Dum la jaroj pasigitaj en Adrianopolo, 'Abdu'l-Baha gajnis amon de ĉiuj. Li multe instruis, kaj fariĝis ĝenerale konata kiel la "Majstro". En Akreo, kiam preskaŭ la tuta anaro estis malsana je tifo, malario, kaj disenterio, Li lavis la pacientojn, flegis ilin, nutris ilin, maldormis apud ili, sen ripozo, ĝis fine, ekstreme elĉerpita, malsaniĝis Mem je disenterio, kaj dum preskaŭ monato estis danĝere malsana. En Akreo, same kiel en Adrianopolo, Li estis amata kaj respektata de ĉiuj klasoj, de la ĉefreganto ĝis plej mizeraj almozuloj.
La Edziĝo
La sekvantajn detalojn rilate la edziĝon de "Abdu'1-Baha afable donis al la aŭtoro persa historiisto de la Bahaa Kredo:
Dum la juneco de 'Abdul-Baha la problemo de Lia taŭga edziĝo estis kompreneble treege interesa demando por la kredantoj, kaj venis multaj personoj, kiuj deziris ricevi por sia familio tiun ĉi kronon de gloro. Tamen, dum longa tempo 'Abdul-Baha elmontris nenian inklinon al edziĝo, kaj neniu komprenis la saĝon de tio ĉi. Poste oni eksciis ke estas knabino destinita iĝi edzino de 'Abdu'l-Baha, knabino kiu naskiĝis dank'al la Beno kiun Bab donis al ŝiaj gepatroj en isfahano. Sia patro estis Mirza Muhammad 'Ali, onklo de la "Reĝo de Martiroj" kaj la "Amato de Martiroj", kaj ŝi apartenis al unu el la grandaj kaj altaj familioj en isfahano. Kiam Bab estis en Isfahano, Mirza Muhammad 'Ali estis seninfana, sed lia edzino sopiris havi infanon. Aŭdinte tion ĉi, Bab donis al li porcion de Sia manĝaĵo dirante ke li dividu ĝin kun sia edzino. Post kiam ili manĝis tiun manĝon, baldaŭ evidentiĝis ke iliaj delongaj deziroj de gepatreco plenumiĝos, kaj en la ĝusta tempo naskiĝis al ili filino, al kiu estis donita la nomo "Munirih Khanum. Pli poste naskiĝis al ili filo, al kiu ili donis la nomon Sejjed Yahya, kaj poste ankoraŭ ili havis kelkajn aliajn infanojn. Post iom da tempo la patro de Munirih mortis, ŝiaj kuzoj estis martirigitaj de Zillu's-Sultan kaj mulaoj, kaj la tuta familio troviĝis en grandaj zorgoj kaj estis severe persekutita pro sia aparteno al la Bahaa Kredo. Baha'u'llah tiam permesis al Munirih kaj al ŝia frato veni en Akreon por tie serĉi defendon. Baha'u'llah kaj Lia edzino, Navvab, la patrino de 'Abdu'l-Baha, elmontris al Munirih tiom da afableco kaj favoro ke aliaj komprenis, ke ili deziras al ŝi edziĝi kun 'Abdu'1- Baha. La deziro de la gepatroj fariĝis ankaŭ la deziro de 'Abdu'l-Baha. Li sentis al Munirih varman amon kaj simpation kiuj estis plene reciprokaj, kaj baldaŭ ili unuiĝis per edziĝo.
Tiu ĉi edziĝo montriĝis eksterordinare feliĉa kaj harmonia. El la infanoj naskiĝintaj al ili kvar filinoj postvivis la rigoron de la longa mallibereco, kaj, per siaj belegaj, servoplenaj vivoj, gajnis amon de ĉiuj kiuj havis la privilegion koni ilin.
La Centro de la Sankta Interligo
Baha'u'llah multmaniere indikis ke 'Abdu'l-Baha estu Lia sekvanto. Multajn jarojn antaŭ Sia morto Li deklaris tion ĉi en vualita maniero en la Kitab-i-Aqdas. Multfoje Li parolis pri 'Abdu'l-Baha kiel "La Centro de Mia Interligo", "La Plej Sankta Branĉo", "La Branĉo el la Pratempa Radiko". Li kutime parolis pri Li kiel "La Majstro" kaj postulis de la tuta familio trakti Lin kun speciala distingo. En Sia Volo kaj Testamento Li lasis klarajn instrukciojn ke ĉiuj devas turni sin al Li kaj obei Lin.
Post la morto de la "Benita Belo" (kiel Baha'u'llah estis nomata de Siaj familio kaj amikoj), 'Abdu'l-Baha ekokupis la postenon kiun la patro klare destinis por Li, la postenon de la estro de la Kredo kaj aŭtoritata Klariganto de la instruoj, sed tio ĉi malplaĉis al kelkaj el Liaj parencoj kaj aliaj, kiuj ekkontraŭstaris Lin tiel malamike kiel Subh-i-Azal kontraŭstaris al Baha'u'llah. Ili penis semi malkonkordon inter la kredantoj, kaj, malsukcesinte pri tio, komencis fari kontraŭ "Abdu'1-Baha diversajn falsajn akuzojn antaŭ la turka registaro.
Konforme al la instrukcioj ricevitaj de la patro, 'Abdu'l-Baha estis konstruanta sur la deklivo de la Monto Karmelo, apud Hajfa, konstruaĵon, kun la celo esti konstanta ripozejo por la kadavro de Bab, kaj enhavi plurajn ĉambrojn por kunvenoj kaj diservoj. Oni kredigis al la registaro ke tiu ĉi konstruaĵo estis celita kiel fortikaĵo, kaj ke "Abdu'1-Baha kun Siaj sekvantoj intencis entranĉeiĝi tie, por kontraŭstari la registaron, kaj peni ekposedi la najbaran regionon de Sirio.
Ripetigo de la Rigoraĵoj
Sekve de tiu ĉi kaj aliaj same senbazaj akuzoj, en la jaro 1901, "Abdu'1-Baha kaj Lia familio, kiuj dum pli ol dudek jaroj havis liberan movrajton en la distanco de kelkaj mejloj ĉirkaŭ Akreo, estis denove, por pli ol sep jaroj, rigore enfermigitaj inter la muroj de la mallibereja urbo. Tio ĉi, tamen, ne malhelpis al Li efike disvastigadi la bahaan revelacion tra Azio, Eŭropo kaj Ameriko. S-ro Horace Holley skribas pri tiu periodo jene:
Al 'Abdu'l-Baha, kiel al instruisto kaj amiko, venis viroj kaj virinoj de ĉiuj rasoj, religioj kaj nacioj, por sidi ĉe lia tablo kiel bonvenaj gastoj, ĉiu demandanta lin pri la sociala, spirita aŭ morala programo kiun ĉiu plej multe tenis ĉe la koro. Post resto kiu daŭris de kelkaj horoj ĝis kelkaj monatoj, ĉiu revenis hejmen inspirita, refreŝigita kaj lumigita. Certe neniam la mondo posedis tian gastodomon kiel tiu ĉi.
inter ĝiaj muroj foriĝis la rigidaj kastoj de Hindujo, la rasaj antaŭjuĝoj de judoj, kristanoj kaj islamanoj malaperis el la memoro, kaj ĉiaj konven-reguloj krom la esenca leĝo de varmaj koroj kaj aspirantaj mensoj rompiĝis, forpelataj kaj neniigataj per la unuiganta simpatio de la dommastro. Estis simile al reĝo Arturo kaj lia Ronda Tablo ... sed Arturo kiu kavalirigis same virinojn kiel virojn, kaj sendis ilin for en la mondon ne kun la glavo sed kun la Vorto."- The Modern Social Religion, Horace Holley, p. 171 . (La Moderna Socia Religio)
Dum tiuj ĉi jaroj "Abdu'1-Baha faris grandegan korespondlaboron al demandantoj kaj kredantoj el ĉiuj partoj de la mondo. En tiu ĉi laboro multe helpis Lin Liaj filinoj kaj kelkaj interpretistoj kaj sekretarioj.
Multe da tempo Li oferis por viziti malsanulojn kaj malfeliĉulojn en iliaj hejmoj, kaj en la plej malriĉaj kvartaloj de Akreo neniu gasto estis pli bonvenigita ol la "Majstro". Pilgrimulo kiu tiutempe vizitis Akreon skribas:
Estas la kutimo de 'Abdu'l-Baha ĉiusemajne, vendredon matene, disdoni almozon al malriĉuloj. El sia propra nesufiĉa havaĵo Li donas iomete al ĉiu bezonanto kiu venas por peti helpon. Hodiaŭ matene atendis en vico ĉirkaŭ cent homoj, sidantaj kaj kaŭrantaj sur la tero en la korta strato kie staras la domo de 'Abdu'l-Baha. Kia nepriskribebla kolekto da homoj ili estis. Ĉiuj specoj de viroj, virinoj kaj infanoj - malriĉaj, mizeraj, kun senesperaj vizaĝoj, duonvestitaj, inter ili multaj kripluloj kaj blinduloj, veraj almozuloj, neesprimeble kompatindaj - sopire atendantaj, ĝis aperis el la pordo 'Abdu'l-Baha ... Li rapide paŝas de unu al la alia, haltas kelkafoje por flustri vorton de simpatio kaj kuraĝigo, por lasi malgrandan moneron en ĉiu avide atendita mano, por tuŝeti vizaĝon de infano, por premi manon de maljuna virino kiu ekkaptis la borderon de Lia vesto dum Li preterpaŝas, por diri lumajn vortojn al blindaj maljunuloj, por demandi pri tiuj kiuj estas tro malfortaj kaj tro premitaj por veni por sia modesta helpodono, kaj por sendi al ili ilian porcion kun vortoj de amo kaj inspiro. - Glimpses of 'Abdu'l-Baha, M.J.M., p. 13. (Ekvidoj de 'Abdu'l- Baha)
La personaj bezonoj de 'Abdu'l-Baha estis malgrandaj. Li laboradis frue kaj malfrue. Du simplaj manĝoj tage sufiĉis al Li. Lia vestaro konsistis el kelkaj vestoj el malmultkosta ŝtofo. Li ne povus vivi en lukso dum aliaj suferis malriĉecon.
Li treege amis infanojn, florojn, kaj belaĵojn de la naturo. Ĉiumatene ĉirkaŭ la sesa aŭ sepa, la familio kunvenis por kune matenmanĝi, kaj dum la Majstro trinketis Sian teon, junaj infanoj el la domanaro kantis preĝojn. S-ro Thornton Chase skribas pri tiuj infanoj: "Neniam mi vidis tiajn infanojn tiel afablajn, neegoistajn, konsideremajn por aliaj, nesintrudemajn, inteligentajn kaj rapide sindetenajn de la malgrandaj aferoj kiujn infanoj amas." - In Galilee, p. 51. (En Galileo)