mi kun granda ĝojo por diri la bonan novaĵon pri la konsento de Lia Sankteco. Malgraŭ la severa ordono de 'Abdu'l-'Aziz kiu malpermesis mian intervidiĝon aŭ ian interparolon kun la Benita Perfekteco, mi prenis la veturilon en la sekvanta tago kaj veturis kune kun Li al la palaco. Neniu protestis. Mi lasis Lin tie kaj revenis sola en la urbon.

Du jarojn Li restis en tiu ĉarma kaj bela loko. Poste estis decidite translokiĝi en alian lokon, ĉe Bahji. Okazis ke epidemio estis eksplodinta en Bahji, kaj la posedanto de la domo forkuris en aflikto, kun sia tuta familio, preta transdoni la domon senpage al iu ajn petanto. Ni luis la domon por tre malalta prezo, kaj tie la pordo de majesteco kaj vera reĝeco estis larĝe malfermita. Baha'u'llah estis laŭnome malliberulo (ĉar la severaj ordonoj de la sultano 'Abdu'l-'Aziz neniam estis revokitaj), tamen efektive Li elmontradis tiajn noblecon kaj dignon en Sia vivo kaj sintenado ke Li estis respektata de ĉiuj, kaj la Regantoj de Palestino enviis Liajn influon kaj povon. Estroj kaj Mutaŝarifoj, generaloj kaj lokaj oficistoj, humile petadis ia honoron atingi Lian ĉeeston - peto, al kiu Li malofte konsentis.

Foje ĉefreganto de la urbo petegis tiun ĉi honoron pretendante ke li ricevis de pli altaj aŭtoritatuloj la ordonon viziti, kune kun iu generalo, la Benitan Perfektecon. Kiam tiu ĉi peto estis plenumita, la generalo, kiu estis tre dika persono, eŭropano, estis tiel impresita per la majesteco de Baha'u'llah ke li restis surgenue sur la tero apud la pordo. Tia estis la senmemfido de ambaŭ vizitantoj ke nur la ripetitaj invitoj de Baha'u'llah inklinigis ilin ekfumi la proponitan nargileon. Eĉ tiam ĝin apenaŭ tuŝis ili per la lipoj, kaj metinte ĝin flanken, faldumis la brakojn kaj sidis en la sinteno de tiaj humileco kaj respekto ke miris ĉiuj ĉeestantoj.

La amplena estimo de la amikoj, la konsidero kaj respekto montrataj de ĉiuj oficistoj kaj eminentuloj, la alfluado de pilgrimuloj kaj verserĉantoj, la spirito de sindonemo kaj servemo kiu elmontriĝadis ĉie, la majesta kaj reĝa aspekto de la Benita Perfekteco, la efikeco de Liaj ordonoj, la nombro de Liaj fervoraj adeptoj - ĉio ĉi atestis ke Baha'u'llah estis efektive ne malliberulo, sed Reĝo de Reĝoj. Du despotaj registaroj estis kontraŭ Li, du potencaj aŭtokrataj regantoj, tamen, eĉ limigita en iliaj propraj malliberejoj, Li Sin turnis al ili per severegaj esprimoj, kiel reĝo al siaj subuloj. Poste, malgraŭ la severaj ordonoj, Li vivis en Bahji kiel princo. Ofte Li diris: "Vere, vere, la plej mizera malliberejo aliformiĝis en Edena Paradizo".

Certe, tian aferon oni ne vidis de post la kreo de la mondo.

La Vivo en Bahji

Montrinte en la fruaj jaroj de la malfacilaĵoj kiel glori Dion en la stato de malriĉeco kaj malrespekto, Baha'u'llah montris en la postaj jaroj en Bahji kiel glori Dion en honoro kaj bonstato. Oferaĵoj de centmiloj da sindonemaj sekvantoj disponigis al Li grandajn monsumojn kiujn Li estis petita administri. Kvankam Lia vivo en Bahji estas priskribita kiel vere reĝa, en la plej alta senco de la vorto, oni tamen ne imagu ke ĝi karakterizis sin per materiala brilego aŭ elspezemo. La Benita Perfekteco kaj Lia familio vivis tre simple kaj modeste, kaj elspezoj je egoista lukso estis tute nekonataj en tiu domo. Proksime de Lia domo la kredantoj aranĝis belegan ĝardenon nomitan Ridvan, kie Li ofte pasigis multajn sinsekvajn tagojn aŭ eĉ semajnojn, dormante nokte en kabano en la ĝardeno. De tempo al tempo Li iris pli malproksimen. Li vizitis kelkfoje Akreon kaj Hajfan, kaj pli ol unu fojon starigis Sian tendon sur la monto Karmelo, kiel Li antaŭdiris dum Li estis malliberigata en la kazernoj en Akreo. Baha'u'llah pasigis la tempon plejparte en preĝado kaj meditado, en skribado de la Sanktaj Libroj, malkaŝado de Tabuletoj, kaj spirita edukado de la amikoj. Por certigi al Li plenan liberecon en tiu ĉi granda laboro, "Abdu'1-Baha prenis sur Sin la prizorgadon de ĉiuj aliaj aferoj, eĉ akceptadon de la Mulaoj, poetoj, kaj registaranoj. Ĉiuj estis ravitaj kaj feliĉigitaj per la renkontiĝo kun 'Abdu'l-Baha, kaj plene kontentigitaj per Liaj klarigoj kaj paroloj; kvankam ne vidinte Baha'u'llah'n Mem, ili estis inspiritaj per amikaj sentoj al Li, pro la renkontiĝo kun Lia filo, ĉar la spiritstato de 'Abdu'l-Baha ebligis ilin ekkompreni la rangon de Baha'u'llah.

La eminenta orientalisto, la mortinta prof-o Edward G. Browne, de la Universitato en Kembriĝo, vizitis Baha'u'llah'n en Bahji en 1890, kaj priskribis siajn impresojn jene:

...mia gvidanto haltis por momento dum mi deprenis miajn ŝuojn. Poste, per rapida manmovo, li sin retiris, kaj, post kiam mi trairis, retiris la kurtenon. Mi troviĝis en granda ĉambro, kie en fora angulo staris malalta sofo, dum ĉe la kontraŭporda flanko estis du aŭ tri seĝoj. Kvankam mi malklare divenis, kien mi iris kaj kiun mi estis vidonta (ĉar oni donis al mi neniajn klarajn informojn), unu aŭ du momentoj pasis antaŭ ol, kun korbato de miro kaj timo, mi definitive ekkonsciis ke la ĉambro ne estas senhoma. En la angulo kie la sofo tuŝis la muron sidis mirinda kaj respektinda persono, kronita per pelta kapvesto kian derviŝoj nomas taj (sed de neordinaraj alteco kaj ellaboriteco), ĉirkaŭ kies malsupra parto estis volvita malgranda blanka turbano. La vizaĝon de tiu kiun mi rigardis mi neniam forgesos, kvankam mi ne povas priskribi ĝin. Tiuj penetremaj okuloj ŝajnis legi la animon mem; povo kaj potenco ripozis sur tiu larĝa frunto; dum la profundaj linioj super la brovoj kaj sur la vizaĝo indikis aĝon kiun ŝajnis nei la densenigraj haroj kaj la barbo malsuprenfalanta en neesprimebla riĉeco preskaŭ ĝis la zono. Ne estis necese demandi en kies ĉeesto mi staras, kiam mi klinis min antaŭ tiu kiu estas la objekto de sindonemo kaj amo kiajn reĝoj povus envii kaj imperiestroj sopirus vane!

Milda kaj digna voĉo petis min sidiĝi, kaj tiam diris: "Gloro estu al Dio ke vi alvenis! ... Vi venis por vidi malliberulon kaj ekziliton. ... Ni deziras nur bonon de la mondo kaj feliĉon de la nacioj; tamen oni konsideras Nin instiganto de malpaco kaj ribelo inda je mallibereco kaj ekzilo. ... Ke ĉiuj nacioj unuiĝu en kredo kaj ĉiuj homoj fariĝu kiel fratoj; ke plifortiĝu la ligoj de amikeco kaj unueco inter la filoj de la homaro; ke ĉesu la diverseco de la religioj, kaj estu neniigitaj la rasaj diferencoj kia malbono estas en tio ĉi? ... Tamen tiel estos: tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj la 'Plej Sankta Paco' venos. ... Ĉu en Eŭropo vi ne bezonas la samon? Ĉu ĝi ne estas tio kion Kristo antaŭdiris? ... Tamen ni vidas ke viaj reĝoj kaj regantoj preferas malŝpari siajn trezorojn por la rimedoj de detruo de la homa gento ol por tio kio kondukas al la feliĉo de la homaro. ... Tiuj konfliktoj kaj sangoverŝado kaj malpaco devas ĉesi, kaj ĉiuj homoj devas iĝi unu parencaro kaj unu familio.... Homo ne fieru pro tio, ke li amas sian patrujon; li fieru prefere pro tio, ke li amas la homaron."