Sekve estas granda kontrasto inter tiaj frazaroj kiaj: "La unu vera Dio, ekzaltita estu Lia gloro, ĉiam konsideris, kaj daŭros konsideri, la korojn de la homaro kiel la Siajn, Siajn ekskluzivajn posedaĵojn. Ĉion alian, ĉu rilate al tero aŭ maro, al riĉaĵoj aŭ rangoj, Li donacis al la Reĝoj kaj regantoj de la tero"; kaj "Decas al ĉiuj homoj, en ĉi tiu tago alkroĉiĝi al la Plej Sankta Nomo, kaj starigi unuecon de la tuta homaro. Estas nenia forkurejo, nenia rifuĝejo, krom Li." - Gleaning from the Writings of Baha'u'llah, pp. 206, 203 (Kolektado el la Skribaĵoj de Baha'u'llah)".
La ŝajna malakordiĝo inter tiuj du vidpunktoj estas forigita kiam oni vidas la diferencon kiun Baha'u'llah faras inter la "Malplia Paco" kaj la "Plej Granda Paco". En Siaj tabuletoj al la Reĝoj Baha'u'llah vokas al ili kunveni kaj klopodi por daŭra politika paco, malpliigo de armiloj, kaj senĉarĝigi kaj kuraĝigi malriĉulojn. Sed Liaj vortoj plene klarigas ke ilia malsukceso respondeci pri la bezonoj nuntempaj rezultus en milito kaj revolucioj kaj kondukus al la renverso de la malnova sistemo. Sekve, Li diris unuflanke: "Tio kion la homaro bezonas en la nuna epoko estas obeado al la aŭritatuloj", kaj aliflanke "Tiuj, kiuj amasigas la vantaĵojn kaj ornamaĵojn de la tero, malestime deturnas sin de Dio - ili jam perdis kaj ĉi tiun mondon kaj la proksiman. Baldaŭ, Dio, per la Mano de Potenco, senigos ilin je iliaj posedaĵoj kaj senvestigos ilin je la robo de Sia donacemo." "Ni havas difinitan tempon por vi, ho popoloj. Se ĉe la difinita horo vi ne turnos vin al Dio, vere, Li furioze kaptos vin, kaj igos ke malĝojigaj afliktoj ataku vin el cuiu direkto." "La signoj de okazontaj konvulsioj kaj ĥaoso estas nun distingeblaj, ĉar la ĝenerala ordo ŝajnas esti lamentinde neperfekta." "Ni promesis al Ni certigi Vian triumfon sur la tero kaj altigi Nian Kredon super ĉiuj homoj, kvankam ne troviĝas reĝo kiu turnus la vizaĝon al Vi." - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, pp. 207, 209, 214, 216, 248-249 (Kolektado el la Skribaĵoj de Baha'u'llah).
La Granda Estaĵo, dezirante malkasi la postulojn por paco kaj trankvileco de la mondo kaj la antaŭenigo de la popoloj, skribis: Nepre venos tempo kiam deviga neceso okazigi vastan, ĉiun-entenan kunvenon de homoj estos universale realigita. La regantoj kaj reĝoj de la tero devos ĉeesti, kaj, partoprenante en ĝiaj konsiliĝoj, devos konsideri tiujn rimedojn por meti la fundamentojn de la Sankta Paco tutmonda inter la homaro. Tia paco postulas ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la tero, ke ili estu plene akordiĝintaj inter si. Okaze se iu reĝo militus kontraŭ alian, ĉiuj kune leviĝu kaj malebligu lin. - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, p. 249 (Kolektado el la Skribaĵoj de Baha'u'llah)
Per tiaj konsiloj, Baha'u'llah malkasis la kondiĉojn, laŭ kiuj la publika respondeco devos esti plenumita en tiu ĉi Tago de Dio. Alvokante por internacia solidareco unuflanke, Li tamen tute klare avertis la regantojn ke daŭraj bataloj detruus ilian potencon. Nun la moderna historio konfirmas tiun averton, meze de tiuj devigaj movadoj kiuj atingis tiel detruigan energion en ĉiuj civilizitaj nacioj, kaj en la evoluo de militado tiagrade ke triumfo ne estas plu atingebla de iu partio. "Nun pro tio ke vi rifuzis la Plej Sanktan Pacon, alkroĉiĝu al tiu ĉi Malplia Paco, por ke eble vi povu iagrade plibonigi vian propran staton kaj tiun de viaj familianoj." "Tio kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon estas unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo. Tio tute ne estas atingebla krom per la potenco de lerta, ĉionpova kaj inspirita Kuracisto." - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, pp. 245, 255 (Kolektado el la Skribaĵoj de Baha'u'llah).
La Malplia Paco signifas politikan unuiĝon de ŝtatoj, dum la Plej Sankta Paco estas unuiĝo kiu enhavas spiritajn kiel ankaŭ politikajn kaj ekonomiajn faktorojn. "Baldaŭ la nuntempa ordo estos kunvolvita, kaj nova etendita en ties loko." - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, p. 7 (Kolektado el Skribaĵoj de Baha'u'llah).
En antaŭaj epokoj, registaroj rajtis okupiĝi pri eksteraj kaj materiaj aferoj, sed nuntempe la funkciado de registaroj postulas kvalitojn de ĉefeco, de sindediĉo kaj de spirita scio neeblaj krom al tiuj, kiuj turnas sin al Dio.
Politika Libereco
Kvankam Baha'u'llah prezentas kiel idealon reprezentantan formon de registaroj, lokaj, naciaj kaj internaciaj, Li instruas tamen ke tiu ĉi formo estas ebla nur kiam homoj estas atingintaj sufiĉe altan gradon de individua kaj socia evoluo. Donaci subite plenan memregadon al homoj needukitaj, direktataj de egoistaj deziroj kaj nespertaj en la gvidado de publikaj aferoj - estus katastrofa. Nenio estas pli danĝera ol doni liberecon al tiuj kiuj ne estas preparitaj uzi ĝin en saĝa maniero. Baha'u'llah skribas en la Libro Aqdas:
Konsideru la malgrandecon de la homaj mensoj. Oni petas tion kio malutilas, kaj forĵetas tion kio utilas. Ili estas, ja, el tiuj kiuj eraregas. Ni rimarkas ke kelkaj popoloj klopodas por akiri liberecon, kaj fieras pri ĝi, sed ili vivas en evidenta malklereco.
Por tiaj popoloj libereco estas kaŭzo de ĥaoso kaj malordo, kies fajro estas neestingebla. Tiel avertas vin la Kalkulanto, la Ĉionscianto. Sciu ke ekzemplo de absoluta libereco estas bestoj. Koncerne homon estas lia devo restadi sub leĝo kiu ŝirmas lin kontraŭ lia propra neklereco, kaj kontraŭ malbonagoj de perfiduloj. Libereco igas homon forgesi la postulon de afableco, kaj lasas lin fariĝi maldigna. Ĝi malaltigas lin ĝis plena malvirteco.
Konsideru homojn kiel ŝafojn. Ŝafisto necesas por dia protekto. Vere, tio ĉi estas senduba certaĵo. Ni aprobas liberecon sub kelkaj kondiĉoj, ne sub aliaj. Ni estas, vere, la Ĉionscianto.
Diru: Vera libereco signifas submeti vin al ordonoj, se vi nur estas el tiuj kiuj scias. Se homoj sekvus tion kion Ni malkaŝis el la Ĉielo de Inspiro, ili certe trovus, ke ili atingus plenan liberecon. Feliĉa estas tiu kiu komprenas la Celon de Dio en kio ajn Li malkaŝis el la Ĉielo de Sia Volo, kiu trapenetras ĉiujn kreitaĵojn. Diru: La libereco kiu kaŭzos bonon al vi troviĝas nenie krom en plena servo al Dio, la Eterna Vero. Kiu ajn gustumis ĝian dolĉecon tiu neniam interŝanĝos ĝin por la tuta regno surtera kaj ĉiela. - Kitab-i-Aqdas
Por plibonigo de la kondiĉoj de neprogresintaj rasoj kaj nacioj, la Diaj instruoj estas la ĉefa kuracilo. Kiam kaj popolo kaj politikistoj studos kaj akceptos tiujn instruojn la nacioj estos liberaj de ĉiuj siaj katenoj.
Regantoj kaj Regatoj
Baha'u'llah malpermesas tiranecon kaj subpremadon per plej emfazaj esprimoj. En Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj) Li skribas:
Ho vi subpremantoj sur la Tero! Retiru vin mem for de tiraneco, car Mi ĵuris ke nenia maljusteco pasos senpune. Tio ĉi estas Mia interligo kiun Mi nerevoke dekretis en la konservita Tabuleto kaj sigelis ĝin per Mia sigelo de gloro.
Tiuj kiuj difinas kaj administras la leĝojn kaj regularojn devas "forte teni la gvidŝnuron de Konsiliĝo, kaj decidi kaj plenumi tion kio akcelas sendanĝerecon, bonstaton, sukceson kaj trankvilecon de la popolo; ĉar se estos aranĝite alie, tio kondukos al malpaco kaj malordo." - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).
Aliflanke, la civitanoj devas esti leĝobeaj kaj lojalaj al justa registaro. Ili devas elekti edukajn metodojn kaj forton de bona ekzemplo, ne perforton, por plibonigi la kondiĉojn de la nacio. Baha'u'llah diras:
En ĉiu lando kie vivas kelkaj el tiu ĉi komunumo, ili devas konduti rilate al la ŝtata registaro kun fideleco, sincereco kaj obeemo. - The Glad Tidings (La Ĝoja Novaĵo).
Ho popolo de Dio! Ornamu viajn tempiojn per mantelo de fidindeco kaj honesteco; tiam akompanu vian Eternulon kun armeo de bonaj agoj kaj bonaj moroj. Vere Ni malpermesis al vi ribelojn kaj malpacojn, en Miaj Libroj kaj Epistoloj, en Miaj Skribaĵoj kaj Tabuletoj; kaj per tio ĉi Ni deziris nur vian noblecon kaj altigon. - Tablet of Ishraqat (Tabuleto Ishraqat)