Выбрать главу

Kaj en la Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj) Li diras:

Ho Filo de Ekzisto! Amu Min, por ke Mi amu vin. Se vi Min ne amas, Mia amo neniam povos vin atingi. Sciu tion ĉi, ho servanto.

Ho Filo de la Plej Mirinda Vizio! Mi enblovis en vin spiron de Mia propra Spirito, por ke vi estu Mia amanto. Kial vi forlasis Min kaj ekserĉis alian amaton?

Esti amanto de Dio! Tio estas la sola vivocelo de bahaano. Havigi al si Dion kiel sian plej proksiman kunulon kaj plej intiman amikon, kiel sian Senkomparan Amaton, Kies Apudesto estas la pleneco de ĝojo! Kaj ami Dion signifas ami ĉion kaj ĉiun, ĉar ĉio kaj ĉiu estas de Dio. Vera bahaano estas perfekta amanto. Li amas ĉiun, fervore, per pura koro. Li malamas neniun. Li malestimas neniun, ĉar li scias distingi la Vizaĝon de la Amato en ĉiu vizaĝo, kaj ĉie trovi Liajn signojn. Nek sekto aŭ nacio, nek klaso aŭ raso prezentas limon de lia amo. Baha'u'llah diras: "En la malnovaj tempoj estis dirite: 'Amo al sia patrujo estas elemento de la Kredo de Dio.' La Lango de la Majesto diris en la tagoj de tiu ĉi Revelacio: 'Gloro estas ne al tiu kiu amas sian patrujon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron.' " - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo). Kaj denove: "Benita estas tiu kiu preferas sian fraton ol sin mem. Tia homo estas el la anaro de Baha." - Words of Paradise (Vortoj el Paradizo).

'Abdu'l-Baha diras ke ni devas esti "kiel unu animo en multaj korpoj, ĉar ju pli ni amas unu la alian, des pli ni alproksimiĝas al Dio." Li diris al usona aŭdantaro:

Same la diaj religioj de la Sanktaj Manifestiĝoj de Dio estas ja unu kvankam laŭ nomo kaj nomenklaturo ili diferencas. Oni devas ami lumon neatentante el kie ĝi aperas. Oni devas ami rozon neatentante la teron en kiu ĝi kreskas. Oni devas ami la veron e/ kiu ajn fonto ĝi venas. Ami lanternon ne estas amo al la lumo. Ami la teron ne decas; inde estas ĝui rozon kiu kreskas e/ la tero. Sindono al arbo estas vana sed manĝi la frukton estas bonefika. Oni devas ĝui bongustajn fruktojn neatentante la arbon sur kiu ili kreskas aŭ la lokon kie ili troviĝas. Vorto de vero estu sankciita neatentante kiu lango ĝin eldiras. Absolutaj veroj devas esti akceptitaj neatentante la librojn en kiuj ili estas. Antaŭjuĝo estas la kaŭzo de seniĝo kaj nescio. Luktoj inter religioj, nacioj kaj gentoj estas rezulto de miskompreno. Se oni esploras religiojn por trovi iliajn principojn oni trovos ke ili akordiĝas, ĉar ilia fundamenta realeco estas unu kaj ne multobla. Tiel la religianoj de la mondo atingos punkton de unueco kaj akordiĝo.

Kaj alifoje Li diras:

Ĉiu el la amatoj devas ami la aliajn kaj avari por ili nek sian havaĵon nek la vivon, kaj en ĉiaj manieroj li devas peni fari ke la aliaj estu ĝojaj kaj feliĉaj. Sed tiuj aliaj ankaŭ devas esti neprofitemaj kaj sinoferemaj. Tiamaniere tiu ĉi Sunleviĝo surverŝu per lumo la horizontojn, tiu ĉi Melodio ĝojigu kaj feliĉigu la homojn, tiu ĉi dia Kuracilo fariĝu panaceo kontraŭ ĉia malsano, tiu ĉi Spirito de Vero fariĝu kaŭzo de la vivo por ĉiu.

Sindetenemo

Sindono al Dio signifas ankaŭ sindetenemon de ĉio kio ne estas de Dio, t.e., sindetenemo de ĉiuj egoistaj ĉi-mondaj, kaj eĉ transmondaj, deziroj. La vojo de Dio povas etendi sin tra riĉeco aŭ mairiĉeco, bonfarto aŭ maisano, palaco aŭ malliberejo, rozĝardeno aŭ tortur-kamero. Kia ajn ĝi estu, bahaano devas akcepti sian sorton kun "radianta akceptemo". Sindetenemo ne signifas flegman indiferentecon de homo al tio kio lin ĉirkaŭas, nek pasivan rezignemon je malbonaj kondiĉoj; ĝi ankaŭ ne signifas malŝatadon de la bonaj aferoj kiujn Dio kreis. Vera bahaano estas nek senkompata, nek apatia nek asketa. Li trovas multegon da intereso, multegon da okupo kaj ĝojo en la Vojo de Dio, sed li ne flankeniĝos de tiu ĉi vojo eĉ je unu haro por sekvi plezurojn aŭ postkuri ion kion Dio rifuzis al li. Kiam homo fariĝas bahaano, la Volo de Dio fariĝas lia volo, ĉar malkonsenti kun Dio estas la sola afero kiun li ne povas suferi. En la Vojo de Dio nenia teruro povas timigi lin, nenia zorgo povas senkuraĝigi lin. La lumo de amo radiigas liajn plej mallumajn tagojn, transformas suferon en ĝojon, kaj eĉ martirecon mem en ekstazon de feliĉego. La vivo estas altigita al heroa nivelo kaj la morto aperas kiel feliĉa epizodo. Baha'u'llah diras:

Kiu havas en la koro eĉ malpli ol sinapan semon de amo al io ajn ekster Mi, tiu ne povas eniri Mian Regnon. - Suratu'l-Hajkal

Ho Filo de la Homaro! Se vi amas Min, forturnu vin de vi mem; kaj se Mian volon vi serĉas, ne atentu la propran; por ke vi mortu en mi kaj Mi eterne vivu en vi.

Ho Mia Servanto! Liberigu vin de la katenoj de tiu ĉi mondo, kaj eligu vian animon el la malliberejo de la memo. Kaptu la okazon, ĉar ĝi neniam revenos al vi. - The Hidden Words (La Kaŝitaj Vortoj)

Obeo

Sindono al Dio ligas sin kun senkondiĉa obeo al Liaj malkaŝitaj Ordonoj eĉ kiam la kialoj de tiuj ĉi Ordonoj ne estas komprenataj. Maristo senkondiĉe obeas ordonojn de sia kapitano, eĉ kiam li ne komprenas ilian kialon, sed lia subiĝo al la kapitana aŭtoritato ne estas blinda. Li scias tre bone ke la kapitano traservis provservadon, kaj donis sufiĉajn pruvojn de sia marista kompetenteco. Se ne estus tiel, li estus vere malsaĝulo konsentante servi sub lia komando. Tiel ankaŭ bahaano devas senkondiĉe obei la Kapitanon de sia Savo, sed vere li estus malsaĝa se li ne certiĝus antaŭe ke tiu ĉi Kapitano donis sufiĉajn pruvojn de fidindeco. Rifuzi, tamen, la obeon post la ricevo de tiuj ĉi pruvoj estus ankoraŭ pli malsaĝe, ĉar nur per inteligenta kaj konscia obeado al saĝa majstro ni povas plene profiti lian saĝecon, kaj akiri tiun ĉi saĝecon por ni mem. Estu la kapitano kiom ajn saĝa, se neniu el la ŝipanaro obeas lin kiamaniere la ŝipo povas atingi la havenon aŭ la maristoj lerni la maristarton? Kristo klare akcentis la neceson de tiu obeemo en la vojo de scio. Li diris: "Mia instruo ne estas mia, sed Ties, kiu min sendis. Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, ĉu mi parolis nur el mi mem." - S- ta Johano VII, 16-17. Simile Baha'u'llah diras: "Kredo je Dio, kaj kompreno pri Li, ne povas esti plene atingita alie ol ... per praktikado de ĉio kion Li ordonis kaj de ĉio kio estas malkaŝita en la Libro per la Plumo de la Gloro." - Tablet of Tajalliyat

Senkondiĉa obeemo ne estas virto populara en niaj demokrataj periodoj, kaj vere absoluta subiĝo al la volo de iu ajn homo estus katastrofa. Sed la Unueco de la Homaro povas esti atingita nur per plena harmonio de ĉiu kaj de ĉiuj kun la Dia Volo. Krom se tiu Volo estas konigita, kaj homoj forlasas ĉiujn aliajn gvidantojn kaj obeas la Disenditon, konfliktoj kaj malpacoj daŭras, kaj homoj plue kontraŭas unu la alian, foruzante grandan parton de sia energio por nuligi penojn de siaj gefratoj, anstataŭ harmonie labori unu kun la alia por la Gloro de Dio kaj por la komuna bono.

Servado

Sindono al Dio signifas ankaŭ vivon de servado al niaj kunhomoj. Ni povas servi Dion en nenia alia maniero. Se ni turnas la dorson al niaj kunuloj, ni turnas la dorson al Dio.

Kristo diris: "Kiom vi ne faris al ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi." Simile Baha'u'llah diras: "Ho filo de homo! Se vi priatentas favoron, ne konsideru tion kio utilas al vi mem, sed alkroĉu vin al tio kio utilos al la homaro. Se vi priatentas justecon, elektu por aliaj tion kion vi elektas por vi mem." - Words of Paradise (Vortoj el Paradizo).

'Abdu'l-Baha diras:

En la Bahaa Kredo arto, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo. Homo kiu faras peceton de notpapero streĉante ĉiujn siajn kapablojn, konscience, koncentrante ĉiujn fortojn por ĝin perfektigi, estas gloranta Dion. Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉo de homo el la fundo de lia koro estas adoro, se ĝi estas diktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio ĉi estas preĝo: servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de la homoj. Servado estas preĝo. Kuracisto fleganta malsanulon, afable, kunsente, sen antaŭjuĝoj, kaj kredante la fratecon de la homa raso, plenumas glorakton.