Выбрать главу

Tio kion la Etemulo faris kiel la sanondona medikamento kaj la plej perfekta kuracilo por la resaniĝo de la mondo estas la unuiĝo de ĉiuj ĝiaj popoloj en unu Religio kaj sub unu Leĝo. Tio ĉi ne povas esti efektivigita alie ol per lerta, perfekta kaj inspirita Kuracisto. Tio ĉi estas la vero mem, kaj ĉio alia estas nur evidenta eraro. - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, p. 255 (Kolektado el la Skribaĵoj de Baha'u'llah)

Progresa Revelacio

Granda obstaklo, sur la vojo de la religia unueco, estas por multaj la diferencoj inter la revelacioj donitaj de diversaj Profetoj. Kion unu ordonis tion alia malpermesas; kiel do ili ambaŭ povas esti pravaj, kiel ambaŭ povas esti proklamantoj de la Volo de Dio? Sendube la vero estas Unuaĵo, kaj ne povas sin ŝanĝi. Jes, la Absoluta Vero estas Unuaĵo kaj ne povas sin ŝanĝi, sed la Absoluta Vero estas senlima ekster la nuna homa kompreneblo, kaj niaj ideoj pri ĝi devas sin senĉese ŝanĝi. Niaj fruaj, malperfektaj ideoj, per la Favoro de Dio, estos anstataŭigitaj, tempon post tempo, per pli kaj pli perfektaj konceptoj. En Tabuleto al kelkaj persaj bahaanoj, Baha'u'llah diras:

Ho homoj! La vortoj estas aperigitaj laŭ la kapableco por ke la komencantoj progresu. La lakto devas esti donata laŭmezure por ke la infaneto de la mondo eniru la Regnon de Grandiozo kaj estu loĝigita en la Kortego de Unueco.

Lakto estas la nutraĵo kiu fortigas la infanon tiel ke ĝi povas poste digestadi pli solidajn manĝaĵojn. Se oni dirus ke ĉar unu Profeto estis prava donante difinitajn instruojn en difinita tempo, tial alia Profeto Kiu instruas alimaniere en alia tempo malpravas, estas kvazaŭ oni dirus ke ĉar lakto estas la plej bona nutraĵo por novnaskita infano, tial, nur lakto kaj nenio alia devus esti nutraĵo de plenkreskinto, kaj ĉia alia manĝosistemo estus malbona!

'Abdu'l-Baha diras:

Ĉiu dia Revelacio estas dividita en du partoj. La unua estas esenca kaj apartenas al la mondo de la eterneco. Ĝi estas la konigo de la Dia vero kaj la esencaj principoj. Ĝi estas la esprimo de la Amo de Dio. Tiu ĉi daŭras en ĉiuj el la religioj, absolute neŝanĝebla. La dua parto ne estas eterna; ĝi rilatas al la praktika vivo, aranĝoj kaj negocoj, kaj ŝanĝas sin laŭ la evoluo de homo kaj la tempbezonoj de ĉiu Profeto. Ekzemple. ... Dum la Mosea periodo oni forhakis manon de homo pune por malgranda ŝtelo; estis la leĝo de okulo por okulo, dento por dento. Sed ĉar tiuj ĉi leĝoj ne estis oportunaj en la tempo de Kristo, ili estis nuligitaj. Simile ankaŭ eksedziĝado fariĝis tiel ĝenerala ke restis neniaj firmaj leĝoj pri edziĝo, kaj tial Lia Sankteco Kristo malpermesis eksedzigon.

Konforme al la urĝeco de la tempo, Lia Sankteco Moseo proklamis dek leĝojn pri mortpuno. Estis en tiu tempo neeble defendi la socion kaj certigi la socian sekurecon sen tiuj ĉi severaj leĝoj, ĉar la idoj de izraelo loĝis en la regiono de Tah, kie estis fonditaj neniaj juĝejoj kaj neniaj pundomoj. Sed tiun ĉi leĝaron oni ne bezonis en la tempo de Kristo. La historio de la dua parto de religio ne estas grava, ĉar ĝi rilatas al la moroj de nur tiu ĉi vivo; sed la fundamento de la religio de Dio estas la unua parto, kaj Lia Sankteco Baha'u'llah renovigis tiun fundamenton.

La Religio de Dio estas Unu Religio, kaj ĉiuj Profetoj instruis ĝin, sed ĝi estas io vivanta kaj kreskanta, ne senviva kaj senŝanĝa. En la instruoj de Moseo oni vidas la Burĝonon; en tiuj de Kristo la Floron; kaj en tiuj de Baha'u'llah la Frukton. Floro ne detruas la burĝonon, nek frukto la floron. Ĝi ne detruas, sed plenumas. La kalikoj de burĝono devas forfali por ke gi ekfloru, kaj la petaloj devas forfali por ke la frukto kresku kaj maturiĝu. Ĉu, do, la kalikoj aŭ petaloj estis eraraj aŭ senutilaj tiel, ke ili devas esti forigitaj? Ne, en sia tempo ili estis taŭgaj kaj necesaj; sen ili ne povus esti la frukto. Tiel same okazas kun diversaj profetaj instruoj; ilia eksteraĵo ŝanĝas sin de epoko al epoko, sed ĉiu revelacio estas plenumiĝo de la antaŭaj. Ili ne estas netaŭgaj nek nekonvenaj unu de la aliaj, nur prezentas diversajn gradojn en la viva historio de la Unusola Religio, kiu estas malkaŝita alterne kiel semo, kiel burĝono, kiel floro, kaj nun eniras la staton de realiĝo.

Senerareco de la Profetoj.

Baha'u'llah instruas, ke al ĉiu favorita per Profeteco estas donitaj sufiĉaj pruvoj de Lia Misio. Li rajtas postuli obeon de ĉiuj homoj kaj havas la povon nuligi, ŝanĝi aŭ kompletigi la instruojn de Siaj antaŭintoj. En la Libro lqan ni legas:

Estus malkonforme al la malavareco de la amoplena providenco kaj ne verŝajne al la supermezura kompatemo elekti unu el ĉiuj servantoj por la gvidado de Siaj kreitaĵoj, detenante de Li sufiĉajn kaj perfektajn pruvojn, kaj samtempe punante la homojn ĉar ili ne kredas je Li! Ja, la Grandfavoreco de la Sinjoro de Ekzisto ĉiam ĉirkaŭbrakis ĉiujn enmondajn kreitaĵojn, per la aperigo de Sia Malkaŝanto. ...

Kaj tamen, ĉu ne la celo de ĉiu Malkaŝanto estas efektivigi transformiĝon en la tuta karaktero de la homaro, transformiĝo kiu evidentiĝos kaj ekstere kaj interne, kiu efikos kaj la internan vivon kaj eksterajn kondiĉojn? Ĉar se la rolo de la homaro ne ŝanĝus sin, la vana apero de Universalaj Malkaŝantoj de Dio estus evidenta. - Kitab-i-Iqan, pp. 14, 240

Dio estas la Sola senerara Aŭtoritato, kaj la Profetoj estas seneraraj ĉar llia Revelacio estas la Revelacio de Dio donita al la mondo pere de lli. Tiu Revelacio plenvalidas ĝis kiam ĝi estos anstataŭita per alia Revelacio de tiu sama aŭ alia Profeto.

Dio estas la granda Kuracisto kaj nur Li povas ĝuste diagnozi la malsanon de la mondo kaj recepti taŭgan kuracilon. La kuracilo receptita en unu epoko ne estas plu uzinda en alia epoko, kiam la kondiĉoj de la paciento estas aliaj. Obstini por la malnova kuracilo kiam la kuracisto ordonis novan kurac-manieron ne signifas elmontri al la kuracisto fidon, sed malfidon. Judoj povas sin senti ofenditaj per la aserto ke kelkaj kuraciloj kontraŭ la mondmalsano kiujn Moseo ordonis antaŭ pli ol tri mil jaroj estas nun malnovtempaj kaj netaŭgaj; ankaŭ kristanoj povas konsideri kiel ofendon se oni diras al ili ke Mahometo laŭbezone aldonis kelkajn aferojn necesajn kaj valorajn al la ordonoj de Kristo. Tiel same povas esti kun islamanoj, kiam oni postulas ke ili konfesu ke Bab kaj Baha'u'llah havas la aŭtoritaton ŝanĝi la ordonojn de Mahometo. Sed konforme al la bahaa vidpunkto, sindonemo al Dio memsignifas respekton al ĉiuj Liaj Profetoj, kaj senkondiĉan obeon al Liaj plej novaj Ordonoj, donitaj de la Profeto por nia epoko mem. Nur per tia sindonemo povas esti atingita la vera Unueco.

La Superega Revelacio.

Kiel ĉiuj aliaj Profetoj, Baha'u'llah deklaras Sian propran Mision en plej eksterdubaj esprimoj.

En la Lawh-i-Aqdas, Tabuleto dediĉita speciale al kristanoj, Li diras:

Vere la Patro venis kaj plenumis tion kio estis al vi promesita en la Regno de Dio. Tio ĉi estas la Vorto kiun la Filo vualesprimis dirante al Siaj ĉirkaŭantoj ke en tiu ĉi tempo ili ne povus ĝin elporti. Sed kiam la difinita tempo pasis, kaj la Horo alvenis, la Vorto elbrilis el la Horizonto de la Volo. Gardu vin, ho Anaro de la Filo (t.e. kristanoj)! Ne forĵetu ĝin malantaŭen, sed alkroĉu vin al ĝi. Ĝi estas por vi pli bona el ĉio, kio estis antaŭ vi!... Vere, la Spirito de la Vero alvenis, por gvidi vin al la Vero. Vere, Li ne parolas el Si mem, sed ĉi Tiu Kiu estas Ĉionscianta kaj Saĝa. Li estas Tiu Kiun gloris la Filo.... Forlasu tion kio estis antaŭ vi, ho homoj de la tero, kaj alprenu tion kio estas al vi ordonita de Tiu Kiu estas Potenca, Fidela.

Kaj en letero al la Papo, skribita el Adrianopolo en la jaro 1867, Li diras:

Gardu vin ke la glorado ne apartigu vin de la Glorato kaj ke la adorado ne apartigu vin de la Adorato! Rigardu la Sinjoron, la Ĉionpovan, la Ĉionscian! Li venis por prizorgi la vivadon de la mondo, kaj por unuigi ĉion kio loĝas en ĝi. Venu, ho homoj, al la Tagiĝ-loko de Revelacio! Ne prokrastu eĉ je unu horo! Ĉu vi estas kleraj en la Evangelio, kaj tamen ne scipovas ekvidi la Eternulon de la Gloro?