Выбрать главу

Kelkfoje Li skribis en la moderna persa lingvo, la ĉiutaga lingvo de Siaj samlandanoj, kiu estas grandparte miksita kun la araba. Alifoje, turnante Sin al kleraj zoroastranoj, Li skribis en la plej klasika persa lingvo. Li ankaŭ skribis kun sama flueco arabe, foje en la plej simpla lingvo, foje per klasika stilo iom simila al tiu de la Korano. Lia perfekta kono de tiuj diversaj lingvoj kaj stiloj estis rimarkinda pro kompleta manko de literatura edukado.

En kelkaj el Liaj Verkoj la vojo de sankteco estus difinita per tiel simplaj esprimoj ke "irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros" (Jesaja XXXV, 8). En la aliaj estas multe da poezia figuro, profunda filozofio kaj aludoj al la islamanaj, zoroastranaj kaj aliaj sanktaj libroj, aŭ al la persaj kaj arabaj literaturo kaj legendoj, kiajn ĝuste taksi povas nur poeto, filozofo aŭ klerulo. Ankoraŭ aliaj koncernas la progresintajn stadiojn de la spirita vivo kaj povas esti komprenitaj nur de tiuj kiuj jam trapasis la komencajn stadiojn. Lia Verkaro similas malavaran tablon provizitan per manĝaĵoj kaj bongustaĵoj kiuj konvenas al la bezonoj kaj gustoj de ĉiuj, kiuj estas sinceraj verserĉantoj.

Tio estas la kialo ke Lia Kredo havis efikon inter kleruloj kaj edukituloj, spiritaj poetoj kaj famaj verkistoj. Eĉ kelkaj inter la gvidantoj de la sufanoj kaj de la aliaj sektoj, kaj kelkaj ministroj kiuj mem estis verkistoj, estis ĉarmitaj per Liaj vortoj, ĉar ili superis kreaĵojn de ĉiuj aliaj verkistoj per la dolĉeco kaj per la profundeco de spirita signifo.

La Bahaa Spirito

El Sia malliberejo en la malproksima Akreo, Baha'u'llah ĝisfunde stimulis Sian patrolandon Persujon; kaj ne nur Persujon; Li stimulis kaj daŭre stimulas la tutan mondon. La spirito kiu inspiris Lin kaj Liajn sekvantojn estis senŝanĝe milda, afabla kaj pacienca, tamen ĝi estis potenco de mirinda vivoforto kaj superhoma povo. Ĝi elfaris ŝajnajn neeblaĵojn. Ĝi ŝanĝis homajn karakterojn. Homoj kiuj subiĝis al ĝia influo iĝis novaj kreaĵoj. Ili pleniĝis per amo, kredo, entuziasmo, kompare kun kiuj teraj ĝojoj kaj malĝojoj estis kvazaŭ polvo. Ili estis pretaj akcepti tutvivan suferadon aŭ subitan morton kun perfekta egalanimeco, eĉ kun radianta ĝojo, fortaj per la sentima sinkonfido al Dio.

Plej mirinde el ĉio estas, ke iliaj koroj tiom superpleniĝis per la ĝojo de la nova vivo ke restis en ili nenia loko por pensoj de malbonsento aŭ venĝemo kontraŭ la persekutantoj. Ili tute forlasis la uzadon de forto en la sindefendo, kaj anstataŭ priplori sian sorton, ili konsideris sin la plej feliĉaj el homoj pro la privilegio ricevi tiun novan kaj grandiozan Revelacion kaj fordoni siajn vivojn aŭ verŝi sian sangon ateste al ĝia vero. Iliaj koroj ja kantis pro ĝojo, ĉar ili kredis ke Dio, la Plejalta, la Eterna, la Amegata, parolis al ili per la homa buŝo, alvokis ilin por esti Liaj servantoj kaj amikoj, venis fondi Sian Regnon sur la tero, kaj alporti la netakseblan benon de Paco al la mondo, laca de militoj, elĉerpita de malpaco.

Tia estis la kredo inspirita de Baha'u'llah. Li proklamis Sian propran mision, kiel tion antaŭdiris Bab, kaj, dank'al la sindonema laborado de Lia granda Antaŭinto, miloj jam estis pretaj aklami Lian Alvenon miloj kiuj forĵetis superstiĉojn kaj antaŭjuĝojn,

kaj atendis kun puraj koroj kaj maifermitaj mensoj la Revelacion de la Promesita Gloro de Dio. Malriĉeco kaj katenoj, malbonegaj kondiĉoj kaj eksteraj malhonoroj ne povis kaŝi de ili la Spiritan Gloron de la Eternulo ja, tiuj ĉi mallumaj teraj cirkonstancoj servis nur por pliglorigi la radilumon de Lia efektiva Brilego.

ĈAPITROIV: 'ABDU^L-BAHA: LA SERVANTO DE BAHA

Kiam la oceano de Mia ĉeesto estos forfluinta kaj la Libro de Mia Revelacio finita, turnu tian vizaĝon al Tiu Kiun Dio destinis, Kiu elkreskis el tiu ĉi Pratempa Radiko. - Baha'u'llah, Kitab-i-Aqdas

Naskiĝo kaj Infaneco

"Abbas Effendi, Kiu poste alprenis la titolon 'Abdu'l-Baha (t.e. Servanto de Baha), estis la plej aĝa filo de Baha'u'llah. Li naskiĝis en Teherano mallonge antaŭ la noktomezo la 23an de majo 1844,[19] en tiu sama nokto en kiu Bab deklaris Sian mision.

Li estis naŭjara kiam Lia patro, Kiun Li jam tiam fervore amis, estis lokita en malliberejo en Teherano. Popolaĉo rabis ilian domon, kaj la familio estis senigita de siaj posedaĵoj kaj lasita en mizero. 'Abdu'l-Baha rakontas kiel Li unufoje ricevis permeson eniri la malliberejan korton por vidi Sian amatan patron dum Lia ĉiutaga promeno. Baha'u'llah estis terure ŝanĝita, tiel malsana ke Li apenaŭ povis ekpaŝi; Liaj haroj kaj barbo estis nekombitaj, Lia kolo frotvundita kaj ŝvelinta pro la premo de peza ŝtala kolumo. Lia korpo estis klinita pro ŝarĝo de la katenoj, kaj tiu ĉi vidaĵo faris neforgeseblan impreson je la menso de la sentema knabo.

Dum la unua jaro de ilia restado en Bagdado, dek jarojn antaŭ kiam Baha'u'llah publike deklaris Sian Mision, la penetrema intuicio de 'Abdu'l-Baha, kiu tiam havis nur naŭ jarojn, ebligis al li fari la grandegan malkovron ke Lia patro estas vere la Promesito Kies Aperon atendis ĉiuj babanoj. Pli malpli sesdek jarojn poste Li tiel priskribis la momenton en kiu tiu ĉi konvinko ekposedis Lian tutan estaĵon:

Mi estas servanto de la Benita Perfekteco. En Bagdado mi estis infano. Tie Li anoncis al mi la Vorton, kaj mi ekkredis al Li. En la momento kiam Li anoncis al mi la Vorton, miĵetis min al Liaj Sanktaj Piedoj kaj petis kaj petegis ke Li akceptu mian sangon kiel oferon sur Lia Vojo. Ofero! Kiel dolĉa estas al mi tiu ĉi vorto! Ne ekzistas por mi pli granda Favoro ol tio ĉi! Kian pli grandan gloron povas mi imagi ol vidi mian kolon katenitan por Li, miajn piedojn ĉenligitajn pro amo al Li, mian korpon kripligitan aŭ ĵetitan en maran profundaĵon pro Lia Kredo! Se ni efektive estas Liaj sinceraj amantoj - se efektive mi estas Lia sincera servanto, mi devas ja oferdoni mian vivon, kaj ĉion ĉe Lia Benita Sojlo. - Diary of Mirza Ahmad Sohrab, januaro 1914. (Taglibro de Mirza Ahmad Sohrab)

En tiu ĉi tempo Liaj amikoj komencis nomi Lin "La Mistero de Dio". Sub tiu ĉi titolo donita al Li de Baha'u'llah, Li estis ĝenerale konata dum la periodo de la restado en Bagdado.

Kiam Lia patro foriris en la sovaĝejon dum du jaroj, la koro de "Abbas estis preskaŭ rompita. Lia ĉefa konsolo estis transskribado kaj parkera lernado de la Tabuletoj de Bab, kaj multe da tempo Li pasigis en soleca meditado. Kiam la patro fine revenis, la ĝojo de la knabo estis ekstermezura.

La Juneco

De tiu ĉi tempo, Li fariĝis plej intima kunulo de Sia patro, kaj eĉ Lia defendanto. Kvankam Li estis nur junulo, Li jam montris mirindajn saĝecon kaj juĝokapablon, kaj prenis sur Sin la taskon intervjui ĉiujn multnombrajn vizitantojn kiuj venis por vidi Lian patron. Se Li trovis ke ili estas sinceraj verserĉantoj, Li lasis ilin ĉeesti ĉe Sia patro, sed alie Li ne permesis al ili ĝeni Baha'u'llah'n. En multaj okazoj Li helpis al Sia patro respondi demandojn aŭ solvi malfacilaĵojn de tiuj ĉi vizitantoj. Ekzemple, kiam unu el la sufan-gvidantoj, nomata "Ali Shawkat Paŝao, demandis pri klarigo de la frazo: "Mi estis Kaŝita Mistero", kiu troviĝas en bone konata islama tradicio,[20] Baha'u'llah turnis Sin al la "Mistero de Dio", 'Abbas, petanta Lin skribi la klarigon. La knabo, kiu havis tiam la aĝon de dekkvin aŭ dekses jaroj, tuj skribis gravan epistolon prezentanta klarigon tiel brilan ke Li mirigis la paŝaon. Tiu ĉi epistolo estas nun vaste diskonigita inter la bahaanoj, kaj estas bone konata al multaj ekster la bahaa kredo.

En tiu ĉi tempo "Abbas ofte vizitis moskeojn, kie Li diskutis teologiajn temojn kun doktoroj kaj kleruloj. Li neniam vizitis ian lernejon aŭ kolegion - Lia sola instruisto estis la patro. Lia plej ŝatata distraĵo estis rajdado, en kiu Li trovis multe da plezuro.

Post la Deklaracio de Baha'u'llah en la Ĝardeno ekster Bagdado, la sindonemo de "Abdu'1-Baha al la patro fariĝis pli granda ol antaŭe. Dum la longa vojaĝo al Konstantinopolo Li gardis Baha'u'llah'n tage kaj nokte, rajdante apud Lia veturilo kaj viglante apud Lia tendo. Kiom eble plej multe Li liberigis Sian patron de ĉiuj domaj zorgoj kaj respondecoj, fariĝante subtenanto kaj esperdonanto de la tuta familio.