Выбрать главу

Instruado

Vera bahaano ne nur kredas la instruojn de Baha'u'llah, sed ankaŭ trovas en ili gvidon kaj inspiron por la tuta vivo kaj ĝoje transdonas al aliaj la scion kiu estas la fonto de lia propra esto. Nur tiamaniere li povas ricevi plenmezure "la povon kaj konfirmon de la Spirito". Ne ĉiuj povas esti elokventaj oratoroj aŭ talentaj verkistoj, sed ĉiuj povas instrui "vivante laŭ la vivprincipoj". Baha'u'llah diras:

La anaro de Baha devas servi al la Eternulo kun saĝo, instrui aliajn per siaj vivoj, kaj elmontradi la lumon de Dio en siaj agoj. La efiko de agoj estas vere pli potenca ol tiu de vortoj. - Words of Paradise (Vortoj el Paradizo)

La bahaanoj, tamen, en nenia okazo devas trudi siajn ideojn al tiuj kiuj ne volas aŭdi pri ili. Ili devas allogi homojn en la regnon de Dio, ne peni alpeli ilin tien. Ili devas esti kiel bona paŝtisto kiu kondukas siajn ŝafojn, kaj ĉarmas ilin per muziko, ne kiel alia kiu, de malantaŭe, pelas ilin per bastono kaj hundo.

Baha'u'llah diras en la Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj):

Ho Filo de Polvo! Saĝaj estas tiuj kiuj ne malfermas la buŝojn antaŭ ol trovi aŭskaltantojn, kiel verŝisto neniam proponas pokalon antaŭ ol trovi soifanton, kaj la amanto kiu ne elkrias el la profundo de la koro ĝis li rigardas la belecon de sia amatino. Do semu la semojn de saĝeco kaj scio en la puran grundon de la koro, kaj kaŝu ilin, ĝis la hiacintoj de la dia saĝeco kreskos el la koro kaj ne el koto kaj argilo.

Denove Li diras en la Tablet of Ishraqat (La Tabuleto Ishraqat):

Ho anaro de Baha! Vi estas tagiĝlokoj de Amo kaj matenruĝoj de la Favoro de Dio. Ne malpurigu viajn langojn per abomeno kaj malbeno al iu ajn, kaj gardu viajn okulojn de tio kio ne estas inda. Elmontru tion kion vi posedas (t.e. la Veron). Se ĝi estos akceptita, la celo estos atingita. Se ne, vane estas riproĉi kaj diskuti kun tiu kiu malakceptas. Lasu lin al li mem, kaj iru pluen vian vojon al Dio, la Defendanto, la Mem-Subtena. Ne estu kaŭzo de ĉagreno, nek ja de konflikto kaj malpaco! Estas atendate ke vi ricevos nutron en la ombro de la arbo de la Dia Favoro kaj agos kiel Dio volas por vi. Vi ĉiuj estas folioj de unu arbo kaj gutoj de unu maro.

Afableco kaj Respektego

Baha'u'llah diras:

Ho anaro de Dio! Mi alvokas vin al afableco. Afableco estas vere ... reĝo de ĉiuj virtoj. Benita estas tiu, kiu estas ornamita per mantelo de Nobleco kaj iluminita per lumo de Afableco. Al kiu estas donacita Afableco (aŭ Respektego) al tiu estas donacita granda rango. Estas esperate ke tiu ĉi Persekutato, kaj ĉiuj, atingos ĝin, alkroĉos sin kaj konformos al ĝi. Tio ĉi estas la Nerefutebla Ordono kiu fluis el la plumo de la Plejsankta Nomo. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).

Refoje Li denove ripetas: "Ĉiuj nacioj de la mondo interrilatu unu kun la alia en ĝojo kaj aromo. Interrilatu, ho homoj, kun anoj de ĉiuj religioj en ĝojo kaj aromo."

"Abdu'l-Baha diras en letero al amerikaj bahaanoj:

Gardu vin! Gardu vin! Ke vi ne ofendu iun ajn koron! Gardu vin! Gardu vin! Ke vi ne vundu iun ajn animon! Gardu vin! Gardu vin! Ke vi ne estu malafablaj al iu ajn persono! Gardu vin! Gardu vin! Ke vi ne estu kaŭzo de malespero al iu ajn kreaĵo!

Se iu fariĝus kaŭzo de ĉagreno por iu ajn koro, aŭ de depremiteco por iu ajn animo, estus por li pli bone kaŝi sin en plej suban profundaĵon de la tero ol marŝi sur la tero.

Li instruas ke kiei floro estas kaŝita en burĝono, tiel spirito de Dio loĝas en la koro de ĉiu homo, kiel ajn kruda kaj malagrabla estus lia eksteraĵo. Tial, vera bahaano devas rilati al ĉiu homo kiel ĝardenisto prizorganta maloftan kaj belan kreskaĵon. Li scias ke nenia malpacienca interveno de lia flanko povas florigi burĝonon; nur la sunbrilo de Dio povas fari tion, tial lia tuta celo estas transporti tiujn vivodonajn radiojn en ĉiujn senlumajn korojn kaj domojn.

"Abdu'l-Baha diras ankaŭ:

Inter la instruoj de Baha'u'llah estas tiu kiu postulas de homo, en ĉiaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj, esti pardonema, ami sian malamikon kaj konsideri malbondeziranton kiel bondeziranton. Ne ke oni konsideru la alian kiel malamikon kaj tiam toleru lin ... kaj estu al li indulgema. Tio estas hipokriteco, ne vera amo. Ja, kontraŭe, vi devas vidi en viaj malamikoj amikojn, en viaj malbondezirantoj bondezirantojn kaj konforme trakti ilin. Viaj amo kaj afableco devas esti efektivaj... ne nur toleremo, ĉar toleremo, kiu ne venas el la koro, estas hipokriteco.

Tia konsilo ŝajnas nekomprenebla kaj kontraŭdirema ĝis ni ekkomprenas ke kvankam ekstera karnulo povas esti malamanto kaj malbondeziranto, ekzistas en ĉiuj interna, spirita naturo kiu estas vera homo, de kiu nur amo kaj bonvolo povas deveni. Al tiu ĉi efektiva, interna homo kaŝita en ĉiu el niaj najbaroj ni devas direkti niajn pensojn kaj amon. Kiam li vekiĝos al aktiveco, la ekstera homo estos ŝanĝita kaj refortigita.

La Pekon-Nevidanta Okulo

En neniu rilato la bahaaj instruoj estas pli kategoriaj kaj senkompromisaj ol en la postulo ordonanta deteni sin de kritikado. Kristo parolis tre firme pri tiu sama temo, sed oni alkutimiĝis nun konsideri la Predikon sur la Monto kiel prezentantan "Konsilojn pri Perfekteco" neatingeblajn por ordinara kristano.

Kaj Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha multe klopodas por klarigi ke pri tiu ĉi afero lli signifas ĝuste kion Ili diras. Ni legas en la Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj):

Ho Filo de Homo! Ne flustro pekojn de aliaj dum vi mem estas pekanto. Se vi agas kontraŭe al tiu ĉi ordono, malbenita estos vi, kaj tion ĉi Mi atestas.

Ho Filo de Esto! Ne atribuu al iu ajn animo tion kion vi ne dezirus ke oni atribuu al vi mem, kaj ne diru tion kion vi ne plenumas. Tio ĉi estas Mia ordono al vi, obeu ĝin.

'Abdu'l-Baha diras al ni:

Silentu pri kulpoj de aliaj homoj, preĝu por ili; kaj per afableco helpu al ili korekti siajn kulpojn.

Rigardu ĉiam bonon ne malbonon. Se iu havas dek bonajn kvalitojn kaj unu malbonan, rigardu la dek kaj forgesu la unu; se iu havas dek malbonajn kvalitojn kaj unu bonan, rigardu la unu kaj forgesu la dek.

Neniam permesu al ni diri eĉ unu malafablan vorton pri alia homo, eĉ se tiu alia estus nia malamiko.

Al amerika amiko Li skribas:

La plej malbona kvalito de homo kaj la plej granda peko estas klaĉado, speciale kiam ĝi elfluas el la buŝoj de la kredantoj. Se povus esti elpensitaj iaj rimedoj por fermi eterne la pordon de klaĉado, kaj se ĉiu el la kredantoj je Dio sensigeligus sian buŝon nur por laŭdi aliajn, tiam la instruoj de Lia Sankteco Baha'u'llah estus disvastigitaj, la koroj estus iluminitaj, la spiritoj glorornamitaj, kaj la homa mondo atingus ĉiamdaŭran feliĉon.

Humileco

Dum Baha'u'llah ordonis al ni pardoni la kulpojn de aliaj, kaj vidi iliajn virtojn, Li ordonas al ni, aliflanke, elserĉi niajn proprajn kulpojn kaj turni nenian atenton al niaj virtoj. En la Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj) Li diras:

Ho Filo de Esto! Kial vi forgesis viajn proprajn kulpojn kaj ekokupis vin per kulpoj de la aliaj? Kiu faras tion estas kondamnita de Mi.

Ho Enmigrantoj! La lango ekzistas speciale por mencii Min, ne makulu ĝin per kalumnio. Se la fajro de via memo ekregas vin, memoru viajn proprajn kulpojn kaj ne la kulpojn de Miaj kreitaĵoj, ĉar ĉiu el vi estas pli konscia pri vi mem ol pri aliaj.