Preparado de Karaktero
Speciale atentinda afero en edukado estas la preparado de karaktero. Koncerne tion, ekzemplo estas pli efika ol instruo, kaj la vivmaniero kaj karaktero de la gepatroj, instruistoj kaj kutimaj kunestantoj estas faktoro de senkompara signifo.
La Profetoj de Dio estas la grandaj edukantoj de la homaro, kaj Iliaj konsiloj kaj la historioj de Iliaj vivoj devas esti semataj en infanaj mensoj tuj kiam ili kapablas ilin kompreni. Speciale gravaj estas la vortoj de la Superega Instruisto, Baha'u'llah, Kiu malkaŝis la ĉefprincipojn sur kiuj devas esti konstruita la civilizacio de la estonteco. Li diras:
instruu al viaj infanoj tion kio estis malkaŝita per la Plumo de Gloro. instruu al ili tion kio malsuprenvenis el la ĉielo de grandeco kaj potenco. Igu ilin enmemorigi al si la Tabuletojn de la Kompatema kaj kanti ilin per plej melodiaj voĉoj en la kunvenoj de Mashriqu'l-Adhkar.
Artoj, Scienco, Metioj
Edukado en la artoj, scienco, metioj kaj utilaj profesioj estas konsiderata grava kaj necesa. Baha'u'llah diras:
Scio estas kvazaŭ flugiloj por la esteco (homa) kaj kvazaŭ ŝtuparo por supreniri. Akiri scion estas deviga al ĉiuj, sed tian scion kia povas utili al la popoloj de la tero, kaj ne tian kia komenciĝas nur per vortoj kaj finiĝas per vortoj. Tiuj kiuj posedas sciojn kaj artojn havas grandajn rajtojn inter la homaro. Efektive, scio de homo estas trezorejo. Scio estas rimedo de honoro, prospero, ĝojo, plezuro, kontenteco kaj plej granda feliĉo. - Tablet of Tajalliyat (Tabuleto Tajalliyat)
Traktado de Krimuloj
En interparolo pri ĝusta metodo de traktado de krimuloj, 'Abdu'l-Baha diris la jenan:
... la plej esenca afero estas ke ĉiuj homoj devas esti edukitaj tiamaniere ... ke ili evitadu kaj abomenu krimadon, por ke krimo mem prezentu sin al ili kiel plej granda puno, plej terura kondamno kaj turmento. Tiel estos plenumataj neniaj krimoj postulantaj punon. ...
... se iu premas, ofendas alian aŭ maljuste traktas kontraŭ li, kaj la ofendito repagas la malbonfaron, tio estas venĝo, kaj tio estas riproĉinda. ... Se 'Amru malhonoris Zaidon, tiu ĉi ne rajtas malhonori 'Amru'n; se li faras tiel tio estas venĝo, kaj tio estas tre mallaŭdinda. Prefere, li devas returni bonon por malbono, kaj ne nur pardoni, sed eĉ, se eble, servi al sia preminto. Tia konduto estas inda je homo, ĉar kion li profitas per venĝo? La du agoj egalvaloras; se unu estas mallaŭdinda, ambaŭ estas mallaŭdindaj. La sola diferenco estas tio ke unu el ili estis plenumita antaŭe, kaj la dua poste.
Sed la socio havas la rajton de defendo kaj de singardo. Krom tio, socio ne havas malamon nek malamikecon kontraŭ mortiginto; ĝi malliberigas kajpunas lin nurpor defendo kaj sendanĝerigo de aliaj....
Tiel la vortoj de Kristo: "Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭla alian", celis instrui homojn ke ili ne serĉu personan venĝon. Li ne intencis diri ke se lupo atakus ŝafaron kaj volus ĝin ekstermi, oni lasu la lupon fari tion. Ne, se Kristo scius ke lupo penetris en ŝafaron kaj intencas ekstermi la ŝafojn, li tute certe malhelpus ĝin....
... la bonstato de socio dependas de justeco. ... Sekve la instruoj de Kristo pri indulgo kaj pardono ne signifas, ke se iu nacio invadus vian landon, bruligus viajn domojn, rabus viajn havaĵojn, atakus viajn edzinojn, infanojn, kaj parencojn kaj perfortus vian honoron, vi devus esti cedemaj al la tiranaj malamikoj, kaj lasi ilin fari ĉiujn tiujn malbonagojn. Ne, la vortoj de Kristo koncernas konduton de individuo rilate al al la individuo. Se unu homo atakas alian, la atakito devas pardoni lin. Sed la socio devas defendi la rajtojn de homo. .
Oni devas diri ankoraŭ unu aferon: nome ke la socioj tage kaj nokte okupas sin per kreado de punleĝoj, kaj per preparado kaj organizado de instrumentoj kaj rimedoj de puno. Oni konstruas malliberejojn, faras ĉenojn kaj katenojn, aranĝas ekzilejojn, kaj divers-specajn punlaborojn kaj torturojn, kaj oni esperas per tiuj ĉi rimedoj disciplini krimulojn; dum efektive, ĉio ĉi kaŭzas nur pereigon de moraleco kaj malbonigon de karakteroj. Kontraŭe, la socio devas kun plej granda fervoro kaj energio zorgi kaj klopodi pri edukado de homoj, igi ilin tagon post tago progresadi kaj altiĝi en instruiteco kaj scio, proprigi al si virtojn, akiri bonajn morojn kaj eviti malvirtojn, tiel ke krimoj ne okazu. - Some Answered Questions, pp. 307-311 (Demandoj kaj Respondoj)
Influo de la Gazetaro
Baha'u'llah plene rekonas la gravecon de gazetaro kiel rimedo por dissemi scion kaj edukadi la homojn, kaj ĝian potencon kiel forto de civilizacio, se ĝi estas bone direktata. Li skribas:
En la nunaj tagoj la misteroj de tiu ĉi tero estas malkaŝitaj kaj videblaj al okuloj, kaj la paĝoj de rapide eldonataj ĵurnaloj estas vere speguloj de la mondo. Ili reprezentas farojn kaj agojn de diversaj nacioj; ili samtempe vidigas kaj aŭdigas ilin. Ĵurnalo estas kvazaŭ spegulo posedanta la kapablon de aŭdo, vido kaj parolo. Ĝi estas mirinda fenomeno kaj granda afero.
Sed necesas ke ĵurnalistoj kaj eldonistoj estu liberaj de la antaŭjuĝoj de egoismo kaj avido, kaj ornamitaj per la belvesto de senpartieco kaj justeco. Ili devas esplori aferojn tiel funde kiel eble por informiĝi pri la veraj faktoj, kaj tiam skribi ilin. Koncerne tiun ĉi persekutaton, tio kion publikigis gazetoj estis plejparte senigita de la vero. Bonaj paroloj kaj honesteco estas, en la alteco de stato kaj grado, kvazaŭ suno leviganta el la horizonto de la ĉielo de scio. - Tablet of Tarazat (Tabuleto Tarazat)
ĈAPITRO X: LA VOJO AL PACO
Hodiaŭ, tiu ĉi Servanto tute certe venis por revivigi la mondon kaj unuigi ĉiujn kiuj trovas sin sur la supraĵo de la tero. Tio kion Dio volas efektiviĝos kaj vi vidos la teron kiel la Abha (Plej Gloran) Paradizo - Baha'u'llah, Tablet to Ra'is (Tabuleto al Ra'is).
Konflikto kontraŭ Konkordo
Dum la pasinta jarcento scienculoj dediĉis multe da studoj al la batalado por ekzisto en la regnoj de vegetaĵoj kaj bestoj, kaj, inter la malfacilaĵoj de la socia vivo, multaj ekserĉis gvidon ĉe la principoj kiuj troviĝas en la malpli alta mondo de la naturo. Tiamaniere ili venis al la konkludo ke rivalado kaj konfliktoj estas necesaĵoj de la vivo, kaj ke senkompata ekstermado de malpli fortaj membroj de la socio estas laŭleĝa kaj eĉ necesa rimedo por plibonigo de la raso. Baha'u'llah, kontraŭe, diras ke, se ni volas leviĝi sur la ŝtuparo de progreso, ni devas, anstataŭ turni la rigardon malantaŭen al la besta mondo, direkti ĝin antaŭen kaj supren, kaj ne bestojn, sed Profetojn elekti kiel gvidantojn. La principoj de unueco, harmonio kaj kompatemo instruataj de la profetoj estas rektaj rnaloj de tiuj kiuj instigas bestojn al batalado por memkonserviĝo, kaj ni devas elekti inter ili, ĉar la unuaj ne povas esti kunigitaj kun la dua. 'Abdul-Baha diras:
En la mondo de la naturo la ĉefa motivo estas batalado por ekzisto, kies rezulto estas postvivo de plej vivtaŭgaj individuoj. La leĝo de la supervivo de la plej taŭgaj estas la fonto de ĉiaj malfacilaĵoj. Ĝi estas la kaŭzo de milito kaj malpaco, malamo kaj malamikeco, inter homoj. En la mondo de la naturo ekzistas tiraneco, egoismo, atakemo, premegado, uzurpado de rajtoj de la aliaj kaj aliaj malaprobindaj ecoj kiuj prezentas la malperfektecojn de la bestmondo. Tiel longe kiel la idoj de la homaro dediĉados ĉefan konsideron al la postuloj de la naturmondo, sukceso kaj prospero ne estus eblaj. La naturo estas militema, la naturo estas sangsoifa, la naturo estas tiraneca, ĉar la naturo ne havas konscion pri Dio, la Ĉionpova. Tio ĉi estas la kaŭzo, ke tiuj kruelaj ecoj estas naturaj en la bestmondo.