Выбрать главу

Multe pli potencaj rezultoj sekvas el animaj statoj de malsanuloj mem, kaj "sugestio" povas ludi gravan rolon en la formado de tiuj statoj. Timo, kolero, ĉagreno, k.t.p., estas tre malfavoraj por la sano, dum espero, amo, ĝojo estas tiel same favoraj.

Tiel do Baha'u'llah diras:

Vere la plej necesa afero estas kontenteco en ĉiaj cirkonstancoj; tiel la homo estas gardata kontraŭ malgajeco kaj laceco. Ne subigu al malĝojo kaj malfeliĉo, ili kaŭ zas la plej grandan mizeron. Ĵaluzo konsumas la korpon kaj kolero bruligas la hepaton; evitu ilin ambaŭ kiel vi evitus leonon. - Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto)

Kaj 'Abdu'l-Baha diras: "Ĝojo donas al ni flugilojn. En ĝojo niaj fortoj estas pli vivopovaj, nia intelekto pli vigla. Sed kiam malĝojo nin ekregas, la forto forlasas nin."

'Abdu'l-Baha skribas pri alia formo de mensa kuracado ke gi rezultas eclass="underline"

Kompleta mensa koncentriĝo de forta persono je malsanulo, dum la lasta esperas per la tuta koncentrita kredo ke la resaniĝo efektiviĝos per la spirita povo de la fortulo - ĝis tia grado ke estiĝas interna kontakto inter la forta persono kaj la malsanulo. La fortulo streĉas ĉiujn fortojn por resanigi la pacienton, kaj la malsanulo plenfidas la ricevon de la resaniĝo. La efekto de tiuj ĉi rnensaj impresoj kaŭzas ekscitecon de la nervoj, kaj tiuj ĉi impresoj kaj nervekscito kaŭzos resaniĝon de la malsanulo. - Some Answered Questions, p.

(Respondoj al Demandoj)

Ĉiuj ĉi kuracmetodoj, tamen, estas iimigitaj en siaj efikoj, kaj povus rnalsukcesi resanigi en teruraj malsanoj. La Povo de la Sankta Spirito.

La plej potenca kurac-rimedo estas la Povo de la Sankta Spirito.

... Tio ĉi ne dependas de kontakto, nek de ĉevido, nek de apudesto. ... Ĉu la malsano estas negrava ĉu grava, ĉu ekzistas kontakto de la korpoj aŭ ne, ĉu aŭ ne estas starigita persona interligo inter la malsanulo kaj la kuracisto - tiu ĉi kuraco efektiviĝas per la povo de la Sankta Spirito. - Some Answered Questions, p.

(Respondoj al Demandoj)

En interparolo kun f-ino Ethel Rosenberg, en oktobro 1904, 'Abdu'l-Baha diris:

La kuracado kiu okazas per la povo de la Sankta Spirito ne bezonas ian specialan koncentriĝon aŭ kontakton. Ĝi okazas per la volo aŭ deziro kaj la preĝo de sankta persono. La malsanulo povas esti en la Oriento kaj la kuracisto en la Okcidento, kaj ili eble ne konis unu la alian; sed tuj kiam tiu sankta persono turmas sian koron al Dio kaj komencas preĝi, la malsanulo resaniĝas. Tio ĉi estas kapablo apartenanta al la Sanktaj Manifestantoj kaj al tiuj kiuj atingis la plej altan rangon.

Tiun ĉi karakteron, verŝajne, havis la kuracado plenumita de Kristo kaj de Liaj apostoloj, kaj similaj kuracadoj estis atribuitaj al sanktuloj en ĉiuj tempoj. Kaj Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha posedis tiun ĉi povon, kaj simila povo estas promesita al iliaj fidela sekvantoj.

Sintenado de la Paciento.

Por ke la forto de la spirita kuracado povu plene efektiviĝi en sia agado definitivaj kondiĉoj devas esti plenumitaj flanke de la paciento, de la kuracisto, de amikoj de la paciento kaj de la tuta socio.

Koncerne la pacienton la unua kondiĉo estas, ke li tumu sin al Dio per la tuta koro, kun absoluta konfido en Lia Povo kaj en Lia Volo por fari tion kio estas plej bona. En aŭgusto 1912, 'Abdu'l-Baha diris al unu amerikanino:

Ĉiuj tiuj suferoj pasos for kaj vi akiros perfektan korpan kaj spiritan sanon.... Via koro estu fidoplena kaj certa ke per la Bonfaremo de Baha'u'llah, per la Favoro de Baha'u'llah, ĉio fariĝos agrabla por vi... Sed vi devas plene turni la vizaĝon al la Abha (Plejglora) Regno, kun perfekta atento, kun tia sama atento kiun Maria Magdalena elmontris al Lia Sankteco Kristo, kaj mi certigas vin ke vi ricevos korpan sanon kaj spiritan sanon. Vi indas. Mi anoncas al vi la ĝojan novaĵon ke vi estas inda ĉar via koro estas pura. ... Estu memfida! Estu feliĉa! Estu ĝojigita! Estu esperplena!

Kvankam speciale en tiu ĉi okazo 'Abdu'l-Baha garantiis akiron de perfekta sano, Li ne faras tiel en ĉiu okazo, eĉ se estas forta kredo flanke de la individuo. Al iu pilgrimulo en Akreo, Li diris:

La preĝoj verkitaj por resaniĝo estas kaj por kuraco spirita kaj por la materia.... Se saniĝo estas pli bona por la paciento, certe ĝi estos donacita. Por kelkaj kiuj estas malsanaj, saniĝo por ili estos kaŭzo de aliaj malsanoj. Pro tio okazas ke la Saĝeco ne dekretas la respondon al ĉiuj preĝoj. Ho servantino de Dio. La Povo de la Sankta Spirito kuracas kaj materiajn kaj spiritajn malsanojn - Daily Lessons Received at 'Akka, p. 95 (Ĉiutagaj Lecionoj Lernitaj en Akreo).

Alifoje Li skribis al iu malsanulo:

Vere la Volo de Dio agas kelkfoje en maniero por kiu la homoj ne kapablas trovi kialon. La kaŭzoj vidiĝos. Fidu je Dio, konfidencu al Li kaj rezignu vin al la Volo de Dio. Vere via Dio estas amplena, kompatema kaj favora... kaj Li malsuprenigos Sian Favoron sur vin.

Li instruas ke spirita sano helpas korpan sanon, sed la korpa sano dependas de multaj faktoroj, el kiuj kelkaj estas ekster povo de la homo. Eĉ plej imitinda spirita sintenado de individuo ne povas, do, certigi la korpan sanon en ĉiuj okazoj. Plej sanktaj viroj kaj virinoj suferadas kelkfoje malsanojn.

Malgraŭ tio, la bonfara influo je korpa sano kiu rezultas el la ĝusta spirita sintenado estas multe pli potenca ol oni ĝenerale imagas, kaj ĝi sufiĉas por forigi malsanon en granda nombro da okazoj. 'Abdu'l-Baha skribis al iu anglino: "Vi skribis pri malforteco de via korpo. Mi preĝas al la Favoremo de Baha'u'llah ke via spirito fortiĝu, por ke per la forto de la spirito ankaŭ la korpo estu resanigita."

Alifoje Li diras:

Dio donacis al homo tiun mirindan povon, por ke li ĉiam rigardu supren, kaj ricevu inter la aliaj donacoj, ankaŭ resanigon per Lia dia Malavareco. Sed ve! homo ne estas dankema por tiu ĉi plej granda bono, sed dormas la dormon de malzorgeco, kaj restas senatenta al la granda favoro kiun Dio elmontris al li, turnante la vizaĝon for de la lumo kaj kontinuante sian vcrkon en mallumo.

Kuracisto

La provo de la spirita kuracado estas sendube komuna al ĉiuj homoj en pli aŭ malpli alta grado, sed, dum kelkaj estas favoritaj per speciala talento por matematiko aŭ muziko, aliaj elmontras sin favoritaj per speciala kapablo al kuracado. Tiuj ĉi estas la homoj kiuj devus elekti kuracadon kiel sian vivotaskon. Malfeliĉe, la mondo fariĝis en la lasta jarcentoj tiel materiista ne la eblo mem de la spirita kuracado grandparte malaperis de la vido. Simile al ĉiuj aliaj talentoj la kapablon de kuracado oni devas rekoni, instrui kaj eduki por ke ĝi atingu la plej altajn evoluon kaj povon. En la hodiaŭa mondo estas probable milo da homoj, plene favoritaj per la natura kapablo al kuracado, en kiu tiu ĉi altvalora talento restas dormanta kaj neaktiva. Kiam la potenco de mensa kaj spirita kuracado estos pli bone komprenitaj, la kuracarto transformiĝos, nobliĝos, kaj ĝia efikeco nemezureble kreskos. Kaj kiam tiuj novaj scio kaj povo de la kuracisto ligos sin kun vigla kredo kaj espero flanke de la paciento, oni povas atendi mirindajn rezulojn.

Nia fido devas esti en Dio. Ne ekzistas Dio krom Li, la Kuracisto, la Scianto, la Helpanto. ... Nenio sur la tero nek en la ĉielo estas ekster la potenco de Dio.

Ho kuracisto! Kuracante malsanulon, unue alvoku la nomon de Via Dio, la Reganto de la tago de la Juĝo, kaj tiam apliku tion kion Dio destinis por resanigi Siajn kreitaĵojn. Je Mia Vivo! Tiu kuracisto kiu trinkis el la Vino de Mia Amo, ties vizito estas resanigo, kaj ties spiro estas favoro kaj espero. Konfidu al Li por la bono de via farto. Li estas konfirmita de Dio en sia kuracado.

Tiu ĉi scio (la kuracarto) estas la plej grava el ĉiuj sciencoj, ĉar ĝi estas la plej granda rimedo de Dio, la Vivdonanto al polvo, por savi la korpojn de ĉiuj popoloj, kaj Li destinis por ĝi la unuan lokon inter ĉiuj sciencoj kaj saĝecoj. Ĉar nun estas la tago en kiu vi devas leviĝi por Mia Venko.