Sed, en la mondon de la naturo, la Printempo enportas ne nur kreskon kaj vekiĝon de nova vivo sed ankaŭ detruon kaj forigon de ĉio malnova kaj velkinta. Ĉar tiu sama suno, kiu ĝermigas florojn kaj burĝonigas arbojn, kaŭzas ankaŭ pereon kaj forputron de tio kio estas morta kaj senutila. Ĝi rompas la glaciojn kaj degeligas la vintran neĝon; ĝi liberigas akvojn kaj ŝtormojn kiuj freŝigas kaj purigas la teron. Same estas ankaŭ en la spirita mondo. La spirita sunbrilo kaŭzas similajn tumulton kaj ŝanĝojn. Sekve la Tago de Releviĝo estas ankaŭ la Tago de Juĝo, en kiu falsaĵoj kaj imitaĵoj de la vero, eluzitaj ideoj kaj kutimoj estas forĵetitaj kaj neniigitaj, en kiu la glacio kaj neĝo de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, amasiĝintaj dum la longa vintro, estas degeligitaj kaj transformitaj, en kiu la longtempe glaciigitaj kaj malliberaj energioj estas liberigitaj por superverŝi kaj renovigi la mondon.
La Misio de Baha'u'llah
Baha'u'llah deklaris klare kaj plurfoje, ke Li estas la delonge atendata edukanto kaj instruanto de ĉiuj popoloj, la fluejo de mirinda Dia favoro superanta ĉiujn antaŭajn elfluojn, kiu unuigas en si ĉiujn antaŭajn formojn de religio, kiel oceano unuigas riverojn. Li metis fundamenton kiu prezentas firman bazon por Unueco tra la tuta mondo kaj por inaŭguro de tiu glora epoko de paco sur la tero, bonvolo inter la homoj, pri kiu parolis profetoj kaj kantis poetoj.
Serĉado de la vero, unueco de la homaro, unuiĝo de religioj, rasoj, nacioj, de la Oriento kaj la Okcidento, reunuiĝo de religio kaj scienco, elradikigo de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, egaleco inter viroj kaj virinoj, starigo de justeco, fondo de supera internacia tribunalo, unuigo de lingvoj, deviga klerigado - tiuj ĉi instruoj kaj multaj similaj, estis en la dua duono de la deknaŭa jarcento, malkaŝitaj per la plumo de Baha'u'llah en multegaj libroj kaj epistoloj el kiuj kelkaj estis direktitaj al la Reĝoj kaj Regantoj de la mondo.
Lia Revelacio, unika pro sia komprenebleco kaj vasteco, mirinde harmonias kun la signoj kaj bezonoj de nia tempo. Neniam aperis antaŭ la homaro novaj problemoj tiel gigantaj kaj komplikitaj kiel nun. Neniam la proponitaj solvoj estis tiel multenombraj kaj kontraŭaj unu al la aliaj. Neniam estis tiel urĝa aŭ tiel sentebla la bezono de granda mondinstruanto. Neniam, eble, tia instruanto estis atendata tiel sopire kaj tiel ĝenerale.
Plenumiĝo de Profetajoj
"Abdu'l-Baha skribas:
Kiam Kristo aperis, antaŭ dudek jarcentoj, kvankam la judoj senpacience atendis Lian Alvenon, kaj preĝis ĉiutage, vokante kun larmoj: "Ho Dio, rapidigu la Revelacion de la Mesio", tamen kiam la Suno de Vero aperis, ili ekkontraŭstaris Lin, leviĝis kontraŭ Li kun grandega malamikeco, kaj fine krucumis tiun Dian Spiriton, la Vorton de Dio, kaj nomis Lin Baal-Zebub, la spirito de malbono, kiel rakontas la Evangelio. La kaŭzo de tio estis ke ili diris: "La Revelacion de Kristo, konforme al la klara teksto de la Torao, atestos certaj signoj, kaj dum tiuj ĉi signoj ne aperas, tiu kiu proklamas sin la Mesio estas trompanto. inter tiuj ĉi signoj estas, ke la Mesio devas veni el nekonata loko, tamen ni ĉiuj konas la domon de tiu ĉi homo en Nazaret, kaj ĉu io bona povas veni el Nazaret? La dua signo estas ke li regos per fera vergo, tio estas, Li devas agi per la glavo, sed tiu ĉi Mesio ne havas eĉ lignan bastonon. Alia kondiĉo estas: Li devas sidi sur la trono de David kaj restarigi la potencon de David. Kaj jen, kontraŭe al surtroniĝo, tiu ĉi homo ne posedas eĉ maton por sursidi. Alia kondiĉo estas: disvastigo de ĉiuj leĝoj de la Torao; tamen tiu ĉi homo forigis tiujn leĝojn, kaj eĉ profanis la Sabaton, kvankam la teksto de la Torao klare diras ke kiu ajn proklamas sin profeto kaj faras miraklojn kaj profanas la Sabaton, devas esti mortpunita. Alia el la signoj estas, ke en Lia regno tiel floros justeco ke nobleco kaj bonfaremo disvastiĝados el la homa mondo en la bestan; serpento kaj muso loĝos en unu kavo, aglo kaj perdriko en unu nesto, leono kaj gazelo restados sur unu paŝtejo, kaj lupo kaj ŝafido trinkos el unu fonto. Tamen, la maljusteco kaj tiraneco estis tiel grandaj en Lia tempo ke oni krucumis Lin! Alia el la kondiĉoj estas, ke en la tagoj de la Mesio la judoj prosperos kaj triumfos super ĉiuj popoloj de la mondo, sed jen ili vivas nun en plej granda humiligo sklavigitaj de la Roma Imperio. Kiel do tiu ĉi homo povus esti la Mesio promesita en la Torao? "
Tiamaniere ili kontraŭparolis tiun Sunon de Vero, kvankam tiu Spirito de Dio vere estis tiu promesita en la Torao. Sed ĉar ili ne komprenis la signifon de la signoj, ili krucumis la Vorton de Dio. La bahaanoj akceptas ke la priskribitaj signoj ja efektiviĝis en la Malkaŝo de Kristo, kvankam ne en tia senco kian komprenis la judoj, ĉar la priskriboj de la Torao estas alegoriaj. Ekzemple, inter la signoj estas tiu de suvereneco. La bahaanoj diras ke la suvereneco de Kristo estas ĉiela, dia, eterna regado, ne ia regado napoleona kiu pereas post mallonga tempo. Preskaŭ jarojn tiu ĉi suvereneco de Kristo estas starigita, kaj ĝi daŭras ĝis nun, ja por eterne restos tiu Sankta Estaĵo glorkronita sur ĉiamdaŭra trono.
En simila maniero plenumiĝis ĉiuj la aliaj signoj, sed la judoj ne komprenis. Kvankam pasis preskaŭ dudek jarcentoj de kiam Kristo aperis kun dia brilego, la judoj tamen ankoraŭ atendas alvenon de la Mesio kaj konsideras sin mem pravaj kaj Kriston falsa. - Verkita de 'Abdu'l-Baha por tiu ĉi ĉapitro
Se la judoj turnintus sin al Kristo, Li klarigintus al ili la veran signifon de la koncernantaj Lin profetaĵoj. Ni profitu de ilia ekzemplo, kaj antaŭ ol decidi ke la profetaĵoj rilate al la Malkaŝanto de la Lasta Tago ne plenumiĝis, ni vidu kion Baha'u'llah Mem skribis koncerne la manieron de ilia klarigado, ĉar multaj el la profetaĵoj kiel oni konsentas estas "sigelitaj" diraĵoj, kaj nur la Vera Edukanto Mem povas rompi la sigelojn kaj elmontri la verajn signifojn kaŝitajn en la juvelujo de la vortoj.
Baha'u'llah multe skribis por klarigi la malnovajn profetaĵojn, sed ne sur tiuj profetaĵoj Li ĉefbazas la argumentojn por Sia Profeteco. La suno mem pruvas sian propran ekziston, al ĉiuj kiuj havas la kapablon percepti. Kiam ĝi leviĝas ni bezonas neniajn pratempajn antaŭdirojn por certiĝi pri ĝia brilado. Tiel estas ankaŭ ĉe la apero de la Malkaŝanto de Dio. Eĉ se forgesitaj iĝus ĉiuj antaŭaj profetaĵoj, Li tamen Mem estus Sia propra, abunda kaj sufiĉa pruvo Por ĉiu kies spirita percepto estas malfermita.
Pruvo de Profeteco
Baha'u'llah postulis de neniu blindan akcepton de Liaj instruoj kaj pruvoj. Kontraŭe, inter Siaj instruoj Li prezentis unuavice emfazajn avertojn kontraŭ blinda akceptado de aŭtoritato, kaj insistis ke ĉiuj malfermu la okulojn kaj orelojn, kaj juĝu mem, sendepende kaj sentime, por certiĝi pri la vero. Li ordonis plej vastan esploradon kaj neniam kaŝis Sin, prezentante, kiel la plej altajn pruvojn de Sia Profeteco, Siajn vortojn kaj elfarojn kaj ilian efikecon en transformado de homaj vivoj kaj karakteroj. La rimedoj kiujn Li proponis por distingi la veron estas identaj kun tiuj de Liaj grandaj antaŭintoj. Moseo diris: