Выбрать главу

'Abdu'l-Baha diras:

Via vivo estu emanaĵo de la Regno de Kristo. Li ne venis por ricevi servojn, sed por esti servanto. ... En la religio de Baha'u'llah ĉiuj estas servantoj kaj servantinoj, fratoj kaj fratinoj. Kiam nur unu homo sentas sin iomete pli bona, iomete pli inda, ol la aliaj, li estas en danĝera stato, kaj se li ne forĵetos la semojn de tiu ĉi malbona penso, li ne estos taŭga ilo por la servado al la Regno.

Malkontenteco pri si mem estas signo de progreso. Homo kontenta pri si mem estas atestaĵo de Satano, kaj tiu kiu ne estas pri si kontenta estas atestaĵo de la Favora. Se iu havas mil bonajn kvalitojn li ne atentu ilin; ja kontraŭe, li penu eltrovi siajn mankojn kaj malperfektecojn.... Kiom ajn homo povas progresi, li tamen restas neperfekta, ĉar ĉiam estas celo antaŭ li. Kiam li ekrigardas al tiu celo li eksentas malkontentecon pro siaj propraj kondiĉoj, kaj ekdeziras atingi la celon. Memlaŭdo estas signo de egoismo. - Diary of Mirza Ahmad Sohrab, 1914 (Taglibro de Mirza Ahmad Sohrab)

Kvankam Baha'u'llah ordonas ke ni rekonu al ni niajn pekojn kaj pentu pro ili, la konfesado al pastroj aŭ aliaj estas definitive malpermesita. Li diras en la Glad Tidings (Gojaj Sciigoj):

Kiam la koro de pekulo estas libera de ĉio krom Dio, li devas serĉi pardonon sole ĉe Dio. Konfeso antaŭ servantoj (t.e. antaŭ homoj) ne estas permesita, ĉar ĝi ne estas rimedo nek kaŭzo de la Dia Pardono. Tia konfeso antaŭ la kreitaĵoj kondukas al humiligo kaj malaltigo de la homo, kaj Dio - laŭdata estu Lia Gloro - ne deziras humiligon de Siaj servantoj. Vere Li estas Kompatema kaj Bonfarema. La pekulo devas, inter si mem kaj Dio, petegi kompaton el la Maro de Kompato kaj preĝi pardonon el la Ĉielo de Korfavoro.

Veramo kaj Honesteco

Baha'u'llah diras en la Tablet of Tarazat (Tabuleto Tarazat):

Vere, Honesteco estas pordo de trankvileco por ĉiu en la mondo, kaj signo de gloro el la ĉeesto de la Kompatema. Kiu atingis ĝin atingis la trezorojn de bonstato kaj prospero. Honesteco estas la plej granda pordo al sendanĝereco kaj trankvilo de la homaro. La firmeco de ĉiu afero ĉiam dependas de ĝi, kaj la mondoj de honoro, gloro kaj prospero estas iluminitaj per ĝia lumo ...

Ho anaro de Baha! Honesteco estas la plej bona vesto por viaj temploj kaj plej grandioza krono por viaj kapoj. Alprenu ĝin per la Ordono de la Ĉionpova Ordonanto.

Aliloke Li diras: "La principo de la kredo estas malmultigi vortojn kaj multigi agojn. Tiu kies vortoj superas liajn agojn, sciu vere, ke lia neekzisto estus pli bona ol lia ekzisto, lia morto pli bona ol la vivo. - Words of Wisdom (Vortoj de Saĝeco).

'Abdu'l-Baha diras:

Veramo estas la fundamento de ĉiuj homaj virtoj. Sen veramo, progreso kaj sukceso en ĉiuj el la mondoj estas eblaj al neniu. Kiam tiu ĉi sankta atribuo evidentiĝas en homo, realiĝos ankaŭ ĉiuj la aliaj diaj kvalitoj.

La lumo de veramo kaj honesteco brilu el viaj vizaĝoj por ke ĉiuj sciu ke via promeso, ĉu en la laboro aŭ en plezuro, estas promeso fidinda kaj certa. Forgesu la memon kaj penu por la homaro. (mesaĝo al la londonaj bahaanoj, oktobro 1911)

Sin-Realiĝo

Baha'u'llah insistas senĉese ke homoj realigu kaj donu plenan esprimon al la perfektecoj kaŝitaj en ili ke ili realigu la veran internan memon tiel diferencan de la limigita ekstera memo, kiu estas en plej bona okazo nur sanktejo, kaj tro ofte malliberejo de la vera homo. En la Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj) Li diras:

Ho Filo de Esto! Per la mano de povo Mi faris vin kaj per la fingroj de potenco Mi kreis vin. En vin Mi lokis la esencon de Mia lumo; tial konfidu al ĝi kaj ne serĉu ion alian; ĉar Mia verko estas perfekta kaj Mia ordono estas deviga. Ne dubu pri tio, nek estu necerta.

Ho Filo de Spirito! Mi kreis vin riĉa, kial vi faras vin malriĉa? Mi kreis vin nobla, kial vi malnobligas vin? El la esenco de scio Mi donis al vi estecon, kial vi serĉas komprenon de alia ol Mi? El la argilo de amo Mi formis vin, kial vi okupas vin pri alia? Turnu vian rigardon al vi mem, por ke vi ekvidu Min starantan en vi, fortan, potencan kaj memekzistantan.

Ho Mia Servanto! Vi estas kiel glavo de mirindaj hardeco kaj brilo kaŝita en malluma glavingo kaj pro tio ĝia valoro restas kaŝita de la metiistoj. Eliĝu do el la ingo de memo kaj deziro por ke via hardeco ekfulmu brilege al la tuta mondo.

Ho Mia Amiko! Vi estas la tagstelo sur la ĉielo de Mia sankteco; gardu ke malpuraĵoj de la mondo ne mallumigu vian brilegon. Disŝiru la vualon de senzorgeco, por ke vi sen vualoj kaj kovraĵoj eliĝu plenlume kaj ornamu ĉiujn estaĵojn per la robo de la vivo.

La vivo al kiu Baha'u'llah alvokas Siajn sekvantojn estas sendube vivo tiel nobla ke en la tuta sfero de homaj ebloj estas nenio pli altideala kaj bela ol kion oni povus celi. Realiĝo pri la spirita esenco interne de ni signifas realiĝon pri la alta vero ke ni devenas de Dio kaj al Li ni revenos. Tiu reveno al Dio estas glorinda celo por bahaano; sed la sola vojo por atingi tiun ĉi celon estas obeo al Liaj elektitaj Senditoj, kaj speciale al Lia Sendito por la tempo en kiu ni vivas, Baha'u'llah, la Profeto de la Nova Epoko.

ĈAPITRO VI: PREGO

Preĝo estas ŝtuparo per kiu ĉiu povas levi sin al la Ĉielo. - Mahometo

Interparolado kun Dio

"Preĝo", diras "Abdu'1-Baha, "estas konversacio kun Dio". Por ke Dio povu konigi al homoj Siajn Penson kaj Volon, Li devas paroli al ili en lingvo kiun ili povas kompreni, kaj Li faras tion per la buŝoj de Siaj Sanktaj Profetoj. Kiam tiuj Profetoj estas korpe vivantaj ili parolas al homoj vizaĝo kontraŭ vizaĝo kaj transdonas al ili la revelacion de Dio: post llia morto la revelacio plue efikas homajn mensojn per lliaj kronikaj diraĵoj kaj skribaĵoj. Sed tio ĉi ne estas la sola maniero, per kiu Dio povas paroli al homoj. Ekzistas "lingvo de la Spirito", sendependa de parolo aŭ skribo, per kiu Dio povas interparoli kaj inspiri tiujn kies koroj serĉas la veron, kie ajn ili estas, kaj kia ajn estas ilia nacio aŭ lingvo. En tiu ĉi lingvo la Malkaŝanto daŭrigas Sian interparoladon kun la kredantoj post Sia foriro el la materiala mondo. Kristo interparoladis plue kaj inspiradis Siajn disĉiplojn post Sia krucumo. Fakte Li influadis ilin eĉ pli potence ol antaŭe; tiel same okazadis kun aliaj Profetoj. "Abdu'1-Baha multe parolas pri tiu ĉi spirita lingvo. Li diras, ekzemple:

Ni devas paroli en la lingvo de la ĉielo en la lingvo de la spirito - ĉar ekzistas lingvo de la spirito kaj koro. Ĝi tiel diferencas de nia lingvo kiel nia propra lingvo diferencas de tiu ĉe bestoj, kiuj esprimas sin nur per krioj kaj sonoj.

La lingvo en kiu ni parolas al Dio estas la lingvo de la spirito. Kiam, preĝante, ni estas apartigitaj de ĉiuj eksteraj aferoj kaj turnas nin al Dio, tiam en niaj koroj ni kvazaŭ aŭdas la voĉon de Dio. Sen vortoj ni parolas, vokas, komunikiĝas kun Dio kaj aŭdas la respondon. ... Ĉiu el ni, atinginte la ĝustan spiritan staton, povas aŭdi la Voĉon de Dio. (el prelego priskribita de f-ino Ethel J. Rosenberg)

Baha'u'llah deklaras ke la pli altaj spiritaj veroj povas esti komunikitaj nur danke al tiu ĉi spirita lingvo. Vortoj parolataj aŭ skribitaj estas tute sentaŭgaj. En libreto nomita The Seven Valleys (La Sep Valoj), en kiu Li priskribas vojiradon de vojaĝanto de la surtera loĝejo ĝis la Dia Hejmo, Li diras, parolante pri la pli antaŭenigitaj gradoj de la vojaĝo:

La lango ne kapablas rakonti pri tio, kaj vortoj parolataj estas nesufiĉegaj. La plumo estas neutila en tiu ĉi afero, kaj la inko postlasas nenion krom nigreco. ... Nur koro povas komuniki al koro la staton de la komprenanto: tio ne estas tasko de sendito, ĝi ankaŭ ne povas esti ampleksita en leteroj.

La Spirita Sinteno