Ĉu ne ŝajnas strange ke kristanaj sektoj starigis monaĥan vivon kaj senedzinecon por la pastraro, malgraŭ la fakto ke Kristo elektis edziĝintojn kiel Siajn disĉiplojn, kaj tiel Li Mem kiel Liaj apostoloj vivis en aktiva bonfarado, en proksima kunvivado kaj intimaj rilatoj kun homoj?
En la Korano ni legas:
Kaj Ni igis Jesuon la filon de Maria, sekvi, kaj Ni donis al Li la Evangelion, kaj Ni estigis en la koroj de tiuj, kiuj sekvis Lin, dolĉecon kaj kompaton. La vivon monaĥan ili nur fondis - Ni ne ordonis ĝin al ili - por strebi al la plezuro de Allah; ili tamen ne sekvis ĝin laŭvere. - Korano, ĉapitro 57:28
Kia ajn pravigo povis esti por la monaĥa vivo en la antikvaj tempoj kaj pasintecaj kondiĉoj, Baha'u'llah deklaras ke tiuj ĉi pravigoj jam ne plu ekzistas; kaj ja ŝajnas evidente, ke la deturniĝo de granda nombro de la plej piaj kaj diotimaj el la loĝantaro for de rilatoj kun siaj fratuloj, kaj de la devoj kaj respondecoj de patreco, devas rezulti en la spirita malriĉiĝo de la homa gento.
Edziĝo
La bahaaj instruoj rekomendas monogamion, kaj Baha'u'llah dekretas ke la edziĝo devas dependi de la konsento de ambaŭpartoprenantoj kaj de iliaj gepatroj. Li diras en la Libro Aqdas:
Vere en la Libro Bayan (la Revelacio de Bab) tiu ĉiproblemo estas limigita al la konsento de ambaŭ (fianĉino kaj fianĉo). Ĉar Ni deziris florigi amon kaj amikecon kaj unuecon inter la homoj, Ni pro tio postulis ke ĝi ankaŭ dependas de la konsento de la gepatroj, por eviti kontraŭsenton kaj malamon. - Kitab-i-Aqdas
Pri tiu ĉi punkto 'Abdu'l-Baha skribis al unu demandinto: "Koncerne la demandon pri edziĝo, konforme al la leĝo de Dio: Unue vi devas elekti la personon, kaj poste la afero dependas de la konsento de la gepatroj. Antaŭ via elekto ili ne rajtas enmiksi sin en la afero."
'Abdu'l-Baha diras ke rezulte de tiu ĉi antaŭzorgo de Baha'u'llah la streĉitaj rilatoj inter boparencoj jam proverbaj en la kristanaj kaj mahometanaj landoj estas preskaŭ nekonataj inter la bahaanoj, kaj eksedziĝo estas ankaŭ tre malofta afero. Li skribis pri geedzeco:
Bahaa edziĝo estas unuiĝo kaj tutkora amo inter ambaŭ. Ili devas, tamen, evidentigi al si reciproke plej grandan zorgemon kaj ĉiu el ili devas koni la karakteron de la alia. Ĉi tiu eterna ligilo estu certigita per firma interligo, kaj la intenco estu por okazigi harmonion, kunecon kaj unuecon kaj por atingi eternan vivon. ...
En vera bahaa edziĝo ambaŭ personoj devas unuiĝi spirite kaj korpe, por ke ili atingu eternan unuecon tra ĉiuj el la diaj mondoj, kaj plibonigu reciproke siajn spiritajn vivojn. Tio ĉi estas bahaa geedzeco.
La bahaa edziĝo-ceremonio estas tre simpia, la sola postulo estas ke la geedziĝantoj, en ĉeesto de almenaŭ du atestantoj, diru siavice: "Ni ĉiuj, vere, obeos la ordonon de Dio".
Eksedziĝo
Koncerne la problemon de eksedziĝo, la instruoj de la Profetoj simile kiel la instruoj pri edziĝo, ŝanĝadis sin konforme al la bezonoj de la tempoj. 'Abdu'l-Baha tiel prezentas la bahaajn instruojn pri eksedziĝo:
La amikoj (bahaanoj) devas severe eviti eksedziĝon escepte en okazoj kiuj devigas ilin disiĝi kaŭze de reciproka malŝato; en tiaj okazoj, ili povas, kun scio de la Spirita Asembleo, decidi disiĝi. Tiam ili devas esti paciencaj kaj atendi unu plenan jaron. Se dum tiu ĉijaro ne estos restarigita harmonio inter ili, la eksedziĝo povas esti plenumita. ... La fundamento de la Regno de Dio bazas Sin sur harmonio kaj amo, unueco, interrilateco kaj unuiĝo, ne sur diferencoj, speciale inter edzo kaj edzino. Se unu el ili fariĝis kaŭzo de eksedziĝo, tiu ĉi sendube falos en grandajn malfacilaĵojn, iĝos viktimo de teruraj sortobatoj kaj travivos profundan memriproĉon. (Tabuleto al la usonaj bahaanoj)
En la afero de eksedziĝo, kiel en ĉiuj aliaj aferoj, la bahaanoj, kompreneble, sekvos ne nur la bahaajn instruojn, sed ankaŭ la leĝojn de la lando en kiu ili vivas.
Bahaa Kalendaro
Inter diversaj popoloj kaj en diversaj tempoj estis akceptitaj diversaj metodoj de tempokalkulo, kaj kelkaj diversaj kalendaroj ankoraŭ nun estas en ĉiutaga uzado, ekz. la gregoria en la Okcidenta Eŭropo, la julia en multaj landoj de la Orienta Eŭropo, la hebrea inter la judoj, kaj la islama inter la muzulmanaj komunumoj.
Bab akcentis la signifon de la heroldata de Si epoko per enkonduko de nova kalendaro. En ĝi, kiel en la Gregoria Kalendaro, la luna monato estas forlasita kaj akceptita estas la sunajaro.
La bahaa jaro konsistas el 19 monatoj ĉiu po 19 tagoj (t.e. 361 tagoj), kun aldono de difinitaj "Intermetitaj Tagoj" (kvar en ordinara jaro kaj kvin en superjaro) inter la dekoka kaj deknaŭa monatoj por alkonformigi la kalendaron al la suna jaro. Bab nomis la monatojn laŭ la atribuoj de Dio. La Bahaa Nova Jaro, kiel la antikva Persa Nova Jaro, estas astronomie difinita, komenciĝante je la marta ekvinokso (kutime 21 marto), kaj la bahaa epoko komencas sin per la jaro de la deklaraclo de Bab (te. 1844 p. K., 1260 p.H.)
Sekvas la monatoj de la bahaa kalendaro:
Araba Nomo
Eldirmaniero
Traduko
Komencaj Tagoj
1-a
Baha
Baha
Splendoro
21 Marto
2-a
Jalal
Ĵalal'
Gloro
09 Aprilo
3-a
Jamal
J*amal'
Beleco
28 Aprilo
4-a
'Azamat
Azamat'
Grandiozeco
17 Majo
5-a
Nur
Nur'
Lumo
05 Junio
6-a
Rahmat
Rahmat'
Indulgo
24 Junio
7-a
Kalimat
Kalemat'
Vortoj
13 Julio
8-a
Kamal
Kamal'
Perfekteco
01 Aŭgusto
9-a
Asma'
Asma'
Nomoj
20 Aŭgusto
10-a
'Izzat
Ezzat'
Potenco
08 Septembro
11-a
Mashiyyat
Maŝijjat'
Volo
27 Septembro
12-a
'Ilm
Elm'
Scio
16 Oktobro
13-a
Qudrat
Godrat'
Povo
04 Novembro
14-a
Qawl
Goŭl'
Parolo
23 Novembro
15-a
Masa'il
Masael'
Demandoj
12 Decembro
16-a
Sharaf
Ŝaraf'
Honoro
31 Decembro
17-a
Sultan
Soltan'
Suvereneco
19 Januaro
18-a
Mulk
Molk'
Regado
07 Februaro
Ayyam-i-Ha
Aj-jam-eh-ha
Tagoj de H' (intermetitaj tagoj)
26 Februaro ĝis 01 Marto inkluzive
19-a
'Ala'
Ala'
Alteco
02 Marto
En malproksima estonteco estos necese ke ĉiuj popoloj de la mondo akceptu komunan kalendaron.
Ŝajnas, do, konvene ke la nova epoko de unueco havu novan kalendaron liberan de kontraŭaĵoj kaj sugestaĵoj kiuj faras ĉiun el la malnovaj kalendaroj neakceptebla por vastaj partoj de la mondloĝantaro, kaj malfacile estus elpensi sistemon kiu laŭ simpleco kaj ĝusteco superus tiun proponitan de Bab.
Spiritaj Asembleoj
Antaŭ ol plenumi Sian surteran mision, 'Abdu'l-Baha starigis bazon por la evoluo de la administra sistemo establita per la Skriboj de Baha'u'llah. Por montri la altan gravecon atribuita al la institucio de la Spirita Asembleo, 'Abdu'l-Baha en tabuleto deklaris ke iu traduko devas esti aprobita de la Spirita Asembleo de Kairo antaŭ eldoni ĝin, kvankam Li Mem recenzis kaj plibonigis la tekston.
La Spirita Asembleo estas administraro de naŭ personoj, elektitaj ĉiujare de ĉiu loka bahaa komunumo, al kiu estas donita la aŭtoritato por decidi pri ĉiuj aferoj de kunagado flanke de la komunumo. Tiu ĉi titolo estas provizora, ĉar estonte la Spiritaj Asembleoj estos nomitaj Domoj de Justeco.