Выбрать главу

Ho mia Dio! Ho mia Dio! Unuigu la korojn de Viaj servantoj, kaj malkaŝu al ili Vian grandan celon. Ili sekvu Viajn ordonojn kaj estu fidelaj al Via leĝo. Helpu ilin, ho Dio, en ilia penado, kaj donu al ili forton por servi al Vi. Ho Dio! ne forlasu ilin al ili mem, sed gvidu iliajn paŝojn per la lumo de scio, kaj ĝojigu iliajn korojn per Via amo. Vere, Vi estas ilia helpanto kaj ilia Eternulo. - Baha'u'llah

Ho Vi bona Dio! Vi kreis ĉiujn homojn el la samaj prapatroj. Vi dekretis ke ĉiuj apartenu al la sama rondo familia. En Via Sankta Apudesto ili ĉiuj estas Viaj servantoj, kaj al la tuta homaro Vi donis rifuĝon en Via Sanktejo. Ĉiuj kunvenis ĉe la Tablo de Via Malavareco; ĉiuj estas iluminitaj per la lumo de Via Providenco. Ho Dio! Vi estas bona al ĉiuj, Vi pretigas provizon por ĉiuj, donas rifuĝon al ĉiuj, donacis vivon al ĉiuj; ĉiun kaj ĉiujn Vi favoris per talentoj kaj kapabloj, kaj ĉiuj estas banitaj en la Oceano de Via favoro. Ho Vi bonkora Eternulo! Unuigu ĉiujn. Permesu ke la religioj interakordiĝu kaj faru ĉiujn unu nacio, por ke ĉiu konsideru la alian kiel membron de tiu sama familio kaj la tutan teron kiel unu hejmon, kaj ke ĉiuj kunvivu en perfekta harmonio.

Ho Dio! Levu alten la standardon de la unueco de la homaro.

Ho Dio! Starigu la Plej Sanktan Pacon. Cementu la korojn unu kun la alia, ho Dio.

Ho vi bona Patro, Dio! Ĝojigu niajn korojn per la aromo de Via amo. Lumigu niajn okulojn per la Lumo de Via

Gvidado. Feliĉigu niajn orelojn per la melodio de Via vorto, kaj enfermu ĉiujn en la Rifuĝejo de Via

Providenco.

Vi estas la Potenca kaj Povanta, Vi estas la Pardonanta kaj Vi estas Tiu Kiu indulgas la erarojn de ĉiuj homoj! - "Abdul-Baha

Ho Vi Ĉionpova! Mi estas pekulo, sed Vi estas la Pardonanto! Mi estas plena de mankoj, sed Vi estas la

Kompatema! Mi estas en la mallumo de eraroj, sed Vi estas la Lumo de Pardono!

Tial, ho Bona Dio, pardonu miajn pekojn, favordonu Viajn Donacojn, indulgu miajn kulpojn, pretigu por mi

rifuĝon, profundigu min en la Fonto de Via Pacienco kaj resanigu nin el ĉiuj malsanoj kaj malfortecoj.

Purigu kaj sanktigu min. Permesu al mi partopreni en la elfluo de sankteco, por ke ĉagrenoj kaj malĝojoj

malaperu, por ke ĝojo kaj feliĉo venu sur min, malgajeco kaj senespereco ŝanĝu sin en ĝojon kaj fidon, kaj

kuraĝo okupu la lokon de timo.

Vere Vi estas la Pardonanto, la Kompatema, kaj Vi estas la Malavara, la Amata! - 'Abdu'l-Baha

Ho Vi kompatema Dio! Dankoj estu al Vi pro tio ke Vi vekis kaj konsciigis min. Vi donis al mi vidantajn okulojn kaj donacis al mi aŭdantajn orelojn. Vi kondukis min al Via Regno kaj gvidis min sur Vian Vojon. Vi montris al mi la ĝustan direkton kaj igis min eniri la Arkeon de Saviĝo. Ho Dio! igu min esti konstanta, firma kaj fidela. Protektu min de teruraj provoj kaj gardu kaj ŝirmu min en la fortikaĵo de Viaj Sankta Interligo kaj Testamento. Vi estas la Potenca! Vi estas la Vidanta! Vi estas la Aŭdanta! Ho Vi Kompatema Dio! Donacu al mi koron, kapablan por esti iluminita, kiel spegulo, per la Lumo de Via amo; inspiru min per pensoj kapablaj por ŝanĝi la mondon en rozĝardenon per Via Spirita Malavareco. Vi estas la Kompatema, la Malavara! Vi estas la Granda, Bonfara Dio! -Abdu'l-Baha

Bahaa preĝo ne estas, tamen, limigita al la uzado de la difinitaj formoj, kiel ajn gravaj ili estu. Baha'u'llah instruas ke la tuta vivo de homo devas esti preĝo, ke laboro plenumita en la ĝusta animstato estas ador-akto, ke ĉiu penso, vorto kaj faro dediĉita al la Gloro de Dio kaj al la bono de proksimuloj estas preĝo, en la plej vera senco de la vorto.[22]

ĈAPITRO VII: SANO KAJ KURACADO

Turni la vizaĝon al Dio donas sanon al la korpo, menso kaj animo. - 'Abdu'l-Baha Korpo kaj Animo.

Laŭ la bahaaj instruoj homa korpo servas kiel dumtempa ilo por la evoluigo de la animo, kaj, kiam tiu celo estas atingita, ĝi estas demetita. Tiel same ovo-ŝelo servas kiel dumtempa ilo por la maturiĝo de birdido, kaj, kiam tiu celo estas atingita, ĝi estas rompita kaj forĵetita. "Abdu'1-Baha diras ke la korpo estas nekapabla al senmorteco, ĉar ĝi estas aĵo kombinita, konstruita el atomoj kaj molekuloj, kaj, kiel ĉiu objekto kombinita, ĝi devas siatempe esti malkombinita.

La korpo devas esti servanto de la animo, neniel ĝia mastro, sed ĝi devas esti volonta, obeema kaj kapabla servanto, kaj devas ricevi la konsideradon kiun meritas bona servanto. Se ĝi ne estas ĝuste konsiderata, sekvas malsanoj kaj malfeliĉoj, kun rezultoj plorindaj por la mastro kiel ankaŭ por la servanto.

Unueco de Ĉiuj Vivoj.

La esenca unueco de vivo en ĉiuj ĝiaj miriadaj formoj kaj gradoj estas unu el la fundamentaj instruoj de Baha'u'llah. Nia korpa sano estas tiel ligita kun la sano mensa, morala kaj spirita, kaj ankaŭ kun individua kaj sociala farto de aliaj homoj, plie, eĉ kun la vivo de bestoj kaj kreskaĵoj, ke ĉiu estas influata de la aliaj en multe pli alta grado, ol oni ordinare pensas.

Ekzistas sekve nenia ordono de Profeto, al kiu ajn fako de la vivo ĝi principe rilatas, kiu ne koncernus korpan sanon. Kelkaj el tiuj instruoj, tamen, pli senpere rilatas la korpan farton ol la aliaj, kaj tiujn ĉi ni nun studos.

Simpla Vivado.

'Abdu'l-Baha diras:

Ŝparemo estas la fundamento de homa prospero. Malŝparulo ĉiam havas rnaltrankvilaĵojn. Malŝparemo flanke de iu ajn persono estas nepardonebla peko. Oni ne faru ruzon al aliaj kiel faras parazita planto. Ĉiu persono havu profesion, ĉu tio estu literatura aŭ mana, kaj vivu ĉastan, kuragan, honestan vivon, ekzemplo de ĉasteco imitinda de aliaj. Estas pli reĝe kontentiĝi per nefreŝa panpeco ol ĝui luksan manĝon, pagita per mono kiu venas el la poŝo de aliaj. La menso de kontenta persono estas ĉiam paca kaj lia koro serena. (Baha'i Scriptures, p.453 (Bahaaj Skriboj)

Oni ne malpermesas bestodevenan nutraĵon sed 'Abdu'l-Baha diras: "Fruktoj kaj grenoj (estos la nutraĵo de la estonteco). Venos tempo kiam oni ne mangos plu viandon. La medicina scienco estas nur en sia infanaĝo, tamen ĝi montris ke nia natura nutrado estas tio kio elkreskas el la tero." (Ten days in the Light of 'Akka, de Julia M. Grundy (Dek Tagoj en la Lumo de Akreo)

Alkoholo kaj Narkotaĵoj.

La uzado de narkotaĵoj kaj alkoholaĵoj, escepte de kuraciloj en malsano, estas severeo malpermesita de Baha'u'llah. Vivoĝuado

La bahaaj instruoj estas bazitaj sur moderneco, ne sur asketismo. Ĝuado de la bonaj kaj belaj aferoj de la vivo, kaj materialaj kaj spiritaj, estas ne nur permesita sed ankaŭ ordonita. Baha'u'llah diras: "Ne senigu vin de tio, kio estas kreita por vi." Refoje Li diras: "Estas ordonite al vi ke ĝojekstazo kaj la glora sciigo estu videblaj en viaj vizaĝoj."

'Abdu'l-Baha diras:

Ĉio kio estas kreita por homo, kiu estas ĉe la plejsupro de la kreaĵo, kaj li estu dankema por la Diaj donacoj. Ĉiuj materialaj aferoj estas por ni, por ke ni per dankemo lernu kompreni la vivon kiel Dian favoraĵon. Se ni estas malkontentaj pro la vivo ni estas sendankuloj, ĉar nia materiala kaj spirita ekzistado estas ekstera atesto de la dia favoro. Tiaj ni devas esti feliĉaj kaj utiligi la vivotempon en glorlaŭdoj, rekonante la valoron de ĉiuj aferoj.

Demandite ĉu la bahaa malpermeso kontraŭ vetludoj koncernas ludojn de ĉiuj specoj, 'Abdu'l-Baha respondis:

Ne, kelkaj ludoj estas sendanĝeraj kaj ne estas malbono se oni sekvas ilin kiel distraĵon. Sed minacas ke la distraĵo povas degeneri en temporabo. La malŝparo de tempo estas malakceptinda en la Kredo de Dio. Sed distriĝo por plibonigi la korpajn povojn, kiel ekzercoj, estas dezirinde. - A Heavebly Vista, p.9 (Ĉiela Perspektivo)