Выбрать главу

Malsimile al la organizado de preĝejoj, ĉi tiuj bahaaj anaroj estas sociaj anstataŭ ekleziaj institucioj. Tio signifas, ke ili aplikas la leĝon pri interkonsiliĝo al ĉiuj aferoj kaj malfacilaĵoj kiuj okazas inter bahaanoj, kiuj estas petitaj ne prezenti tiujn aferojn al civila juĝejo, kaj penas antaŭenigi unuecon kiel ankaŭ justecon tra la tuta komunumo. La Spirita Asembleo tute ne egalas al pastro aŭ klerikaro, sed respondecas por subteni la instruojn, instigi ageman servadon, konduki kunvenojn, konservi unuecon, teni bahaajn propraĵojn en kuratoreco por la komunumo, kaj reprezenti ĝin en ĝiaj rilatoj kun la publiko kaj kun aliaj bahaaj komunumoj.

La naturo de la Spirita Asembleo, loka kaj nacia, estas prezentita en la sekcio pri la Testamento de 'Abdu'l-Baha en la fina ĉapitro, sed ĝiaj ĝeneralaj devoj estas difinitaj de Shoghi Effendi jene:

La afero pri instruado, ĝia direkto, ĝiaj rimedoj, ĝia amplekso, ĝia firmigo, kiel ajn esencaj ili estas al la Religio, tute ne estas la sola agado por ricevi la plenan atenton de la Asembleoj. Atentiga studo de la Tabuletoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha malkaŝos ke aliaj devoj, ne malpli necesaj al la interesoj de la Religio, apartenas al la elektitaj reprezentantoj de la geamikoj en ĉiu loko.

ili devas esti viglaj kaj prudentaj, diskretaj kaj gardemaj, kaj protekti senĉese la Templon de la Religio kontraŭ la sagoj de la malpacigantoj kaj la atakoj de la malamikoj.

ili penadu antaŭenigi amikecon kaj akordon inter la geamikoj, forigi ĉiun restantan ŝpuron de malfido, malproksimeco kaj malamikeco el ĉiu koro, kaj sekuri anstataŭe ageman kaj tutkoran kunlaboron per servado al la Religio.

Ili klopodu plej kapable helpi ĉiuokaze al malriĉuloj, malsanuloj, kripluloj, orfoj, vidvinoj, senkonsidere de haŭtkoloro, kasto, kaj kredo.

ili antaŭenigu per ĉiu klopodo en sia povo la materian kiel ankaŭ la spiritan klerecon de la junularo, rimedojn por la edukado de infanoj, starigu, kiam ajn eble, bahaajn edukadajn instituciojn, organizu kaj direktu ilian laboron por provizi la plej bonajn rimedojn por iliaj progreso kaj evoluigo.

ili entreprenu la aranĝojn por la regulaj kunvenoj de la geamikoj, la festojn kaj la datrevenojn, kiel ankaŭ la specialajn kunvenojn por servi kaj antaŭenigi la sociajn, intelektajn kaj spiritajn profitojn de siaj kunhomoj.

ili direktu en tiuj ĉi tagoj kiam la Religio estas ankoraŭ en sia infaneco ĉiujn bahaajn eldonojn kaj tradukojn, kaj arangu ĝenerale dignan kaj veran prezentadon de ĉiu bahaa literaturo kaj ties distribuo al la ĝenerala publiko.

La eblecojn troviĝantajn en bahaaj institucioj oni povas nur taksi kiam oni elkomprenas kiel rapide la moderna civilizacio diseriĝas pro manko de tiu spirita potenco kiu sola kapablas provizi la bezonatan sintenon de respondeco kaj humileco al la ĉefuloj kaj bezonan lojalecon al la individuaj membroj de la homaro.

Bahaaj Festoj, Datrevenoj kaj Fastotagoj

Festo Naw-Ruz (Bahaa Novjaro), 21 marto.

Festo Ridvan (Deklaracio de Baha'u'llah), 21 aprilo - 2 majo.

Deklaracio de Bab, 23 majo.[28]Morto de Baha'u'llah, 29 majo. Martirigo de Bab, 9 julio. Naskiĝtago de Bab, 20 oktobro. Naskiĝtagode Baha'u'llah, 12 novembro. Tago de la Sankta Interligo, 26 novembro. Morto de 'Abdu'l-Baha, 28 novembro. Fastperiodo, deknaŭ tagoj komence de 2 marto.

Festoj

La esenca ĝojeco de la bahaa religio trovas esprimon en multaj festoj kaj sanktotagoj tra la jaro.

En Sia prelego dum la Naw-Ruz-Festo en Aleksandrio, Egiptujo, en 1912, 'Abdu'l-Baha diris:

En la sanktaj leĝoj de Dio, en ĉiuj ciklo kaj erao estas benitaj festoj, sanktotagoj kaj senlaboraj tagoj. En tiaj tagoj oni devas interrompi ĉiaspecajn okupojn, komercon, industrion, agrikulturon, k.t.p.

Ĉiuj devas kune ĝoji, aranĝi ĝeneralajn kunvenojn, fariĝi kiel unu asocio, por ke la unueco kaj harmonio de la tutlanda bahaanaro evidentiĝu al la tuta mondo.

Ĉar ĝi estas benita tago oni ne devas ĝin neglekti, nek senrezultigi per dediĉo al nura ĝuado de plezuroj.

En tiaj tagoj devas esti fondatajinstitucioj de konstanta utilo kaj valoro por ĉiuj. ...

Hodiaŭ neniu rezulto aŭ frukto estas pli grava ol gvidado de homoj. Sendube la amikoj de Dio devas en tia tago, lasi konkretajn filantropiajn aŭ idealajn postsignojn kiuj koncernos la tutan homaron kaj ne apartenos nur al bahaanoj. En tiu ĉi mirinda erao, filantropiaj aferoj estas por la tuta homaro sen esceptoj, ĉar ĝi estas la elmontro de la kompatemo de Dio. Tial, mi esperas ke la amikoj de Dio, ĉiu el ili, fariĝos kiel korfavoro de Dio al la homaro.

La Festoj Naw-Ruz (Nova Jaro) kaj Ridvan, la Datrevenoj de la Naskiĝo de Bab kaj Baha'u'llah, kaj de la Deklaracio de Bab (kiu estas ankaŭ naskiĝotago de 'Abdu'l-Baha), estas por bahaanoj la grandaj ĝojtagoj de la jaro. En Persujo oni solenas ilin per piknikoj aŭ festaj kunvenoj en kiuj ĉeestantoj partoprenas per muziko, kantado de versaroj kaj tabuletoj, kaj per mallongaj prelegoj konformaj al la okazo. La intermetitaj tagoj inter la dekoka kaj deknaŭa monatoj (t.e. 26 februaro ĝis 1 marto inkluzive) estas dediĉitaj speciale al gastigado al amikoj, oferado de donacoj, prizorgado de malriculoj kaj malsanuloj, k.t.p.

La datrevenoj de la martirigo de Bab kaj de la morto de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha estas solene honorataj per taŭgaj kunvenoj kaj paroladoj, per kantado de preĝoj kaj Tabuletoj.

Fasto

La deknaŭa monato, senpere sekvanta la gastamon de la intermetitaj tagoj, estas monato de fasto. Dum deknaŭ tagoj oni observas faston per sindeteno de manĝo kaj trinko de sunleviĝo ĝis sunsubiro. Ĉar la monato de fasto finiĝas je la marta ekvinokso, la fasto okazas ĉiam en la sama sezono, nome, printempe en la Norda Hemisfero kaj aŭtune en la Suda; neniam dum ekstrema varmego de somero aŭ dum ekstrema malvarmo de vintro, kiam ĝi povus kaŭzi malfacilaĵojn. Je tiu sezono, la tempodaŭro inter sunleviĝo kaj sunsubiro estas pli malpli egala en ĉiuj loĝataj partoj de la terglobo, nome de la 6-a a.t.m. ĝis la 6-a p.t.m. La fasto ne estas deviga por infanoj kaj malsanuloj, por vojaĝantoj, por personoj tro maljunaj aŭ tro malfortaj (inkluzive virinoj gravedaj kaj kun suĉinfanoj).

Estas tre evidente ke perioda fasto kian ordonas la bahaaj instruoj estas utila kiel rimedo de korpa higieno. Sed kiel la realeco de la bahaaj festoj ne dependas de la konsumado de materia nutraĵo, sed en la rememorado pri Dio, kiu estas nia spirita nutraĵo, tiel la realeco de la bahaa fasto ne konsistas en la sindeteno de materia nutraĵo, kvankam tio povus helpi por purigi la korpon, sed sindeteno de deziroj kaj plezuroj de la korpo, kaj apartiĝo de ĉio krom Dio. 'Abdu'l-Baha diras:

Fasto estas simbolo. Fasto signifas abstinadon de voluptaj deziroj. Korpa fasto estas simbolo de tiu abstinado, kaj estas memorigilo. Tio estas, kiel homo sin detenas de korpaj apetitoj, li devas ankaŭ sindeteni de mem-apetitoj kaj mem-deziroj. Sed nura sindeteno de manĝo havas nenian influon je la spirito. Ĝi estas nur simbolo, nur memorigilo. Alie ĝi havas nenian valoron. Tiucela fasto ne signifas kompletan abstinadon de manĝo. La regulo de la vivo koncerne manĝon estas: manĝu nek tro multe nek tro malmulte. Modereco estas necesa. En Hindujo estas sekto kies anoj praktikas ekstreman abstinadon, kaj iom post iom malpliigas sian nutraĵon ĝis fine ili preskaŭ nenion manĝas. Sed ilia intelekto suferas. Homo ne estas kapabla servi al Dio per la cerbo aŭ korpo se li estas malfortigita pro manko de nutraĵo. Li ne povas vidi klare. (citita de f-mo E. S. Stevens en Fortnightly Review, junio 1911)

Kunvenoj

'Abdu'l-Baha atribuas piej grandan signifon al regulaj kunvenoj de kredantoj por komuna preĝado, klarigado kaj studado de la instruoj kaj interkonsiliĝo pri progreso de la Kredo. En unu el Siaj Tabuletoj Li diras: