Выбрать главу

La plenumo de tiuj ĉi aferoj estas komisiita al la membroj de la Domo de Justeco, ke ili agu konforme al la urĝecoj de la tempo kaj kun saĝeco.

Malpermeso de Industria Sklaveco

En la Libro Aqdas Baha'u'llah malpermesas sklavecon, kaj 'Abdu'l-Baha klarigis ke ne nur persona, sed ankaŭ industria sklaveco, kontraŭas la leĝon de Dio. En Usono en 1912, Li diris al amerikanoj:

Inter la jaroj 1860 kaj 1865 vi plenumis admirindan agon; vi forigis personan sklavecon; sed nun vi devas fari multe pli grandan admirindaĵon; vi devas forigiindustrian sklavecon. ...

La solvo de la ekonomiaj problemoj ne elektiviĝos per armiĝo de kapitalo kontraŭ laboro, kaj de laboro kontraŭ kapitalo, per interbatalado kaj konfliktoj, sed per sintenado de bonvolo armbaŭflanke. Tiam estos atingita vera kaj daŭra stato de justeco. ...

inter bahaanoj estas neniaj trouzoj, neniaj koruptaĵoj kaj maljustaĵoj, neniaj ribelaj postuloj, neniaj revoluciaj ribeloj kontraŭ la ekzistantaj registaroj. ...

Estonte ne estos eble por homoj amasigi grandegajn riĉaĵojn per laboro de aliaj. Riĉuloj volonte dividados siajn riĉaĵojn. Ili inkliniĝos al tio ĉi iom post iom, en natura maniero, pro sia propra volado. Ĝi neniel estos efektivigita per militoj kaj sangoverŝado.

Tiel la aferojn de kapitalo kiel de laboro servos plej bone amikaj interkonsento kaj kunagado, justa kompanianeco kaj profitkvoto. La akraj armiloj de strikoj kaj lokaŭtoj malutilas, ne nur al la rekte koncernataj fakoj, sed al la tuta socio. Estas, do, la tasko de registaroj elpensi rimedojn kiuj malebligos en estonteco uzadi tiajn barbarajn metodojn por solvi malkonsentojn. Abdu'l-Baha' diris en Dublin, New Hampshire, en 1912:

Nun mi deziras paroli al vi pri la leĝo de Dio. Laŭ la dia leĝo, rekompenco de laboristoj ne devas konsisti nur e/ salajro. Ili devas esti ja firmanoj en ĉiu laboro. La problemo de sociigado estas tre malfacila. Strikoj pro salajroj ne solvos ĝin. Ĉiuj registaroj de la mondo devas unuiĝi, kaj organizi asocion, kies membroj devas esti elektataj el parlamentoj kaj el inter la plej noblaj civitanoj. Tiuj ĉi devas ellabori planon kun saĝeco kaj povo, por ke nek kapitalistoj suferu tro grandajn perdojn, nek laboristoj sin trovu en malriĉeco. En pleja modereco ili devas krei leĝon, kaj proklami al la publiko ke la rajtoj de laboristoj estos efike defendataj; ankaŭ, ke la rajtoj de la kapitalistoj estos protektataj. Kiam estos ĝenerale akceptita tia leĝo, per konsento de ambaŭ flankoj, tiam, se okazus striko, ĉiuj registaroj de la mondo devas kolektive kontraŭstari ĝin. Alie la laboro kondukos al granda ruino, speciale en Eŭropo. Okazos teruraj aferoj. inter kelkaj kaŭzoj de tuteŭropa milito estos ankaŭ tiu ĉi problemo. Posedantoj de bienoj, minejoj kaj fabrikejoj, devas dividi siajn profitojn kun siaj laboristoj, kaj donadi difinitan, juste fiksitan procenton de la gajnoj al siaj laboristoj, por ke la oficistoj ricevu, krom la salajro, certan parton de la ĝenerala profito de la fabrikejo, kaj pro tio dediĉu al la laboro sian tutan fervoron.

Testamentaj Donacoj kaj Heredaĵoj

Baha'u'llah diras ke ĉiu devas rajti libere disponi en laŭvola maniero sian posedaĵon dum la vivo, kaj ke ĉiu devas skribi sian lastan testamenton difinante kiel lia posedaĵo estu disponita post lia morto. Se iu mortas sentestamente, oni devas taksi la valoron de lia propraĵo kaj dividi ĝin laŭ difinitaj fiksitaj proporcioj inter sep klasojn de heredantoj, kiuj estas: infanoj, edzo aŭ edzino, patro, patrino, fratoj, fratinoj kaj instruistoj; la parto de ĉiu el ili malkreskas de la unuaj ĝis la lastaj. Se mankas unu aŭ kelkaj el tiuj ĉi klasoj, la parto kiu apartenos al ili estas transdonita en la publikan kason, por elspezi ĝin por malriĉuloj, orfoj, vidvinoj, aŭ por publikutilaj entreprenoj. Se mortinto ne postlasis heredantojn, lia tuta propraĵo pasas en la publikan kason.

En la leĝo de Baha'u'llah nenio malpermesas al homo testamenti sian tutan propraĵon al unu persono se li tiel deziras, sed nature bahaanoj, skribante sian lastan testamenton, restos sub la influo de la modelo donita de Baha'u'llah por okazoj de sentestamentaj heredaĵoj, kio certigos dividon de la havaĵo inter sufiĉe grandan nombron da heredantoj.

Egaleco de Viroj kaj Virinoj

Unu el la sociaj principoj al kio Baha'u'llah atribuas grandan signifon estas ke virinoj devas esti konsiderataj kiel egalaj kun viroj kaj devas posedi egalajn rajtojn kaj privilegiojn, egalan edukon, kaj egalajn oportunojn.

Potenca rimedo al kiu Li konfidas efektivigon de la virina emancipiĝo estas universala edukado. Knabinoj devas ricevi edukadon tiel bonan kiel knaboj. Fakte, la edukako de knabinoj estas eĉ pli grava ol tio de knaboj, ĉar siatempe la knabinoj fariĝos patrinoj, kaj, kiel patrinoj, ili estos la unuaj edukantinoj de la nova generacio. Infanoj estas kvazaŭ verdaj kaj delikataj branĉetoj; se la komenca prizorgado estas bona ili kreskas rekte, kaj se ĝi estas malbona ili kreskas kurbe; kaj ĝis la fino de la vivo ili estas sub la influo de la frujara edukado Kiel grave do estas, ke knabinoj estu bone kaj saĝe edukitaj!

Dum Siaj okcidentaj vojaĝoj, 'Abdu'l-Baha en multaj okazoj klarigadis la bahaajn instruojn pri tiu ĉi temo. Dum la kunveno de la Ligo por Libereco de Virinoj en Londono en 1913, Li diris:

La homaro estas kvazaŭ birdo kun du flugiloj - unu estas viro, la dua virino. Se ne estas fortikaj ambaŭ flugiloj, se ilin ne instigas iu komuna forto, birdo ne povas flugi al la ĉielo. Konforme al la spirito de tiu ĉi epoko, virinoj devas iri antaŭen kaj plenumi sian mision en ĉiuj fakoj de la vivo, fariĝante egalaj al viroj. Ili devas esti sur la sama nivelo kiel viroj kaj havi egalajn rajtojn. Tio ĉi estas mia fervora preĝo kaj ĝi estas unu el la fundamentaj principoj de Baha'u'llah.

Kelkaj sciencistoj konstatis ke vira cerbo pezas pli multe ol la virina, kaj prezentas tion kiel provon de supereco de viro. Tamen rigardanta cirkaŭen ni vidas homojn kun malgrandaj kapoj, kies cerboj certe malmulte pezas, kaj kiuj tamen elmontras grandegan inteligentecon kaj grandan kapablon de kompreno. Aliflanke ni vidas personojn kun grandaj kapoj, kies cerboj certe estaspezaj, kaj kiuj tamen estas malspiritaj. Sekve pezo de cerbo ne estas fidinda mezurilo de inteligenteco kaj supereco.

Kiam viroj prezentas kiel duan pruvon de sia supereco la aserton ke virinoj ne sukcesis tiel multe kiel viroj, ili uzas mizeran argumenton sen konsideri la historion. Se ilia kono de la historio estus pli granda, ili scios ke en la pasintaj tempoj vivis grandaj virinoj kiuj plenumis grandajn farojn, kaj ke ankaŭ hodiaŭ multaj vivas kaj plenumas grandajn farojn.

Tiam 'Abdu'l-Baha priskribis la elfarojn de Zenobia kaj aliaj grandaj virinoj el la pasintaj tempoj, kaj finis per elokventa tributo al la sentima Maria Magdalena, kies kredo restis firma dum la kredo de la apostoloj ŝanceliĝis. Li daŭrigis:

Inter la virinoj de nia tempo estas Qurratu'l-'Ayn, filino de islama pastro. En la tempo de la apero de Bab ŝi montris tiel eksterordinarajn kuragon kaj povon ke ĉiuj kiuj ŝin aŭdis estis mirigitaj. Ŝi forĵetis la vualon malgraŭ la pretermemora persa kutimo, kaj kvankam interparoladon kun viroj oni konsideris malgentilaĵo, tio ĉi heroa virino diskutis kun plej instruitaj viroj, kaj venkis ilin en ĉiuj okazoj. La persa registaro malliberigis ŝin; oni ŝtonbatis ŝin sur stratoj, oni anatemis ŝin, ekzilis de urbo al urbo, minacis al ŝi morton, sed ŝi neniam malfortiĝis en la decido labori por libereco de siaj fratinoj. Ŝi eltenis persekutojn kaj suferojn kun plej granda heroeco; eĉ en malliberejo ŝi sukcesis en la konvertado. Al persa ministro, en kies domo ŝi estis malliberigita, ŝi diris: "Vi povas mortigi min tuj kiam vi volas sed vi ne povas malakceli emancipiĝon de virinoj". Fine venis la fino de ŝia tragika vivo; oni alportis ŝin en ĝardenon kaj sufokis ŝin. Ŝi tamen vestis sin per siaj plej belaj roboj kvazaŭ ŝi irus al edziĝo-festo. Kun tiaj grandanimeco kaj kuraĝo ŝi fordonis sian vivon, timigante kaj ekscitante ĉiujn kiuj ŝin vidis. Ŝi estis vere granda heroino. Nuntempe en Persujo, inter bahaaninoj, ankaŭestas virinoj elmontrantaj neŝanceliĝan kuraĝon, kaj posedantaj poetan intuicion. Ili estas treege elokventaj, kaj paroladas antaŭ grandaj kunvenoj de homoj.