Выбрать главу

Por ke ni povu atingi la spiritan staton en kiu la komunikiĝado kun Dio fariĝas ebla, kiel diras "Abdu'1-Baha:

Ni devas peni atingi tiun staton per apartiĝo de ĉiuj aferoj kaj personoj de la mondo kaj per sinturno ekskluzive al Dio. La atingo de tiu ĉi stato kostos al homo iom da peno, sed li devas strebi, li devas klopodi por tio. Ni povas ĝin atingi se ni pensos kaj zorgos malpli pri la materiaj kaj pli multe pri la spiritaj aferoj. Ju pli ni foriras de la unua, des pli ni proksimiĝas al la alia. La elekto apartenas al ni.

Nia spirita perceptemo, niaj internaj okuloj devas esti malfermitaj, por ke ni povu vidi en ĉio signojn kaj pruvojn de la Dia Spirito. Ĉio povas reflekti al ni la lumon de la Spirito. (el parolado priskribita de f-ino Ethel J. Rosenberg)

Baha'u'llah skribis: "Tiu strebanto ... je ĉiu mateniĝo ... komuniiĝu kun Dio, kaj, per la tuta animo, persistu celi al sia Amato. Li forigu ĉiun kaprican penson per la flamo de Lia aminda nomo...." - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, p. 265 (Kolektado el la Skribaĵoj de Baha'u'llah).

Simile, "Abdu'l-Baha deklaras:

Kiam homo permesas al la spirito, pere de la animo, ilumini lian komprenadon, tiam li enhavas la tutan kreitaĵaron. ... Sed aliflanke, kiam homo ne malfermas la menson kaj koron al la benoj de la spirito, sed turnas la animon al materiaĵoj, al la korpa parto de sia naturo, tiam li estas falinta de sur la altaĵo kaj li subiĝas al la membroj de la malsupera bestoregno.

Kaj Baha'u'llah skribis:

Liberigu viajn animojn, ho homoj, el la katenoj de memo, kaj purigu ilin de ĉiu aliĝo al ĉio krom Mi. Memorado pri Mi forigas ĉiun malpuraĵon, se vi nurpovus kompreni tion. ...

Kantu, ho Mia servanto, la versojn de Dio donitaj al vi, ... por ke la dolĉeco de via melodio flamigu vian propran animon, kaj allogu la korojn de ĉiuj homoj. Kiu ajn ripetas, en la privateco de sia ĉambro, la versojn malkaŝitajn de Dio, la dissemantaj anĝeloj de la Ĉionpova disvastigos la aromon de la vortoj de ties buŝo...- Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, pp. 294-295 (Kolektado el la Skribaĵoj de Baha'u'llah)

Neceso de Peranto

Koncerne tion ĉi 'Abdu'l-Baha diras:

Estas necesa peranto inter homo kaj la Kreinto - iu kiu ricevas la plenan lumon de la Dia Brilego kaj disradias ĝin tra la homa mondo, kiel la tera atmosfero ricevas kaj disvastigas la varmon de la sunradioj.

Kiam ni deziras preĝi, ni devas havi ian objekton pri kiu ni povas koncentriĝi. Se ni turnas nin al Dio, ni devas direkti la korojn al definitiva centro. Se lumo adoras Dion alie ol per Lia Manifestanto, li devas unue formi al si koncepton pri Dio, kaj tiu ĉi koncepto estas kreita de lia propra menso. Ĉar la limhava ne povas kompreni la Senfinan, Dio ne povas esti komprenita tiamaniere. Tion kion homo elpensas el sia propra menso li komprenas. Tio kion li povas kompreni ne estas Dio. Tiu koncepto pri Dio kiun homo formas al si estas nur vantaĝo, imagaĵo, fantaziaĵo, iluzio. Nenio komuna ekzistas inter tia koncepto kaj la Plejsupra Estaĵo.

Se homo deziras ekkoni Dion, li devas serĉi Lin en la perfekta spegulo, Kristo aŭ Baha'u'llah. En ambaŭ tiuj ĉi speguloj li vidos la reflektitan Sunon de Dieco.

Kiel la fizikan sunon ni konas laŭ ĝiaj brilego, lumo kaj varmo, tiel ankaŭ Dion, la Spiritan Sunon, brilantan el la sankteco de Malkaŝanto, ni ekkonas laŭ Liaj atribuoj de perfekteco, laŭ la beleco de Liaj kvalitoj kaj laŭ la brilego de Lia lumo. (el interparolo kun s-ro Percy Woodcock, en Akreo, 1909)

Aliloke Li diras:

Sen la perado de la Sankta Spirito, oni ne povas atingi rekte la malavaraĵojn de Dio. Ne ignoru la evidentan veron, ĉar estas memkonpreneble ke infano ne povas esti edukita sen instruisto, kaj sciado estas unu el la malavaraĵoj de Dio. Grundo ne estus kovrita per herboj kaj vegetaĵoj sen pluvo e/ nubo, tial la nubo estas perilo inter la Diaj malavaraĵoj kaj la grundo.... Lumo havas sian centron kaj se iu deziras serĉi ĝin alie ol e/ ĝia centro, li neniam atingos ĝin.... Turnu la atenton al la tagoj de Kristo; kelkaj imagis ke estas eble atingi la veron sen la Mesiaj eldiraĵoj, sed ĝuste tiu ĉi imago kaŭzis al ili la seniĝon de la vero.

Homo kiu penas adori Dion alimaniere sen turni sin al Lia Manifestanto estas kvazaŭ homo en malliberejo penanta per sia imago ĝui la ĉarmon de la sunbrilo.

Preĝado Necesa kaj Deviga

La preĝado estas ordonita al bahaanoj per esprimoj tute eksterdubaj. Baha'u'llah diras en Kitab-i-Aqdas:

Kantu (aŭ ripetu) la Vortojn de Dio ĉiumatene kaj ĉiuvespere. Kiu malatentas tion tiu malfideliĝis al la interligo de Dio kaj al Lia interkonsento, kaj kiu forturnas sin de ĝi estas e/ tiuj kiuj forturnas sin de Dio. Timu Dion, ho mia popolo! Ne fieru pro superkvanta legado (de la Sanktaj Vortoj) kaj pro agoj en tago kaj nokto. Kanti nur unu verson kun ĝojo kaj kontenteco estas por vi pli bone ol tralegi ĉiujn Revelaciojn de la Ĉionpova Dio senatente. Kantu la Tabuletojn de Dio tiagrade ke ne ekregu vin laceco kaj depremiĝo. Ne ŝarĝadu la animon ĝis plena senfortiĝo kaj elĉerpiĝo, sed kontraŭe refreŝigu ĝin por ke ĝi povu flugi per la flugiloj de la Revelacio ĝis la Tagiĝloko de pruvoj. Tio proksimigos vin al Dio, se vi estus ja e/ tiuj, kiuj komprenas. - Kitab-i-Aqdas.

'Abdu'l-Baha diras al korespondanto: "Ho vi spirita amiko! Sciu ke preĝado estas necesa kaj deviga, kaj nenia preteksto kia ajn ĝi estus liberigas homon de ĝi esceptante nur se li estas mense malsana aŭ nevenkebla baro malpermesas ĝin al li."

Alia korespondanto demandis: "Kial preĝi? Kia estas La senco de tio ĉi, konsiderante ke Dio starigis ĉion kaj aranĝas ĉiujn aferojn laŭ la plej bona ordo; kia, do, estas la senco se oni petegas kaj preĝas, prezentas siajn bezonojn kaj serĉas helpon?" "Abdu'l-Baha respondis:

Sciu, vere, ke taŭgas al malfortulo preĝoturni sin al la Fortulo, kaj necesas al tiu kiu serĉas favoron petegi helpon de la Glora Favoranto. Kiam homo preĝas al la Eternulo, turnas sin al Li kaj serĉas favoron en Lia Oceano, tiu preĝo donas lumon al lia koro, klerecon al lia vido, vivon al lia animo kaj ekstazon al lia estaĵo.

Kiam vi preĝas al Dio kaj ripetas, "Via Nomo estas mia kuraco," konsideru kiom via koro estas ĝojigita, via animo ravita per la spirito de amo al Dio, kaj via menso allogita al la Regno de Dio! Per tia alĉarmado pligrandiĝas la homaj povo kaj kapablo. Kiam la ujo estas pligrandigita la akvo plimultiĝas, kaj kiam kreskas soifo la donaco de nuboj fariĝas agrabla al la homa gusto. Tio ĉi estas la mistero de preĝado kaj la esenco de prezentado de siaj bezonoj. (el tabuleto al amerika kredanto, tradukita de 'Ali Kuli Khan, oktobro 1908)

Baha'u'llah revelaciis tri ĉiutagajn preĝojn devigajn. La kredantoj rajtas elekti unu el tiuj ĉi tri preĝoj, sed ili devas ripeti unu el ili, kaj laŭ la maniero difinita de Baha'u'llah.

Komuna Preĝado

La preĝoj ordonitaj de Baha'u'llah kiel ĉiutaga devo al bahaanoj estas privataj. Nur okaze de la Preĝo por Mortintoj ordonis Baha'u'llah komunan preĝon, kaj la sola postulo estas ke tiu kiu laŭtlegas ĝin, kaj ĉiuj ĉeestantoj, staru. Tio malsimilas al la islama kutimo de komuna preĝo dum kiu la kredantoj viciĝas malantaŭ imamo, kiu kondukas la preĝon. Tio estas malpermesita en la Bahaa Kredo.

Tiuj ordonoj, kiujn Baha'u'llah faris rilate al forigo de profesia pastraro, tute ne signifas ke Li senvalorigas Diservojn. Koncerne la valoron de unuigitaj kaj komunaj preĝoj, "Abdu'1-Baha diris jene:

Oni povas diri: "Mi povas preĝi al Dio kiam ajn mi volas, kiam la sentoj de mia koro estas turnitaj al Dio; kiam mi estas en sovaĝejo, kiam mi estas en urbo, aŭ kie ajn mi estas. Kial mi devas iri kie aliaj kunvenas en speciala tago, je difinita horo, por unuigi miajn preĝojn kun la iliaj, se mi eble ne havas tiam la inklinon al preĝo?"