Выбрать главу

La Ĉefa Komisiito, Sir Herbert Samuel, la Ĉefreganto de Jerusalemo, la Ĉefreganto de Fenicujo, la Ĉefaj Oficistoj de la Registaro, Konsuloj de diversaj landoj, rezidentaj en Hajfa, estroj de diversaj religiaj anaroj, eminentuloj de Palestino, judoj, kristanoj, islamanoj, drusoj, egiptoj, grekoj, turkoj, kurdoj, kaj amaso de liaj amerikaj, eŭropaj kaj enlandaj amikoj, viroj, virinoj kaj infanoj, kaj de altaj kaj de malaltajpozicioj... ĉiuj, en la nombro de pli ol dek miloj, funebrantaj la perdon de sia Amato....

"Ho Dio, mia Dio!" unuvoĉe ili lamentis, "nia patro forlasis nin, nia patro forlasis nin!"... malrapide ili supreniris la monton Karmelo, la Vinberejo de Dio.... Postduhora irado, ili atingis la tomboĝardenon de Bab.... Dum la granda amaso premis sin de ĉiuj flankoj... reprezentantoj de diversaj sektoj, islamanoj, kristanoj kaj judoj, ĉiuj kore flamantaj per varmega amo al 'Abdu'1-Baha, kelkaj pro impulso de la momento, aliaj antaŭpreparitaj, levis la voĉojn en laŭdo kaj bedaŭro, donante la lastan adiaŭan omaĝon al la amato. Tiel unuvoĉe ili aklamis Lin, kiel saĝan edukiston kaj paciganton de la homa gento en tiu ĉi malfacila kaj malgaja tempo, ke nenio ŝajnis resti direbla porbahaanoj. - The Passing of' "Abdu'l-Baha, de Lordino Blomfield kaj Shoghi Effendi, pp. 11, 12. (La Forpaso de 'Abdu'l-Baha)

Naŭ parolantoj, ĉiuj el ili eminentaj reprezentantoj de la islama, kristana kaj juda anaroj, en elokventa kaj kortuŝa maniero atestis siajn amon kaj admiron al la pura kaj nobla vivo kiu ĵus finiĝis. Tiam la ĉerkon oni malrapide enmetis en sian simplan kaj sanktan ripozejon.

Sendube tio estis konvena tributo al la memoro de Tiu Kiu dum Sia tuta vivo laboradis por unueco de religioj, rasoj kaj lingvoj-tributo, kaj ankaŭ pruvo, ke la laboro de Lia vivo ne estis vana, ke la idealoj de Baha'u'llah, kiuj estis Lia inspiro, plie, la esenco de Lia vivo, komencis jam penetri la mondon kaj rompi la barilojn de sektoj kaj kastoj kiuj dum jarcento apartigadis islamanojn, kristanojn, judojn kaj aliajn diversajn partiojn kiuj dividis la homan familion.

Skribaĵoj kaj Paroladoj

La skribaĵoj de "Abdu'1-Baha estas tre multaj kaj estas plejparte en la formo de leteroj al kredantoj kaj demandantoj. Multaj el Liaj paroloj kaj prelegoj estas ankaŭ surpaperigitaj kaj multaj el ili estas eldonitaj. El la miloj da pilgrimoj kiuj vizitis Lin en Akreo kaj Hajfa granda nombro skribe rakontis siajn impresojn, kaj multaj el tiuj priskriboj estas nun haveblaj en presa eldono.

Tiamaniere Liaj instruoj estas tre komplete konservitaj, kaj ili inkluzivas vastan amason da temoj. Multajn el la problemoj kaj de la Oriento kaj de la Okcidento Li pritraktis pli plene ol Lia Patro, prezentante pli detalajn aplikmanierojn de la ĝeneralaj principoj starigitaj de Baha'u'llah. Granda nombro de Liaj Skribaĵoj estas ne ankoraŭ tradukita en okcidentan lingvon, sed sufiĉe da ili jam estas haveblaj por prezenti profundan kaj plenan scion pri la pli gravaj principoj de Liaj instruoj.

Li parolis perse, arabe kaj turke. En la Okcidentaj vojaĝoj Liaj paroloj kaj paroladoj ĉiam estis tradukataj, perdante kompreneble multe de la beleco, elokventeco kaj forto en la procedo, tamen tia estis la potenco de la Spirito kiu akompanis Liajn vortojn ke ĉiuj kiuj Lin aŭdis estis impresitaj.

La Posteno de 'Abdu'l-Baha

La unika posteno destinita al "Abdu'l-Baha de la Benita Perfekteco estas indikita en la sekvanta peco skribita de Tiu Ĉi: "Kiam la oceano de Mia ĉeesto forfluos kaj la Libro de Mia Revelacio finiĝos, turnu viajn vizaĝojn al Tiu Kiun Dio elektis, Kiu branĉiĝis el ĉi tiu Pratempa Radiko." Kaj denove:'... tion kion vi ne komprenas en la Libro demandu al Tiu Kiu branĉiĝis el tiu ĉi potenca Arbo."

"Abdu'l-Baha Mem skribis la jenon: "Laŭ la klara teksto de la Kitab-i-Aqdas Baha'u'llah difinis la Centron de la Sankta Interligo Klariganto de Liaj Vortoj - Interligo tiel firma kaj potenca, ke de la tempokomenco ĝis nun neniu Religiosistemo havigis al si ion similan."

La pleneco de la servemeco per kiu 'Abdu'l-Baha disvastigis la Kredon de Baha'u'llah Oriente kaj Okcidente rezultis kelkafoje en konfuzo de penso parte de la kredantoj rilate al Lia rango. Konstatinte la purecon spiritan kiu vivigis Liajn vortojn kaj farojn, ĉirkaŭitaj de religiaj influoj kiuj signis la detruon de la tradiciaj doktrinoj, pluraj bahaanoj sentis ke ili faras honoron al 'Abdu'l-Baha per tio ke ili komparas Lin al Malkaŝanto, aŭ aklamas Lin esti la "reveno de Kristo". Nenio faris Lin tiel ege malĝoja kiel la nepovo por vidi ke Lia kapableco servadi al Baha'u'llah venas el la pureco de la spegulo turnita al la Suno de Vero, kaj ne de la Suno mem.

Plie, malsimile al antaŭaj Religiosistemoj, la Kredo de Baha'u'llah havas en si potencon de universala homsocio. Dum la misio de "Abdu'l-Baha inter 1892 kaj 1921, la Kredo kreskis per sinsekvaj niveloj de evoluo al vera mondordo. Ĝia evoluiĝado postulis la daŭran direkton kaj specialan instruadon de "Abdu'1-Baha, Kiu sola sciis la plenecon de tiu nova potenca inspiro surterigita en tiu ĉi epoko. Ĝis kiam Lia propra Testamento estis malkaŝita post la morto de "Abdu'1-Baha, kaj ĝia signifo klarigita de Shoghi Effendi, la Gardanto de la Kredo, ĝis tiam la bahaanoj preskaŭ ĉiam atribuis al la gvidado de la amata Majstro gradon de spirita aŭtoritateco egalan al tiu de la Malkaŝanto Mem.

La efikoj de tiel naiva entuziasmo ne ekzistas plu en la bahaa komunumo, sed kun pli racia kompreno de la mistero de tiuj senkompareblaj sindono kaj servado, la bahaanoj povas nuntempe des pli konscie estimi la unikan karakteron de la misio kiun 'Abdu'l-Baha plenumis. La Kredo kiu en 1892 ŝajnis esti tiel malforta kaj senhelpa dum la ekzilo kaj enkarceriĝo de ĝia Ekzempliganto kaj Klariganto, de post tiu tempo starigas, per nerezistebla potenco, komunumojn en multaj landoj[21], kaj ĝi kontraŭas la malfortecon de putriĝanta civilizacio per tiu instruaĵo kiu sola malkaŝas la estontecon de malespera homaro.

La Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Baha Mem difinas kun plena klareco la misteron de la rangoj de Bab kaj de Baha'u'llah, kiel ankaŭ Lian propran mision:

Jen estas la bazo de la kredo de la anoj de Baha (mia vivo estu oferita pro ili): "Lia Sankteco, la Ekzaltito (Bab), estas la Malkaŝanto de la Unueco de Dio kaj la Antaŭulo de la Pratempa Belo. Lia Sankteco la Abha Belo (mia vivo estu oferdono pri Liaj konstantaj amikoj) estas la Supera Malkaŝanto de Dio kaj la Suno de Lia Plej Dia Esenco. Ĉiuj aliaj estas servantoj al Li kaj sekvas Liajn ordonojn."

Per tiu deklaro, kaj per multaj aliaj en kiuj 'Abdu'l-Baha emfazis la gravecon por bazigi la scion pri la Kredo sur Liaj ĝeneralaj Tabuletoj, fundamento por unueco de kredo estis starigita, kun la rezulto ke la diversaj supozoj kaŭzitaj de aludoj al Liaj Tabuletoj al individuoj, en kiuj la Majstro respondis al personaj demandoj, rapide malaperis. Super ĉio, la starigo de definitiva administra sistemo, kun la Gardanto kiel ĝia ĉefo, transdonis al fakoj ĉiun aŭtoritatecon antaŭe uzita en la formo de prestiĝo kaj influo de individuaj bahaanoj en la diversaj lokaj grupoj.

Ekzempliganto de Bahaa Vivo

Baha'u'llah estis super ĉio la Malkaŝanto de la Vorto. Lia kvardekjara mallibereco donis al Li nur limigitajn okazojn interparoli kun Siaj samtempuloj. Al 'Abdu'l-Baha estis, sekve, destinita la grava tasko por esti klariganto de la Revelacio, Plenumanto de la Vorto, Granda Ekzempliganto de la bahaa vivo en reala kontakto kun la hodiaŭa mondo, en plej diversaj formoj de ĝiaj sennombraj agadoj. Li montris ke estas ankoraŭ eble, meze de la vivokirlo kaj antaŭenpremo de la moderna tempo, meze de la ĉieregantaj egoismo kaj batalado por materiala prospero, plenigi la vivon de tuta sindonemo al Dio kaj servado al siaj najbaroj, kion de homoj postulis Kristo, Baha'u'llah kaj ĉiuj Profetoj. Meze de provoj, sortoŝanĝoj, kalumnioj kaj perfidoj unuflanke, kaj amo, glorado, sindonemo kaj respekto aliflanke, Li staris kiel lumturo konstruita sur roko, ĉirkaŭ kiu furiozas vintraj uraganoj kaj ludas somera oceano. Lia ekvilibro kaj sereneco estis ĉiam firmaj kaj neŝanceleblaj. Li plenumis la vivon de kredo, kaj alvokas Siajn sekvantojn por fari la samon. Meze de la militanta mondo Li levis la Standardon de Unueco kaj Paco, la standardon de la Nova Epoko, kaj inspiras tiujn kiuj leviĝas helpe al ĝi per la Spirito de la Nova Tago. Ĝi estas la sama Sankta Spirito kiu inspiradis la antaŭajn Profetojn kaj Sanktulojn, sed ĝi estas nova elŝpruco de tiu ĉi Spirito, konvena al la bezonoj de la nova tempo.