Выбрать главу

Estas decidite laŭ la Deziro de Dio ke unueco kaj harmonio povus pliiĝi tagon post tago inter la amikoj de Dio ka] la servantinoj de la Kompatema. Ĝis tio ĉi estos plenumita la aferoj neniel ajn iros antaŭen! Kaj la plej granda rimedo por atingi unuecon kaj harmonion inter ĉiuj estas Spiritaj Kunvenoj. Tiu ĉi afero estas tre grava kaj ĝi estas kvazaŭmagneto por altiri Dian konfirmon.

Dum la spiritaj kunvenoj bahaanoj devas eviti malpacan argumentadon kaj diskutojn pri politikaj aŭ mondumaj aferoj; la sola celo de la kredantoj devas esti instrui kaj lerni la Dian Veron, plenigi siajn korojn per Diamo, atingi pli perfektan obeon al la Dia Volo, kaj akceli la venon de la Regno de. Dio. En prelego farita en Nov-Jorko en 1912, 'Abdu'l-Baha diris:

Bahaa kunveno devas esti kunveno de la Ĉielanaro. Ĝi devas esti lumigita per la lumo de la Ĉielanaro. La koroj devas esti kvazaŭ speguloj en kiuj sin malkaŝas la Suno de Vero. Ĉiu brusto devas esti kvazaŭ telegrafa stacio: unu fino de la sendilo estu en la fundo de la animo, la dua ĉe la Ĉielanaro, por ke komunikoj povu esti interŝanĝataj inter ili. Tiamaniere el la Regno Abha fluos inspiro kaj harmonio regos en ĉiuj diskutoj. ... Ju pli da interkonsento, unueco kaj amo regos inter vi, des pli la konfirmoj de Dio estos kun vi, kaj helpo kaj apogo de la Benita Belo, Baha'u'llah, subtenos vin.

En unu el Siaj Tabuletoj Li diris:

En tiuj ĉi kunvenoj oni devas zorge eviti interparolon pri eksteraj temoj, kaj la kunsido devas esti limigita al kantado de versaroj kaj legado de la vortoj, kaj al aferoj koncernantaj la Kredon de Dio, kiel klarigo de pruvoj, elmontrado de klaraj kaj malkaŝaj evidentiĝoj, kaj sekvado de la postsignoj de la Amato de la estaĵoj. Tiuj kiuj partoprenas en la kunveno devas, antaŭ la eniro, vesti sin per plej granda pureco kaj sinturni al la Regno Abha, kaj tiam eniri la kunvenon en plena humileco kaj malfiereco; kiam oni legas la tabuletojn, ĉiuj devas esti silentaj kaj trankvilaj; se iu deziras paroli li devas tion fari en plej ĝentila maniero, kun konsento kaj permeso de la ĉeestantoj, kaj li devasparoli elokvente kaj flue. ...

La Festo de la Dek-Naŭa Tago

Pro la evoluiĝo de la bahaa administra sistemo de post la morto de 'Abdu'l-Baha, la Festo de la Dek-Naŭa Tago, kiun oni solenas en la unua tago de ĉiu bahaa monato, akiris al si ege specialan gravecon, ĉar ĝi aranĝas ne nur komunuman preĝadon kaj legadon el la Sanktaj Libroj, sed ankaŭ la ĝeneralan konsiliĝon pri ĉiuj nuntempaj bahaaj aferoj kaj por la kunigo de la geamikoj. Ĉi tiu Festo estas la okazo kiam la Spirita Asembleo faras siajn raportojn al la komunumo kaj petas kaj diskutas planojn kaj sugestojn por novaj kaj pli bonaj servometodoj.

Mashriqu'l-Adhkar[29]

Baha'u'llah postlasis instrukciojn ke en ĉiu lando kaj urbo Liaj sekvantoj konstruu templojn. Al tiuj ĉi temploj Li donis la nomon "Mashriqu'l-Adhkar", kio signifas "Tagiĝ-loko de la Glorado al Dio". Ĉiu Mashriqu'l-Adhkar devas esti naŭflanka konstruaĵo kun kupolo supre, kaj devas esti kiel eble plej bela en desegno kaj labordetaloj. Ĝi devas stari en vasta ĝardeno ornamita per fontanoj, arboj kaj floroj, ĉirkaŭita per diversaj akcesoraj konstruaĵoj dedicitaj al edukaj, bonfaraj kaj sociaj celoj, por ke la adorado al Dio en la templo estu ĉiam proksime kunligita kun respektplena ĝuado de belaĵoj de la naturo kaj arto, kaj kun praktikaj laboroj plenumataj por plibonigo de la sociaj kondicoj.[30]

En Persujo, ĝis la nuna tempo, al bahaanoj estas malpermesite konstruadi templojn por publika diservado. Kaj sekve la unua granda Mashriqu'l-Adhkar estis konstruita en Iskabado, Rusujo.[31]

'Abdu'l-Baha' dediĉis la lokon de la dua bahaa Adorejo, ĉe bordo de la Miĉigan-lago kelkajn mejlojn norde de Ĉikago, dum Sia vizito al Ameriko en 1912.[32]

En tabuletoj koncernantaj tiun ĉi "Patrin-Templo" de la Okcidento, 'Abdu'l-Baha skribas jene:

Gloro estu al Dio, ke en la nuna momento, el ĉiuj landoj de la mondo, konforme al ilia eblo, estas konstante sendataj oferoj por la fondkapitalo de la Mashriqu'l-Adhkar en Ameriko.... De la tago de Adamo ĝis nun, la homaro neniam vidis tian aferon, ke el plej malproksimaj landoj de Azio oni sendas kontribuaĵojn en Amerikon. Vere tio ĉi estas kaŭzo de mirego por la perceptuloj. Mi esperas ke la amikoj de Dio elmontros grandanimecon kaj kolektos grandan sumon por la konstruo.... Mi deziras, ke ĉiu estu libera agi, kiel li volas. Se iu volas meti sian monon alimaniere, li faru tion. Neniel miksu vin en liajn aferojn, sed estu certa, ke la plej grava afero en tiu ĉi tempo estas la konstruo de la Mashriqu'l-Adhkar.

...La mistero de la konstruaĵo estas granda, kaj ne povas esti nun senvualigita, sed ĝia starigo estas la plej grava entrepreno en tiu ĉi tago. La Mashriqu'l-Adhkar havas gravajn akcesoraĵojn, konsideratajn samvaloraj kiel la ĉef-konstruaĵo. Ili estas: lernejo por orfoj, dispensario kaj malsanulejo por malriĉuloj, hejmo por kripluloj, kolegio por supera scienca edukado, kaj gastejo. En ĉiu urbo devas esti fondita granda Mashriqu'l- Adhkar laŭ tiu ĉi vicoserio. En Mashriqu'l-Adhkar Diservoj okazos ĉiumatene. En la Templo estos neniaj orgenoj. En la apudaj konstruaĵoj, estos aranĝitaj festoj, Diservoj, kunvenoj, publikaj konferencoj kaj spiritaj renkontoj, sed en la Templo preĝado kaj kantado estos senakompanaj. Malfermu la pordegojn de la Templo al la tuta homaro.

Kiam estos konstruitaj tiuj ĉi institucioj-kolegio, malsanulejo, gastejo, establo por nekuraceblatoj, universitato por studado de superaj sciencoj, donanta postdiplomitajn kursojn, kaj aliaj filantropiaj konstruaĵoj - la pordoj estos malfermitaj por ĉiuj nacioj kaj religioj. Estas absolute neniaj limoj. La bonfaroj estas disdonataj senkonsidere al koloro aŭ raso. Ĝiaj pordegoj estos large malfermitaj por la tuta homa gento; antaŭjuĝoj kontraŭ neniu, amo al ĉiuj. La centra konstruaĵo estos dediĉita al preĝado kaj Diadorado. Tiel... la religio harmoniiĝos kun la scienco, la scienco fariĝos servantino de la religio, kaj ili ambaŭverŝos siajn materiajn kaj spiritajn donacojn sur la tutan homaron.

Vivo post Morto

Baha'u'llah diras ke la enkorpa vivo estas nur embria stato de nia ekzisto, kaj ke forlaso de la korpo estas kvazaŭ nova naskiĝo, por kiu la homa spirito enpaŝas en pli plenan, pli liberan vivon. Li skribas:

Sciu vere ke animo, post sia elkorpiĝo, daŭre progresos ĝis ĝi atingos la ĉeeston de Dio, en stato kaj kondiĉo kiuj nek la evoluiĝo de epokoj kaj jarcentoj, nek la ŝanĝoj kaj okazintaĵoj de ĉi tiu mondo, povos aliigi. Ĝi daŭros tiel longe, kiel daŭros la Regno de Dio, Lia suvereneco, Lia povo kaj Lia potenco. Ĝi aperigados la signojn de Dio kaj Liajn atribuojn, kaj revelacios Liajn indulgemon kaj favoron. Mia Plumo haltas kiam ĝi provas taŭge priskribi la altecon kaj gloron de tiel ekzaltita rango. La Mano de la Dia Korfavoro plenhonore igos la spiriton eniri en staton kiun oni ne povas esprimi per vortoj, kaj kiun klarigi povas neniu el ekzistantaj kreitaĵoj. Benita estu tiu animo, kiu elkorpiĝas purigita de la duboj kaj la superstiĉoj de la mondo. Vere ĝi sin movas en la atmosfero de la Sankta Volo de sia Kreinto, kaj eniras la Superegan Paradizon. Ĉiuj anĝeloj de la plej altaj loĝejoj bonvenigos kaj ĉirkaŭos ĝin, kaj tiu spirito amike rilatos kun ĉiuj Profetoj de Dio kaj Liaj sanktuloj. Ĝi parolos kun ili, kaj rakontos tion kio okazis al ĝi en la vojo de Dio, la Eternulo de ĉiuj mondoj. Se iu povus bildigi al si tion kio estas dekretita en la mondoj de Dio, la Eternulo de la ĉiela trono kaj de la tero, lia tuta estaĵo eksopirus kun granda malpacienco al tiu altega, sankta kaj glora stato. ... Koncerne la naturon de la animo postmorte oni ne povas ĝin priskribi, nek estas taŭge kaj permeseble malkaŝi ĝian tutan karakteron al la homaro. Diosenditoj venas nur por gvidi la kreitojn sur la rektan Vojon de la Vero. La celo de ilia revelacio estis ke la homoj estu edukitaj, por ke, en la mortohoro, ili leviĝu, en plejaj pureco kaj sankteco kaj kun absoluta sinofero, al la trono de la Plejaltulo. La lumo kiun ĉi tiuj animoj radias respondas por la progreso de la mondo kaj la antaŭenigo de ĝiaj popoloj. Ili estas kiel fermentaĵo kiu influas la mondon de ekzisto, kaj formas la vivoforton per kiu la artoj kaj mirindaĵoj de la mondo malkaŝiĝos. Pere de ili la nuboj superŝutas la homaron per bonfaremo, kaj la tero produktas siajn fruktojn. Ĉiuj aferoj devas havi kaŭzon, movan forton, vivigan principon. Ĉi tiuj animoj kaj simboloj de sinapartigo provizis, kaj daŭros provizi, la superan movimpulson en la homa mondo. La pretera mondo estas tiel malsimila al ĉi tiu mondo kiel ĉi tiu mondo malsimilas al tiu de la infano ankoraŭ en la utero de la patrino. - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, pp. 155-157 (Kolektado el la Skribaĵoj de Baha'u'llah)