Выбрать главу

Pureco

Baha'u'llah diras, en la Book of Aqdas (Libro Aqdas):

Estu la esenco de pureco inter la homoj ...en ĉiaj cirkonstancojkondutu en delikata maniero... lasu aperisur viaj vestoj nenian signon de malpureco. ... Banu vin en pura akvo; akvo unufoje uzita ne estas uzebla. ... Vere ni deziris vidi en vi elmontrantojn de la Paradizo sur la tero, por ke vi disradiu tion kio ĝojigos la korojn de la favoratoj. - Kitab-i-Aqdas

Mirza Abu'l-Fadl, en sia libro, Baha'i Proofs (p. 89, Bahaaj Pruvoj) akcentas la grandegan signifon de tiuj ĉi ordonoj, speciale en kelkaj partoj de la Oriento, kie akvo de plej malbona kvalito estas ofte uzata por la celoj de mastrumado, por banado kaj eĉ por trinkado, kaj kie ĝeneralaj estas terure nehigienaj kondiĉoj, kiuj kaŭzas multegan eviteblan malsanon kaj mizeron. Tiuj ĉi kondiĉoj. kiuj laŭsupoze estas sankciitaj de la reganta religio, povas ŝanĝiĝi, inter la Orientanoj, nur per ordono de iu kiu kredeble havas dian aŭtoritaton. Ankaŭ, en multaj partoj de la Okcidenta Duonglobo, sekvus mirinda transformiĝo se pureco estus akceptita ne nur kiel plej proksima al dieco sed ankaŭ kiel esenca parto do la dieco.

Rezulto de la Obeo al Profetordonoj.

La efiko kiun havos je sano la ordonoj koncernantaj la simplan vivadon, higienon, sindetenadon de alkoholo kaj opio, k.t.p., estas tro evidenta por bezoni multajn komentariojn, kvankam dia vivsignifa valoro estas ordinare nesufice taksata. Se ili estus ĝenerale plenumataj, plej multe da infektaj malsanoj kaj granda nombro da aliaj baldaŭ malaperus el inter la homoj. La amaso da malsanoj kiuj estas kaŭzitaj per malzorgado de simplaj higienaj antaŭgardoj kaj per inklino al alkoholo kaj opio estas giganta. Plie, obeado al tiuj ĉi ordonoj ne nur efikus la sanon, sed ankaŭ potence boninfluus kaj la karakteron kaj la konduton. Alkoholo kaj opio influas konsciencon de homo longe antaŭ ol influi lian irmanieron aŭ kaŭzi evidentan korpan malsanon, tiel ke la morala kaj spirita profitoj de abstinenco estas eĉ pli granda ol la korpa. Koncerne purecon, 'Abdu'l-Baha diras: "Ekstera pureco, kvankam ĝi estas nur korpa afero, multe influas la spiritstaton. La fakto ke la korpo estas pura kaj senmakula influas la spiriton de homo."

Se estus ĝenerale plenumataj la ordonoj de Profetoj koncernantaj ĉastecon en la seksaj rilatoj, nuligita estus abunda kaŭzo de malsanoj. La abomenaj veneraj infektoj, kiuj ruinigas hodiaŭ la sanon de multaj miloj, senkulpaj kiel ankaŭ la kulpaj, suĉinfanoj kiel ankaŭ la gepatroj, tre baldaŭ estus entute afero de pasinteco.

Se estus ĝenerale plenumataj la ordonoj de Profetoj koncerne justecon, reciprokan helpon, ami proksimulon kiel sin mem - kiamaniere la homamasaj ŝvit-laborado kaj malpura mizero unuflanke, kune kun la egoista ĝuado, nenionfarado kaj malnobla lukso aliflanke, povus daŭre kaŭzi mensajn, moralajn kaj korpajn ruinojn?

Simpla obeo al la higienaj kaj moralaj ordonoj de Moseo, Budho, Kristo, Mahometo aŭ Baha'u'llah farus pli multe por eviti malsanojn ol ĉiuj kuracisto kaj ĉiuj regularoj pri publika sano en la mondo kapablus atingi. Efektive, ŝajnas esti certa afero ke se tia obeo estus ĝenerala, bonfarto ankaŭ farigus ĝenerala. Anstataŭ la nuna stato en kiu vivantoj velkas pro malsanoj aŭ estas detruataj en la infanaĝo, juneco aŭ plenjaroj, kio tiel ofte hodiaŭ okazas, la homoj vivus ĝis granda maturaĝo, kiel sendifektaj fruktoj kiuj maturiĝas kaj moliĝas antaŭ ol fali de la branĉo.

La Profeto kiel Kuracisto.

Ni tamen loĝas en la mondo, kie de tempo nememorebla obeo al la ordonoj de la Profetoj estas la escepto pli ĝuste ol regulo; en kiu memamo estis pli ĝenerala motivo ol amo al Dio; en kiu personaj kaj partiaj profitoj ricevadis la unuan konsideron antaŭ la profito de la tuta homaro; en kiu materialaj havaĵoj kaj korpaj plezuroj estis pli ŝatataj ol la socia kaj spirita bonstato de la homaro. El tio sekvis akraj konkuradoj kaj konfliktoj, premegoj kaj tiraneco, ekstremoj de riĉeco kaj mizero - ĉiuj tiuj kondiĉoj kiuj naskas malsanon mensan kaj korpan. Rezulte de tio, la tuta arbo de la homaro malsanas, kaj ĉiu folieto de la arbo partoprenas en la ĝenerala malsaneco. Eĉ la plej puraj kaj plej sanktaj devas suferi pro la pekoj de aliaj.

Kuraco estas necesa - kuraco de la tuta homaro, de nacioj kaj de individuoj. Tiel Baha'u'llah kiel Liaj inspiritaj Antaŭuloj, ne nur montras kiel oni devas gardi la sanon, sed ankaŭ kiel ĝin reakiri se ĝi perdiĝus. Li venas kiel Granda Kuracisto, kiu resanigas la mondon, kaj korpe kaj anime.

Kuracado per Materialaj Rimedoj.

En la hodiaŭa Okcidenta mondo videble estas rimarkinda reviviĝo de kredo en la efikeco de kuracado per rimedoj mensaj kaj spiritaj. Efektive multaj, ribelantaj kontraŭ la materialaj ideoj pri malsanoj kaj pri kuracado kiuj regis en la deknaŭa jarcento, trairis al la kontraŭa ekstremo kaj neas entute ĉian valoron de materialaj rimedoj kaj higienaj metodoj. Baha'u'llah agnoskas la valoron de kaj materialaj kaj spiritaj rimedoj. Li instruas ke oni devas evolui, stimuli kaj perfektigi la sciencon kaj arton de kuracado, por ke ĉiuj kuracmanieroj estu aplikataj plej sukcese, ĉiu en sia propra sfero. Kiam membroj de la familio de Baha'u'llah mem estis malsanaj, oni venigis profesian kuraciston, kaj la samo estas rekomendita al Liaj sekvantoj. Li diras: "Se vin atakos malsano, konsultu spertan kuraciston." - Kitab-i-Aqdas

Tio ĉi tute harmonias kun la ĝenerala bahaa rilato al sciencoj kaj artoj. Ĉiuj sciencoj kaj artoj kiuj servas por la bono de la homaro, eĉ en materiala maniero, devas esti respektataj kaj akcelataj. Per scienco homo fariĝas mastro de materialaj aferoj; per nescio li restas ilia sklavo.

Baha'u'llah skribas:

Ne malzorgu kuracadon kiam ĝi estas necesa, sed forlasu ĝin kiam la sano estas rebonigita. Kuracu malsanon prefere per dieto, detenante vin de uzado de kuraciloj; kaj se vi trovos tion kion vi bezonas en unu simpla herbo, ne turnu vin al kunmiksitaj medikamentoj. ... Detenu vin de kuraciloj kiam la sano estas bona, sed uzu ilin kiam estas necese. -Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto)

En unu el Siaj Tabuletoj Abdu'l-Baha diras:

Ho serĉanto de vero! Estas du manieroj por kuraci malsanon: materialaj rimedoj kaj spiritaj rimedoj. La unua maniero estas uzado de materialaj kuraciloj. La dua konsistas el preĝado al Dio kaj sinturno al Li. Ambaŭ rimedoj devas esti uzataj kaj aplikataj. . Plue, ili ne estas nekunigeblaj, kaj vi devas akcepti la korpajn medikamentojn rezulte de la kompatemo kaj favoro de Dio Kiu malkaŝis kaj konigis la medicinan sciencon, por ke Liaj servantoj profitu ankaŭ tion ĉi kuracmanieron.

Li instruas ke, se niaj naturaj gustosentoj kaj instinktoj ne estus difektitaj per la sensencaj kaj nenaturaj vivmanieroj, ili povus esti fidindaj gvidantoj en la elekto tiel de ĝusta dieto kaj sanigaj fruktoj, herbo kaj aliaj kuraciloj, kiel okazas kun sovaĝaj bestoj. En interesa interparolo pri kuracado priskribita en Some Answered Questions (Respondoj al Demandoj) (p. 298), Li diras fine:

Estas do evidente ke estas eble kuraci per manĝoj, nutraĵoj kaj fruktoj sed ĉar hodiaŭ la medicina scienco estas neperfekta, tiu ĉi fakto ne estas ankoraŭ plene komprenata. Kiam la medicino atingos perfektecon, oni kuracados per manĝoj, nutraĵoj, aromaj fruktoj kaj legomoj, kaj per diversaj akvoj, varma ka malvarmaj.

Eĉ kiam la rimedoj de la kuracado estas materiaj, la povo kiu efektive sanigas estas Dia, ĉar la atribuoj de herboj kaj mineraloj devenas de la Dia Donacemo. "Ĉio dependas de Dio. Medicino estas nur ekstera formo aŭ rimedo per kiu oni ricevas la ĉielan sanigon."

Kuraco per Nemateriaj Rimedoj.

Li instruas ke estas ankaŭ metodoj de kuracado sen la materiaj rimedoj. Eksiztas "infekto de sano", kiel ankaŭ infekto de malsano, kvankam la unua estas tre malrapida kaj malfortefika, dum la dua ofte estas fortega kaj rapida en sia agado.