Выбрать главу

ĈAPITRO V: KIO ESTAS BAHAANO?

Homo devas doni fruktojn. Senfrukta homo, laŭ la vortoj de Lia Sankteco la Spirito (t.e. Kristo), estas kiel senfrukta arbo, kaj senfrukta arbo taŭgas por fajro. - Baha'u'llah, Words of Paradise (Vortoj el Paradizo)

Herbert Spencer foje diris ke per nenia poiitika alĥemio oni povas ricevi oran konduton el plumbaj instinktoj; tiel same vere estas ke per nenia politika alĥemio oni povas fari oran socion el plumbaj individuoj. Baha'u'llah, kiel ĉiuj antaŭaj Profetoj, proklamis tiun ĉi veron kaj instruis ke por fondi la Regnon de Dio en la mondo, oni devas fondi ĝin antaŭe en la homaj koroj. Tial studante la bahaajn instruojn, ni komencos de la instruoj de Baha'u'llah pri konduto de individuoj, kaj penos prezenti klaran bildon pri tio kion signifas esti bahaano.

Vivi la Bahaan Vivon

Demandite iufoje: "Kio estas bahaano?" 'Abdu'l-Baha respondis: "Esti bahaano signifas simple ami la mondon; ami la homaron kaj peni servi al ĝi; labori por universala paco kaj universala frateco." Alifoje Li difinis bahaanon kiel "personon posedantan ĉiujn perfektecojn de homo en aktiveco" En unu el Siaj londonaj paroloj Li diris ke homo povas esti bahaano se li eĉ neniam aŭdis la nomon de Baha'u'llah. Li aldonis:

Homo kiu vivas laŭ la instruoj de Baha'u'llah estas jam bahaano. Aliflanke, homo povas dum kvindek jaroj nomi sin bahaano, sed se li ne vivas la vivon li ne estas bahaano. Malbela homo povas nomi sin bela, tamen li trompos neniun, kaj homo nigra povas nomi sin blanka, sed li trompos neniun, nek eĉ sin mem.

Tamen, tiu kiu ne konas la Disenditojn, similas al floro kreskanta en ombro. Kvankam ĝi ne konas la sunon, ĝi, tamen, estas absolute dependa de ĝi. La grandaj Profetoj estas spiritaj sunoj, kaj Baha'u'llah estas la suno de la hodiaŭa "tago" en kiu ni vivas. La sunoj de la antaŭaj tagoj varmigis la mondon kaj donis al ĝi la vivon. Se tiuj sunoj ne estus brilintaj, la tero nun estus malvarma kaj malviva, sed nur la ĉi-taga sunlumo povas maturigi la fruktojn al kiuj la sunoj de antaŭaj tagoj donacis la vivon.

Sindono al Dio

Por atingi la bahaan vivon en ĝia plena perfekteco, konscia kaj direkta sinturno al Baha'u'llah estas necesa kiel la brilado de la suno necesa estas por florigi lilion aŭ rozon. Bahaano adoras ne la personecon de Baha'u'llah, sed la Gloron de Dio malkaŝitan en tiu ĉi personeco. Li respektas Kriston, Mahometon kaj ĉiujn antaŭajn Disenditojn, sed Baha'u'llah'n li konsideras Portanto de la Dia Revelacio por la nova epoko en kiu ni vivas, kaj Granda Mondinstruisto Kiu venis por kontinui kaj plenumi la laboron de Siaj antaŭuloj.

Por ke homo fariĝu bahaano ne sufiĉas intelekta konsento al la kredo, nek ekstera korekteco de lia konduto. Baha'u'llah postulas de Siaj sekvantoj tutkoran kaj plenan sindonon. Nur Dio rajtas fari tian postulon, sed Baha'u'llah parolas kiel Sendito de Dio, kaj Klariganto de Lia Volo. La antaŭaj Disenditoj estis tiel same kategoriaj. Kristo diris: "Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min, ĉar kiu volas savi sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos." Diversesprime, ĉiuj Malkaŝantoj de Dio postulis la samon de Siaj sekvantoj, kaj la historio de la religio montras klare ke tiel longe kiel tiu ĉi postulo estis sincere plenumita kaj obeata, la religio floris, malgraŭ ĉia tera kontraŭbatalado, malgraŭ turmentoj, persekutado kaj martirigado de la kredantoj. Aliflanke, kiam ajn enŝtelis sin kompromiso, kaj "respektindeco" okupis la lokon de la absoluta sinofero, la religio komencis kaduki. Ĝi fariĝis moda, sed ĝi perdis la povon savi kaj transformi, la povon fari miraklojn. Vera religio neniam ĝis nun estis moda. Dio permesu ke iam ĝi fariĝu tia; sed nun estas ankoraŭ vere, kiel en la tagoj de Kristo, ke "malvasta estas la pordo kaj mallarĝa estas la vojo, kiu kondukas nin al la vivo, kaj malmultaj trovis ĝin." La pordo de la spirita naskiĝo, kiel la pordo de la natura naskiĝo, enlasas homojn nur unuope, kaj sen ŝarĝaĵoj. Se, estonte, pli multe da homoj sukcesos suriri tiun ĉi vojon ol en la pasintaj tempoj, tio estos ne pro la plilarĝigo de la pordo, sed pro tio ke la homoj pli inklinos al la "granda subiĝo" kiun Dio postulas; ĉar longa kaj maldolĉa sperto estos fine konvinkinta ilin kiel malsaĝe ili agis elektante sian vojon anstataŭ la vojo de Dio.

Serĉado de la Vero

Baha'u'llah ordonas justecon al ĉiuj el Siaj sekvantoj kaj difinas ĝin kieclass="underline" "Libereco de superstiĉoj kaj imitado, ke homo povu ekkoni la Revelaciantojn de Dio per la okuloj de la Unueco, kaj konsideri ĉiujn aferojn per penetra rigardo." - Words of Wisdom (Vortoj de Saĝeco).

Estas necese ke ĉiu individuo vidu kaj komprenu mem la Gloron de Dio malkaŝitan en la homa sanktejo de Baha'u'llah, alie la bahaa kredo estus por li nur senenhava nomo. La Profetoj ĉiam alvokadis la homojn ke ili malfermu siajn okulojn, ne fermu ilin, uzu sian intelekton, ne subpremu ĝin. Ne sklava kredemo, sed klara vidado kaj libera pensado, ebligos al ili penetri la nubojn de antaŭjuĝoj, forskui la katenojn de blinda imitado, kaj atingi plenkomprenon de la vero de la nova Revelacio.

Kiu deziras esti bahaano devas esti sentima serĉanto de la vero, sed li ne devas limigadi sian serĉadon ĝis la materiaj aferoj. Liaj spiritaj perceptpovoj devas esti tiel viglaj kiel la korpaj. Li devas uzi ĉiujn kapablojn donitajn al li de Dio por atingi la veron, kredante al nenio sen valora aŭ sufiĉa racio. Se lia koro estas pura, kaj la menso libera de antaŭjuĝoj, la fervora serĉanto ne malsukcesos ekkoni la Dian Gloron en kia ajn sanktejo ĝi manifestiĝus. Baha'u'llah plue deklaras:

Oni devas koni sin mem, kaj tion kio kondukas al nobleco aŭ al malnobleco, al malhonoro aŭ al honoro, al riĉeco aŭ al malriĉeco. - Tablet of Tarazat (Tabuleto Tarazat)

La radiko de ĉiuj scioj estas la kono de Dio, Gloro estu al Li! kaj tiu ĉi kono estas neatingebla alie ol per Liaj Manifestiĝoj. - Words of Wisdom (Vortoj de Saĝeco)

Malkaŝanto estas Homo Perfekta, granda Ekzempliganto por la Homaro, la Unua Frukto sur la arbo de la homaro. Antaŭ ol Lin koni ne eblas al ni koni la kapablojn dormantajn en ni mem. Kristo instruas ke ni konsideru liliojn kiel ili kreskas, kaj diras ke Salomono ne estis por sia tuta gloro tiel ornamita kiel lilio. Lilio elkreskas el tute senĉarma bulbo. Se ni neniam vidis florantan lilion, neniam rigardis la senkomparan graciecon de ĝiaj petaloj kaj folioj, kiel ni povas koni la realecon kaŝitan en la bulbo? Ni povas dissekci ĝin plej precize kaj esplori plej atente, sed ni neniam povus eltrovi la dormantan belon kiun ĝardenisto scias veki. Tiel same antaŭ ol ekkoni la Gloron de Dio aperigitan en la Malkaŝanto, ni povas havi nenian ideon pri la spirita belo kaŝita en nia propra naturo kaj en tiu de niaj proksimuloj. Konante kaj amante la Malkaŝanton de Dio kaj sekvante Liajn instruojn ni akiras la eblon, iom post iom, realigi la potencialajn perfektecojn interne de ni; tiam, kaj ne antaŭe, fariĝas klara al ni la signifo kaj celo de la vivo kaj de la universo.

Amo al Dio

Koni la Manifestiĝon de Dio signifas ankaŭ ami Lin. Unu estas neebla sen la alia. Laŭ Baha'u'llah, la celo de la kreo de la homo estis ke li konu Dion kaj adoru Lin. Li diras en unu el Siaj Tabuletoj:

La kaŭzo de la kreo de ĉiuj enmondaj estaĵoj estis amo, kiel oni diras en la bone konata tradicio, "Mi estis kaŝita trezoro kaj Mi volis esti konata. Mi do faris kreaĵojn por esti konata."