Выбрать главу

Simile 'Abdu'l-Baha skribas:

La misterojn kiujn homo malatentas en la tera mondo, li malkovros en la ĉiela mondo, kaj tie estos konigitaj al li la sekretoj de la vero; des pli certe li retrovos kaj rekonos personojn kun kiuj li rilatis. Sendube la sanktaj animoj kiuj trovas puran okulon kaj estas favoritaj per la interna vido iĝos, en la regno de lumo, konantoj de ĉiuj misteroj, kaj serĉos la benon por vidi la realecon de ĉiu granda animo. Ili eĉ klare vidos la Belon de Dio en tiu mondo. Simile ili trovos ĉiujn amikojn de Dio, tiujn de la antaŭa kaj lasta tempo, kune en la ĉiela asocio.

La distingiĝo inter la homoj kompreneble daŭros post ilia foriro el tiu ĉi mortema mondo. Sed tiu distingiĝo ne koncernas lokon, sed koncernas la animon kaj konsciencon. Ĉar la Regno de Dio estas sanktigita (liberigita) disde tempo kaj loko; tio estas alia mondo kaj alia universo. Kaj sciu kun certeco ke en la diaj mondoj la spiritaj amatoj rekonos unu la alian, kaj serĉos reciprokan unuiĝon, sed spiritan unuiĝon. Tiel same amo kiun unu havis al alia, ne estos forgesita en la mondo de la Regno, nek vi forgesos tie la vivon kiun vi havis en la materia mondo.

Ĉielo kaj Infero

Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha konsideras la priskribojn Ĉielo kaj Infero prezentitajn en kelkaj pli malnovaj religiaj libroj kiel simbolajn, simile al la biblia historio pri la Kreo de la mondo, kaj ne kiel absolute veran. La Ĉielo estas, laŭ lli, stato de perfekteco, kaj la Infero - de malperfekteco. La Ĉielo estas harmonio kun la Volo de Dio kaj kun niaj proksimuloj, kaj la Infero estas manko de tiu harmonio. La Ĉielo estas stato de spirita vivo, kaj la Infero - de spirita morto. Homo povas esti aŭ en la Ĉielo aŭ en la Infero ankoraŭ dum sia enkorpa vivo. La ĝojoj de la Ĉielo estas spiritaj ĝojoj, kaj la suferoj de la Infero estas senigo de tiuj ĝojoj.

'Abdu'l-Baha diras:

Kiam homoj estas savitaj per la lumo de kredo el la mallumo de malvirtoj, lumigitaj per la radiado de la suno de la vero, kaj nobligitaj per ĉiuj virtoj, ili konsideras tion la plej granda rekompenco, kaj scias ke tio estas la vera paradizo. Sammaniere ili konsideras ke la spirita puno ... estu submetiĝo al la mondo de naturo, estu forvualiĝo de Dio, estu kruela kaj nescia, dronu en korpaj ĝuoj, estu absorbita per bestaj malfortecoj, karakterizu sin per mallumajkvalitoj.... Tio estas la plej grandajpunojkaj turmentegoj. ...

... La rekompencoj de la alia mondo estas la perfektecoj kaj paco ricevitaj en la spiritaj mondoj post forlaso de tiu ĉi mondo... spiritaj favoroj, diversaj spiritaj donacoj en la Regno de Dio, akiro de la deziroj de la koro kaj animo, kaj renkonto de Dio en la mondo de eterneco. Sammaniere la punoj de la alia mondo.... konsistas el senigo de la specialaj diaj benoj kaj de la absolutaj malavarĵoj, kaj ekfalo en la plej malaltajn gradojn de la ekzisto. Tiu kiu estas senigita de tiuj ĉi diaj favoroj, kvankam li daŭras post la morto, estas tamen konsiderata morta de la popolo de la vero.

La ricaĵo de la alia mondo estas proksimeco al Dio. Sekve de tio estas certe ke al tiuj kiuj estas proksimaj al la Dia Kortego estas permesite propeti, kaj tiu propetado estas benita de Dio.

Estas eĉ eble ke la kondiĉoj de tiuj kiuj mortis en peko kaj nekredo ŝanĝiĝos, t.e., ili povas esti objekto de pardono per la malavareco de Dio, ne per Lia justeco; ĉar malavareco estas donado senmerita, kajjusteco estas donado de tio kion oni meritis. Kiel ni havas la povon preĝi por tiuj animoj tie ĉi, ni tiel same posedos tiun povon en la alia mondo, kiu estas la Regno de Dio. ... Sekve en tiu mondo ili ankaŭ povas progresi. Kiel tie ĉi ili povas ricevi la lumon per siaj propraj preĝoj, ankaŭ tie ili povas petegi pardonon, kaj ricevi la lumon per petegoj kaj preĝoj.

Tiel antaŭe kiel post la formeto de tiu ĉi materiala formo, ekzistas progreso en perfekteco sed ne en stadio. ... Estas neniu kreaĵo pli alta ol perfekta homo. Atinginte tiun ĉi staton homo povas ankoraŭ progresi en la perfekteco sed ne en la stadio, ĉar ne ekzistas la stadio pli alta ol tiu de perfekta homo en kiun li povus sin transigi. Li progresas nur en la stato de homeco, ĉar la homaj perfektecoj estas senfinaj. Tiel ekzemple, kiel ajn instruita homo povus esti, ni povas imagi homon pli instruitan.

Pro tio, ĉar la perfektecoj de homaro estas senlimaj, oni povas ankaŭ progresi en la perfektecoj post la forlaso de tiu ĉi mondo. - Some Answered Questions, pp. 260, 261, 268, 269, 274 (Demandoj kaj Respondoj)

Unueco de la Ambaŭ Mondoj

La unueco de la homa gento kiun instruas Baha'u'llah koncernas ne nur personojn ankoraŭ en la korpoj, sed ĉiujn homojn, ĉu enkorpajn ĉu elkorpiĝintajn. Ne nur ĉiuj homoj nun vivantaj sur la tero sed ankaŭ ĉiuj en la spirita mondo, estas partoj de la sama organismo kaj tiuj du partoj intime dependas de si reciproke. Spirita kuneco inter ili, kiu nepre ne estas neebla aŭ nenatura, estas konstanta kaj neevitebla. Tiuj kies spiritaj kapabloj estas ankoraŭ neevoluintaj ne konscias pri tiu ĉi vivoplena kontakto, sed kiam la kapabloj de homo evoluas, la kontakto kun tiuj preter la vualo fariĝas iom post iom pli konscia kaj pli difinita. Por Profetoj kaj sanktuloj tiu ĉi spirita kontakto estas tiel simpla kaj tiel reala kiel ordinaraj vidaĵoj kaj interparoloj por aliaj homoj.

'Abdu'l-Baha diras:

La vizioj de Profetoj ne estas sonĝoj; ili estas spiritaj malkovroj kaj koncernas realecon. Ili diras, ekzemple: "Mi vidis personon en difinita formo, kaj mi diris tion, kaj li donis al mi tian respondon." Tia vizio estas en la sfero de maldormo, ne en la sfero de dormo. Ja, ĝi estas spirita malkovro. ...

... Inter spiritaj animoj ekzistas spiritaj komprenoj kaj malkovroj, interrilato kiu estas purigita de fantazio kaj imago, interkontakto kiu estas sanktigita de tempo kaj loko. Estas do skribite en la Evangelio ke sur la monto Tabor, Moseo kaj Elija venis al Kristo, kaj estas evidente ke tio ĉi ne estis materia renkontiĝo. Ĝi estis spirita kondiĉo....

... (Renkontiĝoj similaj) al ĉi tiuj estas realaj, kaŭzas mirindan efikon je homaj mensoj kaj pensoj, kaj allogas iliajn korojn. - Some Answered Questions, pp. 290-292 (Demandoj kaj Respondoj)

Kvankam konfesante la realecon de la "supernormalaj" psikaj povoj Li tamen malaprobas la penojn celantajn devigi ilian antaŭmaturan disvolviĝon. Tiuj ĉi povoj disvolvos sin en natura maniero, kiam venos la ĝusta tempo, se ni nur sekvos la vojon de spirita progreso kiun la Profetoj preparis al ni. Li diras:

Enmiksiĝo en psikaj fortoj en tiu ĉi mondo malhelpas la kondiĉojn de la animo en la venonta mondo. Tiuj ĉi fortoj estas realaj, sed normale, ili ne estas aktivaj en tiu ĉi sfero. ido en la utero havas okulojn, orelojn, manojn, piedojn, k.t.p., sed ili ne estas en aktiveco. La tuta celo de la vivo en la materia mondo estas eniri la mondon de Realeco, kie tiuj fortoj fariĝos aktivaj. Ili apartenas al tiu mondo. (el notoj de f-ino Buckton, reviziitaj de 'Abdu'l-Baha)