Выбрать главу

Disdono de Oficoj kaj Avancoj.

En disdono de oficoj, la sola kriterio devas esti taŭgeco de kandidato por la koncerna ofico. Al tiu ĉi ĉefkonsidero devas cedi ĉiuj aliaj, kiel supereco de aĝo, socia aŭ financa stato, familiaj rilatoj aŭ persona amikeco. Baha'u'llah diras en la Tablet of Ishraqat (Tabuleto Ishraqat):

La kvina Ishraqat (Brilego) estas ke registaro devas scii la kondiĉojn de la regatoj, kaj disdoni oficojn konforme al indo kaj merito. Estas severe ordonite al ĉiu estro kaj reganto respekti tiun ĉi konsideron, por ke perfiduloj ne uzurpu postenon de homoj fidindaj kaj por ke rabemuloj ne okupu lokon de gardistoj.

Oni ne bezonas multe argumenti por montri ke kiam tiu ĉi principo estos ĝenerale akceptita kaj sekvata, la aliformiĝo de nia socia vivo estos miriga. Kiam ĉiu ricevos postenon kiu speciale taŭgas laŭ ties talentoj kaj kapabloj li povos dedici sian koron al la laboro kaj fariĝi artisto en sia profesio, kun nekalkulebla profito por si mem kaj por la cetero de la mondo.

Ekonomiaj Problemoj

En plej fortaj esprimoj la bahaaj instruoj insistas pri neceso de reformo en la ekonomiaj rilatoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj. 'Abdu'l-Baha diras:

Oni devas tiel aranĝi la kondiĉojn de popolo ke malriĉeco malaperu, ke ĉiu, konforme al siaj rango kaj pozicio, partoprenu kiom eblas en ĝenerala bonhavo kaj bonstato. Ni vidas inter ni unuflanke homojn

superŝarĝitajn per ricaĵoj, kaj alkflanke malriĉulojn mortantajn pro mizero; kelkajn kiuj posedas po kelke de luksaj palacoj, kaj aliajn kiuj ne havas kie kuŝigi la kapon. ... Tiu ĉi stato de la aferoj estas malbona, kaj devas esti rebonigita. Sed oni devas tre zorgeme apliki kuracilon. Oni ne povas tion fari okaziginte absolutan egalecon inter homoj. Egaleco estas ĥimero! Ĝi estas tute neefektivigebla. Se eĉ egaleco estus atingita ĝi ne povus daŭri; kaj se ĝia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita. La Leĝo de Ordo devas ĉiam regi en la mondo de la homaro. La Ĉielo tion ĉi dekretis kreante la homon. ...La homaro, kiel granda armeo, bezonas ĝeneralojn, kapitanojn, diversrangajn suboficirojn, kaj soldatojn, el kiuj ĉiu havas difinitajn devojn. Multrangeco estas absolute necesa por certigi bonordan organizon. Armeo ne povas konsisti ekskluzive el ĝeneraloj, aŭ nur el kapitanoj, aŭ sole el soldatoj kun neniu komandanto.

Certe konsiderante, ke kelkaj estas ekstermezure riĉaj kaj aliaj plorinde malriĉaj, necesa estas organizaĵo por kontroli kaj plibonigi tiun ĉi staton. Estas grava afero limigi riĉecon, kaj tiel sarne grave estas limigi malriĉecon. Neniu ekstremo estas bona. Kiam ni vidas ke oni lasas malriĉecon atingi la limojn de mortmizero, ĝi estas certa signo ke ni trovos ie tiranecon. Oni devas klopodi pri tio ĉi, kaj ne prokrasti ŝanĝon de la stato kiu kaŭzas mizeron de premeganta malriĉeco al granda amaso da popolo.

Riĉuloj devas partodoni el sia superfluo; ili devas moligi siajn korojn kaj kreskigi en si kompateman komprenon pensante pri tiuj malfeliĉuloj kiuj suferas pro manko de plej necesaj vivrimedoj.

Devas esti kreitaj specialaj leĝoj, koncernantaj ekstremojn de riĉeco kaj mizero. ... Ŝtataj registaroj devas konformiĝi al la Dia Leĝo kiu donas egalan justecon al ĉiuj.... - La Leĝo de Dio estos obeata nur kiam tio ĉi estos farita.

Publikaj Financoj

'Abdu'l-Baha sugestas ke oni konfidu kiom eble al ĉiu urbo, vilaĝo aŭ distrikto la administradon de fiskaj aferoj inter la limoj de sia propra teritorio kaj ke ili kontribuu justan proporcion por elspezoj de la ĝenerala registaro. Unu el la ĉefaj fontoj de enspezoj devus esti progresa laŭenspeza impoŝto. Se ies enspezo ne superas liajn necesajn elspezojn oni ne devus postuli de li impoŝtpagon, sed en ĉiuj okazoj kiam enspezoj superas la necesajn elspezojn devus esti pagata impoŝto, kies proporcio konformus al la superfluo de la enspezoj kompare kun la necesaj elspezoj.

Aliflanke, se iu, pro malsano, malbonrikolto, aŭ alia kaŭzo por kiu li ne estas respondeca, ne povas gajni sufiĉe por kovri siajn necesajn elspezojn por kuranta jaro - tiam kio mankas por lia vivtenado kaj tiu de lia familio devus esti havigita el publikaj kapitaloj.

Estos ankaŭ aliaj fontoj de publikaj enspezoj, ekzemple el sentestamentaj heredaĵoj, minejoj, trezor-trovoj kaj memvolaj kontribuaĵoj; dum inter la elspezoj estas sumoj asignitaj por subteno de kripluloj, orfoj, lernejoj, de blinduloj kaj surduloj, kaj por subteno de publika sano. Tiel estos certigita ĝenerala bonhavo kaj bonstato.[23]

Propravola Divido

En Sia letero al la Centra Organizaĵo por Konstanta Paco skribita en 1919, 'Abdu'l-Baha diras:

inter la instruoj de Baha'u'llah estas tiu pri propravola dividado de sia havaĵo kun aliaj homoj. Tiu ĉi propravola dividado estas pli granda ol (leĝefarita) egaleco, kaj konsistas el tio, ke oni ne preferu sin mem ol aliajn homojn, sed pli ĝuste oferu siajn vivon kaj havaĵon por la bono de la aliaj. Sed tio ĉi ne estu aranĝita devige kaj fariĝu leĝo kiun ĉiu devas obei. Kontraŭe, ĉiu bonvole kaj laŭ propra instigo oferu siajn havajon kaj vivon por la aliaj, kaj elspezu propravole por la malriĉuloj, kiel okazas inter la bahaanoj en Persujo.

Universala Labordevo

Unu el la plej gravaj instruoj de Baha'u'llah rilate al ekonomiaj problemoj estas ke ĉiu devas okupi sin per utila laboro. En la socia abelejo devas esti neniaj mallaboremuloj, neniaj laborkapablaj individuoj parazite vivantaj en la socio. Li diras:

Estas ordonite al ĉiu el vi okupi sin per ja laboro - arto, metio aŭ io simila. Tion ĉi - vian laboron - Ni identigas kun adorado de Dio, la Vera. Pensu, ho homoj, pri la Kompatemo de Dio kaj pri Liaj Favoroj, kaj danku Lin matene kaj vespere.

Ne malŝparu vane vian tempon en senfareco kaj maldiligenteco, sed okupu vin per tio kio utilos al vi mem kaj al aliaj. Tiel estas dekretite en tiu ĉi Tabuleto, el kies Horizonto lumbrilas la Suno de Saĝeco kaj Diaj Vortoj! Plej malŝatinda antaŭ Dio estas homo kiu sidas kaj petas almozon. Alkroĉu al la ŝnuro de vivrimedoj, fidante al Dio, la Kaŭzinto de Kaŭzoj. - Glad Tidings (Ĝoja Novaĵo)

Kiom multe de la energio uzita en la hodiaŭa komerco-mondo estas foruzata simple por nuligi kaj neŭtraligi klopodojn de aliaj homoj - por senfrukta batalado kaj konkurado! Kaj kiom estas uzata en aliaj ankoraŭ pli malutilaj manieroj! Se ĉiuj laborus, kaj se ĉiuj laborus, per la cerbo aŭ per la manoj, en maniero profitdona al la homaro, kiel ordonas Baha'u'llah, tiam por ĉiuj plene sufiĉus la provizoj kiuj necesas por sana, bonstata kaj nobla vivo. Tiam oni vidus neniajn mizer-kvartalojn, nenian malsatigon, nenian malriĉecon, nenian industrian sklavecon, nenian sanpereigan laboron.

Etiko de Riĉeco

Laŭ la bahaaj instruoj, riĉaĵo juste akirita kaj juste uzita estas respektinda kaj laŭdinda. Faritaj servoj estu ĝuste rekompencitaj. Baha'u'llah diras en la Tabuleto Tarazat La homoj de Baha devas al neniu rifuzi rekompenci per repago tion kion oni meritas, kaj devas respekti talentulojn. ... Oni parolu juste kaj rekonadu la valoron de bonfaroj."

Koncerne procenton, Baha'u'llah skribas en la Tabuleto Ishraqat sekvante:

Estas multaj homoj kiuj bezonas tion ĉi, ĉar se neniu procento estus permesita, negocoj estus haltigitaj kaj sufokitaj. ... Malofte oni povas trovi homon kiu pruntedonus monon al alia laŭ la principo "Qard-i-hasan" (laŭvorte "bona prunto", t.e. ke la mono estas pruntedonita sen profito kaj redonota laŭ oportuno de la prunteprenanto). Tial, pro favoro al la servantoj, Ni decidis, ke profit-mono estu allasita, inter aliaj negocagoj laŭleĝe plenumataj. Tio estas... estas permesite, laŭleĝe kaj neriproĉinde postuli interezon pro sia mono ... sed oni devas konduti en tiu ĉi afero kun modereco kajjusteco. La Plumo de Gloro detenis sin de difino de ties limoj, kiel Saĝeco e/ Sia Ĉeesto kaj kiel oportuno por Siaj servantoj. Ni admonas la amikojn de Dio ke ili agadu kun justeco kaj praveco, kaj tiamaniere ke kompatemo kaj kunsentemo de Liaj amatoj vidjĝu en rilato de unu al la alia. .