Выбрать главу

Ho! Mi atendas, mi atendas la ĝojan novaĵon, ke la kredantoj estas la personiĝo de sincereco kaj lojaleco, enkorpiĝo de amo kaj amikeco, elmontriĝo de unueco kaj konkordo!

Ĉu ili ne ĝojigos mian koron? Ĉu ili ne kontentigos miajn sopirojn? Ĉu ili ne obeos miajn petegojn? Ĉu ili ne plenumos miajn esperojn? Ĉu ili ne respondos al mia voko?

Mi atendas, pacience mi atendas!

La malamikoj de la Bahaa Kredo, kies esperoj alten leviĝis kiam Bab iĝis viktimo de ilia furiozo, kiam Baha'u'llah estis forpelita el Sia patrolando kaj igita dumviva malliberulo, kaj refoje kiam Baha'u'llah mortis - tiuj ĉi malamikoj denove kuraĝiĝis vidante la korpan malfortecon kaj eluziĝon de "Abdu'1-Baha post Lia reveno el la Okcidentaj vojaĝoj. Sed denove iliaj esperoj estis kondamnitaj je neplenumo. Post mallonga tempo 'Abdu'l-Baha povis skribi:

Sendube tiu ĉi korpo kaj la homa energio ne kapablus elteni la senĉesan penadon kaj fortostreĉadon ... sed la helpo kaj subteno de la Dezirato estis la Gardanto kaj Defendanto de la malforta kaj humila 'Abdul-Baha. ... Kelkaj asertis ke 'Abdul-Baha estas jam dironta Sian lastan adiaŭon al la mondo, ke Lia korpa energio estas elĉerpita kaj foruzita kaj ke baldaŭ tiuj ĉi komplikaĵoj finigos Lian vivon. Tio ĉi estas for de la vero. Kvankam laŭ la evidenta opinio de la rompantoj de la Sankta interligo kaj neperfektaj mensuloj la korpo estas malforta pro la suferoj sur la Benita Vojo, tamen, Gloro al Dio! per la gardo de la Benita Perfekteco la spiritaj povoj estas plej altgrade rejuniĝintaj kaj fortaj. Danko estu al Dio ke nun, per la beno kaj favoro de Baha'u'llah, eĉ la korpa energio estas plene refortigita, ricevita estas dia ĝojo, la plej altaj bon-novaĵoj brilegas kaj ideala feliĉo abundegas.

Kaj dum la Eŭropa Milito kaj poste "Abdu'1-Baha, inter sennombraj aliaj agadoj, povis skribi serion de grandanimaj kaj inspiraj leteroj kiuj, kiam venis informoj pri ili, vekis la kredantojn tra la mondo al novaj entuziasmo kaj servofervoro. Per la inspiro de tiuj ĉi leteroj la Kredo antaŭeniris rapidege kaj ĉie la Religio montris novajn signojn de vivoforto kaj energio.

La Milittempo en Hajfa

Rimarkinda ekzemplo de la antaŭvidemo de "Abdu'1-Baha montriĝis dum la monatoj tuj antaŭ la milito. En tempo de paco en Hajfa estis ordinare granda nombro da pilgrimoj, de Persujo kaj la aliaj regionoj de la terglobo. Ĉirkaŭ ses monatojn antaŭ la eksplodo de la milito unu el la maljunaj bahaanoj vivantaj en Hajfa prezentis la deziron de pluraj persaj kredantoj por permeso viziti la Majstron. 'Abdu'l-Baha ne donis la permeson, kaj de tiu tempo iom post iom forsendis la pilgrimojn kiuj estis en Hajfa, tiel ke en la fino de julio 1914 restis neniu. Kiam, en la unuaj tagoj de aŭgusto, la subita eksplodo de la Granda Milito tremigis la mondon, la saĝeco de Liaj antaŭzorgoj fariĝis klara.

Kiam la milito eksplodis, 'Abdu'l-Baha, kiu jam kvindek kvin jarojn de Sia vivo pasigis en ekzilo kaj malliberejo, denove iĝis fakte malliberulo de la turka registaro. Komunikado kun amikoj kaj kredantoj ekster Sirio estis preskaŭ tute interrompita, kaj Li kun Sia malgranda sekvantaro estis denove subigita al malfacilaj cirkonstancoj, nesufiĉo de nutraĵo, granda persona danĝero kaj maloportuneco.

Dum la milito 'Abdu'l-Baha estis tre okupata per prizorgado de la esencaj kaj spiritaj bezonoj de homoj ĉirkaŭ Li. Li persone organizis vastajn agrikulturajn laborojn apud Tiberiado, tiamaniere sekurigante grandan provizon da tritiko, danke al tio ke la malsato estis forturnita, ne nur de la bahaanoj sed de centoj de ĉiureligiaj malriĉuloj en Hajfa kaj Akreo, kies bezonojn Li grandanime kontentigis. Li zorgis pri ĉiuj, kaj laŭ Sia eblo moderigis iliajn suferojn. Al centoj da malriĉuloj Li donis ĉiutage malgrandajn monsumetojn. Aldone al la mono Li donis panon. Se Li ne havis panon Li donis daktilojn aŭ ion alian. Ofte Li vizitis Akreon por konsoli kaj helpi la tieajn kredantojn kaj malriĉulojn. Dum la milittempo Li aranĝis ĉiutage kunvenojn de la kredantoj, kaj per Lia helpo la amikoj restis feliĉaj kaj trankvilaj dum tiuj zorgabundaj jaroj.

Sir Abdu'l-Baha Abbas, K.B.E.

Granda estis la ĝojo en Hajfa kiam, la 23an de septembro, 1918, je la 3-a ptm., post ĉirkaŭ du dekkvarhora batalado, la urbo estis kaptita de la brita kaj hinda kavalerio, kaj la teruraj militkondiĉoj travivataj sub la turka regado finiĝis.

Ekde la komenco de la brita okupacio, grandaj amasoj da soldatoj kaj registaraj oficistoj de ĉiuj rangoj, eĉ de la plej altaj, celis intervjuon kun 'Abdu'l-Baha, ĝuante kun granda plezuro Liajn lumdonajn paroladojn, la vastecon de Liaj vidpunktoj kaj profundecon de Lia intuicio, Lian dignoplenan ĝentilecon kaj ĉarman gastamon. La registaraj reprezentantoj estis tiel profunde impresitaj per Lia nobla karaktero kaj Lia granda laboro por paco kaj vera prospero de la homaro, ke al 'Abdu'l- Baha estis donita kavalireco de la Brita Imperio. Tiu ĉi ceremonio okazis en la ĝardeno de la milita registarĉefo de Hajfa la 27an de aprilo, 1920.

La Lastaj Jaroj

Dum la vintro de 1919-20 la aŭtoro havis la grandan privilegion pasigi du kaj duonon da monatoj kiel gasto de "Abdu'1-Baha en Hajfa kaj intime observadi Lian ĉiutagan vivon. Tiutempe, kvankam havante la aĝon de preskaŭ sepdek ses jaroj, Li estis ankoraŭ rimarkinde vivoplena, kaj plenumis tage preskaŭ nekredeblan amason da laboro. Kvankam Li ofte estis tre laca Li elmontradis tamen mirindan kapablon de revigliĝo, kaj ĉiam Liaj servoj estis pretaj al dispono de tiuj kiuj plej multe bezonis ilin. Liaj senlaca pacienco, ĝentileco, afableco kaj takto faris Lian ĉeeston kiel benon. Estis Lia kutimo pasigi grandan parton de ĉiu nokto en preĝado kaj meditado. De frua mateno ĝis vespero, krom mallonga posttagmanĝa ripozo, Li estis intense okupata per legado kaj respondado al leteroj el multaj landoj, per prizorgado de multegaj aferoj de la domo kaj de la Kredo. Posttagmeze Li kutime faris al Si malgrandan ripozon en formo de promeno aŭ veturo, sed eĉ tiam ordinare akompanis Lin unu, du aŭ areto da pilgrimoj, kun kiuj Li parolis pri spiritaj aferoj, aŭ Li profitis la okazon laŭvoje por viziti kaj helpi iajn malriĉulojn. Post reveno Li invitis la amikojn al la kutima vespera kunveno en Sia akceptejo. Kaj ĉe tagmanĝo kaj ĉe vespermanĝo Li gastigis nombron da pilgrimuloj kaj amikoj, kaj ĉarmis Siajn gastojn per gajaj kaj humoraj rakontoj kaj ŝatindaj interparoloj pri diversaj aferoj. "Mia hejmo estas la hejmo de rido kaj ĝojo", Li deklaris, kaj ja estis tiel. Li ŝatis kunvenigi homojn de diversaj rasoj, koloroj, nacioj kaj religioj en unueco kaj kora amikeco ĉirkaŭ Sia gastema tablo. Li estis vere amanta patro ne nur por la malgranda anaro en Hajfa, sed por la bahaanaro tra la tuta mondo.

La Morto de Abdu'l-Baha

'Abdu'l-Baha daŭrigis Siajn multspecajn okupojn kun apenaŭa malpliiĝo malgraŭ la kreskanta korpa fortoperdo kaj laciĝo ĝis la lastaj tagoj de Sia vivo. Vendrede, la 25an de novembro, 1921, Li ĉeestis la tagmezan preĝon en la moskeo en Hajfa, kaj poste laŭ Sia kutimo, disdonis propramane almozon al malriĉuloj. Post la tagmanĝo Li diktis kelkajn leterojn. Ripozinte Li promenis en la ĝardeno kaj parolis kun la ĝardenisto. Vespere Li donis Siajn benon kaj konsilon al amata kaj fidela domservanto kiu edziĝis en tiu sama tago, kaj poste ĉeestis la kutiman kunvenon de la amikoj en Sia propra akceptejo. Malpli ol tri tagojn poste, ĉirkaŭ la 1:30a atm. lundon, la 28an de novembro, Li mortis tiel kviete ke, laŭ Liaj du filinoj kiuj maldormis apud Lia lito, ŝajnis ke Li trankvile endormiĝis.

La malĝoja novaĵo baldaŭ disvastiĝis tra la urbo kaj estis tuj telegrafita tra ĉiuj partoj de la mondo. La sekvantan matenon (mardon, la 29an de novembro) okazis la enterigo:

enterigo al kiu similan Hajfa, ja la tuta Palestino, certe estis neniam vidinta ... tiel profunda estis la sento kiu kunvenigis tiel multajn milojn da funebrantoj, reprezentantoj de tiom da religioj, rasoj kaj lingvoj.