Выбрать главу

Deveno de Homo

Baha'u'llah konfirmas ankaŭ la aserton de biologoj laŭ kiuj la historio de la korpo de homo atingas en la evoluado de la speco daŭron de milionoj da jaroj. La homa korpo, komenciĝanta per tre simpla, laŭvide sensignifa formo, evoluis gradon post grado, en daŭro de nekalkuleblaj generacioj, fariĝante ĉiam pli kaj pli komplikita, ĉiam pli kaj pli bone organizita ĝis fariĝis la homo de la hodiaŭa tago. Ĉiu individua homa korpo evoluas per tia serio de stadioj, de eta ronda gelaten-simila formaĵo al plene evoluita homo. Se tio estas vera koncerne individuojn, kion neniu neas, kial do ni konsiderus ofendon kontraŭ la homa digno konfesi pri simila evoluado de la speco? Tio estas tute alia afero ol aserti ke homo devenas de simio. La homa embrio povus simili iatempe fiŝon kun brankoj kaj vosto, sed ĝi ne estas fiŝo. Ĝi estas embrio de homo. Tiel same la homa speco[33]povus en diversaj stadioj de sia longa evoluado simili ekstervice diversajn specojn de pli malaltaj bestoj, tamen ĝi dam estis homa speco, posedanta en si la misteran povon evolui en la homon kian ni konas hodiaŭ, eĉ plie, la povon evolui, espereble, en ion ankoraŭ pli altan estontece.

'Abdu'l-Baha diras:

estas klare ke nia terglobo ne ekzistis subite en sia nuna formo, sed... pasadis grade tra diversaj fazoj ĝis ĝi estis ornamita per ĉiuj siaj nunaj perfektecoj. ...

... la homo, en la komenco de sia ekzisto kaj en la utero de la tero, kiel embrio en la utero de la patrino, grade kreskis kaj evoluis, kaj pasadis de unu formo al alia ... ĝis li aperis kun tiuj ĉi beleco kaj perfekteco, kun tiuj ĉi forto kaj povo. Estas certe ke en la komenco li ne havis tiujn ĉi carmon, graciecon kaj belan aspekton, kaj ke li nur laŭgrade atingis tiun ĉi nunan modelon, tiun ĉi formon, tiun ĉi belecon, kaj tiun ĉi graciecon....

... la ekzisto de la homo sur la tero, de la komenco ĝis kiam li atingis tiujn ĉi staton, formon, kaj kondiĉon, daŭras kompreneble longan tempon. ... Sed de la komenco de sia ekzisto la homo estis aparta speco ... la fakto ke postsignoj de malaperintaj organoj ekzistas ankoraŭ (en la homa korpo), ne estas pruvo de senŝanĝeco kaj neaparteco de la speco. Eventuale ĝi pruvas ke la konstruo, kaj formo, kaj organoj de la homo progresis. La homo ĉiam estis aparta speco, homo, ne besto. - Some Answered Questions, pp. 211, 212, 213, 214 (Demandoj kaj Respondoj)

Pri la rakonto pri Adam kaj Eva Li diras:

Se ni akceptas tiun ĉi rakonton en ĝia evidenta signifo, konforme al la interpretmaniero de popoloj, ĝi estas vere eksterordinara. La prudento ne povas ĝin akcepti, konfirmi, nek imagi; ĉar tiaj cirkonstancoj, tiaj detaloj, tiaj paroloj kaj riproĉoj montras multan mankon de inteligenteco de normala homo, kiom malpli de la Dia Estaĵo, de tiu Diaĵo kiu kreis tiun ĉi senfinan universon en plej perfekta formo, kaj ĝiajn sennombrajn loĝantojn kun absolutaj sistemo, forto, kajperfekteco....

Tial la rakonto pri Adam kaj Eva kiuj manĝis frukton de la arbo, kaj pri ilia ekzilo el la Paradizo, devas esti akceptita simple kiel simbolo. Ĝi enhavas diajn misterojn kaj universalajn signifojn, kaj povas esti klarigita en mirindaj manieroj. - Some Answered Questions, p. 140 (Demandoj kaj Respondoj).

Korpo kaj Animo

La bahaaj instruoj koncerne korpon kaj animon, kaj la vivon post morto, plene harmonias kun la rezultoj de psikaj esploroj. Ili instruas, kiei ni vidis, ke morto estas nur nova naskiĝo - nur eliĝo el la malliberejo de la korpo en pli vastan vivon, kaj ke progresado en tiu transa vivo estas senlima.

Oni grade akiris grandan nombron da sciencaj pruvoj kiuj laŭ opinio de senpartiaj sed severe kritikaj esplorantoj plene sufiĉas por starigi ekster ĉia dubo la fakton de la postmorta vivo - de daŭra vivo kaj aktiveco de konscia "animo" post la morto de la materia korpo, kiel F. W. Myers diras en Human Personality (Homa Personeco), verko kiu resumas multajn studojn de la Societo de Psika Esplorado:

Observado, eksperimentoj, kaj deduktoj, alkondukis multajn esplorantojn, el kiuj mi estas unu, al la kredo je senpera aŭ telepatia interkomunikiĝado, ne nur inter mensoj de homoj estantaj ankoraŭ sur la tero, sed ankaŭ inter mensoj aŭ spiritoj estantaj ankoraŭ sur la tero kaj spiritoj elkorpiĝintaj. Tia malkovro malfermas ankaŭ la pordon al revelacio....

Ni montris ke meze de multaj trompoj kaj memtrompoj, mistifikoj kaj iluzioj, veraj manifestadoj atingas nin preterla tombo. ...

Pere de malkovroj kaj malkaŝoj estas dume konstatitaj iuj tezoj koncerne tiujn elkorpiĝintajn spiritojn kiujn ni havis la eblon renkonti. Unue kaj cefe, almenaŭ mi vidas bazon por kredi ke ilia stato estas stato de senfina evoluado en saĝeco kaj amo. Iliaj surteraj amoj persistas, kaj antaŭ ĉio, persistas tiuj plej altaj amoj kiuj trovas sian esprimon en adorado kaj preĝado.... Malbono ŝajnas al ili ne tiom terura kiom sklava afero. Ĝi ne estas enkorpigita en iu forta Potenculo; ĝi formas pli ĝuste ian izolan frenezon de kiu pli altaj spiritoj penas liberigi la persekutatajn animojn. Oni bezonas tie nenian fajropunon; puno de homo kaj lia rekompenco estas memkonscio; memkonscio kaj proksimeco aŭ aparteco de animoj-kunuloj. Ĉar en tiu mondo amo estas vere mem-konservo; rilatoj inter Sanktuloj ne nur ornamas sed konstruas la Ĉiamdaŭran Vivon. Kaj el la leĝoj de telepatio sekvas ankaŭ ke tiu rilatado efikas je ni ĝuste nun. Eĉ nun amo de elkorpiĝintaj animoj donas respondon al niaj alvokoj. Eĉ nun nia ama memoro - amo mem estas preĝo - subtenas kaj fortigas tiujn liberiĝintajn spiritojn en ilia vojo supren.

La grado de harmonio inter tiu ĉi opinjo, bazita sur zorgema scienca esplorado, kaj la ideo de la bahaaj instruoj, estas vere rimarkindaj.

Unueco de la Homaro

"Vi ĉiuj estas fruktoj de unu arbo, folioj de unu branĉo, folioj de unu ĝardeno." Tio estas unu el la plej karakterizaj diroj de Baha'u'llah, kaj ĝin similas alia: "Gloro estas ne al tiu kiu amas sian landon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron." Unueco - unueco de la homaro, kaj de ĉiuj kreitaĵoj en Dio - tio estas la ĉefa ideo de Liaj instruoj. Tio ĉi denove vidigas harmonie inter la vera religio kaj la vera scienco. Kun ĉiu antaŭenpaŝo de la scienco la unueco de la universo kaj reciproka dependeco de ĝiaj partoj fariĝas pli kaj pli evidenta. La kampo de astronomo estas nedisigeble ligita kun tiu de fizikisto, la kampo de fizikisto kun tiu de kemiisto, la kampo de kemiisto kun tiu de biologo, de biologo kun tiu de psikologo, k.t.p. Ĉiu nova malkovro en unu esplorkampo ĵetas novan lumon sur la aliajn kampojn. Kiel la fizika scienco elmontris ke ĉiu ero de la materio en la universo altiras kaj influas ĉiujn aliajn erojn, kiel ajn malgrandajn kaj malproksimajn, tiel same la psika scienco trovas ke ĉiu animo en la universo efikas kaj influas ĉiujn aliajn animojn. Princo Kropotkin, en sia libro pri Mutual Aid (Reciproka Helpo), klare montras ke eĉ inter la malsuperaj bestoj, reciproka helpo estas nepre necesa por certigi daŭrecon de la vivo, kaj ke koncerne la homojn, progreso de la civilizacio dependas de pluganta anstataŭo de reciproka helpo kontraŭ reciproka malamikeco. "lu por ĉiuj kaj ĉiuj por iu", jen estas la sola principo per kiu socio povas vere prosperi.

La Epoko de Unueco

Ĉiuj signoj de la tempo indikas ke ni trovas nin en la mateniĝo de nova epoko en la historio de la homaro. Ĝis non la juna aglo de la homaro alkroĉiĝis al la malnova nesto sur solida roko de egoismo kaj materialismo. La penoj por uzi la flugilojn estis timemaj kaj necertaj. Ĝi sopiris senripoze ion ankoraŭ neatingitan. Pli kaj pli ĝi malpaciencis en la limigo de la malnovaj dogmoj kaj ortodoksecoj. Sed nun la epoko de limigo jam finiĝas, kaj ĝi povas ekŝvebi per la flugiloj de kredo kaj intelekto en la superajn regionojn de spirita amo kaj vero. Ĝi ne estos plu ligita al la tero kiel ĝi estis antaŭ ol la flugiloj fortikiĝis, sed ĝi flugos laŭvole en la regionojn de vasta horizonto kaj de glora libereco. Unu afero, tamen, estas necesa, por ke ĝia flugo esto certa kaj firma. La flugiloj devas esti ne nur fortaj, sed ili devas funkci en perfekta harmonio kaj kunordo. 'Abdu'l-Baha diras: "Ĝi ne povas flugi nur per unu flugilo. Se ĝi penus flugi nur per la flugilo de religio ĝi falus en marĉon de superstiĉoj, kaj se gi penus flugi nur per la flugilo de scienco ĝi pereus en malserena dronejo de materialismo."