Vera Agnostikismo
La bahaa instruo konsentas kun la scienco kaj filozofio en sia deklaro ke la esenca naturo de Dio estas entute ekster homa kompreneblo. Tiel same emfaze kiel Huxley kaj Spencer instruas ke la Granda Unua Kaŭzo estas neekkonebla, Baha'u'llah instruas ke "Dio ĉion komprenas; Li Mem ne povas esti komprenebla". Al la scio pri la Dia esenco "la vojo estas barita kaj la irejo estas netrapasebla", ĉar kiamaniere limita povas kompreni la Senliman; kiamaniere guto povas enteni oceanon aŭ polvero flirtanta en sunradio universon? Tamen la tuta universo estas elokventa atesto pri Dio. En ĉiu akvoguto estas kaŝitaj oceanoj de sencenhavo, ĉiu polvero entenas tutan universon da signifoj, etendante multe preter la kono de la plej kleraj scienculoj. Kemiistoj kaj fizikistoj esplorante la naturon de materio pasis de masoj al molekuloj, de molekuloj al atomoj, de atomoj al elektronoj kaj etero, sed ĉiupaŝe malfacileco de la esploroj pligrandiĝas ĝis fine eĉ la plej profunda intelekto ne povas penetri piuen, kaj povas nur en silenta timo klini sin antaŭ la nekonata Senlimeco Kiu restas ĉiam ĉirkaŭvualita per neesplorebla mistero.
Floro en fendita muro, Mi ŝiras vin el la fendo,
Tenas vin, tutan kun la radikoj, en mano, Floreto - sed se mi komprenus
Kio vi estas, viaj radikoj kaj ĉio, kaj ĉio en ĉio, Mi scius kio estas homo kaj Dio.
- Tennyson
Se floro en fendita muro, se eĉ unu atomo de materio prezentas misterojn kiujn plej profunda intelekto ne povas solvi, kiel do estus eble por homo kompreni la universon? Kiel li kuraĝus pretendi difini aŭ priskribi la Senfinan Kaŭzon de ĉio? Tiel do ĉiujn teologiajn konjektadojn pri la naturo de la esenco de Dio oni devas forĵeti kiel sensencajn kaj senenhavajn.
Kono pri Dio
Sed kvankam la esenco ne estas konebla, elmontroj de ĝia malavereco estas ĉie videblaj. Kvankam la unua kaŭzo ne povas esti imagita, ĝiaj rezultoj frapas ĉiujn niajn perceptopovojn. Same kiel kono pri bildoj de pentristo donas al kompetentulo veran konon pri la artisto, ankaŭ kono pri la universo en ĉiuj ĝiaj rilatoj - kono de la naturo aŭ de la homa naturo, de aferoj videblaj kaj nevideblaj - estas kono de la verko de Dio, kaj donas al serĉantoj de la Dia Vero efektivan konon de Lia Gloro. "La ĉielo rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras sciigon." - Psalmaro XIX, 1-2.
La Diaj Malkaŝantoj
Ĉio elmontras la malaverecon de Dio kun pli aŭ malpli granda klareco, kiel ĉiuj materialaj objektoj elmetitaj al la suno reflektas ĝian lumon en pli aŭ malpli forta grado. Amaso da fulgo reflektas malmulte, ŝtono reflektas pli multe, peco de kreto ankoraŭ pli multe, sed en neniu el tiuj ĉi reflektoj ni povas trovi la formon kaj koloron de la glora astro. Perfekta spegulo, tamen, reflektas precize la formon kaj koloron de la suno, tiel ke rigardante la spegulon ni kvazaŭ rigardas la sunon mem. En similaj manieroj ĉiuj aferoj rakontas al ni pri Dio. Ŝtono povas diri al ni iomete pri la Diaj atribuoj, floro povas diri pli multe, besto kun siaj mirindaj sentoj, instinktoj kaj movkapablo, ankoraŭ pli multe. En la plej malfortaj el niaj kunfratoj ni povas malkovri mirindajn ecojn kiuj rakontas pri la mirinda Kreinto. En poeto, sanktulo, geniulo, ni trovas ankoraŭ pli altan atenton, sed la grandaj profetoj kaj religifondintoj estas la perfektaj speguloj pere de kiuj la amo kaj saĝo de Dio estas reflektitaj al la cetero de la homaro. La speguloj de aliaj homoj estas malklarigitaj per makuloj kaj polvo de egoismo kaj antaŭjuĝoj, sed tiuj ĉi estas puraj kaj senmakulaj - entute sindonintaj al la Volo de Dio. Tiel lli fariĝas la plej grandaj edukistoj de la homa gento. La Diaj instruoj kaj la Povo de la Sankta Spirito radiantaj pere de ili estis kaj estas kaŭzo de progreso de la homaro, ĉar Dio helpas homojn per aliaj homoj. Ĉiu homo kiu trovas sin pli alte en la vojo supren estas helprimedo por tiuj, kiuj estas pli malalte, kaj tiuj kiuj estas plej alte estas helpantoj de la tuta homaro. Estas kvazaŭ ĉiuj homoj estus kunligitaj per elastaj ŝnuroj. Se iu homo sin levas iomete super la ĝenerala nivelo de siaj kunuloj, la ŝnuro pli streĉiĝas. Liaj antaŭaj kamaradoj penas retiri lin, sed kun egala forto li tiras ilin supren. Ju pli alten li pasas, des pli li sentas la pezon de la tuta mondo kiu tiras lin returnen, kaj des pli li dependas de dia subteno, kiu atingas lin pere de tiuj kelkaj kiuj estas ankoraŭ pli alte super li. La plej altaj el ĉiuj estas la grandaj Profetoj kaj Savantoj, la Diaj "Malkaŝantoj" - tiuj homoj perfektaj, Kiuj estis, ĉiu en Sia tago, sen egalulo aŭ kamarado, kaj portis la ŝarĝon de la tuta mondo, estante subtenataj sole de Dio. "La ŝarĝo de niaj pekoj estis sur Li" - tio ĉi estis vera koncerne ĉiun el lli. Ĉiu estis la "Vojo, la Vero kaj la Vivo" por Siaj sekvantoj. Ĉiu estis fluejo de la Dia malavareco fluanta al ĉiu koro kiu volas ĝin ricevi. Ĉiu havis Sian rolon en la granda dia piano pri altigo de la homaro.
Kreado
Baha'u'llah instruas ke la universo estas sen komenco rilate al tempo. Ĝi estas konstanta emanaĵo el la Granda Unua Kaŭzo. La Kreinto ĉiam kreadis kaj ĉiam kreados. Mondoj kaj sistemoj povas aperi kaj malaperi, sed la universo ĉiam ekzistas. Ĉiuj objektoj kiuj travivas kombiniĝon, devas en sia tempo fariĝi malkombiniĝo, sed la elementoj restas. Kreo de mondo, de lekanteto aŭ de homa korpo ne estas "elfari ion el nenio"; sed ĝi estas kunigo de elementoj kiuj antaŭe estis disigitaj, farante videbla ion kio antaŭe estis kaŝita. lom post iom la elementoj ree disiĝos, la formo malaperos, sed efektive nenio estos perdita aŭ neniigita; ĉiam novaj kombinaĵoj kaj formoj aperados el la ruinoj de la malnovaj. Baha'u'llah konfirmas la opinion de scienculoj kiuj pretendas, ne ses milojn, sed milionojn kaj bilionojn da jaroj por la historio de la terkreo. La evolucia teorio ne neas la krean potencon. Ĝi nur penas priskribi la rnetodojn de ĝia manifestado; kaj la mirinda historio de la materiala universo kiun astronomo, geologo, fizikisto kaj biologiisto grade malkovras antaŭ niaj okuloj estas, se oni ĝin ĝuste konsideras, multe pli kapabla elvoki plej profundajn respekton kaj adoron ol la kruda kaj neinteresa rakonto pri la kreo donita en la Hebrea Sankta Skribo. Tamen, la merito de la malnova rakonto en la Libro Genezo estis ke per kelkaj kuraĝaj simbolaj strekoj ĝi montris la esencan spiritan signifon de la historio, kiel majstra pentristo, per kelkaj movoj de peniko, esprimas ideojn kiujn tute malsukcesus alia pentristo plej penige atentiganta detalojn. Se la materiaj detaloj blindigas nin al la spirita signifo, estus por ni pli bone ne havi ilin; sed se ni unu fojon bone ekkomprenis la esencan signifon de la tuta skemo, tiam kono de la detaloj mirinde riĉigos kaj briligos nian koncepton kaj faros ĝin grandioza bildo anstataŭ nura skizo.
'Abdu'l-Baha diras:
Sciu ke unu el la plej profundaj spiritaj veroj estas ke la mondo de ekzisto, t.e. tiu ĉi senlima universo, havas nenian komencon. ...
... Sciu, ke ... neeblas kreanto sen kreitaĵo, ke oni ne povas pripensi provizanton sen provizatoj ĉar ĉiuj diaj nomoj kaj atribuoj postulas la ekzistadon de estaĵoj. Se ni povas imagi tempon en kiu ekzistis neniaj estaĵoj, tiu imagaĵo estus neado de la Dieco de Dio. Plie, absoluta neekzisto ne povus fariĝi ekzisto. Se la estaĵoj estus absolute neekzistintaj, la ekzisto ne povus ekesti. Tial, ĉar la esenco de Unueco, tio estas la ekzisto de Dio, estas ĉiama kaj eterna - kaj havas nekkomencon nek finon estas certe, ke tiu ĉi mondo de la ekzisto. ... ankaŭ havas nek komencon nek finon ... povas okazi ke iu parto de la universo, iu el la globoj, ekzemple, ekekzistas, aŭ estas dispartigita, sed la aliaj senfinaj globoj ankoraŭ ekzistas. ... Ĉar ĉiu globo havas komencon, ĝi devas nepre havi finon, ĉar ĉiu kombinaĵo, kolektiva aŭ unuopa, devas nepre esti malkombinita. La sola diferenco estas ke kelkaj estas malkombinataj rapide, kaj aliaj malpli rapide, sed estas neeble ke objekto kombinita estu neniam malkombinita. - Some Answered Questions, pp. 209-210 (Demandoj kaj Respondoj)