Выбрать главу

Virinoj devas daŭrigi antaŭen. Ili devas pligrandigi sian konon de scienco, literaturo kaj historio - por la perfekteco de la homaro. Post mallonga tempo ili ricevos siajn rajtojn. Viroj vidos virinojn seriozajn, digne sin tenantajn, plibonigantajn civilan kaj politikan vivon, kontraŭajn al militoj, postulantajn voĉrajtojn kaj egalrajtecon. Mi atendas vidi vin progresi en ĉiuj stadioj de la vivo; tiam viaj fruntoj estos kronitaj per la diademo de eterna gloro.

Virinoj en la Nova Epoko

Kiam la virinaj idealoj estos ĝuste konsideritaj, kiam la volo de virinoj akiros taŭgan esprimon en la kondukado de la sociaj aferoj, oni povas esperi grandajn progresojn en la aferoj kiujn ofte la malnova vira reĝimo plorinde malzorgadis - en tiaj aferoj kiel sano, abstinenco, paco, kaj respektado por valoro de la vivo. La plibonigoj en tiuj ĉi rilatoj havos tre vastajn kaj bonfarajn rezultatojn. 'Abdu'l-Baha diras:

En la pasinteco la mondo estis regata per forto, kaj viro superregadis virinon ĉar kvalitoj de liaj korpo kaj menso estis pli fortaj kaj atakemaj. Sed la ekvilibro jam sin ŝanĝas - forto perdas sian influon, kaj mensa vigleco, intuicio, kaj la spiritaj kvalitoj de amo kaj serverno, kiuj estas la potenco de virinoj, akiras superecon. Tial la nova epoko estos epoko malpli vira, kaj pli multe penetrita de la virinaj idealoj - aŭ dirante pli precize, ĝi estos epoko en kiu la viraj kaj virinaj elementoj de civilizacio estos en pli granda egalpovo. - Star of the West, vol. iii, n-ro 3 (Stelo de la Okcidento) (el raporto pri rimarkoj sur la ŝipo S.S. Cedric, kiam ĝi alvenis al Nov-Jorko)

Forlaso de Perfortmetodo

Baha'u'llah konsilas al Siaj sekvantoj evitadi metodojn de perforto en la emancipado de virinoj same kiel en aliaj aferoj. Brilan ekzemplon de la bahaaj metodoj de socia reformado donis bahaaninoj en Persujo, Egiptujo kaj Sirio. En tiuj ĉi landoj estas kutimo ke islamaj virinoj ekster la hejmoj portas vualojn kovrantajn iliajn vizaĝojn. Bab indikis ke en la tempo de la Nova Revelacio virinoj estus liberigitaj de tiu ĉi malagrabla ĝenaĵo, sed Baha'u'llah konsilas al Siaj sekvantoj, ke kiam ne estas koncernata la grava problemo de moraleco, ili prefere konformu al la malnova kutimo ĝis kiam la homoj estos pli kleraj, kaj ne skandalu tiujn inter kiuj ili vivas, kaj ne kaŭzu nenecesajn antagonismojn. Tial, do, la bahaaj virinoj, kvankam bone konsciante ke la antikva kutimo de vual-portado estas, por homoj kleraj, nenecesa kaj nekonvena, trankvile toleras tamen la ĝenaĵon, por ne stimuli uraganon de fanatika malamego kaj furioza malamikeco per publika malkovro de siaj vizaĝoj. Tiu ĉi konformeco al la kutimo ne estas diktita de timo, sed de fidoplena certeco pri la potenco de edukado kaj pri transformaj kaj vivodonaj rezultoj de vera religio. La bahaanoj en tiuj ĉi regionoj dediĉas la energiojn al edukado de la infanoj, speciale de knabinoj, kaj al dissemado kaj progresigado de la bahaaj idealoj, plene komprenante ke kiam la nova spirita vivo kreskos kaj disvastiĝos inter la popolo, la malnovaj kutimoj kaj antaŭjuĝoj estos iom post iom forĵetitaj, tiel neeviteble kaj nature kiel ŝeletoj de burĝonoj estas forĵetitaj printempe, kiam la folioj kaj floroj etendiĝas al la suno.

Edukado

Edukado - la instruado kaj gvidado de homoj, la evoluo kaj ekzercado de iliaj naturaj kapabloj - estis de la komenco de la mondo la plej alta celo de ĉiuj Sanktaj Profetoj. Ankaŭ en la bahaaj instruoj la fundamenta valoro kaj senlimaj perspektivoj de edukado estas proklamitaj en plej klaraj esprimoj. Instruisto estas la plej potenca faktoro de civilizacio kaj lia laboro estas la plej alta kian homo povas aspiri. Edukado komenciĝas jam en la patrina sino kaj daŭras senfine dum la tuta homa vivo. Ĝi estas nepra kondiĉo por ĝusta vivado kaj la fundamento de individua kaj socia bonstato. Kiam la ĝusta metodo de edukado fariĝos universala, la homaro estos aliformita kaj la mondo fariĝos paradizo.

En la nuna tempo homo vere bone edukita estas la plej malofta el ĉiuj fenomenoj, ĉar preskaŭ ĉiu havas falsajn antaŭjuĝojn, malĝustajn idealojn, erarajn ideojn kaj malbonajn kutimojn inspiritajn jam en la infaneco. Kiom malmultaj estas instruitaj de la plej fruaj jaroj por ami Dion per la tuta koro kaj dediĉi sian vivon al Li; por konsideri servadon al la homaro kiel plej altan celon de la vivo; perfektiĝadi siajn kapablojn por la komuna bono! Kaj tamen tiuj ĉiuj estas la esencaj elementoj de bona eduko. Ekskluziva ŝarĝado de la memoro per scioj koncernantaj aritmetikon, gramatikon, geografion, lingvojn, k.t.p., ludas kompare malgrandan rolon en la formado de noblaj kaj utilaj vivoj.

Baha'u'llah diras ke edukado devas esti universala:

Estas dekretite ke ĉiu patro devas instrui al siaj gefiloj legadon kaj skribadon kaj tion kio estas ordonita en la tabuleto. Se iu malzorgas la plenumon de tiu ordono (tiurilate), tiam, se li estas riĉa, la membroj de la Domo de Justeco devas havigi de li sumon necesan por la edukado de liaj infanoj; alie (t.e., se li estas malriĉa) la afero devas esti transdonita al la Domo de Justeco. Vere Ni faris el ĝi (la Domo de Justeco) azilon por malriĉuloj kaj por tiuj, kiuj bezonas helpon.

Kiu edukas sian filon, aŭ iun ajn alian infanon, tiu kvazaŭ edukas unu el Miaj infanoj. - Tablet of Ishraqat (Tabuleto Ishraqat)

Viroj kaj virinoj devas deponi parton de siaj gajnoj akiritaj per metio, agrikulturo aŭ aliaj negocoj, al dispono de fidinda persono, por ke ĝi estu elspezita por edukado kaj instruado de infanoj. Tiu ĉi deponaĵo devas esti uzita por edukado de infanoj, laŭkonsiloj de la membroj de la Domo de Justeco. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo)

Naturaj Diferencoj de Karakteroj

Laŭ la bahaa vidpunkto infana naturo ne estas tiagrade simila al vakso kiun oni povas muldi mezkvalite laŭ iu ajn formo konforme al la volo de la instruisto. Ĉiu de la komenco ja havas siajn difinitajn de Dio karakteron kaj individuecon kiuj povas evolui plej bone nur en speciala maniero; kaj tiu maniero estas unika en ĉiu aparta okazo. Ne ekzistas du homoj kun identaj kapabloj kaj talentoj, kaj vera edukisto neniam penas trudi al du homaj naturoj tiun saman modelon. Efektive, li neniam penas trudi ian modelon al iu homo. Prefere li respekte kulturu la disvolviĝantajn kapablojn de la juna homo, kuraĝigu kaj subtenu ilin, kaj havigu al ili bezonajn nutraĵon kaj helpon. Lia laboro similas laboron de ĝardenisto kiu kulturas diversajn plantojn. Unu planto ŝatas la brilan sunon, alia malvarmetan ombron; unu ŝatas akvobordojn kaj alia sekajn montetojn; unu prosperas plej bone sur sabla grundo kaj alia en riĉa humo. Oni devas konforme kontentigi la bezonojn de ĉiu planto, ĉar alie ĝia perfekteco neniam plene sinmontros. 'Abdu'l-Baha diras:

La Profetoj rekonas ke edukado havas grandegan influon je la homa gento, sed Ili deklaras ke mensoj kaj intelektoj denature diferencas. Oni vidas ke infanoj samaĝaj, samlandaj kaj samgentaj, ja samfamiliaj, edukataj de la sama instruisto, diferencas laŭ iliaj mensoj kaj komprenoj. Kiel ajn oni prizorgus (polurus) konkon ĝi neniam fariĝos brilanta perlo. Nigra ŝtono neniam fariĝos gemo kies briloj lumigas la mondon. La dornoplena kakto per aranĝado kaj disvolviĝo neniam fariĝos benita arbo. Tio signifas, ke edukado ne ŝanĝas la esencan karakteron de la homa gemo, sed ĝi kaŭzas mirindajn rezultojn. Per tiu ĉi efika forto estas aperigitaj ĉiuj bonkvalitoj kaj kapabloj, dormantaj en la realeco de homo.