Выбрать главу

Mi ŝuldas grandan dankon al f-ino E. J. Rosenberg, s-ino Claudia S. Coles, Mirza Lotfu'llah S. Hakim, s-roj Roy Wilhelm kaj Mountford Mills kaj al multaj aliaj amikoj por iliaj ŝatindaj helpoj en la preparado de tiu ĉi verko.

Koncerne la transskribadon de la arabaj kaj persaj nomoj kaj vortoj, estas akceptita en tiu ĉi libro la sistemo laste rekomendita de Shoghi Effendi al la tuta bahaa mondo.

J. E. Esslemont, Fairford, Cults, apud Aberdeen

ĈAPITRO I: LA ĜOJA NOVAJ~O

La Promesito de ĉiuj popoloj de la mondo aperis. Ĉiuj popoloj kaj komunumoj atendis Revelacion, kaj Li, Baha'u'llah, estas la plej eminenta instruanto kaj edukanto de la homaro. - 'Abdu'l-Baha

La Plej Granda Okazintaĵo en la Historio

Se oni studas la rakonton de la "progresado de la homaro" kiel ĝin prezentas la paĝoj de la historio, evidentiĝas ke la gvida faktoro en la homa progreso estas la okazanta, de tempo al tempo, apero de homoj kiuj superpaŝas la akceptitajn ideojn de siaj tempoj kaj fariĝas eltrovantoj kaj malkaŝantoj de veroj ĝis nun nekonataj al la homaro. Eltrovanto, pioniro, genio, Profeto - jen estas la homoj de kiuj unuavice dependas la transformiĝo de la mondo. Carlyle diras:

Simpla vero, la tre simpla, estas, laŭ mia opinio, ke ... Unu homo, kiu havas pli altan Saĝecon, ĝis nun nekonatan spiritan Veron en si, estas pli forta, ne nur ol dek homoj kiuj ĝin ne havas, ne nur ol dekmil, sed el ĉiuj homoj kiuj ĝin ne havas. Li staras inter ili kun tute etera, anĝela potenco, kvazaŭ kun glavo el la Ĉiela armilejo mem, kiun fine nenia ŝildo kaj nenia fortikaĵo povas kontraŭstari. - Signs of the Times

En la historioj de la scienco, arto kaj muziko, ni vidas abundajn konfirmojn de tiu ĉi vero, sed en neniu fako estas videbla pli klare la superega signifo de granda homo kaj lia misio ol en tio: la religio. En ĉiuj epokoj, kiam ajn degeneriĝas la spirita vivo de la homoj kaj malnobliĝas iliaj moroj, aperas la plej mirinda kaj mistera el homoj - Profeto. Sola kontraŭ la mondo, sen eĉ unu homo kiu kapablus instrui, gvidi, plene kompreni Lin aŭ partopreni Lian respondecon, Li leviĝas, kiel vidanto inter blinduloj, por proklami Sian evangelion de justeco kaj vero.

Inter la Profetoj troviĝas kelkaj ĉef-eminentaj. Ĉiam post kelkaj jarcentoj granda Dia Malkaŝanto - Kriŝno, Zoroastro, Moseo, Jesuo, Mahometo - aperas en la Oriento, kiel spirita Suno, por lumigi la mallumiĝintajn homajn mensojn kaj veki iliajn dormantajn animojn. Kion ajn ni opinius pri la relativa gloro de tiuj ĉi religio-fondintoj, ni devas konsenti ke Ili estas la plej potencaj faktoroj en la edukado de la homaro. Unuakorde tiuj ĉi Profetoj deklaras ke la vortoj dirataj de lli ne devenas de lli mem, sed estas Revelacio farita pere de lli, Dia Sendaĵo kies perantoj lli estas. Iliaj paroloj abundas, ankaŭ, je aludoj kaj promesoj pri la apero de glora mond-instrumento Kiu aperos "en la pleneco de la tempo" por daŭrigi ilian laboron kaj plenumigi ĝin, Kiu fondos regnon de paco kaj justeco sur la tero, kaj kunigos en unu familio ĉiujn rasojn, religiojn, naciojn kaj gentojn, por ke "estu unu ŝafaro kaj unu Ŝafisto" kaj por ke ĉiuj konu kaj amu Dion "el la plej malgrandaj ĝis la plej grandaj".

La alveno de tiu "Edukanto de la Homaro", en la lastaj tagoj, kiam Li aperas, devos esti sendube la plej granda okazintaĵo en la historio de la homaro. Kaj la Bahaa Religio proklamas al la mondo la ĝojan novaĵon ke tiu ĉi Edukanto jam efektive aperis, ke Lia Revelacio jam estas transdonita kaj surpaperigita kaj povas esti studata de ĉiu sincera serĉanto, ke la "Tago de la Eternulo" jam ekmateniĝis kaj la "Suno de Justeco" jam leviĝis. Ĝis nun nur kelkaj starantaj sur montpintoj ekvidis la Gloran Astron, sed ĝiaj radioj jam lumigas la ĉielon kaj la teron, kaj baldaŭ ĝi levos sin super la montojn kaj brilos kun plena forto ankaŭ sur ebenaĵojn kaj valojn, donante vivon kaj gvidon al ĉiuj.

Sanĝiĝado de la Mondo

Ke la mondo, dum la deknaŭa kaj la komenco de la dudeka jarcentoj,[1] travivis la agoni-suferojn de la malnova epoko kaj la naskosuferojn de la nova, estas evidenta al ĉiuj. La malnovaj principoj de materialismo kaj egoismo, la malnovaj sektaj kaj naciaj antaŭjuĝoj kaj malamikecoj, pereas kaj senfortiĝas, meze de la ruinoj kaŭzitaj de si mem, kaj en ĉiuj landoj ni vidas signojn de nova spirito de fido, de frateco, de internacieco, kiu rompas la malnovajn katenojn kaj transpaŝas la malnovajn limojn. Revoluciaj ŝanĝoj de senekzempla grandeco okazis en ĉiu fako de la homa vivo. La malnova epoko ankoraŭ ne mortis. Ĝi baraktas pri vivo kaj morto kun la nova. Estas ankoraŭ multegaj malbonoj, grandegaj kaj teruraj, sed ili jam estas malkovrataj, komprenataj, elvokataj al batalo kaj atakataj kun nova forto kaj espero. Estas ankoraŭ multegaj nuboj, grandaj kaj minacaj, sed tra ili jam ekbrilas la lumo, lumiganta la vojon de progreso kaj malkaŝanta la malhelpaĵojn kaj faligilojn kiuj baras la vojon antaŭen.

Alie estis en la dekoka jarcento. Tiam apenaŭ ia luma radio trapenetris la spiritan kaj moralan krepuskon kiu ĉirkaŭprenis la mondon. Ĝi similis kvazaŭ la plej malluman horon antaŭ tagiĝo, kiam la malmultaj lampoj kaj kandeloj kiuj restis lumantaj, povas apenaŭ fari la mallumon videbla. Carlyle en sia Frederick the Greatjene skribas pri la dekoka jarcento:

Ĝi estis jarcento kiu havas nenian historion kaj povas havi malgrandan aŭ nenian. Ĝi estis jarcento tiel riĉa je amasiĝintaj falsaĵoj ... kiel neniu jarcento antaŭe! Ĝi ne havis plu la konscion pri sia falseco, tiel falsa ĝi fariĝis; kaj tiel ĝi estis envadinta en falson, tiel ĝisfunde trapenetrita de ĝi, ke vere la mezuro de la aferoj estis plena, kaj la franca revolucio devis finigi ĝin. ... Tre konvena fino ĝi estis, mi dankeme sentas, por tia jarcento. ... Ĉar denove estis bezono de Dia Revelacio al la sensentiĝintaj kaj frivolaj idoj de homo, por ke ili ne malaltiĝu entute ĝis la nivelo de simioj. - Frederick the Great, Libro I, ĉap. 1

Kompare kun la dekoka jarcento la nuna tempo estas kiel tagiĝo post mallumo, aŭ kiel printempo post vintro. Nova vivo movas en la mondo, novaj idealoj kaj esperoj vibras en ĝi. Aferoj kiuj ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj ŝajnis neplenumeblaj revoj estas plenumitaj faktoj. Aliaj kiuj ŝajnis je jarcentoj esti en la estonteco apartenas nun al la "praktika politiko". Ni flugas en la aero kaj vojaĝas sub la maro. Ni dissendas tra la mondo komunikaĵojn fulmorapide. Ni vidis en la daŭro de kelkaj jardekoj miraklojn tro multajn por kalkuli.

La Suno de Justeco

Kio estas la kaŭzo de tiu ĉi subita vekiĝo tra la tuta mondo? La bahaanoj kredas ke ĝi estas pro granda elfluo de la Sankta Spirito pere de la Profeto Baha'u'llah, Kiu naskiĝis en Persujo en 1817 kaj mortis en la Sankta Lando en 1892.

Baha'u'llah instruis ke Profeto, aŭ "Malkaŝanto de Dio", estas la Lumportanto de la spirita mondo, same kiel la suno estas la lumdonanto de la natura mondo. Same kiel la materia suno brilas super la tero kaj kaŭzas kreskadon kaj evoluadon de materiaj organismoj, tiel ankaŭ, pere de Malkaŝanto de Dio, la Suno de Vero brilas super la mondo de koroj kaj animoj, kaj edukas la pensojn, moralojn kaj karakterojn de la homoj. Kaj kiel la radioj de la natura suno havas influon kiu penetras en plej mallumajn kaj ombrajn angulojn de la mondo, donante varmon kaj vivon eĉ al tiuj kreitoj kiuj neniam vidis la sunon mem, tiel ankaŭ, la elfluo de la Sankta Spirito pere de Malkaŝanto de Dio influas la vivojn de ĉiuj homoj, kaj inspiras impresiĝemajn mensojn eĉ en tiuj lokoj kaj inter tiuj popoloj kie la nomo de la Profeto estas tute nekonata. La alveno de Malkaŝanto similas la alvenon de la Printempo. Ĝi estas Tago de Releviĝo en kiu la spirite mortaj vekiĝas al nova vivo, en kiu la Realeco de la Diaj Religioj estas renovigita kaj restarigita, en kiu aperas "nova ĉielo kaj nova tero".