Oni ne serĉu rilaton kun spiritoj de foririntoj nur pro tio, nek por kontentigi vanan scivolon. Estas, tamen, samtempe privilegio kaj devo de tiuj ĉe unu flanko de la vualo ami, helpi kaj preĝi por tiuj je la alia. Preĝoj por mortintoj estas ordonitaj al bahaanoj. 'Abdu'l-Baha diris al f-ino E. J. Rosenberg en 1904: "La favoro de efika propetado estas unu el la perfektecoj apartenantaj al progresintaj animoj, kiel ankaŭ al la Malkaŝantoj de Dio. Jesuo Kristo havis la potencon por preĝi pardonon por Siaj malamikoj estante sur la tero, kaj tiun ĉi povon Li certe havas nun. 'Abdu'l-Baha neniam mencias nomon de mortinto sen la vortoj: 'Dio pardonu al li! aŭ similsencaj vortoj. Sekvantoj de la profetoj ankaŭ havas la povon por preĝi pardonon al animoj. Tial ni ne pensu ke iu animo estas kondamnita al senŝanĝa stato de suferado aŭ pereo pro absoluta nescio pri Dio. La povo de efika propetado por ili ĉiam ekzistas."
"Riĉulo en la alia mondo povas helpi malriĉulon, kiel riĉulo povas helpi malriĉulon tie ĉi. En ĉiu mondo ĉiuj estas kreaĵoj de Dio. Ili ĉiam dependas de Li. Ili ne estas kaj nenial povas esti sendependaj. Ĉar ili bezonas Dion, ju pli ili preĝas, des pli riĉaj ili fariĝas. Kio estas ilia posedaĵo, ilia riĉaĵo? Kio estas iliaj helpo kaj subteno en la alia mondo? Ĝi estas propetado. Nedisvolviĝintaj animoj devas akiri progreson unue pere de petado de spiritaj riĉuloj; poste ili povas progresadi per sia propra petado."
Alifoje Li diras: "Tiuj kiuj suprenleviĝis havas atribuojn diferencajn de tiuj kiuj estas ankoraŭ sur la tero, sed la unuaj ne estas efektive apartiĝintaj de la duaj."
"En preĝo okazas kuniĝo de la statoj, kuniĝo de la kondiĉoj. Preĝu por ili kiel ili preĝas por vi". - 'Abdu'l-Baha in London, p. 97 ('Abdu'l-Baha en Londono).
Demandite ĉu estas eble por kredo kaj amo alporti scion de la Nova Revelacio al tiuj kiuj foriris el tiu ĉi vivo ne aŭdinte pri ĝi, 'Abdu'l-Baha respondis: "Jes, certe! Ĉar sincera preĝo estas ĉiam efika, kaj havas grandan influon en la alia mondo. Ni neniam estas apartigitaj de tiuj kiuj estas tie. La efektiva kaj vera influo estas ne en tiu ĉi mondo sed en la alia." - Notes of Mary Hanford Ford, Parizo, 1911 (Notoj de Mary Hanford Ford).
Aliflanke Baha'u'llah skribas:
Se iu vivas konforme al tio kio estas decidita por li, la Ĉielanaro, kaj la loĝantoj de la Superega Paradizo, kaj tiuj kiuj loĝas sub la Kupolo de Grandeco preĝos por li, laŭ Ordono de Dio, la Plej Kara kaj la glora. (Tabuleto tradukita de 'Ali Kuli Khan)
Kiam oni demandis al 'Abdu'l-Baha kial la koro ofte turnas sin kun instinkta alvoko al amiko kiu trapasis en la postan vivon, Li respondis: "Tio estas leĝo de la Dia kreado ke malfortulo serĉu apogon ĉe fortulo. Tiuj al kiuj vi vin turnas povas esti perantoj de la Dia Povo al vi, eĉ kiam ili estas surtere. Sed estas la Sankta Spirito kiu fortigas ĉiujn homojn." - 'Abdu'l-Baha in London, p. 97 ('Abdu'l-Baha en Londono)
Neekzisto de Malbono
Laŭ la bahaa filozofio el la doktrino pri unueco de Dio sekvas ke povas ekzisti nenia pozitiva malbono. Povas esti nur la Senlimeco. Se en la universo ekzistus aliaj povoj eksteraj aŭ kontraŭaj al tiu ĉi Unu, tiam tiu ĉi Unu ne estus senlima. Kiel mallumo estas nur manko aŭ malforta grado de lumo, tiel malbono estas nur manko aŭ malforta grado de bono, la nedisvolvita stato. Homo malbona estas homo kies pli alta naturo estas ankoraŭ nedisvolvita. Se li estas egoisma, la malbono ne estas lia amo de si mem-ĉia amo, eĉ memamo, estas dia.
La malbono estas tio ke li havas tiel mizeran, neĝustan, malbone direktitan amon al si mem kaj tian mankon de amo al aliaj kaj al Dio. Li konsideras sin mem kiel nur superan specon de besto, kaj malsaĝe dorlotas sian malpli altan naturon kiel li dorlotus ŝatatan hundon - kun rezulto pli malbona rilate al si mem ol tio de la hundo.
En unu el Siaj leteroj 'Abdu'l-Baha diras:
Koncerne vian rimarkon, ke 'Abdu'l-Baha diris al kelkaj kredantoj ke malbono neniel ekzistas, ke ĝi estas, ĝuste dirante, objekto neekzistanta, tio estas ja vero, konsiderante ke la plej granda malbono estas se homo devojiĝas kaj vualiĝas for de la vero. Eraro estas manko de gvido; mallumo estas foresto de lumo; nescio estas manko de scio; mensogo estas manko de vero; blindeco estas manko de vido; kaj surdeco estas manko de aŭdado. Tiel do, eraro, blindeco, surdeco kaj nescio estas objektoj neekzistantaj.
Refoje Li diris:
En la kreaĵo ne ekzistas malbono; ĉio estas bona. Kelkaj kvalitoj kaj denaskaj karakter-trajtoj de tiuj homoj ŝajne tre riproĉindaj ne estas tiaj en realeco. Ekzemple, vi povas rimarki en suĉinfano de la komenco de ĝia vivo signojn de deziro, kolero, kaj malbona humoro. Oni povas tiam diri, ke bono kaj malbono estas denaskaj en la realeco de homo, kaj tio ĉi estas kontraŭa al la boneco de la naturo kaj kreaĵo. La respondo estas ke deziro, kiu celas ion pli, estas laŭdinda kvalito se ĝi estas ĝuste uzata. Se homo deziras akiri sciencon kaj instruitecon, aŭ fariĝi kompatema, malavara, kajjusta, tio estas plej laŭdinda. Tiel same, se li ekscitas siajn koleron kaj indignon kontraŭ sangamaj tiranoj kiuj similas sovaĝajn bestojn, tio estas tre laŭdinda; sed se li ne uzas tiujn ĉi kvalitojn en ĝusta maniero, tio estas mallaŭdinda....
... Tielsame okazas kun ĉiuj naturaj kvalitoj de homo, kiuj formas la bonecon de la vivo; se ili estas uzatajkaj elmontrataj en kontraŭleĝa maniero, ili fariĝas riproĉindaj. Tial estas klare ke la kreaĵo estas pure bona. - Some Answered Questions, pp. 250, 351 (Demandoj kaj Respondoj)
Malbono estas ĉiam manko de vivo. Se la malpli bona flanko de la homa naturo estas neproporcie disvolvita, la kuracilo ne estas malpli da vivo por tiu flanko, sed pli da vivo por la pli bona flanko, por ke ekvilibro estu reatingita. "Mi venis", diris Kristo, "por ke vi havu vivon, kaj por ke vi havu pli multe da vivo." Jen tio kion ni ĉiuj bezonas: vivon, pli da vivo, vivon kiu estas vera vivo! La mesaĝo de Baha'u'llah estas la sama kiel de Kristo. "Hodiaŭ", Li diras, "tiu ĉi servanto venis ja por revivigi la mondon". (Tablet to Ra'is, Tabuleto al Ra'is), kaj al Siaj sekvantoj Li diras: "Venu por ke mi faru vin vivigantoj de la homaro". (Tablet to the Pope, Tabuleto al la Papo).
ĈAPITRO XII: RELIGIO KAJ SCIENCO
'Ali, la bofilo de Mahometo, diris: "Tio kio harmonias kun scienco harmonias ankaŭ kun religio." Kion homa intelekto ne povas kompreni, tion religio ne akceptu. Religio kaj scienco pasas man-en-mane, kaj tia religio, kia kontraŭas al scienco ne estas vera. - 'Abdu'l-Baha, Wisdom of 'Abdu'l-Baha (Saĝeco de 'Abdu'l-Baha)
Eraro kiel Kaŭzo de Konflikto
Unu el la fundamenta instruo de Baha'u'llah estas ke vera scienco kaj vera religio ĉiam devas esti harmonia. Vero estas nur unu, kaj kiam ajn okazas konflikto, ĝia kaŭzo estas ne la vero, sed malvero. Inter la tielnomata religio kaj tielnomata scienco en ĉiuj epokoj okazis akraj konfliktoj, sed rerigardante tiujn ĉi konfliktojn en la lumo de pli pura vero ni povas atribui ilin ĉefe al nescio, antaŭjuĝo, vanteco, avido, bigoteco, netoleremo, obstino aŭ io simila - io egale fremda al la vera spirito de la scienco kaj de la religio, ĉar la spirito de ambaŭ estas nur unu. Huxley diras: "Granda elfaroj de filozofoj ne tiom estas fruktoj de ilia intelektoj kiom de la direkto de tiu intelekto per altgrada religia mensostato. La vero cedis ne tiom al ilia logika penetremo kiom al ilia pacienco, amo, korpureco kaj rnemforgeso." Boole, la matematikisto, certigas ke "geometria indukcio esence estas maniero de preĝo - alvoko de limita menso al la Senlima por lumo en la limhavaj aferoj". La granda profetoj de religio kaj de scienco neniam akuzis unu la alian. Ne ili, la granda mondinstruistoj, sed iliaj neindaj sekvantoj - la adorantoj de la litero sed ne de la spirito de iliaj instruoj - estis ĉiam persekutantoj de novaj profetoj kaj plej akraj malamikoj de progreso. Ili studis la lumon de la speciala revelacio kiun ili akceptis kiel sanktan, kaj kun plej granda zorgemo kaj precizeco difinis ĝiajn ecojn kaj kvalitojn, laŭ la kapablo de sia limigita vidpovo. Tio ĉi estas por ili la sola vera lumo. Se Dio en Sia senlima malavareco aperigas pli plenan lumon el alia regiono, kaj la torĉo de inspiro brilas en la mano de nova torĉportanto pli hele ol antaŭe, anstataŭ ĝoje akcepti la novan lumon kaj kun ripetita dankemo adori la Patron de ĉiuj lumoj ili koleras kaj maltrankvilas. Tiu ĉi nova lumo ne konformas al ilia difino. Ĝi ne havas ortodoksan econ, kaj ne brilas el ortodoksa loko, tial oni devas estingi ĝin je ĉia kosto por ke ĝi ne devojigu la homojn en vojon de herezo! Multaj malamikoj de la Profetoj apartenas al tiu ĉi tipo - ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj, kaj kontraŭas la novan kaj pli puran veron por defendi supozitan bonon de tio kion ili kredas esti vero. Aliaj apartenas al pli malaltaj kategorioj; pro egoistaj konsideroj ili batalas kontraŭ la vero aŭ baras la vojon de progreso per spirita senviveco kaj inerteco.