Выбрать главу

Kiel Jesuo lavis la piedojn de Siaj disĉiploj, ankaŭ Baha'u'llah kelkfoje kuiris manĝaĵon kaj plenumis aliajn humilajn servojn por Siaj sekvantoj. Li estis servanto de la servantoj, kaj fieris nur per servemeco, kontenta dormante sur nuda planko se estis necese, kaj nutrante Sin per pano kaj akvo, aŭ eĉ, kelkfoje, per tio kion Li nomis "la dia nutraĵo, t.e., malsato!" Lia perfekta humileco estis videbla en Lia profunda respekto al naturo, al homa karaktero, kaj speciale al sanktuloj, profetoj kaj martiroj. Laŭ Li, ĉiuj aferoj, de la plej malgrandaj ĝis la plej grandaj, parolis al Li pri Dio.

Lia homa personeco estis elektita de Dio por iĝi la Diaj Buŝo kaj Plumo. Ne pro Sia propra volo Li akceptis tiun rolon senkompare malfacilan kaj zorgoplenan. Kiel Jesuo diris: "Patro, se povas esti, tiu ĉi pokalo pasu for de mi", ankaŭ Baha'u'lhih diris: "Se troviĝus alia instruanto aŭ parolanto, Mi ne farus Min celo de mallaŭdoj, moko kaj kalumnioj flanke de la homoj". (Tabuleto Ishraqat). Sed la Dia voko estis klara kaj deviga kaj Li obeis. La volo de Dio iĝis Lia volo, kaj la deziro de Dio Lia deziro; kaj kun "radianta akceptemo" Li deklaris: "Vere Mi diras: Kio okazas sur la vojo de Dio estas amata de la animo kaj kordeziro. Mortiga veneno sur Lia vojo estas pura mielo, kaj ĉiu turmento malvarmeta kaj refreŝiga akvo". - Epistle to the Son of the Wolf, p. 17. (Epistolo al Filo de Lupo).

En aliaj okazoj, kiel ni menciis, Baha'u'llah parolas "el la rango de Dieco". En tiuj ĉi vortoj Lia homa personeco estas tiel komplete subigita ke ĝi tute perdiĝas de la vido. Per Li Dio parolas al Siaj kreaĵoj, proklamante Sian amon al ili, instruante al ili Siajn atribuojn, konigante Sian volon, anoncante Siajn leĝojn por ilia gvidado kaj petante iliajn amon, fidelecon kaj servadon.

En la Skribaĵoj de Baha'u'llah, la vortoj ofte ŝanĝas sian karakteron de unu al la alia. Kelkfoje estas evidente homo kiu parolas, kaj tuj poste sen ia rompo la skribaĵo daŭrigas kvazaŭ Dio parolas en la unua persono. Eĉ parolante kiel homo, Baha'u'llah parolas tamen kiel sendito de Dio, kiel vivanta ekzemplo de plena sindonemo al la volo de Dio. Lia tuta vivo estas instigita de la Sankta Spirito. Pro tio nenia nefleksebla linio povas esti distingita inter la homa kaj dia elementoj en Liaj vivo kaj instruado. Dio diras al Li:

Diru: "Nenio estas videbla en mia templo krom la Templo de Dio, kaj en mia belo krom Lia Belo, kaj en mia esteco krom Lia Esteco, kaj en mi mem krom Li Mem, kaj en miaj movoj krom Liaj Movoj, kaj en mia akceptemo krom Lia Akceptemo, kaj en mia plumo krom la Plumo de Li, la Karega, la Laŭdegata."

Diru: "Nenio estis en mia animo krom la Vero, kaj en mi mem nenio estis videbla krom Dio." - Suratu'l- Haykal.

Lia Misio

La misio de Baha'u'llah en la mondo estas estigi Unuecon la Unuecon de la tuta homaro en Dio kaj per Dio. Li diras: "La Plej Glora frukto de la Arbo de Scio estas la jena glorinda vorto: De unu Arbo vi ĉiuj estas fruktoj kaj folioj de unu Branĉo. Homo ne fieru pro tio ke li amas sian patrolandon, sed li fieru pro tio ke li amas la homaron."

La antaŭaj Profetoj heroldis epokon de paco sur la tero, bonvolo inter la homoj, kaj fordonis siajn vivojn por akceli ĝian venon, sed ĉiu el lli klare deklaris ke tiu benita tempo estos atingita nur post la "Veno de la Sinjoro" en la lastaj tagoj, kiam la maljustuloj estosjuĝitaj kaj lajustuloj rekompencitaj.

Zoroastro antaŭdiris tri mil jarojn de malpacoj antaŭ la alveno de Ŝaho Bahram, la mondsavonto, Kiu venkos Arimanon la spiriton de malbono, kaj fondos la regnon de justeco kaj paco.

Moseo antaŭdiris longan periodon de ekzilo, persekutado kaj premado por la Izraelidoj, antaŭ ol aperos la Sinjoro de Homamasoj por kunigi ilin el ĉiuj nacioj, neniigi la persekutantojn kaj fondi Sian Regnon sur la tero.

Kristo diris: "Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon." (Mat. X, 34). Kaj Li antaŭdiris periodon de militoj kaj famoj pri militoj, de suferegoj kaj malĝojoj kiuj daŭros ĝis la Filo de Homo venos "en la gloro de la Patro".

Mahometo deklaris ke, pro iliaj malbonfaroj, Allah starigis malamikecon kaj malamon inter kaj la judoj kaj la kristanoj kiuj daŭros ĝis la Tago de Reviviĝo, kiam Li aperos por juĝi ĉiujn.

Baha'u'llah, aliflanke, anoncas ke Li estas Tiu Kiun promesis ĉiuj Profetoj - la Malkaŝanto de Dio en Kies epoko estos efektive fondita la regno de paco. Tiu ĉi deklaro estas senprecedenta kaj unika, tamen ĝi mirinde harmonias kun la signoj de la tempo, kaj kun la profetaĵoj de ĉiuj grandaj Profetoj. Baha'u'llah malkaŝis kun senkompara klareco kaj komprenebleco la rimedojn por starigi pacon kaj unuecon inter la homaro.

Vere estas ke, post la apero de Baha'u'llah, ĝis nun okazis milito kaj detruo de senekzempla grandeco, sed ĝi estas ĝuste tio kio laŭ ĉiuj profetoj devos okazi je la tagiĝo de la "granda kaj terura Tago de la Sinjoro", kaj, tiel, ĝi estas nur konfirmo de la certeco ke la "Veno de la Sinjoro" estas ne nur proksima, sed jam plenumita fakto. Laŭ la parabolo de Kristo, la Sinjoro de la Vinberejo devas senkompate ekstermi la malnoblajn vinberistojn antaŭ ol doni la Vinberejon al aliaj kiuj havigus al Li la fruktojn en la ĝusta tempo. Ĉu tio ne signifas ke je la alveno de la Sinjoro terura detruo atendas tiujn despotajn registarojn, avarajn kaj netoleremajn pastrojn, mulaojn aŭ tiranajn gvidantojn kiuj dum jarcentoj, simile al la malhonestaj vinberistoj, malbonregis la teron kaj malrajte prenadis ĝiajn fruktojn?

Teruraj aferoj kaj senkomparaj sortobatoj povas okazi sur la tero dum kelka tempo, sed Baha'u'llah certigas nin ke baldaŭ, "tiuj ĉi senfruktaj konfliktoj, tiuj ĉi detruaj militoj pasos for, kaj la "Plej Sankta Paco' venos". Milito kaj malpaco fariĝis tiel neelporteblaj en siaj detruaj rezultoj ke la homaro devas trovi savrimedon kontraŭ ili aŭ perei.

"La pleneco de la tempo" venis kaj kun ĝi la Promesita Savanto! Liaj Skribaĵoj

La Skribaĵoj de Baha'u'llah estas treege ampleksaj en sia multobjekteco; ili pritraktas ĉian fazon de homa vivo, individua kaj socia, aferojn materialajn kaj aferojn spiritajn, interpretadon de antikvaj kaj modernaj sanktaj skriboj, kaj entenas profetajn antaŭdirojn pri estonteco proksima kaj malproksima.

La amplekso kaj ĝusteco de Lia scio estas mirinda. Li kapablis citi kaj klarigi Sanktajn Skribojn de diversaj religioj konatajn de Liaj korespondantoj kaj demandantoj, en konvinka kaj aŭtoritata maniero, kvankam laŭscie Li neniam havis eblon konatiĝi kun multaj el la koncernaj libroj. Li deklaras, en la Epistolo al Filo de Lupo, ke Li neniam legis la Bayanon, kvankam en Siaj propraj Skribaĵoj Li elmontris plej perfektajn konon kaj komprenon de la Baba Revelacio. (Bab, kiel ni vidis, deklaris, ke Lia Revelacio, la Bayan, estas inspirita kaj devenis de "Tiu, Kiun Dio malkaŝos"!) Esceptante sole la vizitojn de profesoro Edward Granville Browne, kun kiu Li havis en 1890 kvar intervjuojn, ĉiun daŭrantan de dudek ĝis tridek minutoj, Li neniam havis okazon interparoli kun kleraj Okcidentaj pensuloj, tamen Liaj Verkoj elmontras mirindan komprenon de la sociaj, politikaj kaj religiaj problemoj de la Okcidento, kaj eĉ Liaj malamikoj devis konfesi ke Liaj saĝo kaj scio estis senkomparaj. La konataj kondiĉoj de Lia longa mallibereco esceptas ĉian dubon ke multa scio elmontrita en Liaj Verkoj devis esti akirita el ia spirita fonto, tute sendependa de la ordinaraj maniero de studado kaj lernado kaj de libroj aŭ instruistoj.[18]