Ke ĉiuj nacioj unuiĝu en kredo kaj ĉiuj homoj estu kiel fratoj, ke la ligoj de amo kaj unueco inter la filoj de la
homaro estu fortigitaj; ke la diverseco de la religioj malaperu, kaj la diferenco de la rasoj estu neniigitaj. ...
Tiuj ĉi bataloj, tiu ĉi sangoverŝado kaj malharmoni devas ĉesi, kaj ĉiuj homoj devas esti kiel unu parencaro
kaj unu familio ... - (vortoj diritaj al prof-o Browne)
Ĝi estas grandioza revelacio, sed kiel efektivigi ĝiajn promesojn? Profetoj predikis, poetoj kantis kaj sanktuloj preĝis pri tio dum miljaroj, sed la diverseco de religioj ne ĉesis, la malpacoj kaj sangoverŝado ne neniiĝis. Kio do pruvas ke nun la miraklo plenumiĝos? Ĉu estas iaj novaj faktoroj en la situacio? Ĉu la homa naturo ne estas tia sama kia ĝi ĉiarn estis, kaj ĉu ĝi ne daŭros tiel same kiel longe la mondo ekzistos? Se du homoj aŭ du nacioj avidos la samon, ĉu ili ne batalos pro tio sammaniere kiel en la pasintaj tempoj? Se Moseo, Budho, Kristo kaj Mahometo malsukcesis krei la unuecon de la mondo ĉu Baha'u'llah sukcesos tion? Se ĉiuj antaŭaj kredoj degeneris aŭ disfalis en sektojn ĉu ne la sama estos la sorto de la bahaa kredo? Ni vidu kian respondon donas la bahaaj instruoj al tiuj kaj similaj demandoj.
Ĉu la Homa Naturo Povas Sin Ŝanĝi?
Tiel edukado kiel religio estas same bazitaj sur la supozo ke estas eble ŝanĝi la homan naturon. Fakte, oni ne bezonas multe esploradi por montri ke la sola certaĵo kiun oni povas diri pri iu ajn vivestaĵo estas ke ĝi ne povas ne ŝanĝadi sin. Sen ŝanĝoj povas esti nenia vivo. Eĉ mineraloj ne povas kontraŭstari ŝanĝojn, kaj ju pli alten ni iros en la skalo de estaĵoj, des pli diversaj, komplikitaj kaj mirindaj estos la ŝanĝoj. Plie, en la progreso kaj evoluado de ĉiugradaj kreaĵoj ni trovas du specojn de ŝanĝoj - unu estas malrapida, grada, ofte preskaŭ neperceptebla; la dua estas rapida, subita kaj frapanta. Ĉi tiuj okazas en la tiel nomataj "krizaj momentoj" de la evoluo. Koncerne mineralojn, ekzemple, ni trovas tiujn krizajn momentojn ĉe la punktoj de fandiĝado kaj vaporiĝado, kiam solidaĵo subite fluidiĝas aŭ kiam fluidaĵo fariĝas gaso. Koncerne vegetaĵojn ni vidas tiajn krizajn momentojn kiam semo komencas germi, aŭ burĝono transformas sin en folion. En la mondo de bestoj ni vidas la samon la samon ĉiuflanke, ekzemple kiam larvo ŝanĝas sin en papilion, kiam birdido eliĝas el la ovo, aŭ kiam ido naskiĝas el la utero de la patrino. En la pli alta vivo de la animo ni ofte vidas similan transformiĝon, kiam homo estas "ree naskita" kaj lia tuta estaĵo radikale ŝanĝas sin laŭ siaj celado, karaktero kaj agado. Tiaj krizaj momentoj ofte koncernas tutan specon aŭ amason da specoj samtempe, ekzemple kiam ĉiuspecaj vegetaĵoj ekvekiĝas printempe al la nova vivo.
Baha'u'llah deklaras ke kiel la malpli grandaj vivestaĵoj havas periodon de subita transpaso al nova kaj pli plena vivo, ankaŭ por la homaro proksimiĝas la "kriza momento", la "renaskiĝo". Tiam la kutimoj de vivo kiuj daŭris de la mateniĝo de la histono ĝis hodiaŭ ŝanĝos sin nepre rapide, kaj la homaro eniros novan fazon de la vivo, fazon kiu tiel diferencas de la malnova kiel papilio diferencas de raŭpo, aŭ birdo el la ovo. La tuta homaro, en la lumo de la nova Revelacio, akiros novan vidon de la vero; precize kiel la tuta lando estas lumigita kiam la suno leviĝas, por ke ĉiu povas klare vidi, kvankam antaŭ unu horo ĉio estis en mallumo. "Tio ĉi estas nova ciklo de homa povo", diras 'Abdu'l-Baha "Ĉiuj horizontoj de la mondo lumradias, kaj vere la mondo fariĝos kvazaŭ rozĝardeno kaj paradizo". La analogioj de la naturo konfirmas tiun ĉi opinion; la Profetoj de la malnovaj tempoj unuakorde antaŭdiris la alvenon de tiu ĉi glora tago; la signoj de la tempo klare montras la nuntempan progreson de profundaj kaj radikalaj ŝanĝoj en homaj ideoj kaj aranĝoj. Kio, do, povus esti pli vana kaj senbaza ol la pesimista argumento ke, kvankam ĉio alia ŝanĝiĝas, la homa naturo ne povas sin ŝanĝi?
La Unuaj Paŝoj al la Unueco
Kiel rimedon por starigi la religian unuecon Baha'u'llah rekomendas plej grandan homamon kaj toleremon, kaj vokas al Siaj sekvantoj "interrilati kun anoj de ĉiuj religioj kun ĝojo kaj plezuro". En Sia lasta Volo kaj Testamento Li diras:
Kverelojn kaj konflikton Li severe malpermesis en Sia libro (Kitab-i-Aqdas); tio ĉi estas la ordono de la Eternulo en tiu ĉi super-alta Revelacio - la ordono kiun Li esceptis de ĉia nuligo kaj vestis per la ornamo de Sia konfirmo.
Ho vi homoj de la mondo! La Dia Religio estas por amo kaj unueco; ne faru ĝin kaŭzo de malamikeco kaj konfliktoj. ... Mi esperas, ke la anaro de Baha ĉiam turnos sin al la Sankta Vorto: "Jen ĉiuj aferoj estas de Dio!" - al tiu Plejglora Vorto kiu, kvazaŭ akvo, estingas fajron de malamo kaj furiozo ardantan en la koroj kaj brustoj. Per tiu ĉi sola Vorto la diversaj sektoj de la mondo atingos la lumon de efektiva unueco; vere Li diras Veron, Li kondukas sur la Vojon, kaj Li estas la Potenca, la Favora, la Belega.
'Abdu'l-Baha diras:
Ĉiu homo devas forlasi antaŭjuĝon kaj viziti eĉ preĝejojn de la aliaj, ĉar, en ĉiuj ĉi adorlokoj, oni mencias la Nomon de Dio. Pro tio ke ĉiuj kunvenas por adori Dion, kio estas la diferencoj? Neniu el ili adoras Satanon. islamanoj devas viziti Preĝejojn de Kristanoj kaj Sinagogojn de Hebreoj, kaj kontraŭe la aliaj devas viziti Islamajn Moskeojn. Ili tenas sin aparte unuj de la aliaj nur pro senbazaj antaŭjuĝoj kaj dogmoj. En Ameriko mi vizitis Hebreajn Sinagogojn, kiuj similas al Kristanaj Preĝejoj, kaj mi vidis ke ĉie oni adoras Dion.
En multaj el tiuj lokoj mi parolis al ili pri la origina fundamento de la diaj religioj, mi klarigis al ili la pruvojn de la valideco de la diaj profetoj kaj de la Sanktaj Revelacioj, kaj persvadis, ke ili ĉesu blindan imitadon. Ĉiu el gvidantoj devas, tiel same, viziti Preĝejojn de la aliaj kaj paroli pri la fundamento kaj ĉefaj principoj de la diaj religioj. En plej granda unueco kaj harmonio ili devas adori Dion, en la adorejoj de la aliaj, kaj forlasi fanatikecon.
Se nur tiuj unuaj paŝoj estus faritaj kaj estus starigita amika reciproka toleremo inter diversaj religiaj sektoj, kia mirinda ŝanĝo okazus en la mondo! Tamen, por atingi la veran unuecon, oni bezonas ion pli ol tio ĉi. Toleremo estas konsiderinda paliativo kontraŭ la malsano de sektodivido, sed ĝi ne estas radikala kuracilo. Ĝi ne forigas la kaŭzon de la doloro.
La Problemo de Aŭtoritato
La diversaj reiigiaj komunumoj malsukcesis unuiĝi en la pasintaj tempoj, ĉar la konfesantoj de ĉiu religio konsideris la Fondinton de la propra kiel la solan plejsuperan aŭtoritaton, kaj Lian legaron kiel la dian leĝaron. Ĉiu Profeto Kiu proklamis alian revelacion estis, sekve, rigardata kiel malamiko de la vero. Pro similaj kaŭzoj apartiĝis ankaŭ diversaj sektoj. La konfesantoj de ĉiu el ili akceptis ian duavican aŭtoritatulon kaj konsideris ian specialan interpretmanieron de la Revelacio de la Fondinto kiel la Unu Solan Kredon, kaj ĉiujn aliajn kiel erarajn. Kompreneble tiel longe kiel daŭras tiu ĉi stato ne estas eble vera unueco. Baha'u'llah, aliflanke, instruas ke ĉiuj Profetoj estas esprimantoj de la aŭtentikaj revelacioj de Dio; ke ĉiu prezentis en Sia tempo la plej altan instruon kiun la homoj tiam kapablis akcepti, kaj edukis ilin por ke ili kapablu akcepti pluajn instruojn de Liaj posteuloj. Li alvokas la anojn de ĉiuj religioj, ne ke ili neu la Dian Inspiritecon de sia propra Profeto, sed ke ili konfesu la Dian inspiritecon de ĉiu alia Profeto, por ke ili komprenu ke la instruoj de ĉiu el lli esence harmonias, kaj estas parto de la granda plano pri eduko kaj unuiĝo de la homaro. Li alvokas la anarojn de ĉiuj sektoj ke ili elmontru respekton al siaj Profetoj dediĉante siajn vivojn al efektiviĝo de tiu unueco por kiu ĉiuj Profetoj laboris kaj suferis. En Sia letero al Reĝino Viktoria Li komparas la mondon kun malsanulo kies malsano pligraviĝas ĉar li falis en manojn de malkapabla kuracisto; kaj Li diras kian kuracilon apliki: