Выбрать главу

Teritoriaj Ambicioj

Multaj estis la militoj kondukitaj pro peco da teritono kies posedon avidis du aŭ pli multaj konkurantaj nacioj. La posedavido estis tiel forta kaŭzo de malpacoj inter nacioj kiel inter individuoj. Laŭ la bahaa vidpunkto, tero rajte apartenas ne al individuaj homoj aŭ individuaj nacioj sed al la tuta homaro; pliĝustadire, ĝi ja apartenas sole al Dio, kaj ĉiuj homoj estas nur tenantoj.

Okaze de la batalo apud Benghazi[24], 'Abdu'l-Baha diris:

La novaĵo pri la batalo apud Banghazi dolorigis mian koron. Mi miras je la homa sovaĝeco kiu ankoraŭ ekzistas en la mondo. Kiel estas eble al homoj batali de mateno ĝis vespero, mortigante unu la alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj? Kaj pro kio? Por gajni la posedon de peceto da tero! Eĉ bestoj batalante havas ian senperan kaj pli racian kaŭzon por ataki. Kiel terure estas ke homo kiu apartenas al la pli supera regno povas malsupreniĝi ĝis mortigado kaj malfeliĉigo de siaj proksimuloj pro posedo de ter-regiono - la plej altaj el la kreaĵoj batalas por akiri la plej malaltan formon de la mateno, la teron.

La Tero apartenas ne al unu popolo sed al ĉiuj. La tero por homo ne estas hejmo sed tombo.

Kiel ajn granda estas la konkerinto, kiom ajn da landoj li sklavigus, li ne povas reteni por si el tiuj dezertigitaj landoj pli multe ol etan terpecon - sian tombon.

Se oni bezonas pli da tero por plibonigi la kondiĉojn de la popolo, por disvastigi civilizacion ... certe estus eble pace akiri la necesan etendiĝon da teritorio. Sed milito estas kreita por kontentigi homajn ambiciojn. Por monduma gajno de kelkaj personoj terura mizero estas portata en multegajn hejmojn, rompante la korojn de centoj da viroj kaj virinoj. ...

Mi admonas vin ke ĉiu el vi koncentrigu ĉiujn pensojn de sia koro sur amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraŭstaru ĝin per pli forta penso pri paco. Penso de malamo devas esti neniigita per pli potenca penso de amo. Kiam la soldatoj de la mondo nudigas la sabrojn por mortigi, la soldatoj de Dio prenu al si reciproke la manojn. Ke la tuta sovaĝeco de homoj malaperu per la favoro de Dio, influante pere de la puraj koroj kaj sinceraj animoj. Ne pensu ke la mondpaco estas neatingebla idealo. Nenio estas neebla por la dieca bonvolemo de Dio. Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter ĉiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastiĝos; ĝi fariĝos deziro de aliaj, kreskante kaj plifortiĝante ĝis ĝi atingos la mensojn de ĉiuj homoj.

Universala Lingvo

Trarigardinte la ĉefajn kaŭzojn de la militoj kaj la manierojn per kiuj oni povas ilin eviti, ni trapasu nun al esplorado de kelkaj pozitivaj proponoj de Baha'u'llah kiuj celas atingon de la Plej Sankta Paco.

La unua koncernas akcepton de universala helplingvo. Baha'u'llah pritraktas tion ĉi aferon en la Libro Aqdas kaj en multaj Siaj Tabuletoj. Ekzemple en la Tablet of Ishraqat (Tabuleto Ishraqat) Li diras:

La Sesa Ishraq (Brilego) estas Konkordo kaj Unueco inter la homoj. Per la radioj de Unueco la regionoj de la mondo estas lumigitaj en ĉiuj tempoj, kaj la plej granda el ĉiuj porunuecaj rimedoj estas interkompreniĝo en skribo kaj parolo. Pro tio, en Niaj Epistoloj, Ni ordonis al la Membroj de la Domo de Justeco, aŭ elekti unu el la ekzistantaj lingvoj, aŭ elpensi novan, kaj simile akcepti komunan skribmanieron, instruante ilin al infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, por ke la mondo fariĝu kiel unu lando kaj unu hejmo.

Ĉirkaŭ la tempo kiam tiu ĉi propono de Baha'u'llah estis unue donita al la mondo, naskiĝis en Polujo knabo nomita Ludoviko Zamenhof, kiu estis destinita kiel ĉefrolulo en la efektivigo de tiu ĉi propono. La idealo de universala lingvo estis plejsupera motivo en la vivo de Zamenhof, preskaŭ de lia infaneco, kaj la rezulto de lia sindonema laboro estis elpenso kaj disvastigo de la lingvo konata sub la nomo Esperanto, kiu estas nun elteninta la provon de multaj jaroj kaj montriĝis tre bona rimedo de internaciaj interrilatoj. Kompare kun tiaj lingvoj kiaj la angla, franca aŭ germana, Esperanto prezentas la grandan avantaĝon ke oni povas ĝin ellerni en multe malpli da tempo necesa por ellerni tiujn ĉi lingvojn. Dum esperantista festeno okazinta en Parizo en februaro 1913, 'Abdu'l-Baha diris:

Hodiaŭ unu el la ĉefaj kaŭzoj de diferencoj en Eŭropo estas la diverseco de la lingvoj. Ni diras ke tiu ĉi homo estas germano, kaj tiu italo, jen ni renkontas anglon kaj poste francon. Kvankam ili ĉiuj apartenas al la sama raso, tamen la lingvo estas plej granda barilo inter ili. Se oni uzus universalan helplingvon ĉiuj estus konsiderataj kiel unu.

Lia Sankteco Baha'u'llah skribis pri tiu ĉi internacia lingvo antaŭ pli ol kvardek jaroj. Li diras ke tiel longe kiel internacia lingvo ne estos akceptita, kompleta unueco inter diversaj grupoj de la mondo estos neefektivigebla, ĉar ni vidas ke miskomprenoj detenas la popolojn disde reciproka kuniĝo, kaj tiujn ĉi miskomprenojn oni povas dispeli nur per internacia helplingvo.

Parolante ĝenerale, la tuta loĝantaro de la Oriento ne estas plene informita pri la okazoj en la Okcidento; nek ankaŭ la okcidentanoj povas starigi simpatian kontakton inter si kaj la orientanoj. Iliaj pensoj estas fermitaj en kesto - la lingvo internacia estos ŝlosilo malfermanta la keston. Se ni havus universalan lingvon, la okcidentaj libroj povus esti facile tradukataj en tiun lingvon, kaj la orientanoj sciiĝus pri ilia enhavo. Sammaniere la libroj de la Oriento povus esti tradukitaj en tiun lingvon por la utilo de la loĝantoj de la Okcidento. La plej granda rimedo akcelante unuiĝon de la Oriento kaj la Okcidento estos komuna lingvo. Ĝi faros el la tuta mondo unu hejmon, kaj ĝi fariĝos la plej forta impulso por la homa antaŭeniĝo. Ĝi levos la standardon de la unueco de la homaro. Ĝi faros el la tero unu universalan komunaĵon. Ĝi estos kaŭzo de amo inter la homidoj. Ĝi kaŭzos bonan kunvivadon de diversaj rasoj.

Dankon al Dio, ke d-ro Zamenhof[25] elpensis la lingvon Esperanto. Ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de internacia interkomunikiĝo. Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li por lia nobla penado, ĉar tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo por ke ĝi estu tagon post tago pli vaste konata, por ke ĝi estu akceptita de ĉiuj nacioj kaj registaroj de la mondo, kaj fariĝu parto de la programo en ĉiuj publikaj lernejoj. Mi esperas ke Esperanto estos akceptita kiel lingvo de ĉiuj estontaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj, por ke ĉiuj homoj bezonos lerni nur du lingvojn; unue sian patrolingvon kaj due la lingvon internacian. Tiam perfekta harmonio estos starigita inter ĉiuj popoloj de la mondo. Konsideru kiel malfacile estas hodiaŭ interkomunikiĝi kun diversaj nacioj. Se oni studas eĉ kvindek lingvojn oni ankoraŭ tamen povas vojaĝi tra lando kaj ne koni ĝian lingvon. Tial mi esperas ke ĉiu el vi streĉos ĉiujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto larĝe disvastiĝu.

Kvankam ĉi tiuj aludoj al Esperanto estas specifaj kaj kuraĝigaj, tamen estas vere ke ĝis kiam la Universala Domo de Justeco traktos la aferon laŭ la instruoj de Baha'u'llah, la Bahaa Kredo ne deklaras sin oficiale por Esperanto nek iu ajn alia vivanta aŭ artefarita lingvo 'Abdu'l-Baha diris: "La amo kaj penado metitaj en Esperanton ne estos perditaj, sed neniu unuopa persono povas konstrui Universalan Lingvon." - 'Abdu'l-Baha in London, p. 95 ('Abdu'l-Baha en Londono).