Выбрать главу

La "flora regno" estis trajto de la vivo en Akreo, el kiu ĉiu pilgrimo forportis kun si aromajn memoraĵojn. S-ino Lucas skribas: "Kiam la Majstro enspiras la aromon de floroj, mirinde estas lin rigardi. Ŝajnas ke la bonodoro de hiacintoj rakontas al li ion, kiam li kaŝas la vizaĝon en la floroj. Estas koncentrita atento, simile al la peno de orelo por ekaŭdi belan harmonion!" - A Brief Account of My Visit to 'Akka, pp. 25-2.6. (Mallonga Historio pri Mia Vizito en Akreo)

Li ŝategis donaci belajn kaj dolĉaromajn florojn al Siaj multaj vizitantoj.

S-ro Thornton Chase resumas siajn impresojn pri la mallibereja vivo en Akreo jene:

Dum kvin tagoj ni restis inter tiuj muroj, malliberuloj kune kun Tiu, Kiu loĝas en la "Plej Sankta Malliberejo". Ĝi estas malliberejo de paco, de amo kaj de servado. Tie estas nenia volo, nenia deziro krom la deziro de bono de la homaro, de paco de la mondo, de konfeso de patreco de Dio kaj reciprokaj rajtoj de homoj kiel Liaj kreaĵoj, Liaj infanoj. Vere, la efektiva malliberejo, la sufokanta atmosfero, la apartigo de ĉiuj sinceraj kordeziroj, la ligoj de la mondumaj kondiĉoj, estas ekster tiuj ŝtonaj muregoj, dum interne de ili estas la libereco kaj la pura atmosfero de la Spirito de Dio. Ĉiuj zorgoj, tumultoj, ĉagrenoj aŭ mondaj deziroj estas forigitaj de tie."- En Gallileo, p. 24

Al plejmulto da homoj la malfacilaĵoj de mallibereja vivo kaŭzus terurajn suferojn, sed por "Abdu'1-Baha ili enhavis nenion teruran. Estante en la malliberejo Li skribis:

Ne malĝoju pro mia mallibereco kaj malbonsorto; ĉar tiu ĉi malliberejo estas mia belega ĝardeno, mia palaca paradizo kaj trono de regado inter la homaro. Mia malbonsorto en la malliberejo estas krono kiu glorigas min inter justuloj.

Ĉiu povas esti feliĉa en la kondiĉoj de komforto, bonstato, sukceso, plezuro kaj ĝojo. Sed se oni estas feliĉa kaj kontenta en tempo de zorgoj, malfacilaĵoj kaj ĝenerala malsano, tio ĉi estas pruvo de nobleco.

Turkaj Esplorkomisionoj

En la jaroj 1904 kaj 1907 la turka registaro starigis komisionojn por esplori la akuzojn kontraŭ 'Abdu'1-Baha. Mensogaj atestantoj havigis al si pruvojn kontraŭ Li. "Abdu'1-Baha, refutante la akuzojn, esprimis samtempe plenan pretecon subiĝi al ĉia verdikto kiun la tribunalo decidus. Li deklaris ke se oni ĵetus Lin en malliberejon, trenus Lin tra stratoj, malbenus, kraĉus sur Lin, ŝtonbatus Lin, amasigus kontraŭ Li ĉiaspecajn malhonorojn, pendigus aŭ mortpafus Lin, Li estus ankoraŭ tre feliĉa.

Inter kunvenoj de la Esploraj Komisionoj Li daŭrigis Sian ordinaran vivmanieron kun plej granda sereneco, plantante fruktarbojn en ĝardeno kaj prezidante en edziĝofesto kun la digno kaj radieco de spirita libereco. La hispana konsulo proponis al "Abdu'l-Baha ke li transveturigu Lin sendanĝere en iun ajn fremdan havenon kiun Li elektus, sed tiun ĉi proponon Li danke sed decide malakceptis, dirante ke kiaj ajn estus la rezultoj, Li devas sekvi la paŝojn de Bab kaj la Benita Belo, Kiuj neniam penis savi Sin aŭ forkuri de Siaj malamikoj. Li urĝis, tamen, plejparton de la bahaanoj forlasi la ĉirkaŭaĵojn de Akreo, kiuj fariĝis tre danĝeraj por ili, kaj restis sola, kun kelkaj fideluloj, por atendi Sian destinon.

La kvar koruptemaj oficistoj kiuj formis la lastan esplorkomisionon venis en Akreon en la komenco de la vintro 1907, restis tie dum unu monato, kaj reveturis en Konstantinopolon, fininte sian tiel nomatan "esploradon", pretaj raporti ke la akuzoj kontraŭ "Abdu'l-Baha estas pravigitaj kaj konsili Lian ekzilon aŭ ekzekuton. Tamen, apenaŭ ili atingis Turkujon, eksplodis tie la Revolucio, kaj la kvar komisionanoj, kiuj apartenis al la malnova reĝimo, devis forkuri por savi siajn vivojn. La Junaj Turkoj starigis sian regadon, kaj liberigis ĉiujn politikajn kaj religiajn malliberulojn de la Otomana imperio. En septembro 1908 'Abdu'l-Baha estis liberigita el la malliberejo, kaj en la sekvanta jaro 'Abdu'l-Hamid, la sultano, mem fariĝis malliberigito.

Vojaĝoj tra la Okcidento

Post la liberiĝo, "Abdu'1-Baha daŭrigis la saman sanktan vivon de senĉesa aktiveco, instruante, korespondante, prizorgante malriĉulojn kaj malsanulojn, translokiĝinte nur de Akreo en Hajfan kaj de Hajfa en Aleksandrion, kie Li restis ĝis aŭgusto 1911, kiam Li ekiris por Sia unua vizito en la okcidenta mondo. Dum Siaj vojaĝoj en la Okcidento, "Abdu'1- Baha renkontis homojn de ĉiuj nuancoj kaj opinioj kaj ekzemplige plenumis la ordonon de Baha'u'llah: "Interrilatu kun ĉiuj homoj en ĝojo kaj aromo". Li atingis Londonon frue en septembro 1911, kaj pasigis tie unu monaton, dum kiu, krom la ĉiutagaj interparoloj kun demandantoj kaj multaj aliaj okupoj, Li faris paroladon antaŭ la kongregacio de lia pastra moŝto R. J. Campbell en City Temple (Urbo-Templo), kaj antaŭ tiu de la ĉefdiakono Wilberforce ĉe S-ta Johano, Westminster, kaj matenmanĝis kun la Lordo Urbestro. Poste Li veturis Parizon, kie Lia tempo estis absorbita per ĉiutagaj paroladoj kaj interparoloj kun avidaj aŭskultantoj de diversaj nacioj kaj tipoj. En decembro Li revenis Egiptujon, kaj la sekvintan printempon, sekve de fervoraj invitoj de la amerikaj amikoj, vojaĝis al Usono, alvenante Nov-Jorkon en aprilo 1912. Dum la sekvintaj naŭ monatoj Li vojaĝis tra Ameriko, de unu marbordo al la alia, alparolante homojn de ĉiaj specoj kaj de ĉiaj statoj - universitatajn studentojn, socialistojn, mormonojn, judojn, kristanojn, agnostikulojn, esperantistojn, pacajn societojn, novpensajn klubojn, virinbalot- rajtajn societojn, kaj parolis en preĝejoj de preskaŭ ĉiuj sektoj, farante en ĉiu okazo paroladon konforman al la aŭskultantaro kaj al la cirkonstancoj. La 5-an de decembro Li forvojaĝis al Britujo, kie Li pasigis ses monatojn, vizitante Liverpolon, Londonon, Bristolon kaj Edinburgon. En Edinburgo Li faris la faman paroladon en la Esperanto-societo, en Kiu Li sciigis ke Li urĝis orientajn bahaanojn lerni Esperanton por atingi pli bonan interkompreniĝon inter la Oriento kaj la Okcidento. Post du monatoj en Parizo, pasigitaj kiel antaŭe en ĉiutagaj intervjuoj kaj konferencoj, Li veturis Stutgarton, kie Li havis serion de tre sukcesaj kunvenoj kun germanaj bahaanoj. De tie Li iris en Budapeŝton kaj en Vienon, fondinte en tiuj ĉi lokoj novajn grupojn. En majo 1913, Li revenis Egiptujon, kaj la 5-an de decembro 1913 al Hajfa.

Reveno en la Sanktan Landon

Li havis tiam sepdek jarojn, kaj la longa kaj malfacila laborado, kulminanta en tiuj lacigaj okcidentaj vojaĝoj, eluzis Liajn korpajn fortojn. Post la reveno Li skribis la sekvantan kortuŝan Tabuleton al la kredantoj en la Oriento kaj Okcidento:

Amikoj, venas la tempo kiam mi ne estos plu kun vi. Mi faris ĉion kio estis farebla. Mi servis al la Kredo de Baha'u'llah ĝis la ekstremo de mia povo. Mi laboris nokte kaj tage dum ĉiujjaroj de mia vivo.

Ho, kiel mi sopiras ke la kredantoj prenu sur siajn ŝultrojn la respondecon por la Kredo! Nun estas la tempo proklami la Regnon de la Abha (t.e., de la Plejglora)! Nun estas la horo de unueco kaj konkordo! Nun estas la tago de spirita harmonio inter la amikoj de Dio!...

Mi streĉas miajn orelojn al la Oriento kaj al la Okcidento, al la Nordo kaj al la Sudo, esperante ekaŭdi la kantojn de amo kaj amikeco sonigitajn en kunvenoj de la kredantoj. Miaj tagoj estas malmultaj, kaj restas al mi nenia alia ĝojo ekster tio ĉi.

Ho, kiel mi deziras vidi la amikojn unuigitaj kiel brilanta kunŝnuro de perloj, kiel la lumantaj plejadoj, kiel radioj de la suno, kiel gazeloj de unu paŝtejo!

La mistika najtingalo kantas al ili; ĉu ili ne aŭskultas? La Paradiza birdo ĉirpas; ĉu ili ne ekaŭdas? La Anĝelo de la Regno de Abha vokas al ili; ĉu ili ne atentos? La Portanto de la Sankta interligo pledas; ĉu ili ne obeos?