Baha'u'llah skribis al unu el la persekutantoj de Sia kredo:
Bonkora Dio! Tiu ĉi popolo ne bezonas detruigajn armilojn, ĉar ĉiuj iliaj penoj celas renovigon de la mondo. Ilia armeo estas bonaj agoj, kaj iliaj bataliloj bona konduto, kaj ilia komandanto timo al Dio. Feliĉa estas tiu, kiu tenas sin senpartia. Je la justeco de Dio! Tiu ĉi popolo per sia pacienco, trankvileco, rezignacio kaj kontenteco fariĝis elmontrantoj de justeco. Ilia sindeteno atingis tian punkton, ke ili preferas lasi sin esti mortigitaj ol mortigi aliajn, kaj ĉio tio en la tempo kiam tiuj persekutatoj suferis tion kio neniam estis priskribita en la historio de la mondo, kaj kion neniam vidis la okuloj de la nacioj. Kiel ili povus suferi tiajn terurajn malfeliĉojn, eĉ ne etendante la manon por defendi sin? Kio estis la kaŭzo de ilia rezignemo, de ilia trankvileco? La vera kaŭzo troviĝas en la firma malpermeso kiun la Plumo de Gloro, tage kaj nokte, ordonis, kaj de Nia preno de la direktiloj de aŭtoritateco, pere de la forto kaj potenco de la Reganto de la homaro. - Epistle to the Son of the Wolf, pp. 74-75 (Epistolo al Filo de Lupo).
La taŭgecon de la nerezista politiko de Baha'u'llah jam pruvis abundaj rezultoj. Por ĉiu kredanto martirigita en Persujo, la bahaa kredo ricevis en sian komunumon cent novajn kredantojn, kaj la feliĉplena kaj sentima maniero en kiu la martiroj ĵetadis la kronojn de siaj vivoj al la piedoj de la Eternulo havigis al la mondo la plej klaran pruvon ke ili trovis novan vivon por kiu morto ne estas teruro, vivon de neesprimeblaj pleneco kaj ĝojo, kompare kun kiu la plezuroj de la tero estas nur polvo, kaj la plej kruelaj korpaj torturoj nur etaĵoj sur facila vento.
Justaj Militoj
Kvankam Baha'u'llah, kiel Kristo, konsilas al Siaj sekvantoj tiel al individuoj kiel al la religia komunumo akcepti la kondut- manieron de nerezistado kaj pardonemo al siaj malmikoj, Li instruas ke estas la devo de la socio gardi kontraŭ maljusteco kaj tiraneco. Se individuoj estas persekutataj kaj suferigataj estas postulinde ke ili pardonu kaj detenu sin de venĝo, sed estas malbone se la socio toleras rabadon kaj mortigadon senĝene inter siaj limoj. Estas la devo de bona registaro gardi kontraŭ malbonfaroj kaj puni malbonfarantojn.[27] Tiel same estas kun la socio de la nacioj. Se unu nacio premas aŭ suferigas alian, estas devige al ĉiuj aliaj nacioj unuiĝi por malpermesi tian premadon. 'Abdu'l-Baha skribas: "Povas okazi, ke iam militamaj kaj sovaĝaj gentoj atakus socion intencante komplete forbuĉi ĝiajn membrojn; en tiaj cirkonstancoj defendo estas necesa."
Ĝis nun la ordinara praktiko de la homaro estis tio ke kiam unu nacio atakis alian, ĉiuj ceteraj nacioj de la mondo restis neŭtralaj, kaj akceptis nenian respondecon por la afero ĝis kiam iliaj propraj aferoj estis rekte tuŝitaj aŭ minacitaj. La tuta pezo de la defendo estis lasita al la atakita nacio, kiel ajn malforta kaj senhelpa ĝi estus. La instruoj de Baha'u'llah inversigas tiun ĉi principon kaj per la devo de defendo ŝarĝas ne speciale la atakitan nacion, sed ĉiujn aliajn, unuope kaj kolektive. Ĉar la tuta homaro estas unu socio, atako kontraŭ unu nacio estas atako kontraŭ la tuta socio, kaj devas esti traktita de la tuta socio. Se tiu ĉi doktrino estus ĝenerale akceptita kaj praktikata, nacio pripensanta atencon kontraŭ alia scius jam antaŭe ke ĝi devas konsideri kontraŭbatalon ne nur flanke de tiu ĉi nacio, sed de la tuta cetero de la mondo. Tiu ĉi konscio sola sufiĉas por fortimigi eĉ plej kuraĝajn kaj militemajn naciojn. Kiam estos fondita sufiĉe forta ligo de pacamaj nacioj, milito fariĝos por tio afero de pasinteco. Dum la periodo de transŝanĝo el la malnova stato de internacia anarkio en la novan staton de internacia solidareco atakaj militoj estos ankoraŭ eblaj, kaj en tiaj cirkonstancoj, milita aŭ alia perforta agado en la afero de internacia justeco, unueco kaj paco povas esti nepra devo. 'Abdu'l-Baha skribas ke en tia okazo:
Konflikto povas esti laŭdinda afero, kaj milito estas kelkfoje granda fundamento de paco, kaj detruo estas kaŭzo de rekonstruo. Se, ekzemple, altruista suvereno ordonas al sia soldataro malebligi atakon de ribelantoj, aŭ, se li ekbatalas kaj fariĝas elstara en lukto por unuigi disigintajn ŝtaton kaj popolon, alivorte, se li militas justacele, tiam vere tiu furiozo estos favoreco mem, tiu ŝajna premado estos la esenco de justeco kaj tiu evidenta tiraneco la fonto de repaciĝo. Hodiaŭ, la efektiva devo de potencaj regantoj estas akceli universalan pacon, ĉar vere ĝi signifas la liberecon de ĉiuj popoloj. - The Secret of Divine Civilization, pp. 70- 71 (La Sekreto de Dia Civilizacio)
Unueco de Oriento kaj Okcidento.
Alia faktoro kiu kunhelpos la efektivigon de universala paco estas kunligiĝo de la Oriento kaj la Okcidento. La Plej Sankta Paco estas ne nur ĉeso de malamikecoj, sed ankaŭ vivodona unueco kaj sincera kunlaborado de la ĝis nun disigitaj popoloj de la tero kio donos multe da altvaloraj fruktoj. En unu el Siaj paroloj en Parizo, 'Abdu'l-Baha diris:
En la tempoj pasintaj, kiel en la nunaj, la Spirita Suno de la Vero ĉiam brilis el la horizonto de la Oriento. En la Oriento leviĝis Moseo por gvidi kaj instrui la popolon. Sur la Orienta horizonto aperis la Sinjoro Kristo. Mahometo estis sendita al Orienta nacio. Bab aperis en la Orienta lando Persujo. Baha'u'llah vivis kaj instruis en la Oriento. Ĉiuj grandaj spiritaj instrumentoj aperis en la Orienta mondo.
Sed kvankam la Suno de Kristo supreniris en la Oriento, la lumo de ĝiaj radioj brilis speciale en la Okcidento, kie la brilego de ĝia gloro estis perceptata pli klare. La dia lumo de Lia instruado brilis kun pli granda forto en la Okcidenta mondo, kie ĝia progreso estis pli rapida ol en la lando de ĝia naskiĝo.
En la hodiaŭaj tagoj la Oriento bezonas materialan progreson kaj en la Okcidento oni sentas mankon de spiritaj idealoj. Por la Okcidento estus bone turni sin al la Oriento por ricevi la lumigon, kaj doni al ĝi repage sian sciencan saĝon. Devas okazi tiu interŝanĝo de donacoj - La Oriento kaj la Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion kio mankas al ĉiu el ili. Tiu kuniĝo rezultos veran civilizacion en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektiviĝos en la materiala. Kiam unu tiel ricevos de la alia, ekregos la plej granda harmonio, ĉiuj popoloj unuiĝos, estos atingita la stato de perfekteco, okazos firma interkuniĝo, kaj la mondo fariĝos brilanta spegulo reflektanta la atribuojn de Dio.
Ni ĉiuj, nacioj orientaj kaj okcidentaj, devas tage kaj nokte, per la tuta koro kaj animo, penadi atingi tiun ĉi altan idealon, firmkonstrui la unuecon inter ĉiuj nacioj de la tero. Ĉiu koro estos tiam refreŝigita, ĉiuj okuloj estos malfermitaj, donita estos plej mirinda povo, la feliĉo de la homaro estos certigita. ... Tio estos la Paradizo kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuniĝinta sub la Tendo de Unueco en la Regno de Gloro.
ĈAPITRO XI: DIVERSAJ ORDONOJ KAJ INSTRUOJ
Sciu ke en ĉiu periodo kaj epoko ĉiuj diaj estas ŝanĝataj kaj aliformataj konforme al la bezono de la tempo, escepte de la leĝo de amo, kiu, kiel fonto, ĉiam ŝprucas kaj neniam ŝangiĝas. - Baha'u'llah
Monaĥa Vivo
Baha'u'llah, kiel Mahometo, malpermesas ali Siaj sekvantoj konduki la vivon en monaĥa apartiĝo. En tabuleto al Napoleono Ill-a ni legas:
Ho anaro de monaĥoj! Ne apartigu vin en preĝejoj kaj klostroj. Forlasu ilin per Mia permeso, kaj okupiĝu per tio kio utilos al viaj animoj kaj al la animoj de la homaro. ... Eniru en la edziĝan staton, por ke aliaj poste prenu viajn lokojn. Ni malpermesis al vi perfidaĵojn, kaj ne tion kio montros fidelecon. Ĉu vi sekvis viajn proprajn vojojn, kaj forturnadis vin de la vojo de la Sinjoro? Timu Dion, kaj ne apartenu al la malsaĝularo. Sen la homo, kiu mencius Min sur Mia tero, kaj kiel Miaj atribuoj kaj Mia nomo estus malkaŝitaj? Pripensu tion, kaj ne estu kiel tiuj kiuj estas vualitaj kaj dormas. Tiu Kiu ne edziĝis (Jesuo) trovis neniun rifuĝejon por meti la kapon, kaŭze de tio kion faris la manoj de la perfiduloj. Lia sankteco ne konsistas el tio kion vi supozas aŭ imagas, sed el tio kion Ni posedas. Preĝu, ke vi povu ekkoni Lian staton kiu altigas la imagpovon de ĉiuj loĝantoj de la tero. Benitaj estas tiuj kiuj scias!