Выбрать главу

Via Nomo estas mia saniĝo, ho mia Dio, kaj memoro pri Vi estas mia medikamento. Proksimeco al Vi estas mia espero, kaj amo al Vi estas mia kompano. Via kompato al mi estas mia resaniĝo kaj helpo en tin ĉi mondo kaj en la mondo kiu venos. Vere, Vi estas la Ĉio-Donanto, la Ĉio-Scianto, la Ĉio-Saĝa. (Baha'u'llah, Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto)

'Abdu'l-Baha skribas:

Kiu estas plena de amo al Baha, kaj forgesas ĉion, el ties lipoj estos aŭdata la Sankta Spirito kaj ties koron plenigos la spirito de la vivo. ... Vortoj fluos el lia buŝo kiel ŝnuro de perloj, kaj ĉia malsano estos kuracita per surmeto de liaj manoj.

Ho vi pura kaj spirita! Turnu vin al Dio kun la koro batanta per amo al Li, sindonita al Lia glorado, rigardanta al Lia Regno kaj serĉanta helpon de Lia Sankta Spirito en stato de ekstazo, ravo, amo. sopiro, ĝojo kaj aromo. Per la Spirito de Sia Apudesto, Dio kunhelpos al vi kuraci malsanojn.

Daŭrigu la resanigon de koroj kaj korpoj kaj penu resanigi malsanulojn turnante vin al la Plejalta Regno kaj koncentrante la koron por akiri la resaniĝon por la povo de la Plejsankta Nomo kaj per la spirito de Amo de Dio.

Kiel Ĉiu Povas Helpi

Resanigi malsanulon estas, tamen, afero koncernante ne nur la kuraciston kaj la pacienton, sed ĉiuj. Ĉiu devas helpi, per simpatio kaj servemo, per ĝustaj konduto kaj penado, kaj speciale per preĝoj, ĉar el ĉiuj kuraciloj preĝo estas la plej Potenca. "Propetado kaj preĝado por aliaj", diras 'Abdu'l-Baha, "certe estos fruktodona". Amikoj de la malsanulo estas speciale respondecaj, ĉar ilia influo, aŭ por la bono aŭ por la malbono, estas plej senpera kaj grava. En kiel multaj okazoj de malsano la rezulto dependas ĉefe de la prizorgado flanke de la gepatroj, amikoj kaj najbaroj de la senhelpa suferanto!

Eĉ anoj de la tuta socio havas influon je ĉiu okaze de malsano. En individuaj okazoj tiu influo eble ne ŝajnas esti grava, sed amase ĝia efiko estas potenca. Ĉiu estas influata de la socia "atmosfero" en kiu li vivas, de la ĝenerala supereco de fido aŭ materialismo, de virto aŭ malvirto, de gajeco aŭ depremiteco, kaj ĉiu individuo ludas certan rolon en la decido pri la stato de tiu sociala atmosfero. En la nunaj kondiĉoj de la monde, ne estas eble por ĉiu atingi perfektan sanon, sed por ĉiu estas eble fariĝi volonta vojo por la sandonanta povo de la Sankta Spirito kaj tiamaniere uzi sanigan, helpeman influon sur sia propra korpo kaj sur ĉiuj kun kiuj li kontaktiĝas.

Malmultaj devoj estas ordenitaj al bahaanoj pli insiste kaj fortakcente ol resanigi malsanulojn kaj multaj belaj prosanaj preĝoj estis malkaŝitaj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha.

La Ora Epoko

Baha'u'llah certigas ke pere de harmonia kunagado de pacientoj, kuracistoj kaj de la tuta socio ĝenerale kaj per ĝusta uzado de diversaj kurac-rimedoj, materialaj, mensaj kaj spiritaj, efektiviĝos la Ora Epoko kiam, per la Povo de Dio, "ĉiu malĝojo transformos sin en ĝojon, kaj ĉiu malsano en sanon."

'Abdu'l-Baha diras ke "kiam la Dia Revelacio estos komprenita ĉiuj zorgoj malaperos."

Refoje Li diras:

Kiam la materia mondo kaj la Dia mondo bone kunrilatos unu kun la alia, kiam la koroj fariĝos ĉielaj kaj la celadoj puraj, ekekzistos perfekta interrilato. Tiam tiu ĉi povo estos kaŭzo de perfekta manifestaĵo. Korpaj kaj spiritaj malsanoj tiam ricevos absolutan resaniĝon.

Ĝusta Uzado de la Sano

En la konkludo de tiu ĉi ĉapitro bone estos memorigi la instruojn de 'Abdu'l-Baha, koncerne la ĝustan uzadon de la korpa sano. En unu el Siaj Tabuletoj al la bahaanoj en Vaŝingtono Li diras:

Se la sano kaj bonstato de la korpo estas foruzitaj en la vojo de la Regno, tio estas tre akceptinda kaj laŭdinda; se ĝi estas uzata per la bono de la homaro ĝenerale - eĉ se tio estas por ĝia materiala (aŭ korpa) bono - kaj se ĝi estas rimedo de bonfarado, tio ankaŭ estas akceptebla. Sed se la sano kaj bonstato de homo estas uzataj per kontentigi korpajn dezirojn, en bestosimila nivelo, kaj per diablaj okupoj - tiam malsano estos pli bona ol tia sano; ja, eĉ morte estus preferinda ol tia vivo. Se vi deziras sanon, deziru ĝin por servi la Regnon. Mi esperas ke vi akiros perfektan internan vidon, neflekseblan firmecon, plenplenan sanon, kaj spiritan kaj korpan forton per ke vi trinku el la fonto de la eterna vivo kaj por ke vin helpu la spirito de la Dia konfirmo.

ĈAPITRO VIII: RELIGIA UNUECO

Ho vi surteranoj! La distinga trajto kiu signas la superan karakteron de tiu ĉi Superega Revelacio konsistas en tio ke Ni, unuflanke, forviŝis el la paĝoj de la sankta Libro de Dio ĉion kio ajn estis kaŭzo de malpaco, de malico kaj malbono inter la homaro, kaj aliflanke, Ni difinis la esencajn kondiĉojn por konkordo, por komprenemo, por plena kaj daŭra unuiĝo. Bone estas al tiuj, kiuj obeas Miajn leĝojn. - Baha'u'llah,Tablet of the World (Tabuleto al la Mondo)

Sektismo en la Deknaŭa Jarcento.

Eble neniam la mondo ŝajnis pli malproksima de religia unueco ol en la deknaŭa jarcento. De multaj jarcentoj la grandaj religiaj komunumoj zoroastra, mosea, budhana, kristana, mahometana kaj aliaj - ekzistis unu apud la alia, sed anstataŭ kunfandi sin en unu harmonian tuton ili senĉese malamikis kaj malpacis, unu kun la alia. Krom tio, ĉiu el ili, per divido post divido, disfalis en ĉiam kreskantan nombron da sektoj kiuj ofte akre kontraŭstaris unu la alian. Tamen Kristo diris: "Per tio ĉiuj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia." Kaj Mahometo diris: "Li dekretis por vi pri la religio, kion Li jam ordonis al Noa, kaj kion Ni revelaciis al vi, kaj kion Ni konfidis al Abraham kaj al Moseo kaj al Jesuo; ke vi estu persistaj pri la religio, kaj ne disiĝu pri ĝi." La Fondinto de ĉiu el la grandaj religioj alvokis Siajn sekvantojn al amo kaj unueco, sed en ĉiuj okazoj la idealo de la Fondinto altgrade perdiĝis de la vido en la koto de netoleremo kaj bigoteco, formalaĵoj kaj hipokriteco, degenereco kaj misprezentado, skismoj kaj malpacoj. La ĝenerala nombro de pli aŭ malpli malamikaj sektoj en la mondo estis probable pli granda en la komenco de la bahaa epoko ol en iu ajn antaŭa periodo de la historio de la homaro. Ŝajnis ke la homaro tiutempe eksperimentis ĉiun eblan specon de religia kredo, ĉiun eblan specon de ritaj observoj kaj ceremenioj, ĉiun eblan nuancon de morala kodo.

En tiu sama tempo ĉiarn pli granda nombro da homoj dediĉis sian energion al sentima esplorado kaj kritika ekzamenado de la leĝoj de la naturo kaj de la fundamentoj de kredo. Oni akiris rapide novan sciencan scion de la aferoj kaj trovis novajn solvojn de multaj problemoj de la vivo. Progreso de tiaj eltrovaĵoj kiel vaporŝipo kaj fervojo, poŝto kaj gazetsistemo, multe helpis la disvastigon de ideoj kaj plifortigon de kontakto inter tre diversaj tipoj de pensmaniero kaj vivo.

La tiel nomata "konflikto inter religio kaj scienco" fariĝis akra batalo. En la kristana mondo Biblia kritikismo kombinis kun fizika scienco por disputi, kaj iagrade refuti, la aŭtoritaton de la Biblo, aŭtoritaton kiu de jarcentoj estis la ĝenerale akceptita bazo de kredo. Rapide kreskis amasoj da popolo kiuj fariĝis skeptikaj pri la instruoj de eklezioj. Eĉ multaj pastroj kaŝe aŭ malkaŝe malfidis la kredojn konfesatajn de la koncernaj sektoj.

Tiu ĉi fermentado kaj daŭra fluo de opinioj, kune kun kreskanta rekono de nesufiĉeco de la malnovaj ortodoksoj kaj dogmoj, kune kun palpserĉado kaj strebado por pli plenaj scio kaj kompreno, ne estis limigita al la kristanaj landoj, sed estis evidentaj, pli aŭ malpli, kaj en diferencaj formoj, inter la popoloj de ĉiuj landoj kaj religioj.

La Revelacio de Baha'u'llah

Ĝuste en la tempo kiam tiu stado de konflikto kaj ĥaoso estis ĉe la zenito, Baha'u'llah sonigis Sian grandan trumpet-vokon al la homaro: