Выбрать главу

Persekutado de Profetoj

La grandaj religiaj Profetoj ĉiam estis malrespektataj kaj malakceptataj, en la tempo de Sia veno. Batoj de malamikoj faladis sur lliajn dorsojn kaj sur la dorsojn de lliaj fruaj sekvantoj kaj lli oferis Siajn posedaĵojn kaj vivojn laŭ la vojo de Dio. Eĉ en nia tempo tio ĉi okazis. De la jaro 1844 multaj miloj da babanoj kaj bahaanoj en Persujo estis kruele mortigitaj pro sia kredo, kaj multaj aliaj suferis malliberigon, ekzilon, malriĉecon kaj malnobligon. La plej nova el la grandaj religioj estis "baptita per sango" pli abunde ol la antaŭaj, kaj martirado de la kredantoj daŭras ĝis la nuna tempo. Tian saman sorton havis la profetoj de scienco. Giordano Bruno estis bruligita kiel herezulo en la jaro 1600 pro tio, ke li interalie instruis, ke la tero sinmovas ĉirkaŭ la suno. Kelkan tempon poste la maljuna filozofo Galilejo devis sur la genuoj forĵuri tiun saman doktrinon por eviti similan sorton. Je pli malfrua tempo, oni furioze atakadis Darvinon kaj la pionirojn de la moderna geologio ĉar ili kuraĝis kontraŭi la instruon de la Sankta Skribo ke la mondo estis farita en ses tagoj kaj antaŭ malpli ol ses mil jaroj! Kontraŭstaro al nova scienca vero devenas, tamen, ne nur flanke de la Eklezio. Sciencaj ortodoksuloj estis ĉiam tiel same malamikaj al progreso kiel religiaj ortodoksuloj. Samtempaj tielnomataj scienculoj ridis kaj mokis Kolumbon, argumentante je sia propra kontenteco ke se eĉ la ŝipoj ja sukcesus malsupreniri ĝis la Antipodoj sur la kontraŭan flankon de la globo, estus por ili neeble reveni supren! Galvani, la pioniro de la elektra scienco, estis mokata de siaj kleraj kolegoj, kiuj nomis lin "dancmajstro de ranoj". Harvey, kiu malkovris la cirkuladon de sango, suferis pro tiu ĉi herezo ridon kaj persekutadon de siaj samprofesiuloj kaj estis eksigita de sia katedro. Kiam Stephenson elpensis sian lokomotivon, tiutempaj eŭropaj matematikistoj, anstataŭ malfermi la okulojn kaj studi la faktojn, argumentis je sia propra kontenteco ke maŝino sur glataj reloj neniam povos tiri ŝarĝojn, ĉar la radoj nur rondglitos sur la loko kaj la vagonaro ne povus ekmoviĝi. Oni povas citi senfinajn similajn ekzemplojn, tiel el la malnova kiel el la nova histono, kaj eĉ el la nuntempo. D-ro Zamenhof, la elpensinto de Esperanto, devis batali por sia mirinda lingvo internacia kontraŭ tiuj samaj mokado, malestimo kaj malsaga kontraŭsento kiuj trafis al Kolumbo, Galvani, kaj Stephenson. Eĉ Esperanto, donita al la mondo antaŭ tiel mallonga tempo en la jaro 1887, havas siajn martirojn.

Komenco de Interpaciĝo

En la daŭro de proksimume la lasta duonjarcento, tamen, la spirito de la tempo sanĝis, Nova Lumo de Vero ekbrilis kaj ŝajnigis jam la disputadojn de la lasta jarcento strange nemodernaj. Kie nun estas la fanfaronaj materialistoj kaj la dogmanaj ateistoj kiuj, nur antaŭ nelonga tempo, minacis elpeli religion el la mondo? Kaj kie estas la predikistoj kiuj kun tia certeco elsendis tiujn kiuj ne akceptis iliajn dogmojn en la flamojn de infero kaj en la torturojn de kondamnitoj? Oni povas aŭdi ankoraŭ eĥon de ilia bruado, sed ilia tago rapide proksimiĝas al la fino kaj iliaj doktrinoj senkreditiĝas. Ni povas nun vidi ke la doktrinoj kiuj polemikis plej amare apartenis nek al la vera scienco nek al la vera religio. Kiu scienculo povus ankoraŭ aserti en la lumo de la modernaj psikaj esploroj ke "cerbo sekrecias penson kiel hepato sekrecias galon?" Aŭ ke kadukiĝo de korpo nepre devas okazigi kadukiĝon de la animo? Ni vidas nun ke por ke penso estu vere libera ĝi devas flugi en la regionojn de psikaj kaj spiritaj fenomenoj kaj ne esti alligita nur al materiaj aferoj. Ni konscias nun ke tio kion ni scias pri la naturo estas kvazaŭ guto en oceano kompare kun tio kio restas ankoraŭ por esti eltrovita. Pro tio ni facile konsentas eblecon de mirakloj, tamen ne kiel rompon de la naturleĝoj, sed kiel aperigon de funkciado de subtilaj fortoj kiuj estas ai ni ankoraŭ nekonataj, kiel elektro kaj X-radioj estis al niaj antaŭuloj. Aliflanke, kiu el niaj ĉefaj religiaj Instruistoj deklaras ankoraŭ ke por esti savita estas necese kredi ke la mondo estis kreita en ses tagoj, aŭ ke la priskribo de la plagoj kontraŭ la egiptoj laŭ la Libro Eliro estas laŭ litere vera, aŭ ke la suno senmoviĝis sur la ĉielo (t.e., ke la tero ĉesis turniĝi) por lasi Josuon postkuri la malamikon, aŭ ke se iu homo ne akceptas la kredon de Sankta Atanasio, "li sendube pereos por eterne?" Oni povas ankoraŭ formale ripeti tiajn kredojn, sed kiu akceptas ilin senkondiĉe en la litera senco? Ilia influo je homaj koroj kaj mensoj forpasis aŭ rapide forpasas. La religia mondo ŝuldas dankon al la scienculoj kiuj helpis disŝiri en ĉifonojn tiajn eluzitajn kredojn kaj dogmojn kaj lasis la veron libera por paŝi antaŭen. Sed la mondo de scienculoj ŝuldas ankoraŭ pli grandan dankon al la veraj sanktuloj kaj mistikuloj kiuj, dum bonaj ĉu malbonaj cirkonstancoj, restis fidelaj al la vivantaj veroj de la spirita sperto kaj montris al la nekredema mondo ke vivo estas io pli ol karno kaj la mondo nevidebla pli granda ol la videbla. Tiuj ĉi scienculoj kaj sanktuloj estas kvazaŭ montpintoj kiuj ricevis la unuajn radiojn de la leviĝanta suno kaj rebriligis ilin al la malpli supra mondo; sed nun la suno estas leviĝinta kaj ĝiaj radioj lumigas la mondon. En la instruoj de Baha'u'llah ni havas grandiozan revelacion de vero kiu kontentigas kaj korojn kaj mensojn, kaj en kiu la religio kaj la scienco estas en unueco.

Serĉado Por la Vero

Kompleta harmonio kun la scienco estas videbla en la bahaaj instruoj koncerne la manierojn laŭ kiuj ni devas serĉi la veron. Serĉanto devas liberigi sin de ĉiaj antaŭjuĝoj por ke li povu sen malhelpoj serĉi la veron.

'Abdu'l-Baha diras:

Por serĉi la veron ni devas forlasi niajn antaŭjuĝojn, niajn proprajn malvastajn ideojn; la ĉefa afero estas akceptema kaj malferma menso. Se nia kaliko estas plena de memo, ne estas en ĝi loko por la akvo de vivo. La fakto ke ni imagas nin pravaj kaj ĉiujn aliajn malpravaj estas la plej granda barilo sur la vojo al unueco, kaj unueco estas esenca, se ni deziras atingi la Veron, ĉar la Vero mem estas unueco.

Neniu vero povas kontraŭi alian veron. Lumo estas bona el kia ajn lampo ĝi brilas! Rozo estas bela en kia ajn ĝardeno ĝi floras! Stelo havas tiun saman brilon ĉu ĝi brilas de la Oriento ĉu de la Okcidento! Estu liberaj de antaŭjuĝoj, kaj tiel vi amos la sunon de Vero en kiu ajn punkto de la horizonto ĝi leviĝus. Vi komprenos ke se la Dia Lumo de Vero brilis en Jesuo Kristo, ĝi brilis ankaŭ en Moseo kaj en Budho. Jen la signifo de la serĉado por vero.

Tio ankaŭ signifas ke ni devas esti pretaj forĵeti ĉion kion ni lernis antaŭe, ĉion kio povus malhelpi niajn paŝojn sur la vojo al la Vero; ni ne devas heziti, se estas necese, rekomenci nian tutan edukon. Ni ne devas permesi ke amo al iu religio aŭ al iu persono tiel blindigu niajn okulojn ke ni estus katenitaj per superstiĉoj. Kiam ni estos liberaj de ĉiuj tiuj ligoj, serĉantaj per liberigitaj mensoj, tiam ni kapablos atingi la celon.