Выбрать главу

Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos, tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin. - Readm. xviii, 22

Kristo ankaŭ atentigis tiun ĉi provmanieron, kaj prezentis ĝin kiel pruvon de Sia propra pretendo. Li diris:

Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn? Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.... Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. - Mat. VII, 15- 17, 20

En la sekvantaj ĉapitroj, ni penos trovi ĉu la pretendo al Profeteco de Baha'u'llah restas aŭ falas ĉe la apliko de tiuj ĉi provmanieroj: ĉu la aferoj pri kiuj Li parolis efektiviĝis, kaj ĉu Liaj fruktoj estas bonaj aŭ malbonaj. Alivorte - ĉu Liaj profetaĵoj plenumiĝas kaj efektiviĝas Liaj ordonoj, kaj ĉu Lia vivlaboro helpis al la edukado kaj nobligo de la homaro, al plibonigo de moroj, aŭ kontraŭe.

Malfacilaĵoj de la Esplorado

Serĉanto deziranta ekkoni la veron en tiu ĉi Kredo trovos, kompreneble, malfacilaĵojn sur sia vojo. Kiel ĉiuj grandaj moralaj kaj spiritaj reformacioj, ankaŭ la Bahaa Religio estas ege misprezentata. Rilate la terurajn persekutojn kaj suferojn de Baha'u'llah kaj Liaj sekvantoj, kaj Liaj amikoj kaj malamikoj tute interkonsentas. Rilate, tamen, la valoron de la Religio, kaj la karakterojn de ĝiaj Fondintoj, la asertoj de la kredantoj kaj tiuj de la neantoj funde diferencas. Okazas same kiel en la epoko de Kristo. Rilate la krucumon de Jesuo kaj la martirigadon de Liaj sekvantoj la kristanaj kaj judaj historiistoj konsentas unuj kun la aliaj, sed dum la kredantoj diras ke Kristo plenumis kaj progresigis la instruojn de Moseo kaj de la profetoj, la neantoj deklaras ke Li rompis la leĝojn kaj ordonojn kaj meritis la morton.

En la religio, same kiel en la scienco, la vero malkaŝas siajn misterojn nur al humila kaj respektema serĉanto, kiu estas preta formeti ĉiujn antaŭjuĝojn kaj superstiĉojn - vendi ĉion kion li posedas, por povi aĉeti la "perlon de grandega valoro". Por ekkompreni la Bahaan Religion en ĝia plena signifo, ni devas studi ĝin en la spirito de sincera kaj senegoista sindonemo al la vero, persistante sur la vojo de serĉado kaj fidante al la dia gvidado. En la Verkoj de ĝiaj Fondintoj ni trovos la ŝlosilon por la misteroj de tiu ĉi granda spirita vekiĝo, kaj la decidan kriterion de ĝia valoro. Bedaŭrinde, jen denove troviĝas malfacilaĵoj sur la vojo de la serĉanto nekonanta la persan kaj araban lingvojn en kiuj estas skribitaj la instruoj. Nur malgranda parto de la Verkoj estas tradukita en la anglan lingvon, kaj en multaj el la aperintaj tradukaĵoj troviĝas granda manko, rilate la fidelecon kaj stilon. Sed malgraŭ la neperfekteco kaj nesufiĉeco de la historiaj rakontoj kaj tradukoj, la grandaj esencaj veroj formantaj masivan kaj firman fundamenton de la Kredo elstaras kvazaŭ montoj el la nebulo de necerteco.[2]

La Celo de la Libro

En la sekvantaj ĉapitroj ni penos prezenti kiel eble plej bone, honeste kaj senantaŭjuĝe, la ĉefajn trajtojn de la historio kaj speciale de la instruoj de la Bahaa Religio, por ke la legantoj povu formi al si racian juĝon pri ĝia graveco, kaj fine esti instigitaj al pli profunda studado de la temo.

Serĉado por la vero, malgraŭ ĝia tuta graveco, ne estas, tamen, la sola celo kaj senco de la vivo. La vero ne estas senviva objekto, kiun foje trovita oni povas loki en muzeo, por signi, klasifiki, enkatalogigi, ekspozicii kaj tie lasi, sekan kaj senfruktan. Ĝi estas io vivanta kiu devas unue enradikiĝi en homajn korojn kaj fruktigi iliajn vivojn antaŭ ol ili rikoltos plenan rekompencon por sia serĉado.

Tial, la vera senco de la disvastigado de profeta revelacio estas ke tiuj kiuj konvinkiĝis pri ĝia vereco praktiku ĝiajn principojn, vivu laŭ ili kaj dissemu la ĝojan novaĵon, rapidigante tiel la alvenon de la benita tago kiam la Volo de Dio plenumiĝos sur la tero kiel ĝi estas plenumita en la Ĉielo.

ĈAPITROII: BAB, LA ANTAŬINTO

Vere, la persekutantoj mortigis la Amaton de la mondoj, por tiamaniere estingi la Lumon de Dio inter Liaj Kreaĵoj kaj deteni la homaron for de la torento de la Ciela Vivo en la tagoj de ilia Eternulo, la Bonfarema, la Malavara. - Baha'u'llah, Tablet to Ra'is (Tabuleto al Ra'is)

Naskiĝloko de la Nova Revelacio

Persujo, la naskiĝloko de la Bahaa Revelacio, okupis unikan lokon en la historio de la mondo. En la tagoj de sia frua grandeco ĝi estis vera suvereno inter la nacioj, sen rivaloj en civilizacio, potenco kaj gloro. Ĝi donis al la mondo grandajn reĝojn kaj ŝtatistojn, profetojn kaj poetojn, filizofojn kaj artistojn. Zoroastro, Ciro kaj Dario, Hafizo kaj Firdaŭsio, Sadio kaj Omar Kajjam estis nur kelkaj el ĝiaj renomaj filoj. Ĝiaj metiistoj estis nesupereblaj en sia profesio; ĝiaj tapiŝoj estis senkomparaj, ĝiaj ŝtalklingoj senegalaj, ĝiaj fajencaĵoj famaj tra la mondo. En ĉiuj partoj de la Proksima kaj Meza Oriento ĝi lasis postsignojn de sia iama grandeco.

Tamen, en la dekoka kaj deknaŭa jarcentoj ĝi falis en staton de profunda malnobliĝo. Ĝia malnova gloro ŝajnis neretroveble perdita. Ĝia registaro estis koruptema kaj trovis sin en senesperaj financaj embarasoj; kelkaj ĝiaj regantoj estis malfortaj, kaj aliaj - monstroj de krueleco. Ĝiaj pastroj estis bigotaj kaj netoleremaj, ĝia popolo malklera kaj superstiĉa. Plej multaj el ili apartenis al la ŝijaista sekto de Islamo,[3] sed estis ankaŭ konsiderinda nombro da zoroastranoj, judoj kaj kristanoj el diversaj kaj antagonistaj sektoj. Ĉiuj laŭkonfese sekvis la noblajn instruistojn kiuj alvokis ilin al adorado de unu Dio, al vivado en amo kaj unueco, tamen ili evitadis, malestimis kaj malrespektis sin reciproke, kaj ĉiu sekto konsideris la aliajn kiel malpurajn, kiel hundojn aŭ idolanojn. Oni malbenadis kaj anatemadis ekster ĉia mezuro. Estis danĝere al judo aŭ zoroastrano iri sur strato en pluva tago, ĉar se lia malseka vesto tuŝus islamanon, la islamano estus malpurigita, kaj la alia devus pagi la ofendon per sia vivo. Se islamano prenis monon de judo, zoroastrano aŭ kristano li devis lavi ĝin antaŭ ol meti ĝin en la poŝon. Se judo vidus sian infanon donantan glason da akvo al malriĉa islama almozulo li elpuŝus la glason el la mano de la infano, ĉar ne afableco sed malbeno devis esti ricevaĵo de malfideluloj! La islamanoj mem estis dividitaj en multaj sektoj, kaj malpaco inter ili ofte estis forta kaj akra. La zoroastranoj ne multe partopenis en tiuj ĉi reciprokaj atakoj, sed vivis en apartaj komunumoj, ne rilatante kun siaj samlandanoj de aliaj kredoj.

Sociaj same kiel religiaj aferoj estis en stato de senespera dekadenco. Edukado estis malzorgata. La sciencojn kaj artojn de la Okcidento oni rigardis kiel malpurajn kaj kontraŭajn al la religio. Justecon oni parodis. Perforto kaj rabo estis ordinaraj aferoj. Vojoj estis malbonaj kaj danĝeraj por vojaĝantoj. Higienaj aranĝoj estis terure malperfektaj.

Tamen, malgraŭ ĉio ĉi, la lumo de la spirita vivo ne estis estingiĝinta en Persujo. Jen kaj jen, meze de la superreganta mondumeco kaj superstiĉoj, estis ankoraŭ troveblaj sanktaj animoj, kaj en multaj koroj vivis sopiro al Dio, kiel ĝi vivis en la koroj de Anna kaj Simeon antaŭ Kristo. Multaj senpacience atendis alvenon de promesita Disendito, kaj kredis ke la tempo de Lia apero estas proksima. Tia estis la stato de Persujo kiam Bab, la Heroldo de la nova epoko, ekskuis la tutan landon per Sia mesaĝo.

Lia Frua Vivo

Mirza "Ali Muhammad, Kiu poste alprenis la titolon Bab (t.e. Pordego), naskiĝis en Ŝirazo, en la sudo de Persujo, la 20an de oktobro, 1819 p. Kr.[4] Li estis Sejjed, t.e., ido de la profeto Mahometo. Lia patro, konata komercisto, mortis baldaŭ post Lia naskiĝo, kaj Li restis en la zorgo de patrin-flanka onklo, komercisto en Ŝirazo, kiu edukis Lin. En la infaneco Li lernis legi, kaj ricevis la elementan edukadon kutiman por infanoj.[5] En la aĝo de dekkvin jaroj Li ekokupis Sin per negocoj, komence kun Sia zorganto, kaj poste kun alia onklo kiu vivis en Buŝihro, ĉe la bordo de la Persa Golfo.