Выбрать главу

Tial la Eternulo de la humaro, havante grandan amon kaj kompaton, aperigis Siajn profetojn kaj revelaciojn de la Sanktaj Libroj, por ke per la dia edukado la homaro estu liberigita de la malvirtoj de la naturo kaj de la mallumo de senscio, ke ĝi estu benita per ideala virto kaj per spiritaj atribuoj, kaj fariĝu tagiĝ-loko de kompatsentoj. ...

Cent mil fojojn, ve! ke malsaĝaj antaŭjuĝoj, malnaturaj diferencoj kaj antagonistaj principoj montriĝas ankoraŭ en rilatoj inter la nacioj de la mondo, tiamaniere malakcelante la ĝeneralan progreson. Tiu ĉi malprogreso devenas de la fakto, ke la principoj de la dia civilizacio estas komplete forlasitaj, kaj la instruoj de la profetoj estas forgesitaj.

La Plej Sankta Paco

En ĉiuj tempoj la Profeto de Dio antaŭdiris alvenon de epoko de "paco sur la tero, bonvolo inter la homoj." Kiel ni jam vidis Baha'u'llah, en plej flamaj kaj certaj esprimoj, konfirmas tiujn ĉi profetaĵojn kaj deklaras ke ilia plenumiĝo estas proksima. 'Abdu'l-Baha diras:

en tiu ĉi mirinda ciklo, la tero estus aliformita, kaj la homaro estos ornamita per paco kaj belo. Malkonsentoj, malpacoj, kaj mortigoj estos anstataŭigitaj per harmonio, vero, kaj konkordo; amo kaj amikeco estiĝos inter nacioj, popoloj, gentoj kaj landoj. Starigitaj estos kunagado kaj unueco, kaj militoj estos fine tute neniigitaj. ... Universala paco starigos sian tendon en la mezo de la mondo, kaj la Benita Arbo de Vivo diskreskos tiagrade ke ĝi superombros la Orienton kaj la Okcidenton. Fortuloj kaj malfortuloj, riĉuloj kaj malriĉuloj, antagonistaj sektoj kaj malamikaj nacioj - kiuj estas similaj al lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, leono kaj bovido - kondutos reciproke kun perfekta amo, amikeco, justeco, kaj praveco. La mondo estos plenigita per scienco, per la kono de la realo de la misteroj de estaĵoj, kaj per la kono de Dio. - Some Answered Questions, pp. 74-75 (Demandoj kaj Respondoj)

Religiaj Antaŭjuĝoj

Por klare vidi kiel povos esti atingita la Plej Granda Paco, ni unue esploru la ĉefajn kaŭzojn kiuj kondukis al milito en pasintaj tempoj kaj vidu kiel Baha'u'llah proponas rilati al ĉiu el ili.

Unu el la plej produktivaj kaŭzoj de milito estis religiaj antaŭjuĝoj. Koncerne tiun ĉi la bahaj instruoj klare montras ke malamikecoj kaj konfliktoj inter popoloj de diversaj religioj kaj sektoj ĉiam estis ŝuldataj, ne al vera religio sed al manko de ĝi, kaj al ĝia anstataŭigo per malpravaj antaŭjuĝoj, imitaĵoj kaj misprezentado.

En unu el Siaj paroloj en Parizo 'Abdu'l-Baha diris:

Religio devas unuigi ĉiujn korojn kaj malaperigi de la supraĵo de la tero militojn kaj malpacojn. Ĝi devas naski spiritecon, kaj alporti lumon kaj vivon al ĉiu. Se religio fariĝas kaŭzo de malsimpatio, malamo kaj divido estus pli bone resti sen ĝi, kaj sindeteno de tiu religio estus vere religia ago. Ĉar estas klare ke la celo de kuracilo estas kuraco, kaj se la kuracilo nur pligravigas malsanon, estas pli bone ĝin forlasi. Religio kiu ne estas kaŭzo de amo ka unueco ne estas religio.

Alifoje Li diras:

De la komenco de la historio de la homaro ĝis la nunaj tempoj diversaj religioj de la mondo malbenadis sin reciproke kaj akuzadis unu la aliajn pri falseco. ... Ili gardis sin unu kontraŭ la aliaj en plej severa maniero, subtenante reciprokan malamikecon kaj malamon. Konsideru la historion de la religiaj militoj. ... Unu el la plej grandajreligiaj militoj, la krucmilito, daŭris pli ol 200jarojn. ... Kelkfoje la sukceso apartenis al la krucistoj, kiuj mortigadis, rabadis kaj malliberigis la islamanojn, kaj kelkfoje la islamanoj estis venkintoj, siavice repagante al la invadantoj per sangverŝado kaj ekstermo.

Kaj tiel ili militis dum du jarcentoj, alterne furioze batalante kaj interrompante pro senfortiĝo ĝis fine la eŭropaj fanatikuloj forlasis la Orienton, postlasante cindrojn kaj ruinojn kaj trovante siajn proprajn naciojn en stato de malordo kaj falo.... Tamen tio ĉi estis nur unu el la "Sanktaj militoj."

Religiaj militoj estis tre multaj. Oni kalkulis naŭcent mil martirojn de la protestantismo kiuj estis viktimoj de la konflikto kaj diferenco inter tiu kristana sekto kaj la katolikoj. ... Kiom multaj forvelkis en malliberejoj! Kiel kruele oni traktis la malliberigitojn! Ĉio ĉi en la nomo de religio!

Kristanoj kaj islamanoj konsideris judojn kiel satanojn kaj malamikojn de Dio. Tial ili malbenis kaj persekutis ilin. Oni mortigis amasojn da judoj, bruligis kaj rabis iliajn domojn, sklavigis iliajn infanojn. La judoj siaflanke konsideris la kristanojn kiel senkredulojn, kaj la islamanojn kiel malamikojn kaj detruantojn de la leĝoj de Moseo; tial ili postulis venĝon kontraŭ ili kaj malbenas ilin eĉ ĝis hodiaŭ.

Kiam la lumo de Baha'u'llah tagiĝis en la Oriento, Liproklamis la promeson pri unueco de la homaro. Li turnis sin al ĉiuj homoj dirante: "Vi ĉiuj estas fruktoj de unu arbo. Ne estas du arboj, unu arbo de la dia favoro, kaj la alia arbo de Satano." ... Tial ni devas havi plej grandan amon unu al la alia. Ni ne devas konsideri iun popolon kiel popolon de Satano, sed koni kaj trakti ĉiujn kiel servantojn de unu Dio. Pleje estas tieclass="underline" kelkaj ne scias - oni devas ilin gvidi kaj eduki. ... Kelkaj estas malkleraj, oni devas ilin informi. Kelkaj estas kiel infanoj, oni devas helpi ilin maturiĝi. Kelkaj estas malsanaj, ilia moraleco estas en malbona stato, oni devas ilin kuraci ĝis ilia moraleco puriĝos. Sed oni ne devas malami malsanulon pro tio ke li estas malsana; oni ne devas eviti infanon pro tio ke ĝi estas infano; oni ne devas malestimi nescianton pro lia nescio. Oni devas kuraci, eduki, klerigi kaj helpi ilin en amo. Oni devas ĉion fari por ke la homaro vivu en la ombro de Dio en plej granda trankvileco, en plej alta feliĉeco.

Rasaj kaj Naciaj Antaŭjuĝoj

La bahaa doktrino pri la unueco de la homaro trafas la kernon de alia militkaŭzo, nome, rasaj antaŭjuĝoj. luj rasoj atribuas al si superecon kompare kun la aliaj, kaj laŭ la principo de "supervivo de la plej fortaj", ili akceptas kiel sian privilegion la rajton ekspluati je sia profito, kaj eĉ ekstermi, la malpli fortajn rasojn. Multaj el la plej nigraj paĝoj de la historio prezentas ekzemplojn de senkompata aplikado de tiu ĉi principo. Laŭ la bahaa vidpunkto popoloj de ĉiuj rasoj estas egalaj antaŭ Dio. Ĉiuj havas mirindajn ennaskitajn kapablojn kiuj bezonas nur konforman ekzercadon por disvolviĝi, kaj ĉiuj povas siaflanke efektivigi tion, kio, anstataŭ malriĉigi, riĉiĝos kaj kompletigos la vivon de ĉiuj aliaj membroj de la homara familio. 'Abdu'l-Baha diras:

Koncerne la rasajn antaŭjuĝojn tio estas iluzio, tute nura superstiĉo, ĉar Dio kreis nin ĉiujn unugente.... En la komenco estis ankaŭ neniaj limoj kaj dividoj inter diversaj landoj, neniu parto de la tero apartenis pli al unu gento ol al alia. Antaŭ Dio ekzistas nenia diferenco inter diversaj rasoj. Pro kio homo elpensu tian antaŭjuĝon? Kiel oni povas subteni militojn kaŭzitajn per tia iluzio? Dio ne kreis la homojn por ke ili ekstermadu sin reciproke. Ĉiuj rasoj, gentoj, sektoj kaj klasoj egale partoprenas en la malavaraĵoj de sia Ĉiela Patro.

La solan efektivan diferencon prezentas la grado de fideleco, de obeo al la leĝoj de Dio. Estas kelkaj kiuj similas lumigitajn torĉojn; estas aliaj kiuj brilas kiel steloj en la ĉielo de la homaro.

Amantoj de la homaro, de kia ajn nacio, kredo aŭ koloro, tiuj ĉi estas la superaj homoj.

Tiel same malutila kiel la rasa antaŭjuĝo estas antaŭjuĝo politika aŭ patriota. Venis nun la tempo kiam la malvasta nacia patriotismo kuniĝu en la pli vasta patriotismo kies patrujo estas la mondo. Baha'u'llah diras:

En la malnovaj tempoj estis dirite: "Amo al sia patrolando estas elemento de la kredo de Dio. " La Lango de la Majesto ... en la tagoj de tiu ĉi revelacio proklamis: "Gloro estas ne al tiu kiu amas sian landon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron." Per la potenco de tiuj ĉi altaj vortoj Li difinis freŝan impulson al la birdoj de homaj koroj, kaj forviŝis el la Sankta Libro de Dio ĉiujn apartigojn kaj limojn. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo)