Выбрать главу

Perfekta harmonio inter la religio kaj la scienco estas kondiĉo esenca de la pli alta vivo de la homaro. Kiam tio estas atingita, kaj infanoj estos instruataj ne sole en sciencaj objektoj kaj artoj, sed egale same en amo al la tuta homa gento kaj en radianta akceptemo al la Volo de Dio kiel ĝi estas malkaŝita en la evolua progreso kaj en la instruoj de la Profetoj, tiam kaj nur tiam, venos la Regno de Dio kaj Lia Volo plenumiĝu kiel en la Ĉielo tiel ankaŭsur la tero; tiam kaj nur tiam la Plej Sankta Paco elverŝos siajn benojn tra la mondo.

"Kiam religio", diras 'Abdu'l-Baha, "senigita de siaj superstiĉoj, tradicioj kaj sensencaj dogmoj, konformiĝos kun scienco, tiam en la mondo ekzistos granda, unuiganta kaj puriganta forto, kiu forviŝos ĉiujn militojn, malpacojn, malkonsentojn kaj konfliktojn, kaj tiam la homaro estos unuigita en la potenco de la amo de Dio."

ĈAPITRO XIII: PROFETAĴOJ PLENUMITAJ DE LA BAHAA RELIGIO

Koncerne la Malkaŝanton de la Plej Sankta Nomo (Baha'u'llah): Li estas Tiu, Kiun Dio promesis en ĉiuj Siaj Libroj kaj Skriboj, kiel la Biblio, la Evangelio kaj la Korano. - 'Abdu'l-Baha

Interpretado de Profetaĵoj

Interpretado de profetaĵoj estas treege malfacila, kaj pri neniu alia temo opinioj de instruituloj diferencas pli ekstreme. Tio ĉi ne estu surprize, ĉar, laŭ la malkaŝitaj skribaĵoj mem, multaj profetaĵoj estas donitaj en tia formo ke ili ne povas esti plene komprenitaj antaŭ sia plenumiĝo, kaj eĉ tiam, nur de tiuj kiuj havas purajn korojn kaj estas liberaj de antaŭjuĝoj. Tiel en la fino de la vizio de Daniel estis dirite al la profeto:

Kaj vi, ho Daniel, kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron ĝis la fina tempo; multaj ĝin tralegos kaj multiĝos la scio. ... Mi aŭdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris: Ho mia sinjoro, kio estos post tio? Kaj li respondis: Iru, Daniel, ĉar tio estas kaŝita kaj sigelita ĝis la fina tempo. - Daniel XII: 4-9.

Se Dio sigelis la profetaĵojn ĝis la difinita tempo, kaj ne malkaŝis ilian signifon eĉ al la profetoj kiuj ilin anoncis, ni devas atendi ke nur elektita Disendito povos rompi la sigelojn kaj malkovri la signifojn kaŝitajn en la skatolo de la profetaj paraboloj. Rememoro pri la historio de profetaĵoj kaj pri dia misinterpretado en la antaŭaj eraoj, kunigita kun solenaj avertoj de la profetoj mem, devas fari nin tre singardemaj por akcepti la konjekton de teologoj pri la vera signifo de tiuj ĉi paroloj kaj pri la maniero de ilia plenumiĝo. Aliflanke, kiam aperas iu kiu pretendas esti plenumanto de la profetaĵoj, estas grave ke ni esploru lian pretendon per malfermita, senantaŭjuĝa menso. Se li estas malhonestulo, la trompo baldaŭ evidentiĝos kaj nenia malbono estos kaŭzita, sed ve al tiuj kiuj senatente forpuŝas Disenditon de sia pordo ĉar Li venas en neatendita formo aŭ tempo.

La vivo kaj diraĵoj de Baha'u'llah pruvas ke Li estas Tiu Kiun promesis ĉiuj sanktaj libroj, Kiu havas la povon rompi la sigelon de la profetaĵoj kaj verŝi el ili la "Sigelitan plejbonan vinon" de la diaj misteroj. Ni do rapidu aŭskulti Liajn klarigojn kaj reesplori en dia lumo la konatajn sed ofte misterajn vortojn eldiritajn de la malnovtempaj Profetoj.

La Veno de la Sinjoro

La "Veno de la Sinjoro" en la "lastaj tagoj" estas la "malproksima dia okazo" al kiu ĉiuj Profetoj direktas Siajn rigardojn, pri kiu ili kantas siajn plej glorajn kantojn. Kion do signifas la "Veno de la Sinjoro"? Sendube Dio estas en ĉiuj tempoj kun Siaj kreitaĵoj, en ĉiuj, tra ĉiuj kaj super ĉiuj. "Li estas pli senpera ol spiro, pli proksima ol manoj kaj piedoj." Jes, sed homoj ne povas vidi aŭ aŭdi Dion memekzistan kaj transcendan, ne povas konsciigi al si Lian Apudeston, ĝis kiam Li malkaŝas Sin Mem en videbla formo kaj parolas al ili en homa lingvo. Por malkaŝi Siajn pli altajn atribuojn, Dio ĉiam uzas peranton. Ĉiu el la Profetoj estis peranto pere de kiu Dio vizitis kaj parolis al Sia popolo. Jesuo estis tia peranto, kaj kristanoj prave konsideris Lian aperon kiel venon de Dio. En Li ili vidis la Vizaĝon de Dio kaj per Liaj lipoj ili aŭdis la Voĉon de Dio. Baha'u'llah diras ke la "Veno" de la Sinjoro de Homamasoj, de la Eterna Patro, Kreinto kaj Reaĉetanto de la mondo, kiu, laŭ ĉiuj Profetoj, okazos "en la fina tempo", signifas Lian aperon en homa templo, kiel Li aperigis Sin en la templo de Jesuo el Nazaret, sed ĉi-foje kun pli plena kaj pli glora revelacio, por kiu prepari homajn korojn kaj mensojn venis Jesuo kaj ĉiuj antaŭaj profetoj.

Profetaĵoj pri Kristo

La judoj malakceptis Kriston, ĉar ili malsukcesis kompreni la signifon de la profetaĵoj pri la regado de Mesio. 'Abdu'l-Baha diras:

La judoj ankoraŭ atendas aperon de Mesio, kaj tage kaj nokte preĝas al Dio ke Li rapidigu Lian alvenon. Kiam Jesuo venis ili akuzis kaj mortigis Lin, dirante: "Li ne estas Tiu Kiun ni atendas. Ja, kiam Mesio venos, signoj kaj mirakloj atestos ke Li vere estas Kristo. Mesio aperos el nekonata urbo. Li sidos sur la trono de David, Li venos kun ŝtala glavo, kaj regos per fera sceptro. Li plenumos la Leĝojn de la Profetoj. Li konkeros la Orienton kaj la Okcidenton, kaj glorigos Sian elektitan popolon, la judojn. Li starigos regadon de paco dum kiu eĉ bestoj ĉesos malamiki kun homoj. Ĉar ja, lupo kaj ŝafido trinkos el la sama fonto... kaj ĉiuj Diaj kreaĵoj estos en paco . "

Tiel la judoj pensis kaj parolis, ĉar ili ne komprenis la Skribaĵojn nek la glorindan veron, kiun ili entenas. La literan tekston ili konis parkere, sed el la vivodona Spirito ili ne komprenis eĉ unu vorton.

Aŭskultu, kaj mi montros al vi la signifon de tio ĉi: Kvankam Kristo venis el Nazaret, kiu estis loko konata, Li venis ankaŭ el la Ĉielo. Lia korpo estis naskita de Maria, sed Lia Spirito venis el la Ĉielo. La glavo kiun Li kunportis estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela, kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo! La trono sur kiu Li sidis estas la Eterna Trono de kiu Kristo regas por ĉiam - trono ĉiela, ne tera, ĉar teraj aferoj forpasas sed la ĉielaj aferoj ne forpasas. Li reinterpretis kaj klarigis la Leĝojn de Moseo kaj plenumis la Leĝojn de la Profetoj. Lia Vorto konkeris la Orienton kaj la Okcidenton. Lia Regno estas eterna. Li glorigis tiujn judojn kiuj konis Lin. Ili estis viroj kaj virinoj de malalta deveno, sed kontakto kun Li faris ilin grandaj kaj donis al ili ĉiamdaŭran dignon. La kune vivantaj bestoj figuras diversajn sektojn kaj naciojn, kiuj, antaŭe militinte, nun vivas en amo kaj amikeco, kune trinkante la Akvon de Vivo el la Eterna Fonto de Kristo.

Plejmulte da kristanoj akceptas tiun ĉi interpreton de la mesiaj profetaĵoj koncernante Kriston; sed rilate al similaj profetaĵoj pri la Mesio de la lasta tago, multaj el ili akceptas la sintenon de la judoj, atendante miraklan aperaĵon en la materiala medio kiu precize plenumos la ĝustan literon de la profetaĵoj.

Profetaĵoj pri Bab kaj Baha'u'llah

Laŭ la bahaa interpretado, la profetaĵoj kiuj parolas pri la "fina tempo", pri "lastaj tagoj", pri la veno de la "Sinjoro de la homamasoj", pri la "eterna Patro", koncernas speciale, ne la alvenon de Jesuo Kristo, sed tiun de Baha'u'llah. Ni prenu, ekzemple, la fame konatan profetaĵon en la Libro de Jesaja:

Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.... Ĉar la jugon de ilia ŝarĝo, la kanon de ilia ŝultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan. Ĉar ĉiu armaĵo de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruliĝis en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro. Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros." - Jesaja IX: 2-7