Выбрать главу

Kiun lingvon adopti, kaj ĉu ĝi estu natura aŭ konstruita, estas decido kiun devos fari la popoloj de la mondo.

Universala Ligo de Nacioj

Alia propono multfoje kaj forte starigita de Baha'u'llah estis ke oni devas formi Universalan Ligon de Nacioj por gardado de internacia paco. En letero al la reĝino Viktoria, skribita dum Li estis ankoraŭ malliberulo en la kazernoj de Akreo[26], Li diris:

Ho Geregantoj de la tero! Pacigu la diferencojn inter vi, kaj tiam vi ne bezonos plu armilaron krom tiom kiom necesas por defendi viajn regnojn kaj popolojn. ...

Unuiĝu, ho Geregnestroj de la tero, ĉar per tio la ventoj de malkonsento inter vi kvietiĝos, kaj viaj popoloj trovos ripozon.... Se unu el vi ekmilitus kontraŭ alia, ekmilitu vi ĉiuj kontraŭ li, ĉar tio ĉi estos nur ago de klara justeco.

En 1875, 'Abdul-Baha antaŭdiris fondon de Universala Ligo de Nacioj, kio estas speciale interesa en la hodiaŭa tempo1 pro la fervoraj penoj nune dediĉataj al la fondo de tia ligo. Li skribas:

La vera civilizacio levos sian standardon en la kormezo de la mondo tiam kiam kelkaj el la elstaraj kaj noblaj regantoj - brilantaj ekzempligantoj de sindediĉo kaj persisto - elpaŝos, por la bono de la tuta homa gento, kun firma decido kaj klara antaŭvido, por starigi la Movadon por Universala Paco. Ili devas fari el la Movado por Paco celon de ĝenerala konsiliĝo, kaj strebi per ĉiuj siaj fortoj starigi Unuiĝon de la nacioj de la mondo. Ili devos sekvigi definitivan traktaton kaj fortan interligon, kies kondiĉoj estos saĝaj, nerompeblaj kaj devigaj. Ili devos proklami ĝin al la tuta mondo kaj akiri por ĝi sankcion de la tuta homaro. Tiu supera kaj nobla entrepreno - la vera fonto de paco kaj bonstato de la tuta mondo - estu konsiderata kiel sankta de ĉiuj sur la tero. Ĉiuj fortoj de la homaro devos esti mobilizitaj por certigi la stabilecon kaj daŭrecon de ĉi tiu Plej Sankta interligo. En tia universala Traktato devas esti fiksitaj ekstremoj kaj limoj de ĉiu nacio, la principoj de la rilatoj inter registaroj difinitaj, kaj ĉiuj internaciaj akordiĝoj kaj ŝuldoj certigitaj. Tiel same, devas esti interkonsentita la grandeco de armostato por ĉiu registaro, ĉar se en iu nacio vidiĝus kresko de militpreparoj, tio estus kaŭzo de alarmo por aliaj. La baza principo de tiu ĉi potenca interligo devas esti tiel fiksita ke se poste iu registaro rompus ian ĝian kondiĉon, la ceteraj registaroj de la mondo leviĝu kaj reobeigu ĝin. Ja la tuta homa gento devas tiam kunigi ĉiujn siajn fortojn por detrui tiun registaron. Se tiel granda kuracilo estos aplikita al la malsana korpo de la mondo, ĝi certe resanigos kaj restos eterne sekura. - The Secret of Divine Civilization, pp. 64-65 (La Sekreto de Dia Civilizacio)

La bahaanoj vidas gravajn mankojn en la strukturo de la Ligo de Nacioj2, kiu ne atingos tian tipon de institucio kian Baha'u'llah difinis kiel esenca al starigo de mondpaco. La 17an de decembro 1919, 'Abdu'l-Baha deklaris:

Nuntempe Universala Paco estas gravega afero, sed unuiĝo de konscienco estas esenca, por ke la bazo de tiu afero estu sekura, ĝia fondo firma kaj ĝia konstruo forta.... Kvankam la Ligo de Nacioj estas kreita, tamen ĝi ne kapablos starigi Universalan Pacon. Sed la Supera Tribunalo priskribita de Lia Sankteco Baha'u'llah plenumos tiun sanktan taskon per la plej grandaj forto kaj potenco.

Internacia Arbitracio

Baha'u'llah ankaŭ rekomendis starigon de internacia tribunalo de arbitracio, por ke malkonsentojn okazantajn inter nacioj oni solvu konforme al justeco kaj racio, anstataŭ konfidi la decidon al armiloj.

En letero al la sekretario de la Konferenco de Mohonk pri Internacia Arbitracio, en aŭgusto 1911, 'Abdu'l-Baha' diris:

Antaŭ ĉirkaŭ kvindek jaroj en la Libro Aqdas, Baha'u'llah ordonis al popoloj estigi universalan pacon kaj alvokis ĉiujn naciojn al la dia festeno de internacia arbitracio, ke la problemoj de landlimoj, de naciaj honoro kaj posedaĵo, kaj problemoj de grandega signifo estu solvataj de arbitra tribunalo, kaj ke neniu nacio kuraĝu rifuzi obeon al tiamaniere akceptitaj decidoj. Se malkonsento ekestus inter du nacioj ĝi devas esti prezentita al la internacia tribunalo kiu solvos kaj decidos ĝin simile kiel Juĝisto juĝanta aferon inter du individuoj. Se iam iu nacio kuraĝus rompi tian decidon, ĉiuj aliaj nacioi devas leviĝi, por neniigi tiun ĉi ribelon.

Alifoje, en unu el Siaj Parizaj paroloj en 1911, Li diris:

La popoloj kaj registaroj de ĉiuj nacioj devas starigi Superan Tribunalon, formitan el membroj elektitaj el ĉiu lando kaj registaro. La membroj de tiu granda konsilantaro devas kunsidi en harmonio. Ĉiuj disputoj havantaj internacian karakteron devas esti submetitaj al juĝo de tiu ĉi tribunalo, kies tasko estos decidi per arbitrado pri ĉio kio aliokaze povas esti kaŭzo de milito. La misio de tiu ĉi tribunalo estos antaŭgardado kontraŭ milito.

Dum la lasta kvaronjarcento antaŭ la fondo de la Ligo de Nacioj estis fondita en Hago (1900) konstanta Arbitracia Tribunalo, kaj multaj arbitraciaj traktatoj estis subskribitaj, sed plejmulto el ili tute ne atingis la grandajn proponojn Baha'u'llah. Neniam inter du potencaj Ŝtatoj estis farita arbitracia traktato entenanta konfliktigajn aferojn. Malkonsentoj koncernantaj "grandsignifajn problemojn", "honoron" kaj "sendependecon" estis specife esceptataj. Ne nur tiel, sed mankis ankaŭ konkretaj garantioj ke la nacioj estos fidelaj al la kondiĉoj akceptitaj en la traktatoj. Laŭ la bahaaj proponoj, kontraŭe, la problemoj de landlimoj, de nacia honoro kaj de grandsignifaj aferoj estas klare entenataj en la traktatoj, kaj la interkonsentoj posedos la plejsuperan sankcion de la Mond-Ligo de Nacioj. Nur kiam tiuj ĉi proponoj estos komplete plenumitaj la internacia arbitracio ricevos vastan kampon por realigi siajn bonfarajn eblecojn kaj la malbeno de milito estos fine elpelita el la mondo.

Limigo de Armilaro

'Abdu'l-Baha diras:

Per ĝenerala interkonsento ĉiuj registaroj de la mondo devas samtempe senarmiĝi. La afero ne estas farebla se unu formetos la armilojn kaj aliaj rifuzos tion fari. La nacioj de la mondo devas interkonsenti en tiu ekstreme grava afero, por ke ĉiuj kune forlasu la mortigajn armilojn de hom-buĉado. Tiel longe kiel unu nacio pligrandigados sian militan kaj ŝiparan buĝeton la aliaj nacioj ankaŭ estos devigitaj al tiu freneza konkurado pro sia natura kaj supozita profito. - Diary of Mirza Ahmad Sohrab, 11-14 majo 1914 (Taglibro de Mirza Ahmad Sohrab)

Nerezistado

Kiel religia komunumo, la bahaanoj, laŭ klara ordono de Baha'u'llah, entute forlasis uzadon de arm-forto en siaj propraj aferoj, eĉ en okazoj de nura memdefendo. En Persujo multaj, multaj miloj de babanoj kaj bahaanoj suferis teruran sorton pro sia kredo. En la fruaj tagoj de la Kredo la babanoj diversokaze defendis sin mem kaj siajn familiojn per glavo, kun grandaj kuraĝo kaj braveco. Baha'u'llah, tamen, malpermesis tion ĉi. 'Abdu'l-Baha skribas:

Kiam Baha'u'llah aperis, Li deklaris ke proklamado de la vero per tiaj manieroj estas nenial permesebla, eĉ por celoj de memdefendo. Li neniigis la leĝon de la glavo kaj nuligis la ordonon pri "Sankta Milito". "Esti mortigitaj", Li diris, "estas por vi pli bone ol mortigi. La Religio de Dio devas esti disvastigata per firmeco kaj fido de la kredantoj. Kiam la kredantoj, kuraĝaj kaj netimigeblaj, levos sin kun absoluta sinoferemo por glorigi la Vorton de Dio, kaj, kun okuloj forturnitaj de la mondaj aferoj, dediĉos sin al servado pro Dio kaj per Lia povo, tiam la Vorto de la Vero triumfos. Tiuj ĉi benitoj atestas per sia propra sango la verecon de la Religio kaj konfirmis ĝin per la sincereco de sia kredo, sia sindonemo kaj sia firmeco. La Eternulo povas disvastigi Sian Religion kaj venki obstinulojn. Ni deziras neniun defendanton krom Li, kaj kun niaj vivoj en la manoj ni atendas la malamikojn kaj bonvenigas martirecon." (verkita de 'Abdul-Baha por tiu ĉi libro)