Tio ĉi ne estas inda je vi, ho anaro de kleruloj! Diru do, se vi neas ĉi tion, kiapruve vi kredas je Dio? Prezentu viajn pruvojn. .
Kiel en tiuj ĉi leteroj al kristanoj Li anoncas la plenumon de la evangeliaj promesoj, tiel Li ankaŭ proklamas al islamanoj, judoj, zoroastranoj kaj konfesantoj de aliaj kredoj plenumon de la promesoj de iliaj Sanktaj Libroj. Li alparolas ĉiujn homojn kiel ŝafojn de Dio, kiuj ĝis nun estis dividitaj en diversajn arojn kaj ŝirmitaj en diversaj ŝafejoj. Lia revelacio estas, kiel Li diras, la Voĉo de Dio, de la Bona Paŝtisto, kiu venis en la pleneco de la tempo por rekunigi ĉiujn Siajn disigitajn ŝafojn en unu ŝafaron, forigi barilojn inter ili, por ke "estu unu ŝafejo kaj unu paŝtisto".
La Nova Situacio
La pozicio de Baha'u'llah inter la Profetoj estas senprecedenta kaj unika, ĉar la kondiĉoj de la mondo en la tempo de Lia alveno estis senekzemplaj kaj unikaj. Dank'al la longa kaj ŝanĝoriĉa evoluado de religio, scienco, arto kaj civilizacio la mondo fariĝis matura por instruo pri Unueco. La bariloj kiuj en la pasintaj jarcentoj malebligis la unuecon de la mondo estis pretaj fali en rubojn kiam Baha'u'llah aperis, kaj depost Lia naskiĝo, en 1817, kaj speciale de kiam Liaj instruoj estis anoncitaj, tiuj bariloj rompiĝadis en plej mirindaj manieroj. Kiel ajn oni tion ĉi klarigus, la fakto restas eksterduba.
En la tagoj de la antaŭaj Profetoj la geografiaj bariloj mem estis sufiĉaj por malebligi la mondunuecon. Nun tiuj malfacilaĵoj estas venkitaj. La unuan fojon en la historio de la homaro homoj ĉirkaŭ la mondo povas interkomunikiĝi rapide kaj facile. Kio estis farita en Eŭropo hieraŭ tion oni scias hodiaŭ en ĉiuj mondpartoj, kaj paroladon diritan en Ameriko hodiaŭ oni povas morgaŭlegi en Eŭropo, Azio kaj Afriko.
Alia granda obstaklo estis la lingva malfacilaĵo. Dank'al la lernado kaj instruado de fremdaj lingvoj, tiu malfacilaĵo jam estis altgrade venkita, kaj estas plena kaŭzo por supozi ke antaŭ ol multaj jaroj lingvo internacia estos akceptita kaj instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo. Tiam ankaŭ tiu ĉi malfacilaĵo estos entute forigita.
La tria granda obstaklo estis religiaj antaŭjuĝoj kaj netoleremo. Ankaŭ tio ĉi estas nun malaperinta. La mensoj de homoj fariĝas pli liberaj. La edukado de la homoj eliĝas pli kaj pli el la kontrolo de sektaj pastroj; novaj kaj pli liberalaj ideoj ne estas plu detenataj de penetro en eĉ plej ekskluzivajn kaj konservativajn rondojn.
Tiamaniere Baha'u'llah estas la unua el la grandaj Profetoj Kies revelaclo en daŭro de relative malmultaj jaroj fariĝis konata en ĉiu regiono de la mondo. En daŭro de mallonga tempo la esencaj instruoj de Baha'u'llah tradukitaj laŭLiaj propraj aŭtentikaj Verkoj, estos senpere atingeblaj por ĉiu virino, virino kaj infano en la mondo kiuj scias legi.
Pleneco de la Bahaa Revelacio
La Bahaa Revelacio estas senekzempla kaj unika inter la kredoj de la mondo pro la pleneco kaj kompleteco de Siaj aŭtentikaj skribaĵoj. La enskribitaj vortoj kiujn oni povas kun plena certeco atribui al Kristo, Moseo, Zoroastro, Budho, aŭ Kriŝno, estas tre malmultaj, kaj lasas sensolve multajn modernajn demandojn de grandega praktika valoro. Multaj el la instruoj ĝenerale atribuitaj al tiuj religi-Fondintoj estas dubindaj koncerne ilian aŭtentikecon, kaj kelkaj estas evidente alkreskaĵo de pli malfrua dato. Islamanoj posedas en la Korano, kaj en granda amaso da tradicioj, multe pli plenan historion de la vivo kaj instruoj de sia Profeto, sed Mahometo Mem, kvankam inspirita, ne posedis la skribarton, same kiel plej multaj el Liaj fruaj sekvantoj. La metodoj kiujn oni uzis por kroniki kaj disvastigi Liajn instruojn lasis diversrilate multon por deziri, kaj la aŭtentikeco de multaj tradicioj estas tre dubinda. Rezulte de tio, diferencoj de interpretado kaj malakordaj opinioj kaŭzis dividojn kaj skismojn en Islamo, kiel en ĉiuj antaŭaj religiaj socioj.
Aliflanke, kaj Bab kaj Baha'u'llah verkis multe kaj kun grandaj elokventeco kaj forto. Ĉar publikaj paroladoj estis al lli malebligitaj kaj ambaŭ pasigis plimulton de Siaj vivoj (post la deklaro de Siaj misioj) en malliberejoj, lli dediĉis grandan parton de Sia tempo al verkado, el kio rezultas ke pro la riĉeco de aŭtentikaj skriboj la Bahaa Revelacio estas nekomparebla kun iu ajn el la antaŭaj. Estas donitaj klaraj kaj plenaj klarigoj pri multaj veroj kiuj estis malklare antaŭmontritaj en la antaŭaj revelacioj, kaj la eternaj principoj de la vero, kiun instruis ĉiuj Profetoj, oni nun aplikas al problemoj kiuj prezentas sin al la hodiaŭa mondo - al problemoj ekstreme komplikitaj kaj malfacilaj, el kiuj multaj ne aperis ankoraŭ en la tagoj de la antaŭaj Profetoj. Estas do evidente ke tiu plena registro de aŭtentika revelacio devas potence efiki por malebligi miskomprenojn en la estonteco kaj por klarigi la fals-komprenojn de la pasinteco, kiuj tenis unu sekton disde la aliaj.
La Bahaa Interligo
La Bahaa Revelacio estas senekzempla kaj unika en ankoraŭ alia rilato. Antaŭ Sia morto Baha'u'llah kelkfoje skribis Interligon destinante Sian plej aĝan filon 'Abdu'l-Baha, Kiun Li ofte mencias kiel "La Branĉon" aŭ "La Plej Sanktan Branĉon", kiel aŭtoritatan interpretiston de la instruoj, kaj deklarante ke ĉiu klarigo aŭ interpreto farita de Li devas esti konsiderata tiel same aŭtoritata kiel la vortoj de Baha'u'llah Mem. En Sia Testamento Li diras:
Konsideru tion kion Ni malkaŝis en Nia Plej Sankta Libro: "Kiam la Oceano de Mia ĉeesto forfluos kaj la Libro de Mia Revelacio estos finita, turnu viajn vizagojn al Tiu Kiun Dio elektis, Kiu elkreskis el tiu el Pratempa Radiko". La celo de tiu ĉi sankta verso estas neniu alia ol la Plej Granda Branĉo ('Abdu'l-Baha).
Kaj en la Tablet of the Branch (Tabuleto de la Branĉo) en kiu Li klarigas la rolon de 'Abdu'l-Baha, Li diras:
Ho homoj, gloru Dion por Lia aperigo; ĉar vere Li estas la plej granda Favoro kaj la plej granda beno donitaj al vi; kaj per Li ĉiu putranta osto estos revokita al la vivo. Kiu turnas Sin al Li tiu turnas sin al Dio, kaj kiu forturnis sin de Li forturnis sin de Mia Belo, malakceptis Miajn Pruvojn, kaj pekis kontraŭ Mi.
Post la morto de Baha'u'llah, 'Abdu'l-Baha, kaj en la propra domo kaj en Siaj vastaj vojaĝoj, havis multnombrajn okazojn renkonti homojn el ĉiuj partoj de la mondo kaj de ĉiuj nuancoj de opinioj. Li aŭskultis ĉiujn el iliaj demandoj, iliaj malfacilaĵoj kaj kontraŭdiroj, kaj donis plenajn klarigojn kiujn oni skribe kronikis. Dum longaj jaroj 'Abdu'l-Baha daŭrigis Sian taskon klarigante la instruojn kaj indikante ilan adapton al la plej diversaj problemoj de la nuntempa vivo. Diferencoj en opinioj kiuj aperis inter la kredantoj estis prezentitaj al Li kaj aŭtoritate solvitaj, kaj dank'al tio la danĝero de estontaj miskomprenoj estis plue malpliigita.
Plue Baha'u'llah decidis ke devas esti elektita Internacia Domo de Justeco, reprezentanta la tutmondan bahaanaron, por prizorgi la aferojn de la Kredo, estri kaj unuigi ĉiujn ĝiajn klopodadojn, malebligi dividojn kaj skismojn, klarigi obskurajn aferojn, kaj antaŭgardi la instruojn de degenero kaj misprezento. La fakto ke tiu supera administrantaro rajtas ne nur enkonduki leĝojn pri ĉiuj aferoj ne difinitaj en la Skriboj, sed ankaŭ neniigi siajn proprajn leĝojn kiam novaj kondiĉoj postulas aliajn rimedojn, ebligas al la Kredo sin plivastigi kaj alĝustigi, kiel vivanta organismo, al la bezonoj kaj postuloj de ŝanĝiĝanta socio.
Krom tio, Baha'u'llah firme malpermesis interpretadon de la instruoj al iu ajn ekster la nomita interpretisto. En Sia Lasta Volo kaj Testamento 'Abdu'l-Baha difinis ke Shoghi Effendi estu la Gardanto de la Kredo post Li kun la rajto interpreti la Skribojn.
Post milo aŭ pli da jaroj aperos alia Malkaŝanto, en la ombro de Baha'u'llah, kun klaraj pruvoj de Sia misio, sed ĝis tiam la vortoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha kaj la Gardanto kaj la decidoj de la Universala Domo de Justeco prezentas la aŭtoritatojn al kiuj ĉiuj kredantoj devas sin turni. Neniu bahaano rajtas fondi skolon aŭ sekton bazitan sur la speciala interpreto de la instruoj aŭ sur la supozita dia revelacio. Kiu malrespektas tiun ĉi malpermeson estas konsiderata kiel "rompanto de la Sankta Interligo."1