'Abdu'l-Baha diras:
Malamiko de la Kredo estas tiu kiu penas interpreti la vortojn de Baha'u'llah kaj tiamaniere nuancigas ilian signifon konforme al sia percepto-povo, arigas ĉirkaŭ si sekvantaron, formante apartan sekton, superigante sian propran signifon, kaj kaŭzante dividon en la Kredo.
En alia Tabuleto Li skribas:
Tiuj ĉi personoj (iniciatoroj de skismo) estas kiel ŝaŭmo sur la mar-supraĵo; ondo venos el la Oceano de la interligo kaj per la potenco de la Abha Regno tiu ŝaŭmo estosĵetita surteren. ... Tiuj ĉi koruptaj pensoj kiuj naskiĝas pro personaj kaj malbonaj celoj ĉiuj malaperos, kaj la interligo de Dio restos firma kaj sekura.
Estas nenio kio malhelpas la homojn forlasi religion se ili tion deziras. Abdu'l-Baha diras: "Dio Mem ne devigas al la animo farigi spirita. La agigo de la homa volo libera estos necesa." La spirita Interligo, tamen, klare malebligas la sektismon interne de la bahaa komunumo.
Ne Ekzistas Profesia Pastraro
Ni devas mencii ankoraŭ unu trajton de la bahaa organizaĵo: tio estas la neekzisto de oficiala pastraro. Memvolaj kontribuaĵoj por elspezoj de instruistoj estas permesitaj kaj multaj dediĉas sian tutan tempon al laborado por la Kredo, sed oni esperas ke ĉiu bahaano partoprenos en la tasko de instruado, k.t.p., konforme al siaj eblo kaj kapablo, kaj ekzistas neniu speciala klaso de homoj distingitaj de siaj samkredanoj per ekskluziva plenumado de pastraj funkcioj kaj per pastraj prerogativoj.
En la malnovaj tempoj pastraro estis necesa, ĉar homoj estis malkleraj kaj neinstruitaj kaj dependis de la pastroj por sia religia edukado, por plenumado de religiaj ritoj kaj ceremonioj, por administrado de justeco, k.t.p. Nun, tamen, la aferoj ŝanĝas. Edukado rapide ĝeneraliĝas, kaj kiam la principoj de Baha'u'llah estos realigitaj, ĉiu knabo kaj knabino en la mondo ricevos plenan edukon. Ĉiu povos tiam mem studi la Sanktajn Verkojn, kaj elĉerpi al si la Akvon de Vivo, rekte el la ĉef-fonto. Komplikitaj ritoj kaj ceremonioj, postulantaj servojn de speciala profesio aŭ kasto, ne ekzistas en la bahaa sistemo, kaj administrado de justeco estas konfidita al la tiucele elektitaj kompetentuloj.
Instruisto estas necesa por infano, sed la celo de vera instruisto estas pretigi sian instruaton lerni sen instruisto - vidi aferojn per la propraj okuloj, aŭdi per la propraj oreloj, kaj kompreni per la propra menso. Tiel same, en la infanaĝo de la homa gento, pastro estas necesa, sed lia vera tasko estas ebligi al la homo sin helpi sen li; vidi la diajn aferojn per la propraj okuloj, aŭdi ilin per la propraj oreloj, kaj kompreni ilin per la propraj mensoj. Nun la laboro de pastroj estas preskaŭ finita, kaj la celo
^Vidu paĝojn 252-254 kaj 262-263 por pliaj klarigoj pri la Gardanteco kaj la Universala Domo de Justeco.
de la bahaaj instruoj estas kompletigi tiun laboron, fari homojn sendependaj de ĉio krom Dio, por ke ili povu turni sin rekte al Li, t.e., al Lia Malkaŝanto. Kiam ĉiuj turnos sinm al unu Centro, povas esti nenia malakordo aŭ konfuzo kaj ju pli ĉiuj alproksimiĝas al la Centro, des pli ili alproksimiĝos unu al la alia.
ĈAPITRO IX: VERA CIVILIZACIO
Ho popolo de Dio! Ne okupiĝu kun vi mem. Klopodu priplibonigo de la mondo kaj eduko de la nacioj. - Baha'u'llah
Religio estas Fundamento de Civilizacio
Laŭ la bahaa vidpunkto, la problemoj de la homa vivo, individua kaj socia, estas tiel neimageble komplikitaj ke ordinara homa intelekto ne kapablas ĝuste solvi ilin per si mem. Nur la Ĉionscianta plene konas la celon de la kreado kaj scias kiel efektivigi tiun celon. Pere de Profetoj Li montras al la homaro la veran intencon de homa vivo kaj la ĝustan vojon de progreso; kaj starigo de vera civilizacio dependas de fidela sinturno al la gvidado de profeta Revelacio. Baha'u'llah diras:
Religio estas la plej granda instrumento por atingi ordon en la mondo kaj trankvilon de ĉiuj ekzistantaj estaĵoj. La malfortiĝo de la pilastroj de religio kuraĝigis ignorantojn kaj faris ilin memfidaj kaj arogantaj. Vere Mi diras: kio ajn malaltigos la noblan staton de religio tio pligrandigas senzorgecon de malbonuloj, kaj finrezultigas anarkion. .
Konsideru la civilizacion de la Okcidentaj popoloj - kian maltrankvilon kaj ekscitegon ĝi kaŭzis al la popoloj de la mondo. Oni elpensis inferajn instrumentojn, kaj elmontris tian kruelecon en la detruado de vivo kia estis neniam vidita en la mondo nek aŭdita de nacioj. Estos neeble reformi tiujn fortegajn, ĉionregantajn malbonojn, escepte se la popoloj de la mondo unuiĝos pri difinita principaro aŭ en la ombro de Unu Religio.
Ho anaro de Baha! Ĉiu el la malkaŝitaj Ordonoj estas potenca fortikaĵo por la defendo de la mondo. - Words of Paradise (Vortoj de Paradizo)
La nuna stato de Eŭropo kaj ĝenerale de la tuta mondo elokvente konfirmas la verecon de tiuj ĉi vortoj skribitaj antaŭ tiom da jaroj. Malatenton al profetordonoj kaj superregadon de malpieco akompanis malordo kaj plej terura detruiĝo, kaj, se ne ŝanĝis sin koroj kaj idealoj kio estas plej esenca trajto de vera religio, la reformo de la socio ŝajnas esti afero tute neebla.
Justeco
En la libreto Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj), en kiu Baha'u'llah mallonge prezentas la esencon de la profetaj instruoj, Lia unua konsilo rilatas al individua vivo: "Havu bonan, puran ka lumradian koron." La sekvanta montras la ĉefprincipon de vera socia vivo:
Ho Filo de Spirito! Super ĉio plej amata de Mi estas Justeco. Ne deturnu vin de ĝi se vi Min deziras, kaj ne malatentu ĝin por ke Mi konfidu je vi. Per ĝi vi ricevos la forton por vidi per la propraj okuloj kaj ne per okuloj de aliaj homoj, por kompreni per la propra kompreno kaj ne per kompreno de via najbaro. Pripensu tion en via koro, kiel decas al vi esti. Vere justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia korfavoro. Tenu ĝin antaŭ viaj okuloj.
La granda bezono de socia vivo estas ke individuoj iĝu kapablaj distingi veron de malvero kaj bonon de malbono kaj vidi ĉiujn aferojn en ĝusta lumo. la plej grava kaŭzo de spirita kai socia blindeco, kaj la plej granda malamiko de socia progreso, estas egoismo. Baha'u'llah diras:
Ho filoj de intelekto! Estas ja nur malforta palpebro kiu malhelpas al okulo vidi la mondon kaj ĉion kio estas en ĝi. Pensu do kio sekvas se la kurteno de avido kovras la vidon de la koro!
Ho homoj! La mallumo de avido kaj envio malheligas la lumon de la animo kiel nubo malhelpas trapenetron de la sunaj radioj. (Tabuleto al kelkaj persaj kaj zoroastraj bahaanoj)
Longdaŭra sperto fine konvinkas homojn pri la vereco de la profetaj instruoj ke egoistaj konsideroj kaj egoistaj agoj alportas neeviteblan socialan malfeliĉon, kaj por ke la homaro ne pereu malglore, ĉiu devas konsideri aferojn de sia najbaro egale gravaj kiel siaj propraj, kaj subordigi siajn proprajn profitojn al tiuj de la tuta homaro. Tiamaniere bezonoj de ĉiu kaj ĉiuj estos fine plej bone kontentigitaj. Baha'u'llah diras: "Ho filo de homo! Se vi serĉas korfavoron, ne konsideru tion kio utilas nur al vi, sed alkroĉu vin al tio kio utilas al la homaro. Kaj se vi priatentas justecon, elektu por aliaj tion kion vi elektas pou vi mem." - Words of Paradise (Vortoj de Paradizo).
Registaro
La instruoj de Baha'u'llah enhavas du diversajn tipojn de aludoj al la problemo de vera socia ordo. Unu tipo troviĝas en la tabuletoj revelaciitaj al la Regantoj, kaj ili traktas pri la problemoj de registaroj ekzistantaj en la mondo dum la surtera vivo de Baha'u'llah, la aliaj aludas al la nova mondordo evoluiĝonta en la bahaa komunumo mem.