Выбрать главу

Tia penso estas vana imagaĵo, ĉar kiam multaj personoj estas kuniĝintaj ilia forto estas pli granda. Unuopaj soldatoj batalantaj aparte kaj individue ne havas la forton de unuigita armeo. Se ĉiuj soldatoj en tiu ĉi spirita milito kuniĝas, iliaj unuigitaj spiritaj sentoj helpas unu la alian, kaj iliaj preĝoj fariĝas akceptindaj. (el notoj de f-ino Ethel J. Rosenberg)

Preĝo estas La Lingvo de Amo

Al iu kiu demandis ĉu preĝo estas necesa, ĉar supozeble Dio konas la dezirojn de ĉiuj koroj, "Abdu'1-Baha respondis:

Se unu amiko amas alian, ĉu ne estas nature ke li deziras diri tion? Kvankam li scias, ke la amiko komprenas ke li amas lin, ĉu li tamen ne deziras diri tion al li?... Estas vere ke Dio konas la dezirojn de ĉiuj koroj; sed la impulso al preĝo estas natura, fluanta el la amo de homo al Dio.

... Nenecesas ke preĝo troviĝu en vortoj, sed en pensoj kaj en agoj. Sedse tiuj amo kaj deziro forestas, vane estas la penado altrudi al ili. Vortoj sen amo signifas nenion. Se iu parolas al vi kvazaŭ pro malagrabla devo, sen amo aŭ plezuro en la renkontiĝo kun vi - ĉu vi deziras interparoli kun li? (artikolo en Fortnightly Review, julio-decembro 1911, p. 184, de f-ino E. S. Stevens)

En alia parolo Li diris:

En la plej alta preĝo, oni preĝas nur pro la amo al Dio, ne pro tio ke oni timas Lin aŭ inferon, aŭ esperas favoron aŭ ĉielon. ... Kiam homo ekamas alian homon, li ne povas sin deteni de ne mencii la nomon de la amato. Kiom multe pli malfacile estas sin deteni de ne mencii la Nomon de Dio kiam oni Lin ekamis.... Spirita homo trovas plezuron en nenio krom la rememorado pri Dio. (el notoj de f-ino Alma Robertson kaj aliaj pilgrimantoj, novembro kaj decembro 1900)

Liberiĝo de Sortobatoj

Laŭ la instruoj de la Profetoj, malsanoj kaj aliaj formoj de sortobatoj estas ŝuldataj al malobeo al la Diaj Ordonoj. Eĉ malfeliĉojn devenantajn de inundegoj, uraganoj, kaj tertremoj "Abdu'1-Baha atribuas nerekte al tiu ĉi kaŭzo.

La sufero kiu sekvas la kulpon ne havas la karakteron de venĝo, sed estas instruiga kaj kuraciga. Ĝi estas la Voĉo de Dio avertanta la homon ke li flankeniĝis de la ĝusta vojo. Se la sufero estas terura, ĝi estas pro tio ke la danĝero de la malbonfarado estas pli terura, ĉar "la repago por peko estas morto".

Kiel malfeliĉo estas kaŭzita de la malobeo, tiel ankaŭ liberiĝo de la malfeliĉo povas esti atingita nur per la obeo. En tiu ĉi afero estas neniaj hazardoj nek malcertaĵoj. Turniĝo for de Dio neeviteble sekvigas sortobatojn, kaj sinturno al Dio tiel same neeviteble sekvigas benon.

Ĉar, tamen, la tuta homaro estas unu organismo, la bonstato de ĉiu individuo dependas ne nur de lia persona konduto, sed ankaŭ de tiu ĉi de liaj najbaroj. Se unu agas malbone, ĉiuj suferas en pli aŭ malpli granda grado; same se unu agas bone, ĉiuj profitas. Ĉiu devas, iaparte, porti la ŝarĝojn de siaj najbaroj, kaj la plej bonaj el la homaro estas tiuj kiuj portas la plej grandajn ŝarĝojn. Sanktuloj ĉiam suferis multege; Profetoj suferis ekstermezure. Baha'u'llah diras en la Book of iqan (Libro iqan): "Sendube oni informis vin pri la malfacilaĵoj, la malriĉeco, la malsanoj, kaj la malrespekto kiuj trafis ĉiun Dian Profeton kaj Liajn kunulojn. Sendube vi aŭdis kiel la kapoj de iliaj sekvantoj estis donace sendataj en diversajn urbojn. ..." - Kitab-i- lqan, p. 73

Ne estas pro tio ke la sanktuloj kaj Profetoj meritas la punon super aliaj homoj. Ja, ili ofte suferas pro la pekoj de la aliaj, kaj ili suferas propravole, por la aliaj. Ili celas la bonstaton de la mondo, ne la propran. Vera amanto de la homaro preĝas ne ke li, kiel individuo, evitu malriĉecon, malsanon aŭ sortobaton, sed ke la homaro estu savita de nescio kaj pekado kaj de la malbonoj kiuj nepre rezultas el ili. Se li deziras sanon aŭ riĉecon por si mem, ĝi estas por tio ke li povu servi la Regnon, kaj se la korpa sano aŭ riĉeco estas al li rifuzita, li akceptas sian sorton kun "radianta akceptemo", bone sciante ke ekzistas justa saĝeco en ĉio kiu okazis al li sur la vojo de Dio.

Abdu'l-Baha diras:

Ĉagrenoj kaj malĝojoj ne venas al ni hazarde; ili estas senditaj de la Dia Favoro por nia perfektiĝo. Kiam venas ĉagreno kaj malĝojo, tiam la homo rememoras sian Patron Kiu estas en la Ĉielo, kaj Kiu havas la povon savi lin el liaj malfacilaĵoj. Ju pli granda estas lia punsufero, des pli granda estos la rikolto de la spiritaj virtoj elmontritaj de li.

Unuavide povas ŝajni tre maljusta afero, ke senkulpulo suferu pro kulpulo, sed "Abdu'1-Baha certigas ke tiu maljustaĵo estas nur laŭŝajna kaj ke, finfine, superos perfekta justeco. Li skribas:

Koncerne etulojn, infanojn kaj malfortulojn kiuj estas afliktataj per la manoj de premantoj... por tiuj animoj estas rekompenco en la alia mondo ... tiu suferado estas la plej granda favoro de Dio. Vere tiu favoro de la Eternulo estas multe pli bona ol la bonstato de tiu ĉi mondo kaj la kreskado kaj evoluado apartenantaj al tiu ĉi loko de mortemeco.

Preĝo kaj la Leĝoj de la Naturo

Multaj trovas malfacilaĵojn en la ekkredo je la efikeco de preĝoj ĉar ili opinias ke respondo al la preĝo prezentus arbitran konflikton kun la leĝoj de la naturo. Analogio povas helpi nin klarigi tiun malfacilaĵon. Kiam oni tenas magneton super feraj fajlaĵoj ĉi tiuj estas altirataj supren kaj kroĉas sin al ĝi; sed ĉi tio prezentas nenian konflikton kun la leĝo de gravito. La forto de la gravito influas la fajlaĵojn kiel antaŭe. Tio kio okazis estas tiel ke oni intervenigis superan forton, alian forton kies agado estas tiel same regula kaj kalkulebla kiel tiu de la gravito. La bahaa vidpunkto estas ke preĝo intervenigas agadon de pli altaj fortoj, ĝis nun relative malmulte konataj; sed ŝajnas tute senracie kredi ke tiuj ĉi fortoj estas pli arbitraj en sia agado ol la korpaj fortoj. La diferenco konsistas en tio ke ili ne estas ankoraŭ plenstuditaj kaj eksperimente esploritaj, kaj ilia agado ŝajnas al ni mistera kaj nekalkulebla pro nia nescio.

Alia malfacilaĵo kiun kelkaj opinias konfuza estas ke preĝo ŝajnas esti forto tro malgranda por kaŭzi la grandegajn rezultatojn pretendatajn por ĝi. Analogio povas servi por klarigi ankaŭ tiun ĉi malfacilaĵon. Malgranda forto, aplikata al kluzpordo de akvujo, povas liberigi kaj reguligi fortegan fluon de akvopovo, aŭ, aplikita al direktilo de oceana ŝipo, povas direkti la iradon de tiu grandega ŝipo. Laŭ la bahaa vidpunkto, la povo kiu venigas la respondojn al preĝoj estas la neelĉerpebla Povo de Dio. La tasko de la preĝanto estas nur uzi la negrandan forton necesan por liberigi la fluon aŭ difini la direkton de la Dia Malavareco, kiu estas ĉiam preta servi al tiuj kiuj ellernis ĝin uzi.

Bahaaj Preĝoj

Baha'u'llah kaj "Abdu'l-Baha malkaŝis sennombrajn preĝojn por la uzo de Siaj sekvantoj en diversaj tempoj kaj en diversaj okazoj. La grandeco de la koncepto kaj la profunda spiriteco malkaŝitaj en tiuj vortoj devas imponi ĉiun penseman studanton, sed nur farante ilin regula kaj grava parto de sia vivo oni povas plene kompreni ilian signifon kaj vere realigi ilian forton. Malfeliĉe, la konsidero je la spaco malpermesas al ni doni pli ol kelkajn mallongajn specimenojn de tiuj ĉi preĝoj. Por pluaj ekzemploj la legantoj devas sin turni al aliaj libroj.

Ho mia Dio! Faru, ke Via belo estu mia nutraĵo, Via kunesto mia trinkaĵo, kaj Via deziro mia espero, kaj laŭdoj al Vi mia agado, kaj memorado pri Vi mia akompananto, kaj la potenco de Via suvereneco mia helpanto, kaj Via loĝejo mia hejmo, kaj mia restadejo la loko kiun Vi sanktigis de la limoj altruditaj sur tiuj kiuj estas kvazaŭ vualitaj de Vi. Vi estas, vere, la Ĉionpova, la Ĉielglora, la Plej Potenca. - Baha'u'llah

Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min por ke mi konu kaj adoru Vin. Mi atestas, ĉi-momente, pri mia senforteco kaj pri Via potenco, pri mia malriĉeco kaj pri Via riĉeco. Ne ekzistas alia Dio krom Vi, la Defendanto, la Mem-Ekzistanto. - Baha'u'llah